Esperantujo

Seulo gastigos la kongreson en 2017

Libera Folio - Sat, 2015-04-25 22:05

La Estraro de UEA devis diskuti nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj detale dokumentitaj.

Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por sukcesa okazigo de la plej grava Esperanto-evento de la jaro. Pri tio raportis jam pli frue la Ĝenerala Sekretario Martin Schäffer kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kiuj pasintjare faris esplorviziton al ambaŭ lokoj.

La Universala Kongreso okazos en Seulo por la dua fojo. En 1994 ĝi gastigis la 79-an UK kun 1776 aliĝintoj. Korea Esperanto-Asocio estas unu el la plej viglaj landaj asocioj de UEA. Pri tio elstare atestas ankaŭ la fakto, ke la nombro de individuaj membroj en Korea Respubliko pli ol duobliĝis pasintjare; el 52 al 112.

Gazetara komuniko de UEA

Categories: Esperantujo

TEJO plu disdonos kondomojn

Libera Folio - Wed, 2015-04-01 08:15

La komitato de TEJO dum sia jarŝanĝa kunveno en Germanio decidis, ke estraranoj de la asocio dum junularaj renkontiĝoj disdonu al ĉiuj TEJO-membroj "kondomojn en diversaj mezuroj kaj tipoj, kun slogano 'TEJO protektas vin'".

Kiam la decido iĝis pli vaste konata, ĝi kaŭzis iom da konsterno kaj protestoj inter la membraro, kaj oni iniciatis retan voĉdonadon por nuligi aŭ ŝanĝi la decidon. Tamen, laŭ raporto ĵus aperinta en la komitata listo, la kontraŭkondomuloj ne sukcesis mobilizi siajn subtenantojn, dum la plej multaj komitatanoj spite multajn memorigojn tute ignoris la retan voĉdonadon.

La proponon nuligi la komitatan kunsidon pri kondomoj subtenis nur 6 komitatanoj. 11 komitatanoj kontraŭis la nuligon, dum 48 pliaj komitatanoj neniel reagis. Alia propono en la reta voĉdonado estis, ke kondomoj ja estus disdonitaj al TEJO-anoj, sed nur se tio estas finance profita aŭ almenaŭ ne monperda. Tiun proponon subtenis 11 komitatanoj, kontraŭis 5, kaj sin detenis 2. Denove 48 komitatanoj tute ne reagis.

En la voĉdonoj partoprenis do respektive 17 kaj 18 komitatanoj, kio egalas 35,4% kaj 37,5% de la tuta komitato. Por ke la voĉdonoj estu validaj devus voĉdoni almenaŭ 24 komitatanoj, informis la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, post la voĉdonado. Tio signifas, ke la pli frua decido plu validas, kaj la estraranoj de TEJO devos dum venontaj junularaj renkontiĝoj aktive disdoni al membroj de la asocio kondomojn kun la teksto "TEJO vin protektas".

Intertempe Libera Folio akiris informojn pri la nepublikaj diskutoj kiuj antaŭis la kondoman decidon. Laŭ sekreta estrara protokolo, TEJO jam antaŭ pli ol jaro planis mendi la verdstelajn kondomojn ĉe fabrikanto en Krimeo, kaj Germana Esperanto-Junularo eĉ mendis provliveron por disdono dum la junulara aranĝo Aroma Jalto.

Tamen, post la rusia anekso de Krimeo retaj transpagoj tien malebliĝis, kaj krome la prov-kondomoj kun la emblemo de Germana Esperanto-Junularo estis konfiskitaj ĉe la fabrikinto surbaze de la rusia leĝo kontraŭ "geja propagando". La GEJ-aktivuloj tamen jam trovis du novajn eblajn liverantojn, en Usono (Penisilvanio) kaj en Pollando (Kacowice).

Diskutinte la prezproponojn, kaj post testado de specimenoj en mallarĝa rondo, la Estraro decidis produktigi kondomojn nur verdajn, krom la slogano "TEJO protektas vin" ankaŭ kun la frazoj "Mil semoj perdiĝas", "Mi longe penis", "Post longa traborado", "Jam teni min ne povas" kaj "Rekta kaj tre difinita". Specifaj protektiloj por apartaj emoj haveblos kun kvinpinta kapo kaj kun melona gusto.

