Kongresurbo

Druckversion | Presebla versio

Braunschweig (Brunsvigo)

Ĝeneralaj informoj (laŭ Vikipedio)

Wappen der Stadt Oldenburg, Blasonierung: „In Gold eine rote Zinnenmauer bekrönt von drei goldbeknauften blau bedachten Spitztürmen, der mittlere breiter und höher; im blau umrandeten schwarzen Tor ein gelehnter goldener Schild mit zwei roten Balken.“ Braunschweig [braŭnŝvajk] estas urbo kun proksimume 249.000 loĝantoj en la suoriento de la germana federacia lando Malsupra Saksio (Niedersachsen). Ĝi estas centro de la regiono oriente de Hanovro kaj post ĝi dua urbo laū grandeco de Malsupra Saksio.

La skribita historio de Braunschweig komenciĝis en la 8-a jarcento. Ĝi apartenis kiel unu ei la plej gravaj urboj al la komerca ligo Hanso en la mezepoko, sed ne povis daŭrigi tiun ĉi gravecon. Unu kaŭzo estis la geografia situacio inter Hanovro kaj Berlino kiuj ambaŭ kreskis pli rapide. Dum la lastaj pli ol cent jaroj Braunschweig estis industria centro. Hodiaū la sciencoj kaj la edukado estas pli elstaraj.

La urboj BraunschweigWolfsburg kaj Salzgitter kunlaboras komunume kaj formas unu el la regionaj centroj de Malsupra Saksio.

Esperanto en Braunschweig

En la jaro 1906 Karl Wallon fondis la unuan Esperanto-grupon en la urbo. Samjare okazis la 1-a Germana Esperanto-Kongreso in Braunschweig, poste denove la 50-a (1972) kaj la 84-a (2006).

Braunschweig kaj ĉirkaŭaĵo

 Pri Brunsvigo (el Esperanto aktuell 2022-4, de Andreas Emmerich)
 Pri Wolfsburg (el Esperanto aktuell 2022-5, de Andreas Emmerich)
 Pri Goslar (el Esperanto aktuell 2022-6, de Andreas Emmerich)
 Pri Wolfenbüttel (el  Esperanto aktuell 2023-3, de Andreas Emmerich)

Situo

Pri ebloj trafike atingi Braunschweig vidu ankaŭ Alvojaĝo.