Transponta Esperanto-Kongreso 2021

Druckversion | Presebla versio

Kongreso nur reta

En Aprilo de la pasinta jaro, kiam la organizantoj de la Transponta Kongreso decidis ĝin ŝovi de 2020 al 2021, ili kalkulis pri baldaŭa reveno al normaleco – se ne en aŭtuno, tiam certe je la fino de la vintro. La observo de la infekta evoluo kaj la anoncoj el la farmacia industrio montris, ke tiu pritakso estis tro optimisma. Nun estas klare ke ankaŭ en majo ĉeesta kongreso surloke ne eblosl

Pro tio ni okazigos la kongreson komplete kiel retan eventon. Partopreno en la diversaj programeroj eblos en interreto pere de la retkunvena sistemo Zoom. Tio inkluzivas ne nur la laboran programon sed ankaŭ la kulturan vesperan programon kaj simplan babilan kunestadon.

Partopreno senpaga

La partopreno en la kongresa programon estos senkotiza, sed ni petas pri eksplicita aliĝo. Ĉiuj ĝisnunaj aliĝoj restas validaj kaj estas transformitaj al reta partopreno. Se vi plu deziras partopreni, vi bezonas do nenion fari. Se malgraŭ via aliĝo vi ne volas partopreni, ni petas pri malaliĝo. Pliaj aliĝoj eblas pere de la elektronika aliĝilo.

Ni repagos ĉiujn jam pagitajn kotizojn. Kompreneble ankaŭ la organizado de reta kongreso kaŭzas kostojn. Se vi deziras kontribui al la kostoj per libervola pago, bonvolu informi nin.

Programo

La diversajn programerojn ni regule publikigas ĉi tie, vidu en la menuo la punkton Programo.



Komuna Esperanto-kongreso: germana, pola, fervojista

de vendredo, 21 majo 2021
ĝis lundo, 24 majo 2021

Temo: Najbaroj

Dum la pentekostaj tagoj de 2021 Pola Esperanto-Asocio kune kun Germana Esperanto-Asocio kaj la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio okazigos komunan retann kongreson.


La organizantoj

GEA-emblemo

Germana Esperanto-Asocio (GEA) – Deutscher Esperanto-Bund (DEB)

 


estas registrita asocio fondita 1906 kun sidejo en Berlin, kies celo estas la subteno de Esperanto en Germanio. Ĝi eldonas dumonate la membrogazeton „Esperanto aktuell“ kaj aranĝas ĉiujare la Germanan Esperanto-Kongreson kutime dum la pentekostaj tagoj GEA havas junularan branĉon Germana Esperanto-Junularo (GEJ), landajn ligojn kaj lokajn grupojn kaj estas germana landa asocio de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). GEA laboras kun diversaj fakaj organizaĵoj, i.a. la Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA).

PEA-emblemo

 

Pola Esperanto-Asocio (PEA) - Polski Związek Esperantystów (PZE)

 

estas la Esperanto-Asocio de Pollando, fondita 1908 kiel Pola Esperanto-Societo. Ĝi eldonas la dumonatan revuon „Pola Esperantisto“ kaj aranĝas ĉiujare en frua somero la Polan Esperanto-Kongreson. PEA havas junularan sekcion Pola Esperanto-Junularo (PEJ) kaj dek kvin regionajn filiojn. Ĝi estas pola landa asocio de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).

IFEF-emblemo

 

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)

 


estas tutmonda organizaĵo de esperantistaj fervojistoj. Ĝi celas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. IFEF kunigas landajn asociojn kaj individuajn membrojn en pli ol dudek landoj. Ĝi eldonas la dumonatan bultenon kaj fervojfakan revuon „Internacia Fervojisto“. La ĉiujaran Internacian Fervojistan Kongreson de IFEF kutime okazanta en Majo organizas unu el la landaj asocioj.

IFEF estas membro de FISAIC, la Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj. Ĝi aliĝis en la jaro 1953 kiel faka asocio al la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi kunlaboras en la terminara komisiono de la internacia fervojunio UIC kompetenta por Esperanto inter dudek du naciaj lingvoj en la fervoja fakterminaro RailLexic. La Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA) estas germana landa asocio de IFEF.