Feed aggregator

Festotago honore kaj omaĝe al Claude Gacond

Libera Folio - Fri, 2011-08-26 10:05

Claude Gacond, kiu en aŭgusto fariĝos 80-jara, estas fama svisa esperantisto, instruisto kaj pedagogo.

Li fondis la arkivejon Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la jaro 1967. Poste li fondis Kulturan Centron Esperantistan (KCE) en 1968 en La Sagne, ekde 1974 tiu Centro staras en La Chaux-de-Fonds. Duontempe li instruis, duontempe li agadis por KCE kaj CDELI. Ekde 1994 li dediĉas siajn fortojn al CDELI en la Urba Biblioteko.

Inter 1962 kaj 1992 li estis parolisto che la Esperanto-fako de Svisa Radio Internacia en Berno. Li estas redaktoro de SES informas, la bulteno de Svisa Esperanto Societo. Claude Gacond estas honora membro de UEA, de SES kaj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Partoprenos Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, Ilona Koutny, profesoro en la Universitato UAM de Poznań, Katalin Kováts, respondeculo de la retejo edukado.net, kaj multaj aliaj, entute ĉirkaŭ 70 personoj. Festolibro aperis sub la redakto de Reinhard Haupenthal kaj estos solene transdonata al Claude Gacond dum la festotago.

Mireille Grosjean

Categories: Esperantujo

Esperanta kinofestivalo ravis spektantojn sed rezultis en ŝuldo

Libera Folio - Tue, 2011-08-23 21:20

In English at Transparent Language: Esperanto's big premiere on the big screen

Libera Folio: Kiel vi ekhavis ideon starigi Kinofestivalon en Esperanto?

Jam pli ol du jarojn mi kunordigas kaj administras la retejon de Verda Filmejo, kiu jam nun estas la plej granda kolekto de subtekstoj en Esperanto. Pli ol kvardek homoj el dekoj da landoj jam kontribuis al ĝi. Sed malgraŭ la populareco kaj granda kvanto de vizitantoj, la retejo restas ĉe la limo inter leĝa kaj duonleĝa agado. Kio estas permesita en unu lando, ne estas permesita en alia. Do, post iom da diskutoj kaj esploroj ni venis al iom alia formo de nia filma agado, laŭleĝa tradukado kaj dublado kadre de krea unuiĝo “Filmoj sen limoj”. Sed ankaŭ tiu agado estas tre malfacila, kaj pri tio mi jam skribis en Libera Folio.

Aleksander Osincev: Malgraŭ ke ni jam sukcese kunlaboris kun Marta Masferrer pri du ŝiaj mallongaj filmoj Conlang: the movie (Planlingvo: la filmo) kaj Asternauts (Kosmernaŭtoj) kadre de monkolektado, kun Sam Green pri la filmo The Universal Language (La Universala Lingvo) kadre de tradukado de subtekstoj en diversajn lingvojn, la problemoj ĉiam restas la samaj: eksteraj filmokreantoj kaj filmodistribuantoj ignoras Esperanton kiel lingvon kaj Esperantujon kiel merkaton. La uzo kaj utiligo de filmoj, distribuataj laŭ liberaj permesiloj de Krea Komunaĵo, ne povas dume plene savi la situacion.

Do, ni decidis organizi ion revolucie novan. Realiginte la unuan Esperantan Kinofestivalon ni povus ne nur montri al esperantistoj, ke eblas krei aŭdvidan kulturon tute libere kaj senbare, sed ankaŭ pruvi al la ekstera mondo la efikon de la internacia lingvo kiel neŭtrala peranto de nacia kulturo. Do, por mi Esperanta Kinofestivalo en la unua vico estas festo de arto, kie kaj esperantistoj kaj neesperantistoj estas bonvenaj.

Libera Folio: Kion la homoj surloke pensis pri la festivalo?

Aleksander Osincev: Post la kinofestivalo ni okazigis intervjuadon de la spektantoj kaj ankaŭ iom poste retan demandaron. Nun mi povas konigi kelkajn opiniojn, sed indiki la nomon de respondintoj.

Unua spektanto: Ĝi estas furora! Espereble ĝi daŭre okazadu en aliaj lokoj, ĝuste por montri, ke ankaŭ per esperanto eblas kinumi. Ankaŭ bonegas ĝi por disvastigi ĉi tiun flankon de esperanta kulturo. Specife pri la unua kinofestivalo, estis la plej bona ideo kiu povus okazi en la kongresaj vesperoj. Ĝi aldonis pli modernan etoson al la ofte enuaj kongresaj vesperaj programeroj en brazilaj aranĝoj.

Dua spektanto: Bonega! Stimula! Brile kondukita! Riĉiga por nia Esperanta kulturo.

Tria spektanto: Mi ŝatis tion, kvankam mi atendis pli da etaj kaj eo-originalaj filmoj.

Kvara spektanto: Mojosa (malgraŭ la lunaj zombioj)! Ĝi simple savis la kongreson!!!

Krom tio indas kaj endas mencii la fakton, ke la organizantoj de la kongreso ricevis plendon, ke mi dum la kinofestivalo prezentis erotikaĵon kun subtekstoj en Esperanto. (Ŝajne temas pri la mallonga filmo Kaj velkaj floroj floras de Martin Schreier.) Kaj pri tiu plendo mi estas absolute fiera. Tion mi anoncis eĉ jam surloke dum la Solena Fermo de la Kongresego. Tiu plendo klare montris, ke mi atingis la celon, kiun ni starigis antaŭ ni: rompi ekzistantajn imagojn pri la mondo, forigi stereotipojn. Kaj evidentiĝis, ke ni rompadas stereotipojn pri Esperanto inter esperantistoj.

Libera Folio: Kiom da filmoj estis senditaj? Kiuj kategorioj estis?

Aleksander Osincev: En la konkurso partoprenis 21 videoj el 13 landoj en tri kategorioj: 5-sekundaj, 15-sekundaj kaj 30 sekundaj videoj. En ĉiu el la tri kategorioj la internacia ĵurio (Manolo Pancorbo (Hispanio), Floréal Martorell (Francio), Anatolij Krasnokutskij (Rusio), Chuck Smith (Germanio-Usono), Eric Languillat (Francio-Germanio)) elektis la plej bonajn videojn uzante la t.n. voĉdonan metodon de Schulze.

Libera Folio: Kiajn impresojn vi havis pri la filmoj?

Aleksander Osincev: Ne nur mi, sed ŝajne ĉiuj spektantoj dum la Kinofestivalo treege ŝatis la konkursaĵojn, ĉiu el ili estis akompanata de aplaŭdoj. Kiam mi ricevadis ilin, mi jam antaŭvidis, kiujn malfacilaĵojn havos la ĵurio dum elektado, ĉar ĉiu video estas unika laŭ siaj ideo kaj tekniko. Fakte, la proponita de mi maniero de pritakso ne kontentigis la ĵurianojn kaj ili mem proponis tre interesan kaj tre sciencan manieron de elektado, la metodon de Schulze. Tiu montris sian efikecon kaj probable mi elektos ĝin kiel la bazan por la sekvaj konkursaj programoj de la Kinofestivalo.

Libera Folio: Kiel la konkursaĵoj similis inter si? Kiel malsimilis?

Aleksander Osincev: Ni ne metis limojn al la partoprenantoj de la konkurso pri temo aŭ tekniko. La nuraj rigoraj postuloj koncernis la daŭron de la video kaj la lingvan flankon. Kelkaj videoj temas pri Esperanto, ŝajne tio kunligas ilin, kaj laŭ mi tio estas evidenta, se oni partoprenas Esperantan Kinofestivalon. Kaj ŝajne ĝenerale la konkurso sukcesis. Ni plenumis niajn taskojn: ni trovis kreemajn esperantistojn, ni pruvis, ke ankaŭ amatoraj kreantoj kapablas fari dignajn verkojn.

Libera Folio:  Ĉu la Kinofestivalo konsistas nur el konkursa parto?

Aleksander Osincev: La konkurso de Kinofestivalo estis nur malgranda parto de la programo. Estis prezentita ankaŭ nekonkursa programo, kiun partoprenis 15 filmoj el 7 landoj. Dum 3 tagoj ni ĝuis plej freŝajn filmojn, kiuj aperis en Esperantujo kaj ekster ĝi. En tiu parto partoprenis filmoj pri Esperanto per okuloj de eksteraj filmoproduktantoj: The Universal Language de Sam Green (Usono) kaj Esperanto de Dominique Gautier (Francio) kiel malferma kaj ferma filmoj. Ni havis la ŝancon aŭdi, vidi kaj kompari tion, kion opinias neesperantistoj pri nia kara lingvo kaj pri la komunumo de esperantistoj, kaj eĉ tre interese diskuti poste.

En la programo de mallongaj filmoj estis prezentitaj la filmoj Conlang: the movie de Marta Masferrer (Usono), Senmova de Tuğçe Madayanti Sen (Turkio), Que sera, sera de Geir Greni (Norvegio), la originala animacia filmo Ĉapeloj de Simmon Keith Barney (Usono).

Rogener Pavinski prezentis sian novan dokumentan filmon Polaj Spuroj, kiu kune kun la filmo “Vojaĝo en Palestino” formis programon de dokumentaj filmoj pri naciaj temoj. Grandan atenton ricevis la programo de artaj filmoj kun Atako de lunaj zombioj de Christopher R. Mihm (Usono) kun dublado en Esperanto, kolekto de mallongaj filmoj de la germana komencanta reĝisoro Martin Schreier kaj la danca filmo The Cost of Living (La kosto de vivado) de Lloyd Newson (Britio).

Dum la tuta festivalo funkciis fotografia ekspozicio pri la temo "Kio estas libero?", kunordigata de Rafael Henrique Zerbetto. Du fotistoj el Brazilo (Rafael Zerbetto kaj Milene Rinaldi) kaj unu fotisto el Meksiko, Joaquin Vega Acosta, prezentis siajn verkojn.

Mi fieras pri tio, ke ni sukcesis organizi specialan eventon kadre de Kinofestivalo. Dum du horoj ni povis ĝui vivan renkonton kun la kinofamilo Cavalheiro, kiu havas familian entreprenon "SET Cavalheiro", dum kiu niaj specialaj gastoj rakontis pri siaj profesiaj spertoj kiel aktoro (Olavo Cavalheiro), fakulo pri specialaj fizikaj efektoj por filmoj (Heitor Cavalheiro), kaj filma fakulo kaj multtalenta homo (Pedro Cavalheiro).

Krom distrajn programerojn la partoprenantoj de la kinofestivalo povis viziti kadre de la programoj de TAKE kaj BEJK prezenton de Verda Filmejo, metiejon pri subtekstigado, prelegon pri problemoj de kopirajto kaj libera kulturo kaj la interagan metiejon “Esperanta kinarto. La plej kreema arto.”

Libera Folio: Se vi povus fari la eventon denove, kion vi ŝanĝus?

Aleksander Osincev: La ĉi-jara kinofestivalo estis farita en tri monatoj. Tio estas enorme malgranda periodo por tiaspeca evento. Por ĝi mi laboris po 6 horoj tage dum du monatoj krom mia kutima laboro, kiu nutras min. Pro tio multaj detaloj estis neglektitaj. La evento estis en Esperanto por esperantistoj, do ĝi estis “interna”. La sekvan kinofestivalon ni faros pli publika, kaj pli “ekstera”. Ni invitos amaskomunikilojn kaj eksterajn filmoproduktantojn. Laŭ nia nuna imago, la sekva kinofestivalo okazos aparte de E-aranĝoj kaj E-kongresejoj.

Libera Folio: Ĉu vi fakte planas fari denove venontjare?

Aleksander Osincev: La organizado de tiom granda nekomerca kultura evento postulas ne nur multe da tempo kaj homfortoj, kiuj ĉiam mankas, sed ankaŭ multe da mono. Malgraŭ tio, ke ni ricevis bonan financan subtenon de niaj partneroj, la buĝeto de la evento ne estas plenumita. Nuntempe mi havas grandan ŝuldon. Se mi kovros ĝin kaj trovos taŭgan manieron de financado de estonta kinofestivalo, mi volontege organizos ĝin venontjare aŭ post du jaroj. Kiom ajn triviale tio sonas, nun ĉio dependas nur de mono.

Libera Folio: Kion vi konsilus al la partoprenontoj de la sekva festivalo?

Aleksander Osincev: Se vi ŝatus partopreni la konkurson de Esperanta Kinofestivalo, vi devas havi unuavice kuraĝon esprimi vian ideon pere de la internacia lingvo. La plejmulto eĉ ne scias, ke kio estas malebla en via nacia lingvo, povas iĝi ebla en Esperanto. Se vi ŝatus partopreni la Kinofestivalon kiel spektanto, vi devas esti preta por surprizoj.

Mi ŝatus aldoni, ke malfacilus imagi la okazigon de Kinofestivalo sen helpo de niaj partneroj. Ni kore dankas al TEJO kaj E@I pro subteno de la konkursa programo, al la germana fondaĵo FAME kaj privataj personoj, inter kiuj estas Jader Rodrigues da Silva (Brazilo), pro la subteno al la nekonkursa programo. Dum la tuta periodo de la konkurso de Esperanta Kinofestivalo nin informade subtenis Varsovia Vento kaj la revuo Kontakto. Apartan dankon mi direktas al James Rezende Piton, Jose Roberto Tenorio, Rogener Pavinski, Rafael Henrique Zerbetto, Cândido Ruiz, Fábio Silva, Luana Araujo kaj multaj membroj de BEJO.

 

PREMIITAJ FILMOJ

5-sekundaj videoj:

1-a loko - "5 sekundoj en la lito" de Rogener Pavinski (Brazilo);

2-a loko - "Konferenco de flagoj" de Christian Aistleitner (Aŭstrio);

3-a loko - "Draman Zamenhof" de Natalia Karina de Alencar Silva (Brazilo).


15-sekundaj videoj:

1-a loko - "eK!" de Luana Araujo (Brazilo);

2-a loko - "Semante la Konon" de Natalia Karina de Alencar Silva (Brazilo);

3-a loko - "En la spegulo" de Rogener Pavinski (Brazilo).


30-sekundaj videoj:

1-a loko - "La Atako de la Leviatanoj" de Carlos Devizia (Argentino);

2-a loko - "Elreviĝo kaj konsolo" de Andy Hernandez Martinez (Hispanio);

3-a loko - "tri homoj - tri tonoj" de Rogener Pavinski (Brazilo).


