Kotizoj

Druckversion | Presebla versio

Kotizo por ĉeesta programo

La kotizoj validas por partopreno en ĉiuj programeroj en la ĉeesta programo de la kongreso. Partopreno en ekskursoj estas aparte pagenda. Partopreno en la reta programo estas senpaga.

Partoprenantoj, kiuj loĝas en Germanio kaj ne estas membroj de GEA, pagas pli altan kotizon. Partoprenantoj el tielnomataj B-landoj ricevas rabaton. Ni aplikas la saman distingon inter A-landanoj kaj B-landanoj kiel la Universalaj Kongresoj de UEA:

  • A-landoj: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B
  • B-andoj: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio, Korea Resp.), Afriko kaj Latina Ameriko

La kotizoj diferencas laŭ aliĝdato. Aliĝo ekvalidas nur per pago de la kompleta kotizo. 
Reduktita kotizo por: akompanantoj/partneroj, handikapuloj, personoj sen propra salajro.

Kotizoj

Aliĝperiodo normala kotizo reduktita kotizo
Aliĝo ĝis 2021-12-31 70 € 40 €
Aliĝo ĝis 2022-03-31 80 55 €
Aliĝo poste aŭ surloke 100 80 €
Taga bileto (haveblas nur surloke,
neniu rabato, 15 € / 10 € krompago)
50 40 €

Krompago

+30 € / +20 € por ne-membroj de Germana Esperanto-Asoccio
loĝantaj en Germanio

Rabato

-30 € / -20 € por partoprenantoj el B-landoj (vidu supre)

Loĝado kaj manĝoj en la junulargastejo

La ĉambroj estas kvarlitaj. Kun krompago ili uzeblas ankaŭ kiel unu- aŭ dulitaj ĉambroj. Partoprenantoj, kiuj volas uzi komunan ĉambron, devas aliĝi aparte.

La prezo inkluzivas

  • tranoktadon,
  • matenmanĝon, tagmanĝon, vespermanĝon (unua manĝo: vesperanĝo vendrede, lasta manĝo: tagmanĝo lunde)
  • litaĵojn
  • unu kompleton da mantukoj.

Atentu: La nombro de litoj/ĉambroj estas limigita. Ni disdonos ĉambrojn laŭ la vicordo de aliĝoj. Mendo de lokoj en la junulargastejo validas nur post konfirmo de la organiza teamo.
 

Tranoktado kaj ĉiuj manĝoj (prezo por ĉiu persono)

Ĉambrokategorio Aĝo
ekde 27 jaroj
Aĝo
ĝis 26 jaroj
1-lita ĉambro 220 € 200 €
2-lita ĉambro 175 € 155 €
3- aŭ 4-lita ĉambro 160 € 140 €
 

 

Individuaj manĝoj haveblas en la publika manĝoprovizo de la junularagastejo Oldenburg (tradukita pere de Google Translate). Alternative la ĉefa fervoja stacidomo de Oldenburg estas ĉirkaŭ 200 m for kaj ofertas multajn eblojn por aĉeti manĝetojn kaj, se necese, por manĝi.

 

Malaliĝo, nuligo de la kongreso

  1. En kazo de malaliĝo gis 2022-03-31 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 10 €.
  2. En kazo de malaliĝo post 2022-03-31 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 20 €. Se ni havos kostojn pro la malaliĝo flanke de la kongresejo, ni subtrahos ilin de la repago.
  3. Se ni mem devas nuligi la kongreson, ni repagos la kompletan pagitan kotizon.