Libroservo (specialaj ofertoj)

Druckversion | Presebla versio

Esperanto-Buchversand, fondita 1999 en Majenco de Wolfgang Schwanzer, provizas klientojn en Germanio, Europa Unio kaj en multaj aliaj landoj de la mondo per literaturo en kaj pri la internacia lingvo Esperanto. La ofertoj inkluzivas originale en Esperanto verkitajn tekstojn, tradukojn de la konata monda literaturo kaj ankaŭ porinfanajn librojn, krimromanojn kaj fakajn librojn.

Esperanto-Buchversand funkcias ankaŭ kiel libroservo de Germana Esperanto-Asocio kaj kutime prezentas librojn dum kongresoj. Okaze de la ĉi-jare reta transponta kongreso Esperanto-Buchversand ankaŭ ofertas siajn librojn al ĉiuj kongresanoj rete kaj kun kongresa rabato de 10%. Kongresanoj povas mendi kiel kutime per la retvendejoj www.esperanto-buecher.de aŭ www.esperanto-buchversand.de. Post kontrolo de la kongresaneco la prezoj por la libroj en la fakturo reduktiĝos laŭ la rabato. La rabato validas nur por kongresanoj laŭ la listo de la partoprenantoj kaj nur por mendoj dum la kongresaj tagoj (2021-05-21 – 24). Rabato ne eblas por libroj de germanaj eldonejoj pro la leĝe fiksitaj prezoj por libroj. La oferto validas nur ĝis elĉerpiĝo de la stoko.

Esperanto-Buchversand, Dr. Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Straße 9, 55129 Mainz
mendoatesperanto-buecher.de

Specialaj ofertoj