Kongresejo
Junulargastejo Braunschweig
Wendenstr. 30, 38100 Braunschweig
Prelegoj, laborgrupoj, kunsidoj kaj aliaj programeroj okazos ĉefe en la seminariaj salonoj de la junulargastejo. Tie estos ankaŭ la libroservo kaj la kongresa oficejo.
La junulargastejo situas centre kaj proksime al la universitato. La urbocentro estas piede atingebla en malmultaj minutoj. En tuja proksimeco trovigas tramhaltejo.
Por niaj partoprenantoj ni disponigas (limigitan) nombron da tranokteblecoj inkluzive tri manĝoj en la junulargastejo mem.
Altstadtrathaus Braunschweig
(malnovurba urbodomo)
Altstadtmarkt 7, 38100 Braunschweig
La malferma kunveno de la kongreso okazos en la Dornse-salono de la historia urbodomo en la malnova urboparto.
La urbodomo situas 1,2 km de la junulargastejo kaj estas facile atingebla piede aŭ per tramo.
Aliaj kongresaj salonoj
La vespera kulturprogramo kaj laŭbezone aliaj programeroj okazos en salonoj ekster la junulargastejo. Detaloj pri tio sekvos.

Ĉefa renkontejo kaj kongresa adreso
Centra renkontejo kaj kongresa adreso estas la junulargastejo:
Jugendherberge Braunschweig, Wendenstraße 30, 38100 Braunschweig
Vendrede ekde 15:00 nia akceptejo estos malfermita en la enirhalo. Alie, la organizantoj estos atingeblaj dum la kongreso en la konferenca oficejo en la ĉambro Clubraum en la 1a etaĝo. La vestiblo (bildo) de la junulargastejo, kun aldona aparta salono, servas ankaŭ kiel loko por ripozi kaj restadi inter kaj post la diversaj programeroj.