Ĉiuj gajnintoj, kiuj okupis la 1-ajn lokojn, jam ricevis sian iPod Touch 4gen.

Estis aljuĝitaj nur tri premioj en tri kategorioj anstataŭ la kvin anoncitaj kategorioj. Tio okazis nur ĉar la kvanto de ricevitaj konkursaĵoj ne estis sufiĉa.

Ĉiujn konkursaĵojn eblas vidi ĉe kinofestivalo.org

Categories: Esperantujo

Retaj bibliotekoj - konkuro aŭ kompletigo?

Libera Folio - Mon, 2011-08-15 20:40

La plej granda kaj plej progresinta retbiblioteka projekto en Esperantujo sendube estas la laboro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, kiu jam antaŭ kvar jaroj komencis sisteme skani elektitajn erojn el sia enorma kolekto.

En 2007 estis enretigitaj cent skanaĵoj de la tiel nomataj inkunabloj de Esperanto. Temas pri la tute unuaj libroj kaj broŝuroj en Esperanto, aperintaj inter 1887 kaj 1900. Antaŭ iom pli ol du jaroj la unuaj numeroj de revuoj aperis en la reto, kaj lastatempe instaliĝis ampleksigita hejmpaĝo de Internacia Esperanto-Muzeo, kie la kvanto de havebla materialo daŭre kreskas.

Laŭ Herbert Mayer, la ĉefrespondeculo de Internacia Esperanto-Muzeo, la enretigotaj materialoj estas elektitaj interalie laŭ la ofteco de la konsultado, fizika stato kaj ĝenerala haveblo de la materialo, kun konsidero de la kopirajtaj limigoj. Dum la sekva jaro oni planas skani kaj enretigi proksimume tri bretajn metrojn da materialo.

Libera Folio: Ĉu oni povas certi, ke tiuj skanaĵoj restos atingeblaj, aŭ ĉu indus fari kopiojn de ili? Ĉu oni entute rajtas fari kopiojn kaj deponi en alia retejo? 

Herbert Mayer: Ĉio estas financata, prizorgata kaj prezentata de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB). Do, estas kvazaŭ centprocenta certeco, ke tiuj materialoj restos "por ĉiam" en la interreto. La skanprojekto antaŭvidas transformon en tekston traserĉeblan en iu posta fazo de la realigo. Aliflanke, ĉiu forsuĉo de vizitoj de sur nia hejmpaĝo pere de prezentado en aliaj hejmpaĝoj malrapidigus la ritmon de la skanprojekto eĉ sen eventuala lezo de kopirajtoj. Aperigado de dokumento kreas novan kopirajton por 20 jaroj favore al la aperiganto. Sed pri tio devus okupiĝi juraj specialistoj.

Dua, ankoraŭ ne tre progresinta projekto de reta biblioteko estas la retejo bretaro.net, kreita de la temo de E@I. Ĝi enhavas multajn elektronikajn librojn, interalie el la kolekto siatempe kreita de Franko Luin, sed la teamo ne aktive skanas malnovajn verkojn. Anstataŭe la retejo proponas al ĉiuj dezirantoj la eblon alŝuti enhavon.

Avertoj pri la graveco de kopirajto troviĝas en la retejo, sed ne klaras, ĉu iu efektive kontrolas, ĉu la alŝutitaj verkoj estas protektataj de kopirajto.

Dum la Universala Kongreso en Kopenhago Jevgenij Gaus, teamano de E@I, mallonge prezentis la projekton.

- Ni ne volas kontraŭlabori nunajn organizaĵojn, ni volas kunlabori, li klarigis.

Tria, pli ambicia projekto estas la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio, prezentita dum la Hispana Esperanto-Kongreso en julio. Pri ĝi Ana Manero rakontas en ampleksa artikolo, aperinta en Libera Folio.

Libera Folio: Ĉu vi havis kontakton kun Herbert Mayer ĉe Internacia Esperanto-Muzeo? Ĉu ne ekzistas la risko, ke vi faros paralele similajn laborojn? Ĉu eblas iel kunlabori, tiel ke viaj projektoj kompletigus unu la alian?

Ana Manero: Ne, ĝis nun ni ne havis kontakton kun Herbert Mayer. Sed ni scias, ke li komencis bitigi la, ni diru, inkunablojn de nia lingvo, kaj ni komencis per la materialo plej proksima al ni, hispanoj: niaj bultenoj kaj prabultenoj, unuaj libroj eldonitaj en Hispanio, ktp. La diskonigo de la projekto estas, ni esperas, la bazo de estonta  kunlaboro aŭ, almenaŭ, de kunordigo, tiel ke ĉiuj laborantaj en similaj projektoj interkonsentu pri tio, kiu bitigu kion. Cetere, vi pravas, ke kunlaboro nepras, ĉar ni estas tre malmultaj kaj la laboro abundas.

Herbert Mayer ĉe Internacia Esperanto-Muzeo opinias la projekton de Hispana Esperanto-Federacio tre interesa, kaj deziras al ĝi sukceson. Se la projekto progresos laŭplane, komuna kunordigo de la skanotaĵoj laŭ li povus esti ebla. Tamen oficiala kunlaboro pro diversaj kialoj ne estas aranĝebla, li diras. Unuavice temas pri tio, ke Internacia Esperanto-Muzeo estas parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB). 

- Nia Kolekto de Planlingvoj ĝuas ĉiujn avantaĝojn de granda profesia biblioteko. Tio estas ligita al kostoj, kiujn neniu asocio aŭ privatulo en Esperantujo povas disponigi dum longa tempodaŭro. Sed tiu unika avantaĝo havas ankaŭ kelkajn aliajn konsekvencojn: Ni devas konformi al la procedmanieroj de ANB. Ne eblas mem decidi pri projektoj, sed la projektoj devas esti prezentataj kaj priargumentataj kaj nur post rigora analizo sekvas realigo. Alivorte, ni ne estas komplete liberaj en niaj decidoj, sed dependas en ĉio de ANB, sed ĝuste tiu dependo garantias la konstantan antaŭeniron de nia laboro.

Jam antaŭe esperantistaj aktivuloj kaj asocioj proponis al Internacia Esperanto-Muzeo diversspecajn kunlabor-projektojn, sed tuj sekvis amaso da problemoj teknikaj, juraj, monaj, rakontas Herbert Mayer.

- La amara vero estis, ke neniu el tiuj projektoj realiĝis, ĉar ili estis - rilate al la fortoj de la fervoruloj kaj koncernaj organizoj - tro utopiaj. Mi konscias, ke koncerne al Bitoteko la situacio ŝajnas esti pli bona, antaŭ ĉio pro la progreso de la tekniko. Kaj se ĝi realiĝas ni povas kunordigi la elekton de la skanotaĵoj, se la tuta entrepreno evidentiĝos sufiĉe forta.

Categories: Esperantujo

Madrida Bitoteko proponas retbibliotekan kunlaboron

Libera Folio - Sun, 2011-08-14 16:20

La Projekto Bitoteko fontis el duobla konstato: unue, ke la Biblioteko Juan Régulo Pérez (BJRP) ne povas multe pli kreski ene de la mallarĝaj limoj de la asocia sidejo kaj due, ke la hodiaŭaj teknologioj, kiel neniam antaŭe, ebligas plenumi la duoblan celon de ĉiuj esperanto-bibliotekoj: faciligi la aliron de la uzantoj al iliaj dokumentoj kaj konservi nian komunan kulturan heredaĵon.

Dum la unua fakto, t.e. la manko de spaco, draste limigas la eblecon de bibliotekoj kreskadi per tuŝeblaj materialoj, la dua, male, donas la ŝancon disponigi en la reto, post oportunaj bitigado kaj organizado, parton de la jamaj dokumentoj – tiujn ne plu sub aŭtor-rajtoj – kaj ankaŭ tiujn kreitajn rekte en bita formato.

Paralele, do, al la plua mastrumado de sia, ni diru, “tradicia biblioteko”, HEF proponis la kreadon de kroma “bita biblioteko”. Jen tiel statis la afero, kiam ni komencis labori per dokumentoj el BJRP. Sed eklaborinte, ni konsciis pri tio, ke multaj similaj projektoj certe jam aperis en la movado: kial ne, do, labori kune kun aliaj samideanoj? La nunaj teknikaĵoj tion ebligas. Ĉu ne oportune plene malfermi la projekton al aliaj institucioj, tiel ke la Bitoteko estu konsiderata projekto ne de HEF, kvankam iniciatita de ĝi, sed de la tuta esperantistaro? Ni pensis komenci per realisma atingebla celo, do unue pri la iberiaj organizoj.

Poste – aŭ samtempe, se la afero glate funkcios – eblus, pli ambicie, proponi ĝin al la cetera Esperantujo. Ni konsideru, ke multaj Esperanto-bibliotekoj kaj asocioj havas valoran bibliografian materialon indan je konservado kaj diskonigo, kaj ke per kunlaboro ni povus kompletigi kolektojn – ofte disajn kaj mankajn, ĉefe se temas pri malnovaj eldonaĵoj – kaj proponi al interesatoj kaj esploristoj kiel eble plej ampleksan kaj riĉan datumbankon.

Cetere, unika deponejo de komune konstruita bibliografia kolekto konsiderinde faciligos la trovon de esperanto-dokumentoj kaj donos, se bone strukturita, koheran bildon de nia bibliografia produktado. Kaj ni ja disponas la profesian informadikan infrastrukturon kaj la bibliotekistan gvidon bezonatajn por disvolvi ĉi projekton internaci-skale. Nun, kiam tiu infrastrukturo pretas kaj la baza organizado de la tuta afero povas kontentigi almenaŭ minimume la atendojn de eventualaj kunlaborantoj, venas la momento diskonigi la projekton kaj inviti vin ĉiujn partopreni.

Fakte la projekto jam prezentiĝis kadre la 70a Hispana Esperanto-Kongreso en Sankta Laŭrenco Eskoriala (San Lorenzo de El Escorial). Eblas spekti la registritan videon de la programero kaj ĵeti rigardon al la bildaroj uzitaj dum la prezentado. Trovu tiujn dokumentojn en la Bibliotekistejo aŭ rekte en la Bitoteko.

Projekto tia estas vera defio de kunordigo, kaj – ĉar tiel ampleksan – konsilindas realigi ĝin paŝo-post-paŝe, per fiksado de sinsekvaj malgrandaj celoj, kies plenumado konduku nin al la fina realigo de la projekto.

Fina celo estas konstrui inter ĉiuj, laŭ profesiaj kriterioj, kiel eble plej ampleksan bibliografian datumbankon kapablan konkurenci kun similaj profesie kreitaj bitdeponejoj, kompletigante tiel la diversajn kolektojn de ĝisnunaj eldonaĵoj.

Por tio ni bezonas plenumi ĉi partajn celojn: unue, konservi bitigitajn dokumentojn jam ekster aŭtor-rajtoj troviĝantajn en esperantistaj bibliotekoj aŭ asocioj kaj doni aliron al ili; due, konservi kaj alirebligi la ĉiam pli abundajn denaske bitajn dokumentojn; kaj trie, engaĝi aliajn bibliotekojn, asociojn kaj esperantistojn, kiuj provizu nin per dokumentoj kaj – multe pli grave – laborforto.

Certe grupoj kun longa historio disponas abundon da interesa bitiginda materialo. Kaj certe ankaŭ ekzistas samideanoj al kiuj plaĉas la ideo kunlabori en projekto kies sukceso plifaciligos la aliron de esploristoj kaj aliaj interesatoj al la valoraj havaĵoj de nia kulturo. En ĉi bitdeponejo trovu sian lokon, do, same bitigitaj dokumentoj kiel dokumentoj origine bitaj, el kiuj la plej abundaj specoj sendube estos gazetoj, libroj, fotoj, videoj, sonregistroj, kaj gazet-eltondaĵoj, sed kie poiome kolektiĝos ankaŭ mapoj, partituroj, afiŝoj, arkiv- dokumentoj kaj alispecaj kuriozaĵoj.

Kvankam la projekto unuavide estas bibliotekeca, ĝi tute ne povintus realiĝi sen intima interrilato de bibliotekaj kaj informadikaj rimedoj. Kaj granda parto de la ĝisnunaj penoj estis dediĉita al la starigo de tiuj nepraj teknikaj kondiĉoj.

Unua nepraĵo estis servilo daŭre stabila kaj kapabla gastigi la espereble ĉiam pli kreskantan datumbankon, ebliganta rektan aliron al la maŝino por fari la necesajn agordojn. Tiu, kie longe gastis nia retejo, ne plu plenumis tiujn kondiĉojn. HEF decidis, do, migri al virtuala servilo en la internacia plene testata firmao 1&1. Tamen, pruntita servilo en amika entrepreno taŭgis por instali la provizoran provprogramon kaj testi la taŭgecon de la elektita bitoteka mastrumprogramo.

Loĝado ĉe la nova servilo kostos al HEF ĉirkaŭ 600 € jare.

Due, ni bezonis programon kiu ebligos katalogi la dokumentojn per profesieca rigoro tiel ke ili estu poste facile troveblaj. Ni studis diversajn liberajn senpagajn programojn kaj decidis ke DSpace kontentige plenumas tiujn bezonojn.

DSpace estas mastrumsistemo por instituciaj bitdeponejoj kreita de MIT Libraries (Massachusetts Institute of Technology) kaj Hewlett-Packard (HP) en 2002. Ĝi distribuiĝas sub Open Source Licence (BSD Berkeley Software Distribution) kaj estas libera programo kun certaj limigoj ne inkluditaj en la GNU GPL licenco, kiu ja permesas la uzadon kaj modifon de la fonto-kodo kaj la komercan uzadon de la programo. Ĝi baziĝas sur merkataj standardoj: JSP, kaj la duuma kodo Java kompilita per konataj iloj, Maven kaj Apache Ant, kaj servata pere de la program-servilo Tomcat.

Ĉiuj tiuj iloj estas vaste uzataj en la mondo kaj facile uzeblaj de ajna profesia teknikisto. Niakaze, ni faris malgrandajn modifojn en ĝia aspekto kaj funkciado, surbaze de dokumentaro kaj aliulaj spertoj troveblaj en la Reto.

DSpace allasas ĉiajn materialojn: tekstajn dokumentojn, bildojn, sonregistraĵojn, videojn... La bibliografiajn rikordojn oni redaktas per la metadatuma skemo Dublin Core. Ĝi ebligas migradon al formatoj IFF, SGML, XML, AIFF, PDF sed ne garantias migradon al neliberaj formatoj kiel Microsoft Word, PowerPoint, Lotus 1-2-3 aŭ WordPerfect.

