Aktivadoj

Druckversion | Presebla versio

Esperanto-Ligo por Kristanoj en Germanio r.a. (EKG) estas la landa sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kaj faka ligo de Germana Esperanto-Asocio.

Al la internacia laboro apartenas la subteno de
Ekumenaj Esperanto-Kongresoj kaj Kristanaj Esperanto-Kongresoj

En Germanujo la Ligo invitas al diservoj kadre de internaciaj Esperanto-aranĝoj kaj informas precipe evangelianojn pri Esperanto. Membroj ricevadas la revuon "Dia Regno" (6-foje jare en Esperanto).

Jen aktualaj aktivadoj:


Bibliaj Tagoj je 2023-03-08/12 en la Romia urbo Treviro

Inter la 8a kaj 12a de Marto 2023 post kovida paŭzo denove okazos la Bibliaj Tagoj kun ADORU. Ni invitas al Trivero, germane Trier, urbo kiu estis antaŭ 2039 jaroj fondita de la romia imperiestro Aŭgusto, kiun Vi ja verŝajne konas el la kristnaska evangelio. ;-).

Provizora programo:

2023-03-08, merkredon
ekde 17h00: akcepto de la gastoj, disdono de la ĉambroj
18h30 vespermanĝo
20h00-20h30 vespera preĝo
20h30 prezentaĵo "Vidindaĵoj de Trier kaj Luksemburgo" (Ulrich Matthias) poste: senceremonia kunesto / babilado

2023-03-09, ĵaŭdon
7h30 matenmanĝo
8h30-9h30 matena preĝo kaj kantorondo
9h45-11h45 epistoloj de Petro (1)
11h45-12h00 tagmeza preĝo
12h15 tagmanĝo
14h00-18h00 ekskurso: Porta Nigra, Katedralo, Baziliko de Konstanteno
18h30 vespermanĝo
20h00 evangelia Diservo kun sankta manĝo alternative/poste: senceremonia kunesto / babilado

2023-03-10, vendredon
7h30 matenmanĝo
8h30-9h30 matena preĝo kaj kantorondo
9h45-11h30 epistoloj de Petro (2)
11h30-11h45 tagmeza preĝo
12h00 tagmanĝo
13h00-18h50 ekskurso al Luksemburgo: alvojaĝo
13:37-14:23, revojaĝo
17:33-18:23 19h00 vespermanĝo
20h00-20h30 vespera preĝo
20h30-21h30 Akvo por Bukavu - Projekto en Afriko (Manfred Westermayer) alternative/poste: senceremonia kunesto / babilado

2023-03-11, sabaton
7h30 matenmanĝo
8h30-9h30 matena preĝo kaj kantorondo
9h45-11h45 epistoloj de Petro (3)
11h45-12h00 tagmeza preĝo
12h15 tagmanĝo
14h00-18h00 ekskurso: Imperiestra Termobanejo, Rejna Landa Muzeo
18h30 vespermanĝo
19h30-20h15 membrokunveno de "Esperanto für Christen in Deutschland e.V.", Germana sekcio de KELI
20h30-21h30 Esperanto en Afriko – helpa agado kaj perspektivoj de kunlaboro (Ulrich Matthias) poste: senceremonia kunesto / babilado

2023-03-12, dimanĉon

7h30 matenmanĝo
8h30-9h30 matena preĝo kaj kantorondo
10h00 (?) tempolimo por forlasi la ĉambron
10h30 Ekiro al la preĝejo St. Paulin
11h00 Dulingva Sankta Meso
12h15 tagmanĝo
13h00 adiaŭa rondo

Vi povas jam elŝuti ĉi tie la aliĝilon kaj aliĝi. Kies datumoj estas jam konataj pro pli fruaj partoprenoj en la Bibliaj Tagoj, povas ankaŭ sendi la deziratajn datumojn (se ili ŝanĝiĝis) simple retpoŝte al rudolf.fischer[@]esperanto.de .


Werberollo

Rul-tabulo pri la gramatiko de Esperanto

Helpe de Germana Esperanto-Asocio nova rul-tabulo, kiun origine kreis Germana Esperanto-Junularo, estis prilaborata kaj estas la unuan fojon uzita dum la 101aj Katolikaj Tagoj en Münster/Vestf. La moderna varbilo donas al German-lingvanoj superrigardon pri la morfologio de Esperanto.

Por German-lingvanoj: Ekumena faldfolio

"Esperanto in den Kirchen" (Esperanto en la eklezioj) por amasa varbado. Aktualigita eldono de 2018.
Petu specimenojn por disdoni en preĝejoj, klerigejoj, ktp. (kontraŭ kompenso de la produktokostoj).

Por presi ĝin mem: elŝutu specimenon

 

Niaj aktivadoj okazadas kutime kunlabore kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).


Retrorigardo:

2021-05-12/16: 3aj Ekumenaj Ekleziaj Tagoj en Frankfurt/Majno: Nia informstando nuligita pro la pandemio!

2021-02-24/28: La Bibliaj Tagoj en Trier ne povis okazi pro la pandemio

2020-03-25/29: La Bibliaj Tagoj en Esperanto - refoje en Mainz - pro la virusa krizo ne povis okazi

2019-06-19/22: Esperanto-informstando kadre de la Germana Evangelia Ekleziokonferenco en Dortmund

2019-02-27/03-03: Bibliaj Tagoj en Esperanto - refoje en Mainz

2018-05-09/13: Esperanto kadre de la Katolikaj Tagoj kun la moto "serĉu pacon" en Münster/Vestf.

2018-03-07/11: Bibliaj Tagoj en Mainz

2017-02-01/05: Bibliaj Tagoj en Wittenberg, la urbo de Luther

2017-08-07/14: Kristana Esperanto-Kongreso en Zöblitz/Saksujo

Aliaj pasintaj aktivadoj:

Eldonado de Kristana literaturo, ekz. de la ampleksa preĝo- kaj kanto-libro ADORU ("Bete(t) an"). Ĝi havas 1.472 paĝojn kaj aperis en junio de 2001. Oktobre de 2002 ĝi ricevis la kulturpremion de la urbo Aalen.

Kune kun IKUE aperigis KELI en oktobro de 2006 novan eldonon de la biblio en Esperanto, kiu enhavas ankaŭ la malfruaj libroj de la Malnova Testamento. Oni povas mendi ĝin por 19,80 € ĉe Rudolf.Fischer[@]esperanto.de

 

Esperanto