Loĝado

Druckversion | Presebla versio

Junulargastejo

Ĉar la ĉefa parto de la programo okazos en la seminariaj salonoj de la junulargastejo, ni rezervis tie ĉiujn loĝĉambrojn. Vi povas mendi tranoktojn kune kun via aliĝo. La ĉambroj povas laŭbezone esti uzataj kiel 1-litaj, 2-litaj aŭ plurlitaj ĉambroj. Loĝado en la junulargastejo inkluzivas tri manĝojn tage.  = ŝlosebla biciklejo disponeblas en la junulargastejo.

Unulitaj kaj dulitaj ĉambroj ne plu estas disponeblaj en la junulargastejo. Por 3- kaj 4-litaj ĉambroj ni havas atendoliston. Ĉiuj ĉambroj povas esti okupataj de 1–4 personoj. Partoprenantoj povas laŭdezire komune uzi ĉambron. Tio devas esti interkonsentita kun ni.

Manĝoj en la junulargastejo por eksteruloj

Al partoprenantoj ne loĝantaj en la junulargastejo ni laŭdezire ofertas tagmanĝojn kaj vespermanĝojn en la junulargastejo.

Amasloĝejo

Por partoprenantoj kun tre malaltaj postuloj al loĝado ni havas je nia dispono salonon en la domo de la asocio "Glück zu", en kiu povas tranokti ĝis 20 personoj kun aermatraco/dormmato kaj dormsako. Necesejoj estas rekte apude, duŝoj en la supraj etaĝoj. Tranoktado kostas por la ĉefkongreso 15 € kaj por la kompleta kongreso 35 €.

Atentu:
La nombro de lokoj kaj en la junulargastejo kaj en la amasloĝejo estas limigita. Ni disdonos lokojn laŭ la vicordo de aliĝoj. 

Hoteloj

Proksime al la kongresejo estas pluraj hoteloj, grandparte piede atingeblaj. Loĝadon en hoteloj la partoprenantoj povas mendi mem, ni ne rezervis lokojn tie. Estas rekomendinde mendi frue, ĉar pentekosto estas preferata tempo por vojaĝoj.

La situon de la kongresejoj kaj de la proponataj hoteloj vi trovas en tiu ĉi mapo de Google Maps. Informojn pri la tram- kaj buslinioj en Braunschweig kaj ties horaroj vi trovas per la menuero Alvojaĝo. Jen la hoteloj en la vicordo de la piedira distanco al la kongresejo ( = eblas lui biciklon en la hotelo,  = ŝlosebla biciklejo disponeblas en la hotelo):

1. CVJM Hotel am Wollmarkt, Wollmarkt 9, 38100 Braunschweig, +49 531 24440-0 piedira vojo 0,45 km

2. Hotel Lessing-Hof, Okerstraße 13, 38100 Braunschweig, +49 531 345650 piedira vojo 0,60 km

3. Premier Inn Braunschweig City Centre HotelJöddenstraße 3, 38100 Braunschweig, +49 531 393 974 44 piedira vojo 0,65 km

4. Hotel Deutsches Haus, Ruhfäutchenplatz 1, 38100 Braunschweig, +49 531 12000 piedira vojo 0,70 km

5. Plaza Inn City Nord, Mittelweg 7, 38106 Braunschweig, +49 531 380 85200 piedira vojo 1,10 km 

6. Best Western City-HotelFriedrich-Wilhelm-Straße 26-29, 38100 Braunschweig, +49 531 242410 piedira vojo 1,20 km

7. Best Western Plus Hotel StadtPalaisHinter Liebfrauen 1 a, 38100 Braunschweig, +49 531 241024 piedira vojo 1,20 km

8. Magni Boutique HotelAm Magnitor 1, 38100 Braunschweig, +49 531 47130 piedira vojo 1,20 km

9. Altstadthotel WienekeKuhstraße 14. 38100 Braunschweig, +49 531 46476 piedira vojo 1,30 km 

10. Frühlings-HotelBankplatz 7, 38100 Braunschweig, +49 531 243210 piedira vojo 1,30 km

11. Hotel WartburgRennelbergstraße 12, 38114 Braunschweig, +49 531 590170 piedira vojo 1,30 km

12. PentahotelAuguststraße 6-8, 38100 Braunschweig, +49 531 48140 piedira vojo 1,30 km

13. Hotel Ritter St. GeorgAlte Knochenhauerstraße 12, 38100 Braunschweig, +49 531 390450 piedira vojo 1,40 km

14. Centro Hotel Celler TorErnst-Amme-Straße 24, 38114 Braunschweig, +49 531 59050 piedira vojo 1,60 km

15. Hotel im Haus zur HanseGüldenstraße 7, 38100 Braunschweig, +49 531 243900 piedira vojo 1,60 km

16. Steigenberger ParkhotelNîmes-Straße 2, 38100 Braunschweig, +49 531 482220 piedira vojo 1,70 km  

17. Hotel "An der Stadthalle"Leonhardstraße 21, 38102 Braunschweig, +49 531 73068 piedira vojo 1,90 km

18. B&B Hotel Braunschweig-CityFrankfurter Straße 289, 38122 Braunschweig, +49 531 88617890 piedira vojo 2,00 km

19. Hotel FürstenhofCampestraße 12, 38102 Braunschweig, +49 531 7073370 piedira vojo 2,00 km 

20. Hotel am ParkWolfenbütteler Straße 67, 38102 Braunschweig, +49 531 12866775 piedira vojo 2,10 km

21. Michel HotelBerliner Platz 3, 38102 Braunschweig, +49 531 70080 piedira vojo 2,50 km

22. IntercityhotelWilly-Brandt-Platz 3, 38102 Braunschweig, +49 531 129040 piedira vojo 2,70 km

23. ibis budget Braunschweig NordSaarbrückener Straße 40, 38116 Braunschweig, +49 531 509080 piedira vojo 2,80 km

24. Landhaus Seela, Messeweg 41, 38104 Braunschweig, +49 531 37001-0 piedira vojo 4,00 km

Apartamentoj

1. Adapt ApartmentsSpinnerstraße 27, 38114 Braunschweig, +49 531 22497500 piedira vojo 1,30 km

2. Forsthaus AppartementsHamburger Straße 72, 38112 Braunschweig, +49 531 6184264 piedira vojo 2,00 km

3. ipartment BraunschweigKurzekampstraße 1b, 38104 Braunschweig, +49 221 921636200 piedira vojo 2,50 km