Aliaj kapabloj de DSpace gravaj por nia projekto estas: indeksado de dokumentoj, kontrolo kaj superrigardo de la laboro per difino de laborfluoj, kapablo mastrumi Unuformajn Risurcajn Identigilojn (URI), kiuj rolas kiel normaj identigiloj de la rikordoj ligitaj al ĉiu dokumento. La programo ebligas informi ankaŭ pri la koncernaj aŭtorrajtoj. La laboro fareblas el ĉiu fizika loko konektita al la Reto, pere de –ne gravas kiom granda– teamo de kunlaborantoj.

Kvankam la programo estas senpaga, dungado de la URI-servo kostos ĉirkaŭ 60 € jare. Baldaŭ ni okupiĝos pri tiu temo, tiel ke la avantaĝoj de ilia uzado estu profiteblaj kiel eble plej baldaŭ.

DSpace organiziĝas laŭ komunumoj (fakte fakoj, ni devas poluri la tradukojn) kaj eblaj subfakoj kaj kolektoj. Serĉado eblas ene de la tuta datumbanko, ene de difinita fako aŭ ene de kolekto. Eblas ordigi la rezultojn laŭ diversaj kriterioj: dato (de la plej malnova ĝis la plej ĵusa aŭ male) kaj alfabetorde je titolo, aŭtoro aŭ fakvorto. En la plej vasta serĉebleco, rezultojn oni trovas ne nur en la bibliografia rikordo, sed en la teksto de la dokumento mem, kondiĉe ke ĝi estas teksta, ne bilda. Tio, memevidente, malfermas grandajn perspektivoj al studemuloj de nia kulturo. Kaj laste, sed ankaŭ grave, ĝi permesas identigi la institucian originon de ĉiu dokumento.

La lingvo de la datumbanko estas, kompreneble, Esperanto, sed la konsult-interfaco povas esti dulingva: provizore en Esperanto kaj la hispana. Ni studas la eblon aldoni pliajn lingvojn.

Ankaŭ provizore, aperas nur HEF kiel respondeca institucio, sed eblas aperigi sur la ĉefpaĝo la nomojn de aliaj kunlaboraj organizoj. Jen la naskiĝanta datumbanko: http:// bitoteko.esperanto.es

Trie, ni konsideris diversajn eblojn organizi la bitigadon. La unuajn provojn la kunlaborintoj faris per la skanilo HEF-eja kaj per siaj propraj hejmaj skaniloj. Komence tio sufiĉis por malmultpaĝaj dokumentoj, sed en la kazo de kunbinditaj revuoj kaj libroj kun rigidaj bindaĵoj tio montriĝis nesufiĉa ĉar, se oni respektas la integrecon de la dokumento, la kvalito de la skanaĵo estas tre malbona. Male, por atingi kvalitan skanaĵon, oni devus detrui la bindaĵon, kio –kompreneble– ne estis prenita en konsidero ĉefe ĉar BJRP posedas, ĝenerale, nur po unu ekzempleron de ĉiu titolo.

Ni do informiĝis pri bitig-entreprenoj. Sed tiuj, kiuj uzas profesiajn skanilojn celas grandajn klientojn kaj tre multekostas. Kaj tiuj kiuj bitigas po-malgrande ne okupiĝas ĝenerale pri libroj kaj, cetere, ne garantias la prizorgon de la originalo. Ni devis do traserĉi alian solvon. Kaj ŝajne la plej bona estas la aĉeto de skanilo specifa por libroj, tre simila al la normalaj sed kun la aparteco, ke la vitro alvenas ĝis la rando. Ni trovis en la merkato unu sufiĉe altan por ke la libro-spino falu, tiel ke la bildo ne kreiĝu misformita kaj, cetere, ties programaro permesas krei plurpaĝan pdf-on kaj mastrumi la orientiĝon de ĉiu paĝo (tio permesas labori rapide simple renversante la libron sen la neceso mane turni la bildon). La estraro de HEF jam aprobis ĝian aĉeton (ĉirkaŭ 460 €) kaj baldaŭ ni akiros la maŝinon. Provizore, ni plu prilaboras la ankoraŭ restantan bitigeblan materialon per la jamaj skaniloj. Sed la ekzisto de tia ilo kaj la certo, ke ni povos aĉeti ĝin kiam bezonate garantias la estontecon de la projekto.

Paralele, ni studis la uzadon de tekstorekonilo por profiti unu el la ĉefaj trajtoj de DSpace: la eblon traserĉi en la dokumentaj tekstoj kaj tiel faciligi la laboron al eventualaj esploristoj. Tio farus la kolekton laŭeble alireblaj ankaŭ por blinduloj, kaj estus ja vera kronado de la projekto, sed ne tuje ni povos entrepreni tiun fazon, ĉefe pro manko de homfortoj. Sed ni ne rezignas pri la ideo, nur prokrastas ĝin provizore ĝis alvenos pli oportuna momento.

Jen, ĝis nun, la teknikaj postuloj. Sed la projekto bezonas ĉefe homajn penojn. La nepraj taskoj rilate al bitigado de paper-dokumentoj estas jenaj: elektado de la bitigendaĵoj (sub interkonsento pri tio, kiu institucio bitigos kion, por malhelpi nesisteman laboron kiu eventuale rezultigos maltrafon de bitigienda materialo aŭ la plurfojan bitigadon de la sama materialo far diversaj homoj); skanado kaj pdf-igado de la teksta materialo (sekvante la donotan instrukciaron por ke la rezulta kvalito de la datumbanko estu laŭ eble homogena); alŝuto de la bitdokumentoj en DSpace (laŭ la difinota laborfluoj kiuj ebligos superrigardon kaj laborkontrolon); kaj la katalogado de la dokumentoj (laŭ internacia bibliotekista normaro por pluteni la prefesiecan valoron de la datumbanko).

Rilate al bitigado de son- kaj video-dokumentoj, la taskoj estas esence la samaj, krom la apartaj teknikoj bezonataj por ĉi analogaj materialoj.

La projekto bezonas homojn, kiuj laŭ siaj ebloj kaj ŝatoj kunlaboru en la supre menciitaj taskoj. Estos bonvenaj ankaŭ helpaj komputilistoj kaj tradukantoj.

Sed, ĉefe, ni bezonas scii ĉu vi jam entreprenis similan projekton kaj ŝatus kunigi fortojn. Nepras granda laboro de kunordigo kaj interkonsento pri pluraj aferoj, kaj tiucele ni kreos forumon, kiu permesu al la kunlaborantoj facilan interkontakton.

Kaj certe estas jam multaj bitigitaj dokumentoj dise en multaj lokoj, eble ne en la plej konvena formato, sed kiuj povus jam provizore aliri la kolekton. Eventuale estonte ni povos anstataŭigi ilin per pli kvalita bitigaĵo.

Sekva natura paŝo de BJRP, post la enretigo de ĝia katalogo, estis doni retaliron al la dokumentoj mem. Tio signifas, do, bitigi parton de la kolekto –tiun ne plu sub aŭtorrajtoj kaj kies bitigcela manipulado ne endaĝerigas la koncernan materialon– kaj proponi ĝin al la esperanta komunumo kaj al kiu ajn interesito pri nia kulturo, pere de taŭga ilo kiu faciligu ĝian trovon.

Estas nature ankaŭ do, ke la jamaj prizorgantoj de la biblioteko kaj retejo entreprenu ĉi duan paŝon. Ili konstituis la una skipeton kiu antaŭenpuŝis la projekton per starigo de strategia plano, difino de bezonoj, serĉado kaj testado de programoj, kaj kunordigado de la ceteraj kunlaborantoj.

Cetere, la bitigado de la HEF-kolekto de gazet-eltondaĵoj kaj la kreado per ili de baza retalirebla datumbanko (kion ni povas konsideri la ĝermo de la ideo) donis tre kontentigan rezulton kaj instigis nin plu labori en la saman direkton.

En la komenco, la laboro baziĝis sur du paralelaj agadlinioj: disvolvo de la teknikaj rimedoj kaj proceduroj, kaj laŭorda bitigado kaj katalogado de kiel eble plej multaj dokumentoj.

La projekto startis per la kunlaboro de manpleno de madridaj esperantistoj kaj ekde la komenco ĝi kalkulis je la plena apogo de la HEF-estraro.

Unue ni bitigis la nunan bultenon (Boletín) kaj kelkajn historiajn revuojn eldonitajn de la hispana movado (La suno hispana, Hispana Esperanto-gazeto, kaj similajn). Poste, ni okupiĝis ĉefe pri la libroj eldonitaj en Hispanio ĝis pli-malpli la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Ne ĉio bitigita estas jam alŝutita al la datumbanko.

Ĝis nun, la labormetodo estis ĝenerale jena: regule –unu fojon monate, pli malpli– okazis laborkunsido en la HEF-ejo. Tiam oni taksis la laboron faritan dum la pasinta periodo, planis la laboron por la sekva kaj disdonis taskojn inter la kunlaborantoj. Ĉiam protokolo pri la kunsido estis redaktita kaj ĝin ricevis ĉiuj kunlaborantoj, ankaŭ neĉeestintaj, por ke ĉiu engaĝito estu akurate informita pri la disvolviĝo de la afero.

Estonte la afero funkcios esence same. Tamen depende de kiom da skipanoj aliĝos al la projekto kaj de kie ili loĝos, la proceduro iĝos ĉiam pli virtuala, t.e., kontaktoj estos ĉiam pli perretaj.

Tia kunlaboro nepre implicas respekti la regulojn, kiujn ni kune proponos kaj komune akceptos por disvolvi la projekton, kaj tiel laŭeble malhelpi la problemojn ŝprucuntajn el dista kaj reta komunikado kaj el la malfacilo ĉeeste kunsidi. Tamen, tiuj malfacilaĵoj ne senkuraĝigu nin: kunlaborantoj povos ĉiam kalkuli je gvidaj laborprotokoloj kaj je la konstanta helpo de la kunordigantoj. Tiuj kunordigantoj estos, same kiel ĝis nun, Miguel Ángel Sancho kaj Ana Manero, kiuj respektive responsos pri la informadika kaj biblioteka flankoj de la projekto kaj estos ĉiam je via dispono rete kontakteblaj. Kaj al kiuj vi povas jam retmesaĝi se vi deziras kunlabori aŭ peti pliajn informojn pri la afero.

Kiel vi vidas, temas pri tre ampleksa kaj ambicia projekto, kies realigado postulas multe de laboro, sindediĉo kaj entuziasmo. Kunlaboro estas ĝia esenco. Bele, se multaj samideanoj emus kunkontrui nian esperantan Bitotekon!

Ana Manero

Biblioteko Juan Régulo Pérez, Hispana Esperanto-Federacio

La artikolo kun kompletigaj piednotoj elŝuteblas pdf-forme en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio

Categories: Esperantujo

Filmo pri eksterteranoj havos tekston en Esperanto

Libera Folio - Wed, 2011-08-10 10:35

La filmoproduktanta teamo jam konsistas el eminentaj fakuloj pri aspektigado, administrado kaj filmado. Ankaŭ la fama artisto Christopher Boffoli estas en la projekto.

La moderna maniero produkti sendependajn filmojn povas aspekti malkutima, sed ĝi jam pruvis sian efikecon. La monkolektado okazas antaŭ la filmado kaj la apogantoj ricevas sian rekompencon en formo de DVD, filmoafiŝoj post la filmado. Oni eĉ povas simple subteni la projekton per 1 eŭro, ankaŭ tio helpos. Eblas eĉ donaci pere de UEA-konto. Restas kelkaj tagoj.

Oficiala priskribo de la projekto ekzistas en la angla kaj en la germana. En la retejo Transparent Language aperis intervjuo de la reĝisoro en la angla.

 

Aleksander Osincev

Direktoro de Esperanta Kinofestivalo

Categories: Esperantujo

150.000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

Libera Folio - Mon, 2011-08-08 13:10

La Vikipedio multe helpas al la uzado de Esperanto flanke de parolantoj  en pli ol 120 landoj de ĉiuj kontinentoj kaj al ilia kleriĝo. Ĝi estas  ofte konsultata paĝaro kun ĉiutage pli ol 400 000 paĝorigardoj. Tiurilate ĝi tenas lokon 34 inter la diverslingvaj versioj de Vikipedio.

Aldone al la Vikipedio ekzistas en Esperanto maŝine tradukita versio de  la anglalingva vikipedio, Wikitrans, kiu  havas pli ol tri milionojn da artikoloj. Kvankam maŝine tradukita ĝi  estas relative bone komprenebla kaj servas al multaj Esperanto-parolantoj.

Maŝinaj tradukoj helpas ankaŭ en la plua ellaboro de la Vikipedio.  Ekzistas du specialaj paĝoj, kiuj subtenas la kreadon de novaj  artikoloj, GramTrans  kaj Vikitradukilo.

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand 

Categories: Esperantujo

Strategia laborplano de UEA 2001-2010

Libera Folio - Mon, 2011-08-08 12:53
Categories: Esperantujo

Steven Brewer: UEA devas eliri el sia morta spiralo

Libera Folio - Mon, 2011-08-08 12:50

En la 19a jarcento, la baroj de tempo kaj malproksimeco difinis, ke nur dungitoj povis ĉiutage trakti la bezonojn de organizaĵo. Plue, nur malmultaj reprezentantoj, kiuj havis la monon kaj tempon longe veturi (ekz. unufoje jare), povis rekte partopreni la gvidadon de la organizaĵo. Tiu divido de respondeco, inter gvidantoj kaj membroj, kondukis al la nuna situacio, en kiu kelkaj decidas pri "servoj" de la organizaĵo, dum la vasta plejmulto de membroj agas nur pasive. En la 21a jarcento, sukcesaj organizaĵoj ebligas rektan kaj aktivan partoprenon de la membroj.  

En Supreniro kaj malfalo de Esperanto mi pritraktis kelkajn el la problemoj kiujn UEA kaj similaj organizaĵoj devas alfronti. En sekva artikolo, Esperanto estas, mi priskribis iomete la mesaĝon kiun ni devas komuniki al la cetera mondo. Ĉi tiu artikolo daŭrigas tiun diskuton kun priskribo de tri konkretaj paŝoj kiuj povas ekigi la transformiĝon de UEA de 19a jarcenta organizaĵo al io taŭga por la 21a jarcento:  plividebligi la organizaĵon,  renovigi la retpaĝaron, kaj vonvenigi travideblecon por ĉiuj decidoj. 