Opono al la propono venis el diversaj movadaj anguloj. Iom antaŭvideble, aŭdiĝis katolikaj voĉoj, sed protestis ankaŭ tiuj kiuj volus atingi senpagan disdonon ankaŭ de virina kontraŭkoncipilo, kaj anoj de la dissendolisto DENASK, kiuj timas malpliiĝon de denaskuloj. Male, ĝisostuloj kiuj trovas denaskismon kontraŭa al la interna ideo kaj la fundamenta neŭtraleco de Esperanto, aplaŭdis la iniciaton de TEJO.

La punkbando Piĉismo intertempe planas lanĉi sian "Kondomo de Morto", kun samplaĵoj el papaj frazoj.

Laŭ la leĝo de Tonyo, enmiksiĝis lingvaj debateroj. Renato Corsetti trovis la ĉefan problemon de la ideo en la nefundamenta vorto "kondomo". Laŭ li devus sufiĉi "naskigilingo". Tim Morley tiam avertis ke ligi la vortojn "Esperanto" kaj "lingo" povas havi negativan efikon en anglalingvujoj.
Categories: Esperantujo

TEJO ricevis EU-subvencion de 20.000 eŭroj

Libera Folio - Sat, 2015-03-28 19:20

La administra subvencio celas helpi la daŭripovan agadon de junularaj organizoj, kiuj estas aktivaj en almenaŭ 12 el la programlandoj. La subtensumo estas decidata laŭ la nombro de oficistoj kaj statutaj renkontiĝoj, kiel estrarkunsidoj aŭ komitataj kunsidoj.

TEJO ricevadis similajn subvenciojn ĝis 2011. Tamen, kiam estis pritraktata la subvencio por 2012, EACEA ekhavis dubojn pri la jura personeco de TEJO, kaj decidis ne plu pagi la subvencio, rakontas Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO.

– Klarigi la situacion daŭris tre longe kaj tial por 2013 ni eĉ ne povis provi pretigi subvencipeton. Finfine EACEA konstatis, ke nia jura statuso tamen estas taŭga por ricevi subvenciojn, do ni ekprovis denove por 2014. Tiu unua provo post la paŭzo kaj en fakte jam nova programo (“Erasmus+ KA3 Kunlaboro por civitana socio”) ne estis sukcesa.

Ĉar la peto por 2014 ne sukcesis, laŭ Łukasz Żebrowski estis iom surprize, ke por 2015 EACEA tamen decidis pagi la subencion.

– Ĉi-jare estis malatendite kaj des pli ĝojige ke TEJO ricevis la subvencion, ĉar EACEA preferas daŭre subteni jam subtenitajn asociojn en la programo, do tiujn, kiuj havis la administran subvencion en pasinta jaro. Al la ricevo grave kontribuis niaj atingoj en eksteraj rilatoj kaj la rekonceptigado de la subvencipeto gvidita de ties ĉefverkinto Veronika Poór, kun helpoj kaj konsiloj de aliaj estraranoj, aktivuloj kaj spertuloj.

Preskaŭ samtempe kun la aljuĝo de la administra subvencio al TEJO la asocio ricevis ricevis ankaŭ alian bonan novaĵon, Łukasz Żebrowski rakontas:

– TEJO krome ricevis subvencion de la programo Seed Funding de la Norda-Suda Centro de la Konsilio de Eŭropo. La subvencio estas por projekto kiu ebligos al ni spertinterŝanĝon inter afrikaj kaj eŭropaj aktivuloj dum IJK en Wiesbaden. Danke al ĝi al IJK venos du gvidantoj de junulara Esperanto-movado en Burundo kaj Kenjo. Tiu ĉi subvencio multe ŝuldas al nia strukturita, konstanta kaj altkvalita agado en eksteraj rilatoj. La subvencipeton mem kunkreis (alfabetorde): Sharifa Abas, Paulinka Kožuchová, Michael Boris Mandirola, Veronika Poór, Manuela Ronco, Mlossi Saidi, Tomasz Szymula kaj mi.
Categories: Esperantujo

Estraro de UEA tuj decidos pri redaktoro

Libera Folio - Tue, 2015-03-24 18:35

Unu el la anoncitaj prioritatoj de la nuna estraro de UEA estas renovigo de la retejo kaj revuo de la asocio. En oktobro 2013 kiel nova redaktoro de la revuo Esperanto estis elektita la tiam 57-jara brazilano Fabrício Valle.

