DEB OG Freiburg - Arkivo

Druckversion | Presebla versio

Sabato, 2018-12-15
Zamenhof-Festo de Dreyeckland en Freiburg
Vizito de la prahistoria Muzeo en Colombi-Schloessle (Casteleto de Colombi)

Jhaudo, 2018-11-15
unua renkontigho en "Diamant Noir" pri Burundo (bw-burundi.com)
Nestor lernis Esperanton en Rumonge

Sabato, 2018-06-23
Amika Tago en Freiburg, Vizito de Zinnfiguren-Klause en Schwaben-Tor
Tie kolorigitaj stano-figuroj montras historiajn okazajhojn,
pikniko sub kashtanarboj sur la kastel-monto.

2018-04-20/22
Regiona Stagho en Rimlishof, Guebwiller, Alsaco

Dimancho, 2017-06-25,
Amika Tago en Dreyecklando:  Les Tronches apud Remiremont

Pentekosto, 2017-06-02/05
Germana Esperanto-Kongreso en Freiburg/Breisgau [frejburg brejzgau]
Deutscher Esperanto-Kongress in Freiburg im Breisgau

2017-05-19/21
Regiona stagho de Esperanto - enkadre de la IFEF-kongreso (16a - 23a de Majo) en Colmar

Sabato,  2016-12-10 10:30
Zamenhof-Festo en Gunsbach & Wintzenheim Kafo-klacho, prelegetoj, distrajho
Gunsbach estas survoje de Colmar al Munster.  
10:30 .. Gunsbach: vizito de la domo kie loghis Albert Schweitzer.
12:00 .. Wintzenheim, restoracio "le Val Munster Brasserie".
13:30 .. Prelegoj: Robert Kueny pri vojagho tra Irano;  prezento de printempa stagho 2017
kune kun IFEF-kongreso en Colmar;  prezento de la Germana Eo-Kongreso je Pentekosto 2017 en Freiburg/Breisgau

Lundo/Mardo, 2016-08-01/02
vizito de Oazo el Seoul kaj Jeff el Strasburgo en Freiburg
- ch. 11:00 vizito de Weltladen, Gerberau, tagmezo en Kastaniengarten  
- posttagmeze vizito al Vauban, kaj intervjuo kun Konrad de RDL
- 19:00 Oazo prezentas Seoulon - kaj diskuto pri Justa Komerco
Mardo: 9:30 - 11:00 Oazo diskutos kun Dagmar Grosse k.a. (Eine-Welt-Forum) pri Justa Komerco

Sabato, 2016-06-25
Amika Tago - Nigra Arbaro - Schauinsland  renkontighos che la "Info-Punkt" en la halo de la stacidomo
Veturos per tramo al la telfero, de tie ch. je la 11a al la Schauinsland duonhora migrado al la pinto, pikniko tie
rigardo el la turo (alteco: pli ol 1300 m)
poste eblas viziti la Zinnfiguren-Muzeon (gisitaj figuroj el stano) en Freiburg.

Dimancho  2015-12-13  14:00-18:00
Zamenhof-Festo en Freiburg/Breisgau Kafo-klacho, prelegetoj, distrajho
Je la 18-a ni iros manghi en apuda picejo

Lundo, 2015-07-20
Dennis Keefe el Usono raportas pri Lingvaj Festivaloj, k.s.

Sabato,2015-06-13
Amika Tago Remiremont / Vogezoj
Posttagmeze vizito de la "Fort du Parmont".  

Sabato, 2014-12-13
Zamenhof-Festo en la Dreyecklando: Bazelo, Colmar, Freiburgo, Mulhuzo kaj chirkaue
en Bazelo, Svisio
Renkontigho:
antau la preghejo Claraplatz, Kleinbasel
11:15 Vizito de Muzik-Muzeo (aparte Dreh-orgeln, gurdoj), chicheronado en Esperanto kaj la germana,  
Rondirado tra la Kristnasko-Foiro
13:30 Tagmangho en Weil/Haltingen, "Saigon Palast"
15:00 Posttagmeza programo, kunveno

Sabato, 2014-10-04
Migrado (ch. 5 hora): 4 Lagoj en la Vogezoj
alveturo: Kaysersberg - Orbey - parkejo Pairis

Sabato, 2014-05-24
BAVELO-Migrado pri Akvo- kaj Vento-Energio, al Mummelsee au Hornisgrinde
Detaloj: Energio-Migrado che Naturparko

Sabato, 2014-06-14
Amika Tago Dreyeckland en Mulhuzo, Urbogvidado

2013-12-14
Zamenhof-Festo:  
Por uzi la publikan trafikon, nome la francan trajnon Blua Baleno, la festo
komencighas jam antau-tagmeze;
tiel ke ni povas reveturi vespere per la trajno.

2013-10-05,
Ekskurso al Budhisma Centro Lusse en la Vogezoj, apud St. Die,
kie oni parolas Esperanton.
Retejo en Esperanto: bodhicharya-france.fr
Ni veturis 4-ope per automobilo - tien super la montaro.  Muzeon de la Soyotte ",
pri kulturo de la tieaj bienistoj ghis la 19-a jarcento, en Sainte Marguerite
proksime de magazeno Cora. Ginette Martin rezervis spritan gvidantinon por nia vizito.
Poste nia sekva rendevuo estis la  Budhisma Centro de Lusse  
Tie ni piknikis en la monahhejo, char pluvis.
Jean-Marc Gandit, la chefa lamao de tiu centro, kiu iomete komprenas  
Esperanton, manghis kun ni; krom tio estis alia grupo, kiu loghis dumtempe tie.
Post la mangho ni estis en la kunvenejo/preghejo kaj li rakontis pri la  
Tibet-stila budhismo. Oni uzas multajn figurojn por simboli la diversajn  
dezirojn, kiuj kreas la suferojn.
Kelkaj partoprenis la meditadon, aliaj ghojis la apudan naturon kune kun Simone Cajelot je tute trankvila
loko je la deklivo de la Vogezoj.  

Lundo, 2013-09-02
Amika Tago Dreyeckland
Prelego en Treffpunkt:
Pri la protest-Kulturo (vivmaniero, muziko, pentroarto) "Tropicalia" en Brazilo
kontrau la militara diktaturo en la 1960-aj jaroj.
Prezentas: Matheus de Lima Pereira, (19-jara) el Porto Alegre, Brazilo (li tranoktis che mw)

Sabato, 2013-07-20
Somera Festo: Esperanto-Grupo & Treffpunkt Freiburg .
Kio: multaj grupoj kaj NRO-oj (Civil-sociaj organizajhoj)
montras siajn agadojn, prelegoj kaj film(et)oj klarigas kio eblas fari.

2013-06-21, en Treffpunkt
 japanisch - deutsch
 Kimura Goro: "Japanio post Fukushimo" - kiamaniere & kiom eblas redukti la energio-konsumon

2012-12-15 Freiburg
Zamenhof-Festo

 
</body></html>