Biletoj de publika transporto en Rigo kaj kiel atingi BET-ejon
Tempaj biletoj
La 90-minuta bileto – 1,50 €
Du 90-minutaj biletoj – 3,00 € (por unu persono)
Dek 90-minutaj biletoj – 15,00 € (por unu persono)
Tagaj biletoj
24-hora bileto – 5,00 €
3-taga bileto – 8,00 €
5-taga bileto – 10,00 €
Ĉiujn biletojn oni devas registri en ĉiu uzata transportilo.
Kie aĉeti biletojn
Biletojn oni povas aĉeti en biletaŭtomatoj (situas ĉe multaj haltejoj, sed ne ĉe ĉiuj), kioskoj de Narvesen (en flughaveno, Centra Fervoja stacidomo, Internacia Busstacio kaj aliloke), klientservaj centroj de Riga Trafiko (Rīgas satiksme), kaj per la poŝtelefonaj aplikaĵoj de Rīgas Satiksme aŭ Mobilly.
Plia informo anglalingve:
► https://www.rigassatiksme.lv/en/current%20information/route-maps
► https://www.rigassatiksme.lv/en/tickets-and-e-ticket
Kiel atingi BET-ejon
De la Internacia Flughaveno Riga eblas veturi per buso No. 22 ĝis haltejo Autoosta (Busa stacidomo). En buso No. 22 eblas aĉeti veturbileton ĉe ŝoforo po 1,81 €, pago nur per bankkarto (speciala servo nur en ĉi buso, bileto validas nur por ekzakta veturo).
De la Internacia Busstacio iru maldekstren al la haltejo de buso No. 3 aŭ rekte (tra la Centra bazaro) al la haltejo de busoj No. 51 kaj 52.
La haltejo de buso No. 3 situas ĉe grandvendejo Stockmann, devas veturi ĝis haltejo Itas Kozakevičas iela (12 haltejoj, vojo estas pli longa, sed busoj oftas).
La haltejo de busoj No. 51 kaj 52 situas apud Centra fervoja stacidomo, haltejo Centrālā stacija (apud viadukto), devas veturi ĝis la haltejo Itas Kozakevičas iela (5 haltejoj, vojo pli mallonga, sed busoj malpli oftas).
Post elbusiĝo transu la straton Augusta Deglava kaj iru laŭ strato Nīcgales ĝis BET-ejo (Nīcgales 26), distanco 400 m.
Mapetoj de busaj itineroj estas elŝuteblaj en la paĝo Dosieroj por elŝuti.