Tamen la estraro ne tute kontentis pri lia laboro, kaj en septembro 2014 la prezidanto de UEA, Mark Fettes, en la komitata diskutejo anoncis, ke la kontrato ne estos longigita por plena jaro.

– La Estraro, kvankam ĝi ne postulas perfektecon, tamen ne estas plene kontenta pri kelkaj gravaj aspektoj de la revuo, interalie la postprovlega korektado de lingvaj kaj tajperaroj, la ĵurnalisma traktado de movade gravaj temoj, kaj la komunikado de klara, informita, kaj inspira bildo pri la strategia evoluo de UEA. Aliflanke la Estraro konscias pri la volo de la redaktoro plibonigi tiujn flankojn de sia laboro, kaj volas doni al li pli da ŝancoj tion realigi.

Anstataŭ longigo de la kontrakto por plena jaro, oni tial decidis doni al Fabrício Valle kontrakton nur por la unuaj sep numeroj de 2015.

– Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado sur la menciitaj kampoj, kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj, klarigis Mark Fettes tiam.

Laŭ informoj en la komitata listo, la nombro de abonantoj de la revuo plu falis dum la unua jaro de la redaktoreco de Valle. Malgraŭ la sufiĉe drastaj grafikaj kaj redaktaj ŝanĝoj enkondukitaj de la nova redaktoro, ne realiĝis la esperoj pri pozitiva turno de la longtempa falanta tendenco. Ankaŭ ne restantaj abonantoj ne ŝajnas plene kontenti pri la revuo.

Male, ekzemple en kaosa kunveno de la legantoj de la revuo Esperanto en la UK en Bonaero precipe pli aĝaj membroj plendis pri la nova grafiko, kiu faris la revuon malpli facile legbla pro la abunda uzo de koloraj tekstofonoj kaj malpli grandaj literoj. La enhavo estis ofte kritikata pro neseriozeco, kaj lastatempe la revuo krome foje aperis kun malfruo.

Iom lastmomente, la 15-an de marto, la estraro komencis enketi inter hazarde elektitaj legantoj, kion ili opinias pri la nuna enhavo de la revuo, kian enhavon ili deziras vidi en ĝi, kaj kiamaniere la revuo pliboniĝis aŭ mapliboniĝis dum la redaktora periodo de Valle.

Pri la sorto de la redaktora kontrakto en la Facebook-paĝo de UEA scivolis  Francisco Javier Moleón, iama oficisto de UEA:

– Laŭ mia scio (kaj laŭ jena mesaĝo de la Prezidanto) la Estraro de UEA devus decidi ĝis fino de marto, t.e. post apenaŭ unu semajno, kio okazos pri la revuo Esperanto kaj ties redaktoro-redaktado: "Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado [...] kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj". Ĉu la sekvaj paŝoj estas jam deciditaj? Ĉu la Estraro emas pori aŭ malpori la pluigon de la redakt(or)o-linio? Mi devas agnoski, ke mi ne multe sekvas la revuon lastatempe. Kaj tio okazas ne nepre pro pigreco miaflanka sed pro tio, ke ĝi ne sukcesas veki mian intereson.

Ĝis nun la demando almenaŭ tiuloke ne ricevis respondon, do Libera Folio turnis sin rekte al Mark Fettes por ekscii, kiel statas la afero. Jen kion li respondis:

– Ne okazis ankoraŭ formala decido, kvankam la estraro diskutis la demandon en sia lasta kunsido. Kompreneble, se ni ne renovigus la kontrakton, ni devus tuj ekserĉi novan redaktoron, por eklabori ekde la UK. Ni baldaŭ decidos.
Categories: Esperantujo

Esperanta ŝercejo ne evitas etnajn antaŭjuĝojn

Libera Folio - Sun, 2015-03-22 21:31

La organizo E@I ĵus lanĉis novan retejon: Ridejo, retejo por ŝercoj en Esperanto. Humuraj retejoj estas multegaj en aliaj lingvoj, sed ĝis nun mankis simila en Esperanto. Tial E@I venas kun la verdlingva retejo, por humurigi kaj amuzigi Esperantistojn.

La funkciado estas simpla kaj simila al tiu, kiun oni trovas en multaj tiaj retejoj: ŝercoj kaj amuzaj bildoj estas ordigitaj laŭ pluraj kategorioj, kaj legantoj povas proponi ŝercojn (viaj aldonoj estas tre bonvenaj!), voĉdoni por la plej amuzaj kaj diskonigi ilin en sociaj retoj.

