Intervjuo kun Aŭgustin

Intervjuo kun sinjoro Augustin Kakozwa, estro de Asocio Nova Familio, en kiu li rakontas pri la organizo kaj ĝia agado:

1. Bonvolu rakonti pri la agado de la Asocio Nova Familio. Kiel ĝi ekestis kaj kion ĝi celas?

La Asocio Nova Familio estas bonfara organizo, kiu funkcias en la urbo Goma, en la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝia celo estas prizorgi infanojn, kiuj perdis siajn gepatrojn pro la intercivitana milito en la lando.

Ĝi estis fondita antaŭ kelkaj jaroj fare de lokaj aktivuloj de la Esperanto-movado. Organizinte kursojn de Esperanto por infanoj, ni rimarkis, ke multaj el la lernantoj estas georfoj, kiuj, fuĝinte el la hejmaj vilaĝoj pro la milito, nun loĝas en familioj en nia urbo, kiuj gastigas ilin. Do tial ni ekstrebis krei bonfaran asocion por helpi al ili. Ni pagas ilian edukadon en lernejoj kaj universitatoj kaj laŭeble zorgas pri iliaj vivkondiĉoj.

2.  Kiel vi trovas infanojn, kiujn vi celas prizorgi?

Plejparte tio estas venintoj al niaj Esperanto-kursoj. Kiam ni vizitas ilin en la familioj, ĉe kiuj ili loĝas, fojfoje ni renkontas ankaŭ aliajn georfojn, kiuj volas ĉeesti la kursojn. Do tiuj aldoniĝas al niaj edukatoj. Krome, la jam prizorgataj de temp' al tempo venigas siajn konatulojn, kiuj povas aliĝi.

3.  Kiom nombras kaj kian aĝon havas la infanoj, kiujn la asocio prizorgas?

La edukatoj aĝas de 6 ĝis 20 jarojn. Certe, unuavice ni strebas zorgi pri pli junaj, tamen ni intencas laŭeble helpi al ĉiuj ĝis kiam ili atingas aĝon de 25 jaroj. Laŭ niaj vizitoj al la gastigantaj familioj ni kalkulas pli ol 200 infanojn, kiuj momente bezonas helpon. Tamen pro la stato de niaj financoj ni povas nun subteni nur ĉirkaŭ 130 en la lerneja jaro 2020-2021.

4.  Bonvolu rakonti pli detale pri la stato de viaj edukatoj, ĉar por alilandanoj la loka situacio verŝajne ne estas konata. Kiel orfiĝintaj infanoj trovas familiojn, kiuj ilin gastigas, kaj kio motivas ĉi tiujn familiojn gastigi ilin?

Feliĉe, homoj en nia lando demonstras solidarecon por kontraŭstari la kataklismojn, kiuj skuas nin jam longan tempon. Multe da georfoj trovas rifuĝejon en familioj de parencoj, kaj ne malmultaj familioj gastigas eĉ infanojn kiuj ne rilatas ilin. Bedaŭrinde ankaŭ estante gastigataj, la georfoj kutime spertas malfacilaĵojn, ĉar la familioj havas siajn proprajn gefilojn por prizorgi. Tial nia asocio strebas laŭeble helpi.

5.  Kaj kia estas la lernejo, al kiu vi pagas por studado de viaj edukatoj? Ĉu ĝi estas ŝtata aŭ privata kaj kion oni studas tie?

Ĉi-jare ni subtenas la lernadon de 110 georfoj, el kiuj 65 frekventas bazajn lernejojn, 40 mezlernejojn kaj 5 universitatojn. La asocio strebas trovi por ili lernejojn proksimajn al la lokoj, kie ili loĝas. Vizitado de malproksime situantaj lernejoj ne estas preferinda pro multaj kialoj: malbona situacio kun krimeco, manko de rimedoj por pagi veturadon en publika transporto, oftaj trafikaj akcidentoj. Bedaŭrinde ni ankoraŭ ne havas eblon veturigi niajn edukatojn al la Esperanto-kursoj, do ili devas memstare veni tien, piedirante ĝis 2 aŭ 3 kilometrojn foje.

Por plimulto da ili ni sukcesis aranĝi lernadon en privataj lernejoj, kie oni instruas bonkvalite kaj en bonaj kondiĉoj. Parto de ili tamen devas lerni en lernejoj ŝtataj, kie ili renkontas multajn problemojn: pro manko de financoj oni amasigas ĝis 100 homojn en sama ĉambro kaj ne malofte okazas strikoj de instruistoj pro tio, ke oni prokrastas pagadon de iliaj salajroj.

Studobjektoj, kiujn oni instruas al ili, estas kutimaj: matematiko, geografio, historio k.t.p. Koncerne lingvojn ili studas la francan, kiu estas oficiala lingvo en nia lando, la anglan kaj ankaŭ la svahilan, kiu estas ilia gepatra lingvo kaj ankaŭ servas por intergenta komunikado en granda parto de Orienta kaj Centra Afriko.

