Aktivadoj
Esperanto-Ligo por Kristanoj en Germanio r.a. (EKG) estas la landa sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kaj faka ligo de Germana Esperanto-Asocio.
Al la internacia laboro apartenas la subteno de
Ekumenaj Esperanto-Kongresoj kaj Kristanaj Esperanto-Kongresoj.
Krome ni havas kontaktojn al Afrikaj Kristanoj, kiuj praktikas kaj disvastigas Esperanton. Ni ankaŭ koletas donacojn por ili kaj iliaj projektoj.
En Germanujo la Ligo celas, krei kontaktojn inter Esperantistaj Kristanoj.
Ni invitas, partopreni en niaj aranĝoj, precipe en la ĉiujaraj Bibliaj Tagoj (vidu sube), sendepende de la konfesio aŭ privataj konvinkoj; gravas por ni la sento, esti komune survoje al la Dio de Jesuo.
Ni provas, organizi diservojn kadre de Germanaj kaj internaciaj Esperanto-aranĝoj kaj uzas komune la kant- kaj -preĝo-libron "Adoru".
Por tio ni bezonas ĉiam helpantojn, egale, ĉu viroj aŭ virinoj. Krome mankas al ni nuntempe katolika sacerdoto, kiu povas jen kaj jen celebri meson en nia rondo.
En la Kristana publiko ni informas precipe evangelianojn pri Esperanto. Per malalta membrokotizo vi subtenas nian laboron.
Membroj ricevadas la revuon "Dia Regno" (6-foje jare en Esperanto) kaj ĝuas rabaton por partopreni en la Bibliaj Tagoj.
Kiel faka ligo de Germana Esperanto-Asocio ni regule kunlaboras kun tiu, plie kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).
Jen aktualaj aktivadoj:
Bibliaj Tagoj de la 25a de februaro ĝis la 1a de marto 2026 en St. Goar ĉe l' Rejno.
Komisiitoj:
Religia kadra temo: pastro Wolfram Rohloff,
Muzika kadro de la komunaj preĝado kaj kantado el "Adoru": Stefan Lepping
Turista programo: Ulrich Matthias
Ĝenerala organizado kaj financoj: Rudolf Fischer
Jen elŝuteblas la aliĝilo.
Kiu jam pli frue partoprenis, ties datumoj estas ja konataj. Necesas tiam nur malformala aliĝo kun indiko de eventualaj ŝanĝoj al rudolf.fischer[@]esperanto.de -
kaj kompreneble ĝiri la pagon ;-)
Provizora Programo (ŝanĝoj eblas):
Kadra temo: "Kristane vivi - ĉu, kaj se jes, kiel eblos?" - Bazo de nia diskuto estos la epistolo de Jakobo en la Nova Testamento.
La partopreno en la unuopaj programpunktoj estas kompreneble libervola. Dum pasintaj Bibliaj Tagoj la plimulto de la partoprenantoj estis kristanoj el diversaj eŭropaj landoj kaj eklezioj, sed ne nur: Bonvenas ĉiu, kiu ŝatas diskuti kaj lerni pri religio aŭ Biblio.
2026-02-25, merkredon
ekde 15h00 akcepto de la gastoj, disdono de la ĉambroj
18h30 vespermanĝo
20h00-20h30 vespera preĝo
20h30 revidiĝo, interkonatiĝo
senceremonia kunesto / babilado
2026-02-26, ĵaŭdon
7h00 rozario kun Stefan
7h30 matenmanĝo
8h30-9h30 matena preĝo kaj kantorondo
9h45-11h45: Biblia temo
11h45-12h00 tagmeza preĝo
12h15 tagmanĝo
14h00-16h45 ekskurso: Ni migras al la burgo Rheinfels super la junulargastejo. Bedaŭrinde nuntempe eblas rigardi ĝin nur de ekstere. Poste ni iros al pliaj belvidaj punktoj kaj rigardos la urbeton St. Goar.
17h00-17h30 prelego "Akvo-projekto en Bukavu, DR Kongo" (Manfred Westermayer)
17h30-18h00 prezento de niaj ekskursoj al Koblenz kaj al la Kastelo Stolzenfels (Ulrich Matthias)
18h30 vespermanĝo
19h30-20h00 vespera preĝo
20h00 senceremonia kunesto / babilado
2026-02-27, vendredon
7h00 rozario kun Stefan
7h30 matenmanĝo
8h30-9h30 matena preĝo kaj kantorondo
9h45-11h45 Biblia temo
11h45-12h00 tagmeza preĝo
12h15 tagmanĝo
13h45-18h10 ekskurso: Ni ekveturos je 14h00 per trajno al Koblenz Stadtmitte (alveno je 14h31). Tie ni migros al la kunfluejo "Deutsches Eck". Poste ni vizitos la Bazilikon St. Castor kaj fine la Mezrejnan Muzeon "Mittelrhein-Museum" (ĉefe kun pentraĵoj, sed ankaŭ kun skuptaĵoj kaj romiaj restaĵoj). Ni reveturos al St. Goar je 17h25 por alveni tie je 17h55.