Sukcesaj organizaĵoj en la 21-a jarcento allogas membrojn kiuj, per siaj aparteno kaj partopreno, volas uzi la organizan povon por antaŭenigi komunajn celojn. Tiu "organiza modelo" kuraĝigas membrojn alpreni aktivajn rolojn, trovi samideanojn pere de la organizaĵaj rimedoj, kaj ekkunlabori.

Necesas ke UEA transiru al tia organiza modelo. Delonge, UEA liveras servojn al "membroj" kaj lasas la membrojn resti pli-malpli pasivaj. Laŭ la nova organiza modelo, la membroj ekuzu UEA por organizi kaj atingi siajn proprajn celojn. UEA restos nur ŝelo, se la plejmulto de niaj membroj restos nur ricevantoj de "servoj". Por ke UEA atingu ion, ĝi devas ebligi ke la membroj aktiviĝu kaj agu kune por atingi siajn celojn. Mi proponas tri konkretajn paŝojn por ebligi ke UEA adoptu organizan modelon:

  1. Plividebligi la organizaĵon,
  2. Renovigi la retpaĝaron por ebligi plenan partoprenon en la organizaĵo pere de la reto
  3. Bonvenigi travideblecon por ĉiuj decidoj de la organizaĵo. 


Antaŭ kelkaj monatoj mi starigis la jenan enketon ĉe la retpaĝaro de Esperanto-USA: Kial vi aliĝas al UEA?. Kvindek homoj respondis - inter ili la plej aktivaj esperantistoj en Usono:

  • Por subteni Esperanton 45% (25 voĉoj)
  • Por la servoj 4% (2 voĉoj)
  • Por ricevi Jarlibron 4% (2 voĉoj)
  • Por la rabatoj 4% (2 voĉoj)
  • Por ricevi la revuon Esperanto 2% (1 voĉo)
  • Por esti delegito/komitatano 2% (1 voĉo)
  • Mi ne aliĝas, pro la kosto 14% (8 voĉoj)
  • Mi ne aliĝas, pro senutileco 13% (7 voĉoj)
  • Kio estas UEA? 14% (8 voĉoj) 

Kion faras UEA en Usono? Ĉiuj membroj de Esperanto-USA estas "aligitaj membroj de UEA", sed oni nenion aŭdas pri tio. Esperanto-USA havas reprezentanton en la komitato, sed oni aŭdas nenion en Usono pri la ĉiutaga agado de UEA. Oni apenaŭ scias pri agado de UEA en Usono, kvankam ĝi fakte multon faras, ĉar eĉ estas en Novjorko oficejo de UEA, kiu plenumas la konsultajn rilatojn de UEA al Unuiĝintaj Nacioj. Tio enkondukas mian unuan paŝon:

1. Necesas plividebligi la organizaĵon. Kiam ajn oni parolas pri Esperanto, plej bone estu io ankaŭ pri UEA. La markosigno kaj nomo de UEA aperu sur ĉiu retpaĝaro pri Esperanto kaj en ĉiu artikolo. UEA proponu kaj aperigu artikolojn en ĉiu Esperanta gazeto kaj revuo ĉiumonate. Ĝi malfermu sian retpaĝaron kaj alirebligu la enhavon de la revuo Esperanto por allogi kiel eble plej multe da vizitantoj al la retpaĝaro. La artikoloj estu serĉeblaj, aboneblaj per RSS-distribuo, kaj kompostitaj por la reto. Kaj tio alportas nin al paŝo du:

2. Necesas renovigi la retpaĝaron. Bela kaj utila retpaĝaro estas nepre la plej grava vizaĝo kiun ĉiu organizaĵo montras al la mondo. Tio estas duoble grava por nia organizaĵo, ĉar multaj el niaj membroj neniam vizitos nian oficejon nek partoprenos kongreson. UEA bezonas la plej bonan, belan, kaj allogan retpaĝaron en la Esperanta mondo.

Sed ni bezonas ion pli: Necesas ebligi plenan partoprenon ĉe UEA pere de la reto. De kie ajn en la mondo, eblu esti plenrajta membro kiu povas partopreni en ĉiu ero de UEA, kiel membro, delegito, komitatano, aŭ estrarano. UEA ebligu plenan partoprenon de ĉiuj por ke ĉiuj vidu kion faras la organizaĵo. Kaj kiujn decidojn ĝi alfrontas.

La buĝeto kaj ĉiuj proponitaj decidoj de la estraro aŭ komitato aperu en la retpaĝaro antaŭ ol okazas voĉdonado. Kiam okazas voĉdonado, oni registru kiu voĉdonas por kaj kiu kontraŭ ĉiu decido, kaj tiun informon oni facile trovu aŭ laŭ decido aŭ laŭ komitatano/estrarano. Ĉio ĉi alportas al mia tria paŝo:

3. Necesas bonvenigi travideblecon por ĉiuj decidoj de la organizaĵo. Ĉio devas esti publikigata kaj organizata ĉe la reto, kie la publiko povas vidi kaj komenti. Facile oni trovu la nunan kaj pasintajn buĝetojn, kaj facile eblu vidi de kie venas la mono kaj kien ĝi iras. Facile oni eksciu kio okazas diskute pri decidoj ĉe la organizaĵo. Facile oni sciu kiuj estas oniaj reprezentantoj ĉe UEA. Kaj UEA kuraĝigu ke ankaŭ landaj asocioj demokratiigu siajn decidojn, precipe por komitatano(j) kaj ĉefdelegito: tro ofte la sama homo plenumas tiujn postenojn dum jardekoj, sen ajna respondeco kaj sen klaraj indikoj pri sia agado.

Notu ke en ĉio ĉi mi tute ne proponas tujan (aŭ ajnan) forigon de la "paperaj rimedoj" (la revuo Esperanto, Jarlibro, ktp) aŭ la servoj kiujn niaj membroj postulas. Ni bezonos ilin por tiuj (precipe maljunuloj) kiuj ne volos lerni la novan teĥnologion; kiuj loĝas en landoj kie la reto malfacile haveblas; kaj kiuj preferas resti pasivaj membroj.

Malgraŭ tio, mi kredas ke sufiĉe rapide oni konstatos ke la kapabloj de la reto tiel superas tiujn, kiujn oni povas oferti per paperaj rimedoj, ke multaj homoj elektos uzi la reton ĉiaokaze. Ekzemple, ni nun pagigas organizaĵojn kiuj volas aperi en la Jarlibro: kia stulta fakto. Ju pli da organizaĵoj aperas en la Jarlibro, des pli utila ĝi estas. La fakto ke organizaĵoj kaj grupoj ne aperas en ĝi estas grava manko al ĝia utileco. Reta jarlibro ne devus aparte zorgi pri kostoj, nek pri spaco, nek pri komposto, nek pri presado. Ĝi simple povas celi kiel eble plejan utilon.

Ŝajnas ke ju pli Esperanto furoras nun en la reto, des pli malmultaj homoj aliĝas al UEA, kaj iom post iom ĝi stagnas kaj mortas. Per tiuj tri paŝoj, UEA povas rompi la ĉenojn per kiu ĝi restas katenita al la 19a jarcento kaj tiel aliĝi al la nova jarcento. Se oni unue scias ke UEA une ekzistas kaj estas aktiva, due scias ke ĝi proponas belan, allogan kaj efikan retpaĝaron, kiu vere uzindas por organizi, kaj trie scias ke ĝi estas malferma al partopreno je ĝiaj decidoj, kaj per ĉio ĉi fariĝas perilo de la voloj kaj deziroj de la esperantistaro, mi firme kredas ke, iom post iom, pli da homoj aliĝos kaj UEA povos eskapi la mortan spiralon en kiu ĝi troviĝas nun.

Steven Brewer

Categories: Esperantujo

La IJK estas la homoj - sed ne nur

Libera Folio - Thu, 2011-08-04 21:05

In English

Parton de la titolo de mia artikolo formas citaĵo, prenita de la parolado, kiun faris Jevgenija Slovaĉevskaja dum la lasta vespero de IJK. Jevgenija transprenis la ĉeforganizadon de la IJK de Mikaelo Lineckij, kiu pro koratako du semajnojn antaŭ la IJK bedaŭrinde ne povis partopreni.

En sia parolo Jevgenija klarigis, ke estis malfacile por la Loka Kongresa Komitato (LKK) transpreni ĉiujn taskojn de Mikaelo, interalie, ĉar “ni ne sciis, kio estas IJK”. La fina frazo estis, ke malgraŭ multaj problemoj kaj mankoj la etoso estis bona, kaj ke “la IJK estas la homoj”. Tiuj frazoj kaptis mian atenton, igis min pensi multege pri IJK, kaj fine igis min verki ĉi tiun tekston.

Por klarigi, de kie venas la sekvaj opinioj: Mi partoprenis ĉiujn IJK-ojn de 2005 ĝis 2011 krom la pasintjaran en Kubo. Krome mi de 2004 ĝis 2009 estis ano de la GEJ-komisiono por renkontiĝoj, kiu preparis la Internacian Seminarion (IS). Miajn tieajn spertojn mi resumis per la jena grafikaĵo de “IJK-konstruaĵo”.

La ĉefan, unuan bazon formas la LKK. Nur poste sekvas la partoprenantoj. Diversaj kolonoj tenas la tegmenton, la bonan etoson, kiu laŭ mi formas la celon de la renkontiĝo. Gravas aldoni, ke ne nepre ĉiuj kolonoj bezonatas. Sed manko de pluraj malhelpas al la celo.

Mi analizu la pasintan IJK-on laŭ mia grafikaĵo.

La LKK ekster propra kulpo estis sufiĉe malforta pro la supre menciita manko de Mikaelo. Mi tre bedaŭras tion. Tamen aldonindas, ke por la partoprenantoj tute ne klare videblis, kiu havas kian taskon. Fakte, por multaj partoprenantoj, kun kiuj mi parolis, eĉ dum la tuta semajno ne klaris, kiuj estas la LKK-anoj. Simplaj manieroj por tion montri estas alikoloraj nomŝildoj por LKK-anoj kaj prezentofotoj en la programlibro.

Dum akceptado (kiu vere funkciis nur ekde la dua tago), oni estis demandita, kiam oni antaŭpagis (!), kaj oni rekalkulis ĉiujn kostojn laŭ la kotiztabelo surpapere, tiel ke oni devis atendi longege. Komence oni eĉ devis ordigi sin laŭ kongresnumero, kiu kutime tute malgravas dum IJK kaj kiun tial kompreneble neniu sciis. Ŝajnas al mi, ke oni tute ne havis datumbazon kaj la aliĝdatenojn. Tiu maniero de akceptado certe ne estas rekomendinda.

Homoj ĉeestis. Kiel kutime en junulara esperanto-renkontiĝo estis multaj diversspecaj homoj el diversaj landoj kaj kulturoj, kiuj alportis la bazon por la bona etoso.

La ejo laŭ mi estis netaŭga. Oni povas longe diskuti pri malvarma akvo, truo-necesejoj kaj kurento en ĉambroj. Laŭ mia impreso plej multaj preferus alian luksnivelon, tamen iel akceptis aŭ devis akcepti la ejon kia ĝi estis. Mia propra opinio estas: Se estas tiaj - por plej multaj nekutimaj - niveloj de komforto, oni almenaŭ sciu tion antaŭe (ekz. per lasta informilo). Kaj krome neceseja papero por mi ne estas tiom elstara lukso. La plej grava manko laŭ mi estis tamen, ke apenaŭ ekzistis seĝoj kaj tabloj por libere babili. Krome mi miris, kiom ofte la purigistinoj kutimas fumpaŭzi (mi kalkulis 11 fojojn dum du horoj), dum ni dronis en rubo kaj malpuro. La koncertejo estis sufiĉe malgranda kaj proponis seĝojn por maksimume 30 homoj. Bedaŭrindas ke la ejo estis tiom for de la urbocentro.

Gufujo ne estis. Estis kelkaj provoj de partoprenantoj ekigi ĝin, sed ili estis vanaj, ĉefe pro manko de bezonataĵoj. Necesus mallaŭta, tamen ne malcentra ĉambro, tabloj, seĝoj, kandeloj. La gufujestroj boligu akvon kaj ofertu bonajn kaj diversajn teojn, sukeron, lakton, eble mielon kaj citronon. Bonaj noktaj aldonaĵoj estas trankvilaj koncertetoj kaj literaturaj laŭtlegadoj.

Trinkejo ekzistis. Tie eblis aĉeti trinkaĵojn je ĉambrotemperaturo (fridujo ne estis) kaj kelkajn frandaĵojn. Krome estis tri seĝoj. Sed trinkejo ne nur estas ejo por aĉeti trinkaĵojn. Ĝi kutime estas ankaŭ ejo por festi, diboĉi kaj danci sur tabloj. Ĉi ĉio tute ne eblis.

Pri la diskejo mi povas diri malmulte, ĉar mi ne enestis dum dancado. Mi pensas tamen, ke laŭ partoprenantaro kaj grandeco ĝi estis taŭga.

Ludejo ne ekzistis. Estis pluraj ludrondoj ekstere antaŭ la domo surplanke, kaj longaj homlupaj noktoj en diversaj malplenaj ĉambroj de la unua etaĝo (denove: sen seĝoj kaj malpuraj). Estis malfacile trovi kunludantojn, ĉar mankis renkontejo.

Tipa filmejo ne ekzistis. Chuck Smith montris kelkajn mojosajn filmojn en la lernejo dum unu posttagmezo. Tamen estis kelkaj solvendaj malfacilaĵoj rilate la teknikon.

En la oficejo de la LKK (!) haveblis retaliro ekde la dua tago. Estis tro malmultaj ŝtopilingoj kaj seĝoj. La sekvo estis, ke oni trovis multajn homojn en la ĉambro, sed ĉefe ne LKK-anojn.

La taga programo estis sufiĉe bona. Estis Esperanto-kursoj, prelegoj, diskutrondoj ktp. Plibonigeblas la maniero oferti la programon al partoprenantoj, ekz. per antaŭe preparita programlibro.

La koncertoj vespere estis sufiĉe sukcesaj. Krom spaco, sidebloj kaj iom da teknikaj malfacilaĵoj ili estis brilaj. Indus transpreni la tradiciajn IJK-elementojn kiel internacian vesperon kun muziko, poemoj, skeĉoj ktp. kaj surscenejajn ludojn kiel “Kiu volas iĝi milionulo” aŭ simile. Por la internacia koncerto pendis listo ĉe la programtabulo, sed neniu ĝin forprenis ĝustatempe. Do homoj ne sciis, ĉu oni rimarkis iliajn proponojn aŭ ne.

