Esperanto en Münster


 

 

 

 

 

 

Lingvo vivas de sia apliko

 

tio validas dum persona renkonto same kiel en telefona aŭ reta babilo. Necesas tion aldoni ĉar kiel jam en printempo la viruso ankaŭ nun denove renversas niajn planojn. Kurso- kaj grupvesperoj pro la infektprotekta regularo provizore ne povas okazi. Provizore signifas ĝis fino de Novembro. Ĉu en Decembro eblos daŭrigi, ni vidos tiam.
Okaze ni translokigas niajn temvesperojn kune kun aliaj grupoj en vidbabilejojn en la reto.

->la sekvonta fojo

Nia renkontiĝejo estas Sobi en la tria etaĝo de la Cuba-domo, atingebla per ŝtuparo aŭ lifto (en la enira halo de Cuba).
La domo staras proksime de la ĉefstacio kaj estas optimume atingebla buse aŭ trajne.