Lingvokurso por komencantoj (senpaga)

Druckversion | Presebla versio

En la kadro de la kongreso ni ofertas ankaŭ senpagan Esperanto-kurson por la publiko (taŭga ankaŭ por ne-germanoj). Ĝi okazas dum la kongreso en la junulargastejo.

Atentigoj:

La kurson povas partopreni nur komencantoj.

La kurso estas agnoskita kiel germana "Bildungsurlaub" (aldona libertempo por dungitoj por klerigaj celoj) en la federacia lando Malsupra Saksio (Niedersachsen). Interesitoj el aliaj federaciaj landoj povas eventuale peti apartan agnoskon de la kleriga libertempo por si. – Sed kompreneble eblas partopreni tute sendepende de tio.

► Informfolio por montri al la labordonanto (germanlingva)

Partopreno en la kurso estas senpaga.
La partoprenantoj zorgas mem pri loĝado kaj manĝoj. (vidu Loĝebloj) Manĝojn eblas mendi en la junulargastejo.
Kursanoj rajtas senpage partopreni ankaŭ la vesperan kulturprogramon.

Datoj: sabato, 2023-05-27 13:30 – vendredo, 2023-06-02 tagmeze.

Aliĝoj

Interesitoj bonvolu aliĝi antaŭe al:

(sub Partoprenkotizo | Teilnahmebeitrag elektu lingvokurso sen/kiel kleriga libertempo (DE)):

► Aliĝilo

Demandoj al:

Retpoŝto: gekatesperanto.de
Telefono: +49-421-6979958 (el Germanio senpage: 0800-3363636-61)