Kvin niaj edukatoj jam studas en altlernejoj, kie ili ricevas kleron en tiaj fakoj kiel ekspluatado de ŝipaj motoroj, informadiko, financoj kaj administrado. Unu junulino komencos studi en pedagogia altlernejo por fariĝi instruistino de la franca.

6.  Por kio vi instruas lingvon Esperanto al viaj edukatoj? Kian celon vi strebas atingi per tio?

Ĝenerale, ni celas per tio doni al ili «nematerian kapitalon», kiu, kiel ni esperos, povos helpi ilin en iliaj vivoj. Unua celo, kiun servas la instruado de Esperanto, estas krei bazon por pli sukcesa lernado de aliaj lingvoj, kiujn ili bezonos. Kiel mi menciis supre, la svahila estas la gepatra lingvo de niaj edukatoj kaj ili parolas ĝin en ĉiutaga vivo; nur en la lernejo ili renkontiĝas kun la franca kaj la angla. Estas bone konate, ke oni lernas fremdan lingvon pli facile, se antaŭ tio oni jam ekkonis alian. Esperanto havas logikan kaj bone kompreneblan strukturon, multaj radikoj en ĝi estas komunaj kun la franca kaj la angla lingvoj; do la lernado de ĝi preparas niajn edukatojn al pli sukcesa ekposedo de tiuj.

Krome, la komunumo de Esperanto-parolantoj nombras centmilojn da homoj en multaj landoj. La kono de la lingvo ebligos al la edukatoj komuniki kun ĝiaj anoj kaj establi sociajn kontaktojn, kiuj povos montriĝi utilaj por iliaj laboroj kaj aliaj aferoj.

7.  Bonvolu rakonti pri viaj planoj por la estonto.

En nia tirkesto ni tenas serion da projektoj, kiujn ni celas realigi laŭeble. Unuavice tio koncernas plibonigon de la vivkondiĉoj de niaj edukatoj. Multaj el ili nutriĝas nesufiĉe kaj pro tio eĉ fojfoje okazas, ke ili endormiĝas dum la ĉeesto en nia Esperanto-kurso; ili surhavas malnovajn vestaĵojn kaj eĉ tiaj ne ĉiam haveblas.

Do unua celo, kiun ni strebas realigi, estas ke la edukatoj havu nutradon dum ili ĉeestas la kurson, kaj ke ni organizu popartan aĉeton de nutraĵoj por provizadi ilin hejme. Ni ankaŭ celas popartan aĉeton de vestaĵoj por ili kaj, se estos rimedoj, aĉeton de kelkaj kudromaŝinoj. Ni volas lernigi iujn el niaj edukatinoj uzi tiujn, por ke ili povu fari vestaĵojn por aliaj edukatoj.

Koncerne la transportan problemon, menciitan antaŭe, ni havas la ideon aĉeti buseton, kiun ni uzos por veturigi la edukatojn al la kursejo. En alia tempo ĝi povus servi kiel publika transporto, kaj tio ebligus certajn enspezojn por la asocio.

Kompreneble ni ankaŭ planas daŭrigi la instruadon de Esperanto al la edukatoj. Dank' al donacota projekciilo ni povos montri al la lernantoj filmojn kaj videojn en Esperanto sur granda ekrano.

Nia ĉefa celo estas krei apartan hejmon por la edukatoj – konstrui aŭ lui domon, kie ili povus loĝi, kaj kie ni povus krei por ili laŭeble plej bonajn kondiĉojn. Certe tio estas malfacile realigebla, tamen ni esperas, ke ni sukcesos tion fari.

8.  Fine de la intervjuo, bonvolu diri kelkajn vortojn al niaj spektantoj kaj legantoj. Kion vi volas komuniki al ili de vi persone?

Mi salutas vin kaj ĝojas, ke danke al la helpo de la teamo, kiu laboras pri reta prezentado de la asocio, mi sukcesis komunikiĝi kun vi. Kiel vi jam scias, homoj en nia lando forte suferas pro la konsekvencoj de la longdaŭra intercivitana milito, tamen, feliĉe, inter ili troviĝas multaj, kiuj obstine laboras por krei estontecon por si mem kaj por la generacio, kiu nin sekvos. Nun homoj tra la tuta mondo povos ekscii pri ĉi tiu aktiveco pli detale. Mi certas, ke ĉi tiu scio estos paŝo al kunlaboro. Do, mi deziros al vi ĉion bonan kaj esperas, ke nia agado, rezulte de kiu vi nun aŭskultas aŭ legas min, montros vojon al unuiĝo de tiuj, kiuj strebas fari la mondon pli bona. Ja komune oni certe povos atingi komunajn celojn.