La retejon, kiu estis delonge planata, fine realigis Matthieu Desplantes (nova ĉi-jara dungito de E@I), kiu pasintjare programis ankaŭ la projekton Bonan Apetiton – retejon pri la veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto.

La logotipo de la nova retejo estas verko de la nova volontulino de E@I, Jelena Ĥusanova el Rusio.

La retejo nun enhavas nur malmultajn ŝercojn, la ideo estas krei platformon, kie Esperantistoj mem kontribuu kaj aldonadu la ŝercojn. Kiel diras kunordiganto de E@I Peter Baláž:

– La ŝercoj estas foje tikla afero, ili kapablas foje kolerigi aŭ ofendi homojn, sed ni esperas, ke nian retejon homoj vizitados ĉefe por amuziĝi. Ankaŭ humuron oni devas trakti kun humuro :). La celo de la retejo ne estas iun konkretan humiligi, sed disponigi platformon, kie ni povas ĉiuj alŝuti niajn ŝatatajn ŝercojn kaj kundividi ilin kun aliaj esperantistoj de la mondo.

Vi ĉiuj do estas bonvenaj kontribui al la historie unua reta kolekto de ŝercoj en Esperanto! Peter Baláž
Categories: Esperantujo

Esperanta ŝercejo ne evitas etnajn antaŭjuĝojn

Libera Folio - Sun, 2015-03-22 21:31

La organizo E@I ĵus lanĉis novan retejon: Ridejo, retejo por ŝercoj en Esperanto. Humuraj retejoj estas multegaj en aliaj lingvoj, sed ĝis nun mankis simila en Esperanto. Tial E@I venas kun la verdlingva retejo, por humurigi kaj amuzigi Esperantistojn.

La funkciado estas simpla kaj simila al tiu, kiun oni trovas en multaj tiaj retejoj: ŝercoj kaj amuzaj bildoj estas ordigitaj laŭ pluraj kategorioj, kaj legantoj povas proponi ŝercojn (viaj aldonoj estas tre bonvenaj!), voĉdoni por la plej amuzaj kaj diskonigi ilin en sociaj retoj.

La retejon, kiu estis delonge planata, fine realigis Matthieu Desplantes (nova ĉi-jara dungito de E@I), kiu pasintjare programis ankaŭ la projekton Bonan Apetiton – retejon pri la veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto.

La logotipo de la nova retejo estas verko de la nova volontulino de E@I, Jelena Ĥusanova el Rusio.

La retejo nun enhavas nur malmultajn ŝercojn, la ideo estas krei platformon, kie Esperantistoj mem kontribuu kaj aldonadu la ŝercojn. Kiel diras kunordiganto de E@I Peter Baláž:

– La ŝercoj estas foje tikla afero, ili kapablas foje kolerigi aŭ ofendi homojn, sed ni esperas, ke nian retejon homoj vizitados ĉefe por amuziĝi. Ankaŭ humuron oni devas trakti kun humuro :). La celo de la retejo ne estas iun konkretan humiligi, sed disponigi platformon, kie ni povas ĉiuj alŝuti niajn ŝatatajn ŝercojn kaj kundividi ilin kun aliaj esperantistoj de la mondo.

Vi ĉiuj do estas bonvenaj kontribui al la historie unua reta kolekto de ŝercoj en Esperanto! Peter Baláž
Categories: Esperantujo

Krimeo iĝis ruslingva retejo

Libera Folio - Sun, 2015-03-22 21:30

Fine de decembro estis lanĉita la informa retejo pri Krimeo, uzanta la Esperantan nomon – krimeo.ru. La kreinto kaj ĉefa aŭtoro de la retejo estas Aleksandr Marv – krimea bloganto en la platformo Livejournal.com (lia ruslingva blogo troveblas laŭ la adreso marv.livejournal.com).

La retejo mem dume estas relative malplena (kun eble dudeko da artikoloj), sed ĝia oficiala reklamado startis nur la 17an de marto, kiam la kreinto publikigis en sia blogo la unuan informon pri la retejo. Interalie, la aŭtoro klarigis la elekton de tia nomo, farinte malgrandan reklamon por Esperanto:

Plej unue mi volus klarigi, kio estas "Krimeo". Tradukite el Esperanto "Krimeo" signifas Крым [Krimeo en la rusa]. Esperanto estis dekomence kreita por servi kiel universala internacia lingvo, dua (post la gepatra) por ĉiu klera homo. Tial mi decidis doni al la retejo internacian nomon - tiun, kiun en ideala situacio devus kompreni ĉiu homo sur la planedo. Krome, konsentu, "Krimeo" bele sonas.

