Esperanto aktuell elektronika

Druckversion | Presebla versio

Ĉiuj abonantoj povas ricevi Esperanto aktuell (inkluzive de kune) ankaŭ elektronike en PDF-formato per retpoŝto.

La elektronika versio ofertas kelkajn avantaĝojn al la legantoj: Ĝi estas legebla per multaj diversaj aparatoj kaj kunportabla ĉien sen aldona pezo kaj bezono de loko, kaj ĝi estas arkivigebla kaj facile serĉebla. Krome legantoj ricevas ĝin proksimume du semajnojn antaŭ la presita versio.

Abonantoj povas elekti ĉu ricevi la paperan aŭ la elektronikan version, aŭ ambaŭ.

Reta arkivo nun preparata

La jaraj kolektoj de la elektronika versio pli aĝaj ol unu jaron estos disponeblaj en arkivo en la retpaĝoj de Esperanto aktuell.

Kiel ŝanĝi al la elektronika versio

Reta abon(ŝanĝ)o

Aŭ kontaktu nian oficejon.