Ne estis unusola tuttaga ekskurso al iu apudurba loko, sed ja sep samtempe al diversaj celoj en la urbocentro de Kievo. Mi ne partoprenis la tuttagajn ekskursojn (kiuj cetere komenciĝis je la 12a horo), interalie ĉar mi memstare plurfoje jam vizitis la centron. De multaj homoj mi aŭdis, ke la ekskursoj estis bonaj. Mi tamen observis mankojn kadre de la preparoj. Ĉe la programtabulo pendis afiŝo kun sep ekskursproponoj (numeroj 1-7). Apude pendis 12 listoj por registriĝi por la unuopaj ekskursoj. Ne estis menciita kiu numero apartenas al kiu ekskurso. Krome aperis nomoj de ekskursgvidantoj. Pri minimume unu el tiuj mi scias, ke li ne sciis, ke li devus gvidi ekskurson. Je la ekskursotago ĉiuj ekskursemuloj kaj grupoj renkontiĝis antaŭ la domo, tiel ke bezonatis longa tempo por ordigi la homamason. Mi aŭdis, ke oni planis uzi la flavajn busetojn por ekveturi. Mi miras, kiel tio funkciis, ĉar ili kutime jam estis plenaj ĉe alveno al nia bushaltejo. Por pli ol dek homoj verŝajne malfacilis eniri.

Pri kromaj aferoj mi ne volas diri multe, ĉar mi pensas, ke ĉio jam klaras. Mi esperas, ke oni ankoraŭ ricevos adresaron.

Kiel dirite, ne ĉiuj tiuj kolonoj bezonatas por bona IJK. Ekzemple dum IJK en Hanojo la kolonoj “taŭga ejo” kaj “ekskursoj” kaj “programo” portis preskaŭ la tutan konstruaĵon - ĉar ili estis sufiĉe fortikaj, dum tute mankis ekz. trinkejo, gufujo, ludejo kaj filmejo.

Laŭ mia propra takso kaj post multaj babiladoj kun aliaj partoprenantoj, mi pensas ke mi rajtas diri, ke la konstruaĵo “IJK-67” sufiĉe forte ŝanceliĝas. Koncize: La IJK devas esti pli ol nur la homoj.

Mi esperas, ke mia analizo estas klara kaj komprenebla. Mi ĝojas legi viajn opiniojn pri ĝi. Krome mi esperas, ke ĝi povos helpi al sekvaj LKK-oj analizi la preparojn.

Fine de mia teksto mi prezentos al vi la poemon, kiun spontanee verkis mia edzo Robert kaj mi kaj kiun ni laŭtlegis dum la internacia koncerto, lastvespere:

 

IJK okazas en Kievo,

la ĉefa urbo de Ukraini’.

Alvenas junuloj el tuta mondo

al “Barispal” kaj Ĵuljani.


Flavaj malgrandaj busetoj kievaj

transportas nin al la bazej’.

Ilin eniri kun grandaj pakaĵoj

vere ne simplas plej.


En la bazejo renkontas mi homon

afablan kun granda ridet’.

Li diras “Saluton! Do you speak English?”

kaj mi pensas “Fek! What’s that?!”


“La registrejo funkcios nur morgaŭ,

sed jen estas via ŝlosilo.

Bonvolu atendi kaj doni pasporton,

mi tradukas ĝin al la cirilo.”


Post longa vojaĝo bezonas reŝargon

moderna teknologi’,

sed vane serĉeblas en mia ĉambro

kurento (amiko de mi).


Mi jam fiodoras pro ŝvito tre forte

kaj tial tuj iras al duŝo,

sed eĉ post atendo la akvo malvarmas,

do evidentiĝas jen fuŝo.


Malvarma duŝakvo, malvarma trinkaĵo -

mi pensas, do ek al trinkejo.

Martin atendas kun granda elekto

sen fridujo en bela varmejo.


Post tio vizitas mi la necesejon,

sed fakte ĝi estas nur truo.

Mi pisas kaŭrante kaj poste konstatas

foreston de akvofluo.


Tuj poste mi sentas min jam pli bone

kaj serĉas necesejan paperon.

La solvon de tio mi nun ne rakontas -

ĝi fekas, por diri la veron.


Pli bona pisejo troviĝas en Budmo -

jen brila restoraci’.

Sed ve! Mi konstatas, ke oni forgesis

la mendon de manĝo por ni.


Krom esperantistoj ĉeestas ĉi tie

centmiloj da sangosuĉuloj.

Mian ĉeeston dum longtempo pruvos

la tutkorpaj kulo-makuloj.


Dumtage pro ŝvito mi nur lagumadas,

prifajfas programajn ofertojn.

Vespere mi helpas plenigi diskejon

por ĝui bonegajn koncertojn.


Fine de tiu poemo mi diras

nome de ĉiuj partoprenantoj:

Sanon kaj ĉion bonan al Mikaelo

kaj dankon al la organizuntoj.


Carolin Weemeyer

Categories: Esperantujo

Disaj impresoj pri IJK ne nur misa

Libera Folio - Mon, 2011-08-01 07:35

Unue, pri la kongresejo. Ĝi ja evidente ne estis plej bona. Iuj eksterlandanoj plendis, ke ĝi troviĝas iom for de la centro, tamen, laŭ mi tio estis la plej malgranda problemo. La loĝkondiĉoj estis sufiĉe bonaj, kvankam la manko de kontaktilingoj en la ĉambroj estis iom perpleksa eĉ por tiel hardita sovetia homo, kiel mi. La plej evidenta miso estis manko de granda halo - en la najbara lernejo ja estis, sed oni uzis ĝin nur 2-foje: por mia koncerto kaj por la prezentado de iuj ukrainaj muzikaj grupoj.

La ceteraj amasaj kunvenoj okazis en mezgranda ĉambro preskaŭ sen seĝoj (oni sidis surplanke), kiu povis akcepti maksimume 100 homojn (sub la kondiĉo, ke ili premiĝas unu al la alia). La drinkejo estis nur vendejo de alkoholaĵoj - tute senetosa. Gufujo simple mankis eĉ malgraŭ la fakto, ke iun vestibleton oni ja baptis gufujo.

Apud la kongresejo estis mezgranda stadiono, sed ĝi estis tiel neprizorgita kaj denskovrita de herboj, ke la sola programero, kiu okazis tie, estis la prezento de la ukrainaj popolaj ritoj kaj fajra spektaĵo (la anoncitan futbalan matĉon inter Ukrainio kaj la Cetera Mondo oni okazigis sur alia ludkampo, tamen ties kvalito estis ne multe pli bona).

Feliĉe, almenaŭ la duŝejoj en la domo funkciis seninterrompe, kvankam sen varma akvo, kio estis ŝoko por multaj eksterlandanoj. Nu, mi tute ne zorgis pri tio, ĉar la terura kieva varmego devigis min kelkfoje tage fari nur malvarman duŝon.

Plia miso estis tio, ke en la domo, kie okazis la kongreso, loĝis ankaŭ multaj flankaj personoj, kiuj rifuzis kredi, ke apud ili okazos io vere grava. Pro tio, ke la neoficiala "nokta" programo daŭris minimume ĝis la 3a horo, kelkaj malkontentuloj eĉ provis aranĝi konfliktetojn (unufoje oni eĉ vokis policon), tamen, ŝajne, malsukcese. Do, neniu suferis, sed la etoso estis iom fuŝita.

Koncerne la programon. Unuavide ĝi estis sufiĉe riĉa, tamen por mi mem (mi konfesu!) tiu ĉi kongreso estis la plej loza el ĉiuj vizititaj. Krom la vesperajn koncertojn mi vizitis preskaŭ nenion, do ne povas adekvate pritaksi la programon. Dum la ekskursa tago mi havis mian propran programon, do mi ne povas diri, ĉu la ekskursoj estis bone organizitaj kaj aranĝitaj.

Tamen ja nepras diri, ke la organizantoj evidente sukcesis pri la koncerta programo - la aranĝon partoprenis sufiĉe multaj interesaj kaj popularaj kantistoj - jOmO, Martin Wiese (de Persone), Platano (de Pafklik), Ĵomart kaj Nataŝa, Mikaelo Bronŝtejn, Sergeo Straŝnenko, Helena Melnikova... Nu, ankaŭ mi kaj Paŭlo Grebenjuk ne estis troaj en tiu kompanio. Do, indas diri sinceran dankon al la organizantoj minimume pro tiu stelula partoprenantaro.

Nu kaj laste - iom da galo. La surloka organizado estis ja fuŝa. La organizantoj estis perfekte nevideblaj (sufiĉas nur diri, ke la tutan organizan teamon oni povis ekvidi nur en la lasta ferma vespera koncerto). La registriĝo komenciĝis nur en la dua tago de la kongreso. En la unua tago la vespermanĝo estis prokrastita je preskaŭ unu horo pro iu organiza fuŝo. La program-tabulo estis neklara kaj ĉiam ŝanĝis sian aspekton.

Sed la plej tranĉa (por mi!) fuŝo okazis dimanĉe, kiam devis okazi mia komuna koncerto kun Paŭlo Grebenjuk. Sabate vespere mi kontrolis, ke en la programo estis indikitaj koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa je la 20-a horo kaj la nia - je la 22-a; en ordo. Sed dimanĉe vespere je la 20-a horo mi, Ĵomart, Nataŝa kaj Martin Wiese eksciis (unu de la alia, NE de la organizantoj!) ke ni ĉiuj koncertos samvespere. Estas la unua fojo, kiam mi mem estis devigita skribi la anoncon por la programtabulo pri tio, ke okazos koncerta maratono kun mia persona partopreno (komence koncertis Ĵomart kaj Nataŝa, poste Martin, kaj poste - ni).

Kompreneble, nia koncerto pasis iom malpli energie, ol mi esperis (kaj ni, kaj la publiko estis jam lacigitaj), sed tamen ni pli-malpli sukcesis.

La originala blogaĵo, kun pli da fotoj kaj teksto ankaŭ en la rusa legeblas ĉi tie.
Categories: Esperantujo

La ferma parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

Libera Folio - Sat, 2011-07-30 20:25

Sinjorinoj kaj sinjoroj,

En mia profesia vivo mi laboras por la Barata Statistika Instituto. El la statistika vidpunkto, Kopenhago estas tre interesa kongresurbo. Vi vidos tuj.

Kiom el vi en ĉi tiu salono ĉeestis la kopenhagan Universalan Kongreson en 1956? Bonvolu stariĝi.

Dankon. Bonvolu residiĝi. Nun mi petas tiujn, kiuj ĉeestis la kopenhagan kongreson de 1962, bonvolu ekstari.

Koran dankon. Sidiĝu, mi petas. Nun venas la vico de tiuj, kiuj partoprenis en 1975. Mi petas –

Dankon denove. Vi do vidas, ke nun jam kvarafoje ni kongresas en tiu ĉi mirinda urbo. Jen rekordo en niaj kongresoj.

Ankoraŭ alia statistika fakto ligas al la nuna kongreso la ciferon kvar. Ĝuste antaŭ kvar jaroj ni kongresis en Jokohamo, kie la gastiganta lando regalis nin per ĵuse aperinta aktuala Esperanta-japana vortaro. Kaj, kiel vi certe rimarkis, ni estas denove en kongreslando, kiu ĵus reaktualigis sian Esperantan vortaron. Mi kiel lingvisto aparte kore gratulas Jens Larsen kaj lian skipon pro tiu atingo.

Gratuli Jens Larsen pro leksikografiado pri la dana lingvo estas tamen riska entrepreno. Jens nepre diros al ĉiu gratulinto, “Dankon, sed mi ne scias, pri kio vi parolas. Ja ne ekzistas iu ‘dana lingvo’. La homaro parolas nur unu lingvon, la homan, kun science sensignifaj variaĵoj. Vi eble parolas pri la dana dialekto de la homa lingvo?”

Delonge Jens esprimas tiun opinion, kaj eble li donas al multaj el ni la impreson de strangeco. Tamen, fakte li nur esprimas la sciencan vidpunkton de la lingvistika skolo nomata genera gramatiko kaj fondita de Noam Chomsky. Tiu skolo estas aparte influa inter tiuj lingvistoj, kiuj okupiĝas pri la frazkonstruo – ili nomiĝas sintaksistoj. Eble vi aŭdis pri la sintakso? Nur post konatiĝo kun la sintakso vi povos bone aprezi la kontribuon de nia brava dano Jens Larsen.

Unu tre efika teksto, kiu popularscience prezentas la generan sintakson al la laika publiko – la libro Lingvo kaj menso verkita de Noam Chomsky mem – estis esperantigita de Edmund Grimley Evans kaj eldonita de UEA en 2010. En mia antaŭparolo al tiu Esperanta eldono mi faris komparon inter la lingvo-struktura universalismo de Chomsky kaj la tre malsame konceptita lingvo-elekta universalismo de Zamenhof. Noam Chomsky mem, leginte angligon de mia antaŭparolo, reagis pozitive. Li diris, ke nun li unuafoje ekvidas la moralan kaj intelektan paralelecon inter sia scienca esplormetodo kaj la socikultura entrepreno de la esperantistoj.

La ponto, kiun Jens Larsen en siaj intervenoj klopodas konstrui inter la genera kaj la Esperanta entreprenoj, estas do intelekte atentinda, kaj ne nur atentinda pro tio, ke ni vojaĝis al lia lando por kongresi. Tamen, Larsen ne estas la sola atentinda dana lingvisto el nia vidpunkto. Iam la svisa pioniro Ferdinand de Saussure lanĉis la modernan lingvosciencon, emfaze asertante, ke la homa fenomeno lingvo havas pure kaj nure parolan fundamenton. Sed la dano Louis Hjelmslev, lanĉante la kopenhagan skolon de la lingvistiko, proponis tipan por Kopenhago ekvilibran solvon. Nome, la skriba kaj parola substancoj de la lingva formo egale meritas esti science studataj. Ĉar nia lingvo Esperanto havas skriban fundamenton, ni esperantistoj devas atenti la hjelmslevan teorion, kaj la fakton, ke ĝin bonvenigis ankaŭ tiu korifeo de la literatura teorio, Jacques Derrida.