En la komentoj Aleksandr Marv rakontis pri la elekto de la nomo iom pli detale:

Mi iam aŭdis pri la ekzisto de Esperanto. Ĝenerale, la elekto de la retej-nomo estas tre krea tasko. Mi penis, ke la nomo estu ne "io ajn", sed ke ĝi plaĉu, bele sonu, asociiĝu kun Krimeo kaj estu facile memorebla. Kiam mi legis la guglajn paĝojn respondajn al la serĉ-peto "Крым" (Krimeo), ie mi trovis la ligilon al la traduk-paĝaro, kiu proponis traduki la nomon al Esperanto. Mi ekinteresiĝis kaj sekvis la ligilon. Kredu, kiam mi ekvidis la vorton "Krimeo" mi tuj vere enamiĝis al ĝi. Ĝi aspektis kaj sonis ĝuste tiel, kiel mi volis. Mi certas, ke dank' al Esperanto la retejon atendas longa kaj interesa historio.

La blogo de Aleksandr Marv estas ĉefe dediĉita al la novaĵoj kaj raportoj pri Krimeo. La aŭtoro subtenas la pasint-jarajn krimeajn okazaĵojn; la ĉeftitolo de lia blogo eĉ estas "Ĝentila blogo" (aludo al la esprimo "ĝentilaj homoj" – tiel oni nomis la rusiajn soldatojn, vestitajn en verdaj nemarkitaj uniformoj, kiuj aperis en Krimeo februare 2014). Ankaŭ la ĵus lanĉita retejo uzas la subtitolon "Ĝentila retejo", tamen ĝia enhavo, ŝajne, ne estos politika, sed estos dediĉita nur al la raportoj pri vidindaĵoj kaj interesaj lokoj de Krimeo.

Paŭlo Moĵajevo

Categories: Esperantujo

Krimeo iĝis ruslingva retejo

Libera Folio - Sun, 2015-03-22 21:28

Fine de decembro estis lanĉita la informa retejo pri Krimeo, uzanta la Esperantan nomon – krimeo.ru. La kreinto kaj ĉefa aŭtoro de la retejo estas Aleksandr Marv – krimea bloganto en la platformo Livejournal.com (lia ruslingva blogo troveblas laŭ la adreso marv.livejournal.com).

La retejo mem dume estas relative malplena (kun eble dudeko da artikoloj), sed ĝia oficiala reklamado startis nur la 17an de marto, kiam la kreinto publikigis en sia blogo la unuan informon pri la retejo. Interalie, la aŭtoro klarigis la elekton de tia nomo, farinte malgrandan reklamon por Esperanto:

Plej unue mi volus klarigi, kio estas "Krimeo". Tradukite el Esperanto "Krimeo" signifas Крым [Krimeo en la rusa]. Esperanto estis dekomence kreita por servi kiel universala internacia lingvo, dua (post la gepatra) por ĉiu klera homo. Tial mi decidis doni al la retejo internacian nomon - tiun, kiun en ideala situacio devus kompreni ĉiu homo sur la planedo. Krome, konsentu, "Krimeo" bele sonas.

En la komentoj Aleksandr Marv rakontis pri la elekto de la nomo iom pli detale:

Mi iam aŭdis pri la ekzisto de Esperanto. Ĝenerale, la elekto de la retej-nomo estas tre krea tasko. Mi penis, ke la nomo estu ne "io ajn", sed ke ĝi plaĉu, bele sonu, asociiĝu kun Krimeo kaj estu facile memorebla. Kiam mi legis la guglajn paĝojn respondajn al la serĉ-peto "Крым" (Krimeo), ie mi trovis la ligilon al la traduk-paĝaro, kiu proponis traduki la nomon al Esperanto. Mi ekinteresiĝis kaj sekvis la ligilon. Kredu, kiam mi ekvidis la vorton "Krimeo" mi tuj vere enamiĝis al ĝi. Ĝi aspektis kaj sonis ĝuste tiel, kiel mi volis. Mi certas, ke dank' al Esperanto la retejon atendas longa kaj interesa historio.

