Programo

Druckversion | Presebla versio

La kongresa programo

Por translima kongreso estas nature elekti la temon “najbaroj”. Ĝin traktos prelegoj kaj diskutgrupoj. La defioj kaj ŝancoj de translima kunlaboro estas temo ne nur inter Pollando kaj Germanio, kiujn ligas intensaj ekonomiaj kaj interpersonaj rilatoj, sed ankaŭ longa - ofte malfacila - komuna historio.

Prelegoj kaj ekskursprogramo ebligos konatiĝi kun la ĉirkaŭaĵo ambaŭflanke de la rivero. IFEF-specialaĵo estas la fakprelegoj pri fervojaj temoj.

Dum la kongreso okazos la statutaj kunvenoj de la organizantaj asocioj kaj pliaj fakaj kunsidoj. Partoprenantoj estas invitataj ĝustatempe informi pri intenco mem kontribui al la programo

La retan programon vi trovas sub la menuerot ► Reta programo.