Ankaŭ en la mondo ekster Esperantujo antaŭeniras diversaj entreprenoj, kiuj ekvilibre kaj universaleme atentas pri la bezonoj kaj postuloj de ĉiuj kulturoj. Ni devas senĉese pontofari kun tiuj entreprenoj por resti fidelaj al niaj idealoj kaj por ne fali en la iluzion, ke ni devus senĉese batali kontraŭ neaŭskultema mondo. Foje estas ni, kiuj forgesas aŭskulti aliajn, kiuj reagordas la mondon per projektoj treege parencaj al la niaj.

Por iom ripari la breĉon, mi lastatempe verkis libron, kiu pontofaras inter la lingvistiko kaj la literatura teorio, kaj prezentas tiun ponton en eksplicite esperantisma vesto. Tiu mia libro Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo per sia titolo mem agnoskas ŝuldon al la dana pioniro Louis Hjelmslev, kiu reliefigis la ideon de substancoj. Mia libro pluiras surbaze de iuj rezultoj de la genera gramatiko de Chomsky kaj espereble pro tio plaĉos al nia brava dano Jens Larsen. En tiu ĉi libro, kiu estas mia esperantisma manifesto, mi interalie provas religi nian komprenon pri la lingvo aŭ la lingvoj al niaj ideoj pri la literaturo aŭ la literaturoj. La publiko ĉiam kredis kaj plue kredas, ke la lingvoj kaj la literaturoj estas nedisigeble interligitaj. Sed la fakaj teorioj en la lingvistiko kaj la literatura teorio jam delonge diverĝis. Mia libro faras klopodon rekunigi ilin, kaj tiamaniere plifaciligi la vivon por la publiko. Ĉi tion mi volis raporti precipe ĉar vi estas konvinkitaj, ke mi verkas malfacile por malfaciligi vian vivon. Ĉu vi legos mian libron kaj konvinkiĝos pri la malo? Mi dubas.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, estis granda plezuro por ni alilandanoj esti jam kvaran fojon inter la danoj kaj lerni, ke ankaŭ alilan-danoj estas iaspecaj danoj. Danlando estas modela gastiganto. Kopenhago fariĝis monda simbolo de la ekologia strebado atingi ekvilibrajn solvojn sur ĉiu tereno. Ni reportas hejmen tiun ekvilibremon. Se iu el vi dume konvinkos Jens Larsen, ke kvankam estas nur unu homa lingvo tamen estas vere diversaj homaj literaturoj, ne forgesu informi nin, kaj ni revenos por repreni la dialogan fadenon sur alia ebeno.

Koran dankon pro via atento.

Noto de la redakcio: Probal Dasgupta atentigas, ke estas miseto en la parolado - krom Kopenhago, ankaŭ Vieno gastigis kvar Universalajn kongresojn, do la rekordo estas dividita.

Categories: Esperantujo

Sola kun Kim en Kopenhago

Libera Folio - Sat, 2011-07-30 13:50
La internacia arta vespero en Kopenhago finiĝis per komuna kantado de Sola kun Kim Henriksen. Vidu filmeton.
Categories: Esperantujo

UK 2013 okazos en Rejkjaviko

Libera Folio - Sat, 2011-07-30 13:45

Estraranino Claude Nourmont anoncis la rezultojn de la Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso. Estrarano Amri Wandel disdonis diplomojn pri elstara agado al ok meritplenaj movadanoj kaj diplomojn pri elstara arta agado al kvar kulturaj agantoj. Estraranino Maritza Gutiérrez anoncis la ricevantojn de la subvencio Cigno kaj transdonis la "esperantistan pacpremion", Premion Deguĉi, al s-ro HORI Jasuo el Japanio. Estraranino Loes Demmendaal transdonis diplomojn pri 50-jara kaj 40-jara seninterrompa membreco en UEA.

Post la ferma festparolado de prezidanto Dasgupta la partoprenantoj de la Internacia Infana Kongreseto ĝojigis la publikon per du kantoj. Poste la LKK-prezidantino Ileana Schrøder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães invitis sur la podion la LKK-anojn kaj la helpantojn, kiuj ricevis rozon kaj fortan aplaŭdon de la dankema kaj evidente tre kontenta kongresanaro.

Fine sekvis la transdono de la kongresa flago, kiun el la manoj de s-ino Schroeder akceptis la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyễn Văn Lợi, kiu kore bonvenigis la kongresanojn post unu jaro al Hanojo. Pli frue, Barbara Pietrzak anoncis la decidon de la Estraro de UEA, ke la 98-a UK en 2013 okazos en Rejkjaviko, 36 jarojn post la antaŭa UK en la islanda ĉefurbo.

Post la komuna kantado de "La Espero" sub la gvido de la Internacia Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop la prezidanto de UEA deklaris la 96-an UK fermita.

Gazetara komuniko de UEA

Categories: Esperantujo

La kongresa rezolucio de la Kopenhaga UK

Libera Folio - Sat, 2011-07-30 11:25

Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj, por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,

efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado,

ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj,

agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp, cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo,

konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj,

rekomendas

ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj,

ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo,

alvokas

al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn, per kunordigita decidado,

al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko. 

Categories: Esperantujo

Elekta komisiono trovita, strategia plano mankas

Libera Folio - Sat, 2011-07-30 00:05

Entute 51 komitatanoj ĉeestis en la salono Hodler vendrede matene, kiam estis malfermita la dua kaj fina kunsido de la supera decida organo de UEA. Ekster la pordoj de la salono okazis konstrulaboroj, kaj foje la bruo de buldozo dronigis la voĉojn de la komitatanoj.

Iu en la publiko supozis, ke la bruego povas esti kaŭzita de Akademio Internacia de Sciencoj, kiu, laŭ la subkomitato pri scienca agado, en lastatempa raporto avertis pri sia baldaŭa kolapso. Kongresano Steven Brewer el la publiko asertis, ke pri tio tamen ne povas temi.

- AIS neniam havis tiel grandan motoron, li argumentis.

La unua punkto en la tagordo estis la elekto de la trimembra elekta komisiono, kiu preparos la elekton de la sekva estraro de UEA, okazonta post du jaroj. Antaŭ la voĉdonado tri kandidatoj mallonge prezentis sin kaj rakontis kion ili volus fari en la elektokomisiono.

Komencis Nico Huurman, 24-jara estrarano de TEJO el Nederlando:

- Mi ŝatus trovi kandidatojn, kiuj ne nepre estu junaj, ĉar oni devas havi multajn spertojn el la Esperanto-movado, sed plej grave ili estu emaj al kelkaj ŝanĝoj. UEA estu pli malferma al reta agado, kiel reta voĉdonado kaj retaj ebloj por la komitato.

Lee Jung-kee el Koreio parolis mallonge pri sia profesia fono.

Plej longan sinprezenton faris Ulrich Lins. Laŭ li, la diskutoj dum la kongreso montras, ke la esperantistoj havas grandajn atendojn al UEA, kaj ke la asocio neniom perdis el sia graveco dum sia centjara historio.

- La esperantistoj atendas de UEA kompetentan gvidon. Al tio apartenas la klopodo integri en UEA kiel eble multe el tiuj iniciatoj en la reta mondo, pri kies bonaj atingoj ni aŭdis multon dum tiu ĉi kongreso. Ŝajnas al mi tute evidenta la fakto ke la kresko de la retaj lernintoj prezentas al UEA novan, senprecedencan defion.

Alfronti tiun defion estos laŭ Lins unu el la gravaj taskoj de la sekva estraro de la asocio.

- Mi sentas min iom kompetenta por la serĉado de kapabluloj por la nova estraro de UEA, ĉar mi delonge estas komitatano, dum ses jaroj apartenis al la estraro de UEA, kaj iom bone konas la Centran Oficejon, regule vizitinte ĝin dum iom pli ol kvardek jaroj.

Ĝuste la Centra Oficejo laŭ Lins estas unu el la ĉefaj prioritatoj:

- La movado emas identigi UEA-n kun ĝia roterdama oficejo. Decidi pri la monrimedoj bezonataj por bona funkciado de CO apartenas al la plej respondecaj taskoj de la estraro. 

De la kandidatoj por la estraro Ulrich Lins atendas fantaziemon, sed ankaŭ klarvidon.

- Dum du jaroj mi ne ĉeestis Universalan Kongreson, kaj kvazaŭ sentas min kabeinta dum du jaroj. Nun mi tute freŝe spertas ĝin kiel fascinan eventon. La UK denove montras kiom da entuziasmo kaj sindediĉo ekzistas en la Eseranto-movado. Tiuj kvalitoj gravegas, mi fieras pri tio, sed gravas ankaŭ analiza kapablo kaj laboro bazita sur planado. La fina celo estas estraro kiu per si aagado montros kion povas rezultigi la entuziasmo kaj laboremo.

La kvara kandidato, Eran Vodevoz el Israelo, ĉeestis la unuan komitatan kunsidon, sed forveturis antaŭ la dua kunsido, kaj lasis mallongan skriban mesaĝon, kiun oni voĉlegis al la komitatanoj.

- Mi estas en bona intergeneracia statuso, unuflanke mi sufiĉe bone konas UEA-n, aliflanke mi estas ankoraŭ sufiĉe libera de iamaj disputoj kaj politikaj konsideroj, kaj tial povas serioze kaj pure konsideri kaj plenumi la taskon, li interalie skribis.

En sekreta voĉdonado Ulrich Lins ricevis 45 voĉojn, Lee Jung-kee 44 voĉojn, kaj Nico Huurman 43 voĉojn. Ili estis elektitaj. Ne elektita estis Eran Vodevoz, kiu ricevis 26 voĉojn.

Sekva tagordero estis la diskuto pri la raporto de la subkomitato pri financoj kaj administrado, kiu "kun kontento notis", ke la estraro sukcesis altigi la venontjaran buĝeton por movada evoluigo, uzante por tiu celo la atendatan renton de heredaĵo ricevata ĉi-jare.

Ĝenerala direktoro Osmo Buller klarigis al la komitato, ke la membrokotizo venontjare ne bezonos esti altigita, ĉar la inflacio en Nederlando estis modera, kaj en antaŭaj jaroj oni pro rondigo al plenaj eŭroj altigis la kotizon  je kelkdek cendoj pli ol necesus.

La tagordero estis aprobita per voĉdono, sen kontraŭaj voĉoj, kun unu sindeteno. Tamen almenaŭ al la prezidanto ne estis tute klare pri kio oni voĉdonis.

- Renato, ĉu vi proponis, ke ni nun voĉdonu pri la membrokotizo? li demandis.

Tiam Osmo Buller klarigis, ke tio ne necesas, ĉar per la voĉdono pri la koncerna punkto jam estis fiksitaj la kotizo kaj buĝeto por la jaro 2012. Tiel okazis, ke la buĝeto estis aprobita de la komitato tute sen diskuto en la plenkunsido.

La subkomitato pri kulturo kaj kongresoj en sia raporto rekomendis, ke la branĉoj kanto kaj filmo estu forigitaj el la Belartaj Konkursoj aŭ almenaŭ portempe endormigitaj, pro la manko de indaj kontribuoj dum la lastaj jaroj. La propono kaŭzis iom da debato, dum kiu kelkaj komitatanoj emfazis la gravecon de Esperantaj muziko kaj filmarto. Prezidanto Probal Dasgupta proponis, ke oni trovu alian formon por la kantokonkurso.

- Ofte fariĝas necese trovi pli amikan formaton. Por kantado estus bone, se la publiko ĉi tie povus voĉdoni por tiuj, kiuj kantas, li proponis.

Post voĉdonado la propono rekomendi al la estraro portempe endormigi la branĉojn kanto kaj filmo de la Belartaj Konkursoj venkis per 24 voĉoj kontraŭ 19. Neniu decido estis farita pri eventuala alia formo por kantokonkurso.

La komitato voĉdonis aparte ankaŭ pri la kroata propono deklari la venontan jaron jaro de Tibor Sekelj. La subkomitato proponis ne fari tion, ĉar UEA tradicie ne deklaras tiajn jubileajn jarojn.

- La jaro 2012 estos antaŭ ĉio la jaro de 125-jariĝo de Esperanto, atentigis Osmo Buller

- UEA ne proklamas jarojn, kaj tio estas bona tradicio. La etikedo "jaro de..." estas simple aerblovo sen efiko, opiniis komitatano Brian Moon.

Ne ĉiuj samopiniis, sed per 38 voĉoj kontraŭ 14 estis aprobita la propono de la subkomitato, ne deklari jaron de Tibor Sekelj. Anstataŭe UEA alvokas landajn asociojn kunlabori por marki la datrevenon de Sekelj.

Kiel kutime, la tempo rapide elĉerpiĝis dum proceduraj diskutoj, kaj la raportoj de la lastaj subkomitatoj estis aprobitaj sen diskuto. Por diskuto pri strategia laborplano tamen restis preskaŭ neniu tempo, sed tio ne multe ĝenis, ĉar ne estis nova strategia laborplano por diskuti. Anstataŭe Mark Fettes prezentis raporton de la koncerna komisiono, kiu emfazis la gravecon de kohera strategio, kaj rekomendis, ke ĝis pretiĝo de nova plano oni laboru surbaze de la ekzistanta, malnova plano.

Pri la propono enkonduki retan voĉdonadon la komitato ricevis skriban raporton, pri kiu oni ne diskutis. La proponinto mem, la antaŭa komitatano Johan Derks, petis parolrajton, kvankam li ne plu estas komitatano, sed ne ricevis ĝin.

- Ne en komitata kunsido, kiu grave malfruas, Johan, mi bedaŭras, diris Probal Dasgupta.

Fine estis pritraktita la kongresa rezolucio, kiu ĉi-foje pli temis pri la interna laboro de UEA, kaj ne estis same klare direktita al la ekstera publiko kiel kutime. Tio ne plaĉis al komitatano Brian Moon.

- Ĉi tiu estas la momento kiam mi tradicie faras paroladon pri la utilo de tradukoj de la kongresa rezolucio. Mi bedaŭras, ke oni proponas internan rezolucion, kaj mi ne proponas min por traduki ĝin al iu ajn lingvo.

Ans Bakker havis malan opinion:

- Ĝi estas interna rezolucio, kaj tio estas bonega afero. Sed kiam ni anoncas ĝin eksteren, ni ankaŭ diru, ke tio montras la valoron de la laboro kiu estas farata en la kongreso. Ĉi-foje ni laboris por la interno kaj ne por la ekstero.

La rezolucio estis aprobita senŝanĝe, kaj Probal Dasgupta fermis la kunsidon. Venontfoje la komitato de UEA kunsidos en Vjetnamio post unu jaro.

 

Fotoj: Peter Hauser

Categories: Esperantujo

Stano Marček: ”Ne kritiku, sed helpu!”