La blogo de Aleksandr Marv estas ĉefe dediĉita al la novaĵoj kaj raportoj pri Krimeo. La aŭtoro subtenas la pasint-jarajn krimeajn okazaĵojn; la ĉeftitolo de lia blogo eĉ estas "Ĝentila blogo" (aludo al la esprimo "ĝentilaj homoj" – tiel oni nomis la rusiajn soldatojn, vestitajn en verdaj nemarkitaj uniformoj, kiuj aperis en Krimeo februare 2014). Ankaŭ la ĵus lanĉita retejo uzas la subtitolon "Ĝentila retejo", tamen ĝia enhavo, ŝajne, ne estos politika, sed estos dediĉita nur al la raportoj pri vidindaĵoj kaj interesaj lokoj de Krimeo.

Paŭlo Moĵajevo

Categories: Esperantujo

Filmo pri denaskuloj fulme disvastiĝis

Libera Folio - Mon, 2015-02-23 10:30

La Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.  Ĝi estas okazo varbi por lingvaj rajtoj kaj multlingveco tutmonde.

TEJO konsideras tiujn agadokampojn speciale gravajn kaj ofte defendas lingvajn rajtojn kaj multlingvecon kadre de sia agado en grupoj de neregistaraj organizoj kiel FOJE kaj IKRJO kaj dum konsultadoj de Unesko kaj Eŭropunio.

Por atentigi pri la graveco de tiuj temoj, TEJO kreis filmeton kun intervjuoj de ses denaskaj parolantoj de Esperanto. Ili parolas pri siaj propraj spertoj kiel nekonata minoritato kaj pri kiom multlingveco helpis al ili:

La filmeto disvastiĝis kiel fajro tra la sociaj retejoj: ene de la unuaj 24 horoj, pli ol 220 organizoj, grupoj kaj blogoj (plus nenombrebla kvanto da individuoj) disvastigis ĝin en Facebook, ĝi estis menciita 87 foje en Twitter kaj 72 foje en G+.

Ĝi ankaŭ disvastiĝis en VK kaj ĉinaj sociaj retejoj, ĉar la filmeto haveblis ne nur esperante kaj angle sed en 22 lingvoj inkluzive de la rusa kaj ĉina. Ne eblas scii kiom da homoj spektis la filmeton ene de la sociaj retej, ĉar Youtube ne kalkulas tion, sed ene de Youtube mem ĝi havis pli ol 11.000 spektantojn dum la unuaj 24 horoj.

Krome okazis demandosesio en Reddit, en kiu 4 el la 6 denaskuloj de la filmeto respondis al demandoj de anglalingvanoj. Homoj estis vere scivolemaj: entute la diskuto inkluzivas pli ol 1.200 komentoj kaj daŭre alvenas pliaj.

Pro la aktivego de la fadenoj, kiuj ricevis ĉ. 2.100 ŝatojn en Reddit entute kaj ankaŭ disvastiĝis en aliaj sociaj retejoj, homoj daŭre vidos la diskuton, daŭre trovos la ligilon al la filmeto kaj la respondojn, kaj daŭre povos aldoni demandojn dum pluraj tagoj ankoraŭ.

Dankegon al ĉiuj kunlaborintoj kaj kunlaborantoj, speciale la denaskuloj (Stela, Leo, Gunnar, Lívia, Douglas kaj Klára), mia kunproduktisto Chuck Smith, la „intervjuisto“ kaj subtenanto Veronika Poor,  kaj la dekoj da homoj kiuj kreis la subtitolojn kaj helpis disvastigi la filmeton en diversaj medioj.

Ĉi tiu agado montris, ke Esperanto povas fajre memdisvastiĝi, se oni nur trovas interesan temon kaj disvastigas ĝin obeante la neskribitajn leĝojn de sociaj retejoj. La temo devas respondi al ekzistanta scivolemo de homoj.

Denaskuleco taŭgis, ĉar kvazaŭ ĉiuj ne-Esperantistoj ŝokiĝas kiam ili aŭdas, ke ekzistas denaskaj parolantoj de Esperanto. Ili tuj iĝas tre scivolemaj pri la afero kaj tiam ili tute nature ekscios pri la ideo de Esperanto, la internaciaj renkontiĝoj, la kulturo, kaj tiel plu.

