Vendredo, 13.5.2016

Druckversion | Presebla versio

Taga kaj vespera programo vendrede, 13.5.2016

Ŝanĝoj ankoraŭ eblas

13:00 Akceptejo malfermiĝas, disdono de la kongresdokumentoj

15:00 Prelegoj por frualvenintoj

15:00 - 16:00   

--         Bronŝtejn, Mikaelo:  Prezento de la nova romano "Mi stelojn jungis al revado"

--         Maurelli, Francesco: "Robotiko: problemsolvado aŭ problemkreado?"

--         Marček, Stano: Krucenigmoj en Esperanto, solvi kaj krei

16:00 - 17:00   

--         Fuß, Werner: Lingvofamilioj, migradoj de popoloj kaj genetikaj parencoj

--         Spanò, Sara:  La AMO-programo de UEA: celoj, atingoj kaj planoj.

--         Sonntag, Philipp: Nova turo, mala al la Babela turo

16:00 - 18:00 "Foiro de eblecoj" - 15 Kongresanoj  prezentas interesajn aferojn

16:00 - 18:00 Libroservo el 3 landoj (Germanio, Ĉeĥio kaj Slovakio) prezentas vastan oferton.

Ekde 18:30 festsalono malfermota

19:00 - 21:30  La Esperanto-Klubo Munkeno invitas okaze de sia jubileo: 125 jarojn Esperanto en Munkeno

Bonvenigo

La munkena asocio invitas ĉiun kongresanon al komuna bavara vespermanĝeto.
( du blankaj kolbasoj + brecoj + 1 trinkaĵo / alternativo : sandviĉetoj kun diversaj fromaĝoj + 1 trinkaĵo)

Por ke ĉiu certe ricevos ion, vi devis anonci vian partoprenon en la aliĝilo!!

Muziko, kantado, sorĉado

Mallonga historia retrorigardo

Poste babilado kun muziko en apuda ĉambro de la gastejo

 

Esperanto