KEK - Kolonja Esperanto Klubo

Druckversion | Presebla versio

KEK - Kolonja Esperanto Klubo

La Kolonja Esperanto-Klubo kunvenas unufoje monate - ekde marto 2023 en la hejmo de klubano.

5-10 membroj konsentis laŭvice gastigi. Tradicie tio okazas la 2-an lundon de ĉiu monato je la 20:00, sed ankaŭ tio povas varii, kion oni povas kontroli ĉe nia retejo sub Informoj de la klubo.

Antaŭ tio ni havis fiksan publikan lokon (Bürgerzentrum Köln-Ehrenfeld) kaj fiksan daton. Ĉiun duan lundon de la monato je la 20:00.

Krom la membroj, interesitoj kaj gastoj estas kompreneble invitataj kiel kutime.

Pro la ŝanĝo al la privataj kunvenoj necesas anticipe registriĝi por ĉiu kunveno. Ni devas scii proksimume kiom venos. Retpoŝte sufiĉas, 1-2 semajnojn antaŭe (telefonvoko baldaŭ antaŭe kutime funkcias ankaŭ). Harald donas ĉiujn detalojn pri loko kaj tempo al ĉiuj membroj kaj al tiuj, kiuj estas registritaj retpoŝte, ĝustatempe antaŭ ĉiu kunveno - proksimume 1 semajnon antaŭe.

Kontakto: La ĉefa kontaktpersono estas nia prezidanto Harald Schmitz, 02238-56089, hschmitzpulatgmx.de. Se vi ne povas atingi Harald sed volas paroli kun iu el la klubo, vi ankaŭ povas provi min, Philip Vormbrock, 0221-9723567, philip.vormbrockatgmx.de

Virtualaj renkontiĝoj kun Kolonja ĝemelurbo: En 2021 kaj 2022 ni okazigis plurajn videokonferencojn kun Esperanto-amikoj en Kolonja ĝemelurboj: Torino, Lillo, Lieĝo, Rotterdamo, Esch-sur-Alzette ĝemeliĝis ne nur kun Kolonjo, sed ankaŭ inter si jam ekde 1958!

Prezento pri temo: Redaktu vikipediajn skribon! Ni montris lumbilde kaj surekrane kiel eblas redakti vikipediajn artikolojn. Esperantlingva enkonduko en la teknikon de redaktado de vikipediaj artikoloj elŝutebla lumbildaro (PDF-dosiero) ĉe https://eventaservo.org/e/KEK-invitas-2021-05-08