Judith Meyer
Categories: Esperantujo

Tiel la mondo…

Libera Folio - Mon, 2015-02-23 10:10

Amikino en Facebook raportis hieraŭ pri: „forta pafado en la kvartalo Østerbro en Kopenhago... atako ĉe Kulturdomo, kie okazis debatkunveno pri arto, blasfemo kaj liberesprimo.... Viro pereis kaj 3 policanoj estas vunditaj.” Dum mi dormis, la pafinto jam faris plian mortigon kaj mem estis mortigita. En la samaj horoj pereis homoj ankaŭ en Ukrainio, malgraŭ la principa ekvalido de fajroĉeso tie. Pri dumaj perfortaĵoj en Sirio, Irako, Niĝerio kaj longe tiel plu mi eĉ ne kuraĝis serĉi informojn. Mi ja ŝatus kredi al Steven Pinker, kiu en la librego La pli bonaj anĝeloj en ni argumentas ke la homa civilizo fariĝas, fakte, pli kaj pli senperforta.

Sed mi gapas la novaĵojn kun samaj maltrankvilo kiel en januaro, kiam en Parizo junaj francoj dismitralis francojn malpli junajn pro motivoj ŝajne religiaj. Ĉu ŝajne tiaj? Bolas la diskutoj pri tio en ĉiuj amas-malamas-komunikiloj. Kiugrade temas pri frustritoj, forpuŝitoj de la "okcidentaj" socioj, kiuj kredis trovi puneblan kulpulon pri sia nesukceso? Kaj kiom temas pri la nigratrua altir-forto de ideologioj, ĉu religiaj ĉu aliaj? Pli facilas ja, eble eĉ meritplenas, mortigi pro aŭ por nobla idealo!

Moki pri Mohamedo – amoki pro Mohamedo. Dum ni pripensas tion (atentigas saĝa amiko), ni ne forgesu pri la aparta povo, kaj eble devo, de esperantistoj, interkompreni, interkomprenigi kaj -iĝi. Kapablo trasenti ofendon al intima kredero, kapablo trakompreni perverse misvojan venĝ-agon.

Sed ni devas... krom-peni por kompreni.

Kaj se vi ankoraŭ ne lacas pro miaj ĉiam stultaj vortludoj, mi aldonus ke pafoj kaj repafoj estas ĉiam repaŝoj; bonvenas nur pacoj kaj repacoj.

István Ertl

La teksto aperos en la sekva numero de Kontakto, kiel ero en la konstanta rubriko de István Ertl. Publikigata en Libera Folio kun la permeso de Kontakto.

Categories: Esperantujo

Elpensita organo de UEA leteris al Putin

Libera Folio - Sun, 2015-02-15 17:45

La nefermita letero estas datita la 9-an de februaro 2015, kaj listigas proponojn kiuj laŭ la sendintoj povos igi Esperanton same populara en Rusio kiel la angla estas nun. La letero estis sendita ĝuste nun, ĉar Rusio ĉi-jare prezidas la grupon BRICS (Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko), klarigas Mikaelo Ĉertilov, vic-prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, la landa sekcio de UEA en Rusio.

Krom la nomo de Mikaelo Ĉertilov, sub la letero troviĝas kvin pliaj nomoj de la membroj de "rusia sekcio" de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj. Du el la membroj de la "rusia" grupo loĝas en Krimeo, kiu laŭ Unuiĝintaj Nacioj kaj sekve laŭ UEA ne apartenas al Rusio. Tio tamen ne estas problemo, laŭ Mikaelo Ĉertilov:

Mikaelo Ĉertilov: – En la laborgrupo povas partopreni iu ajn ruslingva esperantisto. Ekzemple ankaŭ vi. Do el tio tute nenio sekvas pri la agnosko aŭ malagnosko. Neniu oficiala sinteno de REU, kiel politike neutrala asocio povas esti. Sed memkompreneble ke REU kiel oficiale registrita asocio en Rusio baziĝas sur aktualaj realoj kaj rusiaj leĝoj, laŭ kiuj la Krimea respubliko eniras en Rusia Federacio.

Do, REU en la praktiko agnoskas la apartenon de Krimeo al Rusio, eĉ se ĝi ne faras tion eksplicite. Sed pli mirinda estas la fakto, ke nenie en oficialaj dokumentoj de UEA troviĝas ajna mencio pri "laborgrupo pri Esperanto en la BRICS-landoj", des malpli pri ia "rusia sekcio" de tia laborgrupo.

Libera Folio: Ĉu efektive ekzistas tia laborgrupo de UEA kaj ĝia sekcio en Rusio? Se jes, kiam ĝi estis fondita kaj kiu estras gin?