Libera Folio - Thu, 2011-07-28 22:50

Redaktoro Stano Marček enkondukis la kunvenon per ampleksa klarigo pri la teknika maniero, laŭ kiu estas realigata la kunmetado de la revuo.

- Mi redaktas fakte jam la dekan jaron vian revuon Esperanto. Mi faras tion en mia urbo Martin en Slovakio, tamen kun la CO mi estas en ĉiutaga kontakto. La revuo naskiĝas kunlabore kun la oficistoj, estraro kaj komitato de UEA. La revuon mi grafike aranĝas kaj enpaĝigas, el mia hejmo mi sendas pretan revuon al presejo, kiu nun estas en Nederlando. Kelkajn jarojn mi eĉ presis en Slovakio ĉar malpli kostis. Bedaŭrinde post kiam Slovakio venis en Eŭropan Union kaj ekuzis la eŭron, la prezoj egaliĝis, kaj la sendkostoj tiom altiĝis, ke ni devis rezigni presi kaj ekspedi el Slovakio. La fizika produktado kaj ekspedado revenis al Roterdamo.

Post pliaj klarigoj pri la teknika flanko de la revuoproduktado, la redaktoro invitis ĉiujn proksimume kvindek ĉeestantojn kontribui al la revuo:

- Mi volas inviti vin al kunlaboro. Artikolojn kaj raportojn por la septembra numero mi petas sendi ĝis la 10-a de aŭgusto. Ja ne estus bone se mi mem ĉion verkus en la revuo, tiam ĉio estus en mia stilo, kaj tiu stilo verŝajne estus enua.

Poste Stano Marček sur la granda ekrano de la kunvenejo trarigardis la tutan lastan numeron de la revuo, de la kovrilo ĝis la dorskovrilo, klarigante kiaspecajn artikolojn ĝi enhavas, kaj kial ne ĉiuj povas esti koloraj. (Por limigi kostojn, nur ok el la paĝoj estas kolore presataj.) Poste li ankoraŭfoje invitis ĉiujn ĉeestantojn kunlabori, precipe tiujn, kiuj havas kritikojn kontraŭ la revuo:

- Dum mia dekjara redaktado mi organizis du enketojn por ekscii kian revuon volas havi la legantoj. La respondoj estis diversaj, sed plejparte pozitivaj. Mi ofte revenas al tiuj enketoj pri la revuo, kaj provas ĝin fari tia kia volas ĝin havi averaĝa leganto, mi provas ĝin proksimigi al gusto de la plej multaj.

- Dum la lasta jaro kaj duono aperis kritikoj pri tio kiel mi redaktas la revuon, kaj mi ĉi tie volas peti vin pri kunlaboro. Mi petas, helpu min fari la revuon pli bona, alloga, eblas per mesaĝoj, sed plej bone sendu  tion kio mankas al vi en la revuo. Kiam mi komencis redakti, en la unua numero mi alvokis la legantojn al aktiva kunlaboro. Do, se io mankas al vi en la revuo, havigu ĝin al mi.

Legantoj demandis, kial la reta versio de la revuo estas havebla nur en la formo de ne tre facile legebla pdf-dosiero, kaj ĉu ekzistas risko, ke en la estonteco la papera versio malaperos. La papera versio ekzistos dum la membroj volas havi ĝin, sed tiuj, kiuj libervole rezignas pri ĝi, kaj kontentiĝas je reta versio, ŝparas al UEA multe da mono, la redaktoro klarigis. Pli oportuna reta versio anstataŭ simpla kopio de la papera revuo momente ne estas planata, ĉar la nunaj teknikaj rimedoj ne permesas aŭtomate generi tian, li aldonis.

Poste li revenis al unu el la lastatempaj kritikoj: kial granda parto de la ĝisnunaj ĉi-jaraj numeroj havas preskaŭ identan turisman foton sur la kovrilpaĝo. Laŭ li tiel okazis, ĉar li simple ne ricevis aliajn taŭgajn fotojn.

- Naŭdek naŭ procentoj, aŭ eĉ pli, el la fotoj kiuj atingas la redakcion, ne taŭgas por la kovrilpaĝo. Bonvulu sendi belajn fotojn! Ial oni kritikas, ke mi aperigas fotojn de homoj, kiuj rigardas en la objektivon, kun Esperanto-flago. Sed ĉu ni ne ĉiuj faras tiajn fotojn? Ĉu mi per teknikaj rimedoj forigu la flagon el la foto? Kaj laŭ unu el la enketoj ĝuste tia kovrilpaĝo estis la plej populara.

Johan Derks en la publiko petis la vorton por evoluigi la temon:

- Vi scias, ke en Libera Folio estis akra diskuto pri ĉio, kio okazis okaze de la minaco de maldungo, kaj oni kritikis vian manieron de redaktado. Tio aperis en mia gvidlibreto por komitatano, mi referencas al artikolo de István Ertl. Ĉu vi povas doni ian ĝeneralan reagon al tio?

La teksto, al kiu aludis Johan Derks, fakte neniam aperis en Libera Folio, sed en la reta diskutejo uea-membroj, kaj poste en la komitata listo, kie ĝi libere legeblas.

Laŭ Stano Marček la kritikon de István Ertl, kiun li ne legis, kaŭzas la malsamaj principoj de la du redaktoroj:

- Fakte mi ne legis tiun artikolon, sed mi pli-malpli scias, kio ne plaĉas al István Ertl en nia revuo. Mi venis al tiu posteno en iom maltrankvila periodo, kiam okazis demisioj, kvereloj, ofendoj, disputoj... Mi estas tia homo, ke mi ŝatas pozitivan rigardon al la mondo. En la unua numero mi promesis pozitivan ĵurnalismon. Mi evitas akran kritikon, ofendojn, artikolojn kiuj kaŭzus doloron al iuj inter ni. Tion oni kritikas, ke mi ne aperigas kritikojn - jes, pozitivajn kritikojn, sed ne artikolojn, kiuj kaŭzus doloron.

István Ertl laŭ Stano Marček tro draste redaktis artikolojn, dum li mem evitas "perforti la aŭtorojn".

- Mi estimas la stilojn de diversaj homoj. Estas afero de eduko, mia patrino min edukis tiel. Mi kolektas stilajn erarojn, sed ne refaras la tutan artikolon, mi ne estas tiel severa kiel ekzemple estis István Ertl. Mi memoras, ke mi iam sendis artikolon pri la muzika grupo Team, kies manaĝero mi estis. Mi opiniis ke ĝi estis bona, kaj mi ne rekonis mian artikolon. Simple mi estas iom alia homo.

Ulrich Lins atentigis, ke redaktoro devas pensi ne nur pri la aŭtoroj, sed ankaŭ pri la legantoj:

- Vi timas ke aŭtoroj ofendiĝas, bone, tiajn sentojn oni povas respekti. Aliflanke oni devas respekti la sentojn de la legantoj. Mi pledus iom malpli da skrupulemo tiurilate. Sed vi diris ke ofte vi ricevas tro multajn kaj longajn artikolojn, kiujn vi devas meti en tirkeston. Ĉu vi ricevas tiom da kontribuaĵoj ke vi ne bezonas mendi artikolojn? Ĉu vi entute mendas artikolojn pri difinitaj temoj?

Responde Stano Marček klarigis, ke li ja ofte mendas artikolojn, ekzemple por la lasta numero tekston de Katalin Kováts, sed ke ne estas facile scii, kion oni devus mendi.

- Ekestis nun tiu strategia komisiono. Mi esperas, ke helpe de la strategia komisiono mi povus ricevi kvalitajn strategiajn artikolojn pri nia estonteco kaj tiel plu.

Respondante al demando de Ans Bakker pri la rolo de la estraro en la produktado de la revuo, li rakontis, ke li daŭre petas la estraranojn kontribui al la revuo.

- Mi ĉeestas ĉiujn estrarkunsidojn, kaj Claude kiu sidas ĉi tie en publiko povas konfirmi, ke mi ĉiam invitas la estraranojn al aktiva kunlaboro. La estraro estas la unuaj kiuj devus kontribui al la revuo, kaj cetere ofta aperas artikoloj de estraranoj en ĝi.

Fotoj: Peter Hauser

Categories: Esperantujo

Anglaj aligatoroj agacis aktivulojn

Libera Folio - Thu, 2011-07-28 21:20

Post suna kaj somerece varma ekskursa tago en merkredo, la nuba kaj venta vetero revenis al Kopenhago en ĵaŭdo, tamen ĉefe sen la persista pluvo kiu plagis la unuajn tagojn de la kongreso.

La ĵaŭdan matenon malfermis la programero Centra Oficejo respondas en la salonego Lapenna, kie kolektiĝis kvindeko da kongresanoj. Sur la podio sidis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, la kongresa asistanto Tobiasz Kaźmierski kaj la kasisto Stanka Starčević.

- Ŝi ankaŭ nun dum la kongreso tre volonte akceptos viajn kotizojn kaj aliajn pagojn, reklamis Osmo Buller.

Iom post la komenciĝo aliĝis plia oficisto, Roy McCoy, kiu respondecas interalie pri la Jarlibro, kaj kiu laboris grandan parton de la nokto por prepari la kongresan kurieron.

Osmo Buller enkondukis la demandohoron klarigante, ke ne okazis iuj drastaj ŝanĝoj en la laboro kaj stabo de la Centra Oficejo post la pasintjara kongreso en Havano.

- Ni pluiris laŭ la jam elprovitaj vojoj. La plej granda afero dum la pasinta periodo estis eble tio ke mi subite malsaniĝis en februaro kaj dum longa tempo estis tute senutila al UEA. Tio ankaŭ kaŭzis multajn problemojn al la funkciado de la Centra Oficejo, sed dank' al la sperto kaj aktiveco de miaj gekolegoj en la oficejo vi apenaŭ rimarkis la aferon.

Laŭ Osmo Buller la efikoj de lia malsano al la taskoj kaj laborstreĉo de la aliaj oficistoj plian fojon montras, ke la oficejo bezonus pliajn laborfortojn.

- Tiuj movadaj politikistoj, kiuj parolas pri tio, ke por tiuj aŭ aliaj gravaj movadpolitikaj agadoj informado ktp ke ne estas sufiĉe da rimedoj por tio, kaj ke la oficistaro prenas tro grandan parton de la rimedoj, ili tamen devus konscii ke la Centra Oficejo estas la vera nervocentro de UEA, kaj multaj el ĝiaj agadoj tuj komencas lami aŭ eĉ komplete interrompiĝas, se iu tie malsaniĝas aŭ forfalas el la sistemo.

Pluraj el la demandantoj kiel kutime plendis pri mankoj en la organizado de la kongreso aŭ demandis pri rutinaĵoj. Interalie estis plendoj pri tio, ke ekster la kongresejo neniel videblas ke tie okazas Esperanto-kongreso. Iu en la publiko proponis, ke la Esperanto-banderoloj, kiuj pli frue dum la kongresa semajno pendis en la centro de Kopenhago, estu retrovitaj kaj pendigitaj ekster la kongresejo.

Osmo Buller ne certis pri la efikeco de tia paŝo, eĉ kaze ke ĝi estus praktike realigebla:

- Tiu ĉi kongresejo estas for de la urbocentro, kaj se oni metas banderolon antaŭ la kongresejo, oni tamen ne vidas ĝin de la strato, krom se ĝi estas ege granda. Tial la afero ne havas grandan praktikan signifon, kaj se oni devas pagi, tio estas perdo de mono. Laŭ mi tial tiuj banderoloj en la urbo estis tre bona ideo, eĉ se ili restis nur ĝis la duono de la kongreso. Kaj ĉiuj kongresanoj estas moviĝantaj reklamiloj se ili portas la kongresan sakon kun la vorto Esperanto. Ĉiam iel ĉio rilatas al mono, kiu ne estas tro abunda, kaj oni devas ĉiam pesi la plusojn kaj la minusojn.

La abunda uzo de la angla lingvo fare de lokanoj en ĉirkaŭkongresaj aranĝoj jam kelkfoje vekis la iriton de kongresanoj. Dum la marda solena akcepto de esperantista delegacio en la urbodomo, la vicurbestro faris sian paroladon en la angla. Tio kaŭzis laŭtajn protestkriojn, kies kulpulo poste proteste forlasis la ejon por ne aŭdi la anglan.

En la demandohoro de la Centra Oficejo pri trudado de la angla dum la ekskursa tago plendis kongresano Sonia Amariglio:

- La afiŝo sur la buso estis en la angla. La ĉiĉerono estis dana, sed parolis angle, kaj la esperantista interpretisto, kiu estis dana, ne bone povis traduki sen la helpo de kelkaj angleparolantoj. Mi petas, ke ĉiĉeronado estu en la loka lingvo. Kaj ĉiuj rimarkis, ke dum la malfermo iu sinjorino parolis sufiĉe longtempe sen traduko. Mi petas, ke oni faru interpretadon post kelkaj frazoj, por ne tro lacigi la ĉeestantojn.

Konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães klarigis, ke ne sufiĉas lertaj danaj interpretistoj al Esperanto, kaj tial oni petis, ke la ĉiĉerono laŭbezone povu gvidi la ekskurson en la angla:

- Se montriĝus, ke la koncerna dana esperantisto ne kapablus ĉion interpreti, tiam iu alia povus eventuale helpi. La profesiaj danaj gvidantoj estas tre ĵaluzaj pri sia laboro, kaj ili ne volis doni al niaj interpretistoj anticipe preparitan tekston. Tial la bezono havi alian lingvon krom la dana - aŭ ni devus preĝi, ke iu plia en la grupo sciu la danan por helpi la interpretiston. La celo estas, ke oni ricevu klarigon en Esperanto. Se oni uzas iun alian lingvon krom la dana, tio estas detalo, kiu laŭ mi ne devus esti granda problemo.

Brian Moon ne opiniis la klarigon sufiĉa:

- La esenco de la plendo estis, ke dana ĉiĉerono parolis angle, kaj dana esperantisto devis traduki el la angla al Esperanto. Fakte mi miras ke la dana akompananta esperantisto akceptis. Se mi estus en tia pozicio, mi insistus, ke okazu alimaniere. Sed ŝajnas al mi ke mankas iom da atento flanke de la kongresaj organizantoj. Rilate la banderolon, mi miras ke ĉi tiu kongresejo disponas tiom malmulte da rimedoj anonci eksteren, kio okazas interne - tio estas komerca stultaĵo.

