Bonvenon

Druckversion | Presebla versio
Trilanda Esperanto-Kongreso
 
95a Germana Esperanto-Kongreso kaj Franca Esperanto-Kongreso kaj Luksemburga Esperanto-Kongreso
 
Temo: Esperanto tutmonde ligita
 
18.5.– 21.5.2018 (Pentekosto)
 
 
Zweibrücken ( Du-Pontoj) estas eksterdistrikta urbo kaj apartenas al la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de oktobro 2016 la urbo havis 35.290 loĝantojn. La graflando Zweibrücken iam estis graflando en la Sankta Romia Imperio kun la sidejo en Zweibrücken. Ĝi ekestis inter 1182 kaj 1190 el hereda parto de la graflando Saarbrücken. Inter 1286 kaj 1302 la grafa domo dividiĝis en la du linioj Zweibrücken-Bitsch kaj Zweibrücken(-Zweibrücken). La pli juna linio kun la burgo kaj la urbo finiĝis en 1394. La kastelo Zweibrücken estas la plej granda konstruaĵo de Palatinato kaj la sidejo de la supera landa juĝejo. La Eŭropa Rozoĝardeno estas la plej konata vidindaĵo de la urbo. La pli ol 50.000 m2 granda parko, kie kreskas pli ol 60.000 rozujoj de pli ol 2.000 diversaj kultivaroj. La parko estas unu el la plej grandaj ĝardenoj de Eŭropo kaj la tria plej granda rozario de la tuta mondo kaj ĝi estis malfermata en la jaro 1914 fare de la princino Hildegard de Bavario. La plezurkastelo Tschifflik estis konstruata inter 1715 kaj 1716 de Stanislaus Leszczynski, reĝo de Polio kaj grandduko de Litovio (1704−1709 kaj 1733−1736) kiel somerrezidejo . Laŭ liaj ideoj la sveda konstrumajstro J. E. Sundal planis kaj realigis la kastelon kaj ĝi estas tipa ekzemplo baroka. (Tradukita el la oficiala urboprospekto)
 
Esperanto