18h30 vespermanĝo
19h30-20h00 vespera preĝo
20h00-20h30 prelego "Libroj de junaj kristanaj esperantistoj el Malagasio" (Ulrich Matthias)
20h30-21h15 prelego "Sankta Hildegarda" (Karin Beckendorff)
alternative/poste: senceremonia kunesto / babilado
2026-02-28, sabaton
7h00 rozario kun Stefan
7h30 matenmanĝo
8h30-9h30 matena preĝo kaj kantorondo
9h45-11h45 Biblia programo
11h45-12h00 tagmeza preĝo
12h15 tagmanĝo
13h45-16h30 ekskurso: Ni ekveturos je 14h00 per trajno al Rhens kaj ŝanĝos tie al buso al la kastelo Stolzenfels (necesos tie suprengrimpi dum ĉ. 15 min). Ni vizitos tiun ĉi kastelon dum preskaŭ 2 horoj kaj reveturos per buso je 17:07 por alveni (post ŝanĝo al trajno en Rhens) en St. Goar je 17:55.
18h30 vespermanĝo
19h30-20h15 membrokunveno de "Esperanto für Christen in Deutschland e.V.", Germana sekcio de KELI
alternative/poste: senceremonia kunesto / babilado
2026-03-01, dimanĉon
7h30 matenmanĝo
8h30-9h15 matena preĝo kaj kantorondo
9h30 tempolimo por forlasi la ĉambron (do, paku jam antaŭe, deponejo por valizoj)
Poste ni ekiros al la preĝejo "Stiftskirche" (ĉ. 10 min).
10h00 dulingva (Esperanto-Germana) Diservo en la kripto de la ĉefa preĝejo de St. Goar, la protestanta preĝejo Stiftskirche.
12h15 tagmanĝo, adiaŭo
Kongreso de Kristana Esperanto-Ligo Internacia (KELI) de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto en Görlitz
Retrorigardo:
Informstando ĉe la 39a Germana Evangelia Foiro de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo 2025 en Hannover
Bibliaj Tagoj de la 19a ĝis la 23a de marto 2025 en Kaub ĉe l' Rejno
Bibliaj Tagoj de la 13a ĝis la 17a de marto 2024 en Neustadt an der Weinstraße/Palatinato
Pliaj antaŭaj aktivadoj:
- 2023-06-07/11 Informstando ĉe la 38a Germana Evangelia Foiro en Nürnberg
- 2023-08-05/12 72a Kristana Kongreso en Białystok/Polujo.
- 2023-03-08/12 Bibliaj Tagoj en la Romia urbo Trier
- 2021-05-12/16: 3aj Ekumenaj Ekleziaj Tagoj en Frankfurt/Majno: Nia informstando nuligita pro la pandemio!
- 2021-02-24/28: La Bibliaj Tagoj en Trier ne povis okazi pro la pandemio
- 2020-03-25/29: La Bibliaj Tagoj - refoje en Mainz - pro la virusa krizo ne povis okazi
- 2019-06-19/22: Informstando kadre de la Germana Evangelia Foiro en Dortmund
- 2019-02-27/03-03: Bibliaj Tagoj en Esperanto - refoje en Mainz
- 2018-05-09/13: Esperanto kadre de la Katolikaj Tagoj kun la moto "serĉu pacon" en Münster/Vestf.
- 2018-03-07/11: Bibliaj Tagoj en Mainz
- 2017-02-01/05: Bibliaj Tagoj en Wittenberg, la urbo de Luther
- 2017-08-07/14: Kristana Esperanto-Kongreso en Zöblitz/Saksujo
Aliaj pasintaj aktivadoj:
Eldonado de Kristana literaturo, ekz. de la ampleksa preĝo- kaj kanto-libro ADORU ("Bete(t) an"). Ĝi havas 1.472 paĝojn kaj aperis en junio de 2001. Oktobre de 2002 ĝi ricevis la kulturpremion de la urbo Aalen.
Kune kun IKUE aperigis KELI en oktobro de 2006 novan eldonon de la biblio en Esperanto, kiu enhavas ankaŭ la malfruaj libroj de la Malnova Testamento. Oni povas mendi ĝin por 19,80 € ĉe Rudolf.Fischer[@]esperanto.de