Malmultaj demandoj temis konkrete pri la funkciado de la Centra Oficejo. Otto Prytz laŭdis la laboron de la oficistoj, kiuj voĉlegas ĉiun numeron de la revuo Esperanto por blinduloj, sed plendis, ke ĉi-jare oni ne povis ricevi la kongresan libron en brajla formo. Montriĝis ke la brajla versio ne estis produktita, ĉar malsanis la volontula organizanto de la tasko, la freŝbakita honora membro Rob Moerbeek.

Fine de la demandohoro Osmo Buller dankis la ĉeestintojn pro ĉiuj demandoj kaj konsiloj pri plibonigoj.

- Ni estas viaj servistoj, kaj mi estas ĝoja, eĉ fiera, ke mi kaj miaj gekolegoj povas labori en asocio kie ni povas helpi en plej diversaj manieroj al tiel nekredeble brilaj fantaziaj homoj kiaj estas vi!

Fotoj: Peter Hauser

Categories: Esperantujo

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2011

Libera Folio - Thu, 2011-07-28 20:05

POEZIO

Unua premio: Jorge Camacho Cordón (Hispanio) pro "Sezonoj";

Dua premio: Ulrich Becker (Usono) pro "Adiaŭa festo";

Tria premio: Jorge Camacho Cordón pro "Lokoj";

Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro "Vivhorloĝo".

Partoprenis 43 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj.

 

PROZO

Unua premio: ne aljuĝita;

Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Brokante";

Tria premio: Sten Johansson pro "Nova amiko de Sinjoro Brunner";

Honora mencio: Ulrich Becker pro "Malapero de knabo".

Partoprenis 20 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj.

 

ESEO

Premio "Luigi Minnaja": Davide Astori (Italio) pro "La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado";

Dua premio: Jan Werner (Ĉeĥio) pro "Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado";

Tra premio: Filippo Franceschi (Italio) pro "Post legado de 'La mava lingvo'";

Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro "Tutmondaj defioj de la klimatŝanĝiĝo".

Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 landoj

 

TEATRAĴOJ

Unua premio : ne aljuĝita;

Dua premio: ne aljuĝita;

Tria premio: Doron Modan (Israelo) pro "Justa juĝo";

Honora mencio: João José Mendes Quiterno dos Santos (Portugalio) pro "Aŭtodafeo";

Honora mencio: Georgo Handzlik (Pollando) pro "Kompleta (preskaŭ) historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto". 

Partoprenis 8 verkoj de 8 aŭtoroj el 6 landoj.

 

KANTO

Premio "An Song-San pri Kanto": ne aljuĝita;

Dua premio: Rogerio Borges kaj Eric Languillat (resp. muziko kaj teksto; Francio) pro "Tatua Papili'";

Tria premio ne aljuĝita.

Partoprenis: 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

 

FILMO

Unua premio: Roman Dobrzyński (Pollando) pro "Japana printempo – Oomoto 2009";

Dua premio: ne aljuĝita;

Tria premio: ne aljuĝita.

Partoprenis: 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

 

INFANLIBRO DE LA JARO

"Avo Paŭlo", verkita kaj eldonita de Margrit Vollertsen-Diewerge, trad. Pit Hauge (Germanio).

Partoprenis 5 verkoj de 5 eldonejoj el 5 landoj.

Categories: Esperantujo

Esperantista atako gaje malsukcesis 7-3

Libera Folio - Thu, 2011-07-28 12:35

La esperantan taĉmenton konsistigis kunludantoj el Nederlando, Danio (2), Nepalo, Japanio, Kolombio, Meksiko (2), Usono kaj Britio, inter ili du virinoj (Margerita Huirion el Meksiko kaj Sasha Murr el Britio). Kvankam pli malpli hazarde kolektita dum la kongreso kaj sen preparo (Latifou Gbadamassi el Benino eĉ sen ŝuoj povis kontribui per golo), la partoprenantaro tamen havis multe da ĝojo.

La matĉo finiĝis per 7-3 por la lokuloj, ĉar la esperantistoj ne povis utiligi plurajn ŝancojn por akiri pli bonan rezulton. Akiumi Okabe, Alvaro Cortes kaj Latifou Gbadamassi estis el sporta vidpunkto la steluloj de la taĉmento. Sur la foto Alvaro Cortes el Kolombio atakas kontraŭ la neesperantistoj. En la fono videblas Kim Henriksen.

Raporto kaj foto: Peter Hauser

Categories: Esperantujo

Plenpulme de lingvoekologio ĝis redaktora kontrakto

Libera Folio - Tue, 2011-07-26 20:00

Marde matene la estraro de UEA respondis al la demandoj de membroj en la granda salono Lapenna, kie tamen nur kvindeko da kongresanoj kolektiĝis je la komenca horo de la programero, la naŭa matene. Ĝis la fino de la pridemandado eniris plia deko da kongresanoj.

Kiam komenciĝis la tradicia programero, la lampoj en la salono ial iom post iom malŝaltiĝis kvazaŭ por teatraĵo, tiel ke fine videblis nur la scenejo, kie la estraranoj sidis malantaŭ podio. Estrarano Loes Demmendal unue serĉis ŝaltilon en la kulisoj, sed ne trovinte ĝin, elkuris el la salono por trovi respondeculon. Post kelkaj minutoj la lampoj denove ŝaltiĝis, tiel ka la ĉeestantoj povis vidi ne nur la estraron, sed ankaŭ unu la alian.

Tuj la unuan demandon kaptis Johan Derks, kiu pli frue distribuis inter ĉiuj komitatanoj de UEA sian "gvidlibron" pri tio, kiel la komitato fortigu sian pozicion kontraŭ la estraro. Li demandis, kial la estraro ankoraŭ ne fintraktis lian proponon enkonduki retan voĉdonadon en la komitato.

- Ĉar inter du kongresoj estas tre malfacile kontroli la decidojn kaj la ĝeneralan agadon de la estraro, estus tre grave ke la komitatanoj povu ankaŭ influi tiujn decidojn kaj eĉ voĉdoni. Nun la komitatanoj povas voĉdoni nur dum la kongreso. Antaŭ unu jaro en Havano la komitato decidis, ke la estraro instalu metodon por reta voĉdonado, kaj la estraro havis tutan jaron por efektivigi tiun decidon. Sed malgraŭ multaj certigoj kaj promesoj de pluraj estraranoj tio ne okazis. Ankoraŭ ni atendas, kaj pri tiu atendado mi volus havi adekvatan respondon de la estraro, diris Johan Derks.

Responde ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak klarigis, ke la demando estis transdonita al la komisiono pri strategiaj demandoj, kaj ankaŭ plurfoje pritraktita de la estraro. Kiel unu kialon de la malfruiĝo ŝi menciis la malsaniĝon de ĝenerala direktoro Osmo Buller. Prezidanto Probal Dasgupta siavice klarigis, ke la afero entute ne povis esti rapide traktita, ĉar necesus ŝanĝo de statuto, kio postulas multe da tempo kaj laboro.

- La postulo de s-ro Derks temis ne nur pri reta voĉdonado, sed pri tia reta voĉdonado, kies rezulto tuj validu, sen posta ratifo en kunsido, kaj ĝuste por tio necesus statuta ŝanĝo, alikaze eblus per simpla plimulto en la komitato ŝanĝi la regularon, diris Probal Dasgupta.

Pri tia klarigo Johan Derks forte malkonsentis:

- Mi postulis nenion, krom ke la decido de la komitato estu respektita. En tiu decido nenio estis menciita pri tuja leĝigo de retaj voĉdonadoj - tio estas io, kio povas esti ellaborite poste. Mi ankaŭ volas komenti pri la aserto de Barbara Pietrzak, ke la estraro donis la aferon al la strategia komisiono. Jes, oni povas transdoni, sed ĉu la komisiono akceptis ĝin? Ĉiu povas kontroli en la komitata listo - Mark Fettes diris, ke tio ne estas la kazo. Do mi bedaŭras diri, ke Barbara Pietrzak diras malveraĵojn.

Pri tio siavice ne konsentis Barbara Pietrzak mem:

- Mi ne mensogas, mi diras kiel statas la vero, kaj mi volonte tion ripetas. Rilate la komitatajn decidojn, ni ricevas ilin en la formo de rekomendoj. Ĉiu kongresano povas partopreni la kunsidojn de la komitato, kie ni prezentas kiel ni realigis la rekomendojn de la antaŭa Universala Kongreso, kion ni povis realigi kaj kion ne povis, tio estas en nia raporto, kiun la komitato akceptis.

El la publiko Ivo Osibov tuj atentigis, ke la decidoj de la komitato ne estas rekomendoj.

- La decidoj estas ĝuste decidoj, kaj devigaj al ĉiuj aliaj organoj, super kiuj staras la komitato.

Manfred Westermayer, prezidanto de Asocio de Verduloj Esperantistaj, demandis, kion la asocio faru por antaŭenigi statutŝanĝon, tiel ke inter la bazaj valoroj de UEA aldone al respekto al la homaj rajtoj estu aldonita ankaŭ laboro por daŭripova evoluo.

Laŭ Probal Dasgupta, la asocio jam survojas en tiu direkto, sed ŝanĝo de statuto estas komplika afero.

- Por tio estas proceduro, kiun oni devas sekvi. Tio estas la formala respondo. Substanca respondo estas, ke la komisiono por strategiaj demandoj celu transformi la asocion en ekologian asocion - en lingvoekologian asocion. Tio estas malrapida laboro, ĉar grandega parto de la membraro estas tre suspektema pri iaj ajn ŝanĝoj. Ŝanĝi la statuton estas koste, oni tial kunmetu la diversajn ŝanĝoproponojn. Tion oni verŝajne faros post du-tri jaroj. Entute temas pri evoluo de la asocio al pli daŭripova, ekologie respondeca asocio.

La demando pri la revuo Esperanto kaj ĝia redaktoro kelkfoje leviĝis dum la diskuto, kaj pli proksime al la fino de la programero Steven Brewer petis, ke la estraro tamen resumu la historion kaj rezultojn pri la redaktoro kaj redaktopolitiko de la revuo. Tion faris estrarano Barbra Pietrzak, klarigante la okazintaĵojn el sia perspektivo.

- Kiel estrarano pri informado kaj ĝenerala sekretario mi povas iomete paroli pri la laboroj kaj diskutoj dum la antaŭa oficperiodo. Ekde sia unua kunsido, la estraro elektita en Jokohamo ricevadis por diskuto, konsidero kaj traktado diversajn kritikojn pri la revuo, pri ĝia nivelo kaj tiel plu. Unua ideo por ŝanĝi la situacion tiam estis sugesti al la redaktoro kreon de eta redakcia komitato ĉirkaŭ li.

- Tio ne realiĝis, kaj daŭre la estraro estis atakata pro la redaktado de la revuo. Ĝenerale oni diris ke jes, estas bela revuo, kun multaj fotoj koloraj kaj tiel plu, sed ĉu tia estu la organo de UEA? Aŭskultante niajn kritikojn la redaktoro ĉiam alvokis nin kunlabori, sed ne alportis konkretajn rezultojn. Pro tio la malnova estraro proponis ke la aŭtomateco de la kontrakto kun la redaktoro en iu momento estu haltigita. En iu momento ankaŭ en geedzeco povas veni momento iom halti kaj vidi, kion eblas fari por ke la geedzeco reprenu la koloron.

En tiu momento la antaŭa estrarano Ans Bakker, kiu ĝis tiam nur disportis la publik-mikrofonon, mem kaptis ĝin por eniri la diskuton:

- Tiukaze oni dancu! Sed ĉu la estraro surpaperigis la plendojn, parolis kun la redaktoro kun protokolo, ĉu tio troviĝas sur papero? Tio estas tre gravaj demandoj.

- La estraro protokolis, kaj ĉiuj opiniinterŝanĝoj estas dokumentitaj en la estrara reta diskutlisto, kiu ja ne malaperas, sed estas historia dokumento, diris Barbara Pietrzak.

Ans Bakker, kiu mem estis estrarano dum la koncerna periodo, asertis, ke ŝi persone tamen ne memoras tiajn plendojn. Tiam Peter Hauser kaptis la mikrofonon, kaj argumentis, ke necesus unue scii, kiu transprenos la laboron antaŭ ol nuligi la kontrakton de la nuna redaktoro.

- Vi ne povas malkonstrui domon antaŭ ol scii kio okazos poste, li diris.

Barbara Pietrzak ne akceptis la argumenton:

- Neniu malkonstruis domon! Temis nur pri tio, ke oni faru normalan reanalizon de la laboro!

Proksimiĝis la finaj minutoj de la kunsido, kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiu ĝis tiam sidis silenta en la dua vico, kaptis la vorton laŭtvoĉe, sen mikrofono, por anonci tempomankon kaj doni klarigojn pri la kontrakto de la redaktoro:

- Mi nun finas la kunsidon, kaj diras, ke la kontrakto validas ĉiam por kalendara jaro, se neniu el la partioj antaŭ la fino de aŭgusto retiras sin. La pasintjara decido signifis ke oni retiris la kontrakton kaj donis al aliaj la eblon kandidatiĝi. Se la decido ne estus nuligita, Stano Marček tamen estus estinta redaktoro ĝis la fino de la pasinta jaro. Dum la kvin monatoj oni estus okaziginta konkurson pri redaktoreco, kaj iam en oktobro-novembro elektinta novan redaktoron, kies unua tasko estus redakti la januaran numeron de la sekva jaro.

- Do ne estis iu ajn risko, ke subite oni ne havus redaktoron. En 1986 ni havis problemon, kiam ni revenis el UK en Pekino. La antaŭa redaktoro tiam mem retiriĝis. Tiam la Centra Oficejo mem, Simo Milojević kaj mi, redaktis la numeron, kaj nur kelkajn monatojn poste ni povis havi redaktoron.

- La nuna kontrakto estis jam malnova, estis kelkaj teknikaj, financaj paragrafoj, kiuj malnoviĝis. Tial ankaŭ mi kiel direktoro estis kontenta, ke oni retiris ĝin, por povi renegoci arkaikiĝintajn punktojn. Sed nun ili daŭre validas kaj estas aplikataj. Sed nun ni devas malplenigi la salonon, finis Osmo Buller.

La lastan vorton en la granda salono Lapenna tamen ricevis Ans Bakker, kiu plu tenis la mikrofonon en sia mano:

- Pulmojn li havas! Sen mikrofono!

La grandaj fotoj: Peter Hauser

Categories: Esperantujo

Pages

Subscribe to Esperanto en Germanio aggregator