Nordrejn-Vestfalio (REVELO)

Druckversion | Presebla versio

Karaj REVELO-membroj, karaj interesitoj pri Esperanto,

 
dum la venontaj monatoj okazos pluraj kursoj, kunvenoj kaj prelegoj en diversaj lokoj de NRV.
 
Por ke vi ne maltrafu ilin, vidu la laŭtempan liston en "Esperanto-Veranstaltungen in NRW" kun kelkaj ofertoj, de lokaj grupoj kaj aktivuloj - certe ne estas kompleta listo, sed ĝi donas bonan superrigadon kaj ideon pri la diversaj kaj interesaj ebloj lerni kaj praktiki Esperanton in NRV. Bv. disvastigu la informojn al viaj samgrupanoj/lernemuloj kaj aliaj interesitoj.

En majo mi precipe atentigas vin pri la prelegvojaĝo de s-ro Alexander Melnikov, kiu gastos je la 16-a en Münster kaj je la 20-a en Duisburg (vidu aldonan afiŝeton por Duisburg).
 

En la paĝaro de esperanto.de nun denove troviĝas (dankon al Rosa Ebel !) prezentebleco por niaj lokaj kaj regionaj aktivaĵoj.

Bv. subteni tiun laboron! Sendu informojn pri viaj agadoj auh pri ligiloj al viaj retpaĝoj al rosa.ebelatesperanto.de

Mi ĝojus legi viajn proponojn por pliaj kunvenoj (ekz. REVELO-tago) aŭ aliaj aktivaĵoj (ekz. por junuloj) kaj esperas renkonti vin ofte kaj multnombre!

Amike salutas
Petra Dückershoff

 

Arkivaj fotoj kaj informoj pri REVELO-tagoj

REVELO-tago 2013 en Duisburg-Rumeln, Bienen-Museum

REVELO-tago 2014 en Bielefeld

 

Listo de la pasintaj REVELO-tagoj

  1. 1990   Sundern-Stockum  - "Esperanto-objektoj, sonorado de la Esperanto-sonorilo"
  2. 1991   Düsseldorf - Jerzy Fornal prezentis "Wolfgangerl" pri Mozart
  3. 1992    Bielefeld  - koncerto de Kajto
  4. 1993   Köln - Ulrich Lins parolis pri la UK 1933 en Kolonjo, magiaĵoj de Don Espero kaj Leonardo (CZ)
  5. 1994   Meschede - Uwe-Joachim Moritz raportis pri "Radio Aachen". Esperanto-stando sur bazaro
  6. 1995   Dortmund - portugalaj popoldancoj
  7. 1996   Krefeld-Kempen - koncerto de Asorti; Nina Korĵenkovskaja pri rusa pentroarto
  8. 1997   Münster - Hedwig Fischer prelegis "Sur la ŝpuroj de rebaptistoj"
  9. 1998   Bonn, enkadre de PSI - vizito de la domo de la historio
  10. 1999   Düsseldorf, muzeo de Neandertal
  11. 2000   Duisburg - prelego pri ĉina historio. Havena rondveturo
  12. 2001   Warstein - Till Schönberner prelegis pri sia vojaĝo al Ĉinio. Vizito de bierfarejo
  13. 2002   Detmold  - muzikumis gastoj el Armenio. Urbopromeno kun Georg Eisenhardt
  14. 2003   Herzogenrath - raporto pri Brazilo. Promeno al Nederlando
  15. 2004   Schwelm - raporto de Tota pri Bona Espero. Vizito de hejma muzeo "Haus Martfeld"
  16. 2005   Essen - vizito de katedralo kaj sinagogo. Raporto pri vojaĝo al Ĉinio
  17. 2006   Meschede - vizito de abatejo Klingenmünster. Vojaĝo sur Hennelago
  18. 2007   Nordwalde
  19. 2008   Krefeld - prelego pri Siberio. Planto de Esperanto-arbo
  20. 2009   Dortmund
  21. 2010   Stockum
  22. 2011   Osnabrück
  23. 2012
  24. 2013   Duisburg - en abelmuzeo de Duisburg-Rumeln
  25. 2014
  26. 2015   Essen-Steele
  27. 2016
  28. 2017
  29. 2018   Essen-Steele