Kursoj

Druckversion | Presebla versio

Nova kurso "Esperanto en dialogo" en la Reto, ĉiun vendredon ekde la 24-a de Majo de 18:30 h ĝis 19:30 h.

Kursestroj estas Rudolf Fischer kaj Guido Brandenburg

La kurso konsistas el 10 tre ampleksaj lecionoj. La unuaj kvin enhavas la plej oftajn 500 radikojn (krom aliaj vortoj), cetere la (kompletan) senesceptan regularon de Esperanto.
Oni atingas proksimume la nivelon A2 de la la Komuna Eŭropa Referenckadro por fremdlingvoj.

La celo de la kurso estas tuj je la komenco paroli Esperanton, por kapabli laŭeble rapide partopreni Esperanto-aranĝojn, kiel ekz. la programon de la Esperanto-grupo Münster.

La kursmaterialo estas disponigata. Pli malnova versio estas trovebla en la Reto ĉe adreso www.esperanto.de/lehrbuch.

Nur 10 lokoj. Aliĝo tial laŭeble frua al muenster(ĉe)esperanto.de (Rudolf Fischer)