Mikaelo Ĉertilov: Jes, vidu jen. Ĝi aperis en julio-augusto de 2014. La gvidanto estas Renato Corsetti. Mi estas komisiito de REU reprezenti la landan asocion en ĝi. Mi kolektis propran teamon en Rusio, kiu interalie preparis la leteron.

La koncerna informo en la UEA-vikio tamen nenion diras pri ekzisto de laborgrupo. Responde al demando de Libera Folio la asertata estro de la laborgrupo, Renato Corsetti, rakontas, ke li ja faris proponon pri la temo al la estraro de UEA:

Renato Corsetti: – Post kuraĝigaj reagoj de la ĉina landa asocio, mi informis UEA-n pri la laboro kaj petis ĉu oni povas aranĝi kunvenon en la UK en Lilo samnivele kiel la kunvenoj de la aliaj kontinentaj komisiono. La estraro de UEA estas pritraktanta la aferon nun. Se la agado antaŭeniras, ĉefe per engaĝiĝo en la agado ankaŭ de la landaj asocioj de Suda Afriko kaj Barato, mi intencus proponi al la estraro kaj komitato en Lilo voĉdoni pri la oficiala starigo de nia eksperimenta labor-grupo, kiu intertempe stariĝas kaj fortiĝas.

Do, unuflanke ekzistas laborgrupo, aliflanke la estraro de UEA dum la Universala Kongreso en Lillo en julio 2015 eble ricevos proponon pri oficiala starigo de la laborgrupo. Sed en la "rusia sekcio" de la oficiale ankoraŭ neekzistanta laborgrupo de UEA jam membras du loĝantoj de Krimeo.

Libera Folio: En la rusia sekcio de la laborgrupo membras esperantistoj el Krimeo, kiu laŭ UN ne estas parto de Rusio. Ĉu tio ne estas problema el la vidpunkto de UEA, kiu ja estas en oficialaj rilatoj kun organoj de UN?

Renato Corsetti: – Mi vere devas diri, ke mi eĉ ne pensis pri la internacijura situacio de Krimeo. Se tio estas problemo mi respondecas pri tio. Ĉiuokaze ni estas en la entuziasma komenco de agado, pri kiu ni esperas, ke ĝi evoluos kaj plene oficialiĝos kaj alportos al Esperanto iom da progreso sub la ŝildo de UEA.

Mikaelo Ĉertilov konfirmas al Libera Folio, ke li ne diskutis la leteron kun iuj gvidorganoj de UEA antaŭ ol sendi ĝin. Sed laŭ li tio ankaŭ ne necesis.

Mikaelo Ĉertilov: – Tio estas laborgrupo. Kaj ni skribas nome de la laborgrupo. Ni ne skribas nome de gvidorganoj de UEA. Sed la estraranoj de REU partoprenis en la redaktado. La letero ne estas "oficiala" letero de UEA au REU. Ĝi ne estas skribita sur oficialaj blankedoj de tiuj organizaĵoj, sur ĝi ne estas sigeloj de tiuj organizaĵoj kaj ĝin ne subskribis prezidantoj de UEA au REU. Mi ripetas, ke la letero estas nome de la laborgrupo por Rusio, kies nomoj estas listigitaj en la letero mem.

Laŭ Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, evidentas, ke Mikaelo Ĉertilov ne havis la rajton sendi la leteron nome de UEA, des pli, ke la nomita laborgrupo oficiale ne ekzistas:

Osmo Buller: – Ne ekzistas tia laborgrupo kaj sekve ankau ne ties landaj sekcioj. Oni ja planas okazigi en la UK en Lillo kunsidon pri agado en la BRICS-landoj, el kio povus rezulti elekto de laborgrupo au komisiono.

Libera Folio: Du el la membroj de la rusia laborgrupo, kies nomoj aperas sub la letero, loĝas en Krimeo. Sekve la letero nome de UEA agnoskas la apartenon de Krimeo al Rusio. Ĉu tio akordiĝas kun la oficiala sinteno de UEA?

Osmo Buller: – Ĉar UEA ne agnoskas la leteron, ankaŭ pri tiu demando ĝi ne validas por esprimi la sintenon de UEA. Pri landoj kaj iliaj limoj UEA sekvas la decidojn de UN.

Libera Folio: Ĉu la gvidorganoj de UEA entreprenos ajnajn paŝojn lige kun la letero?

Osmo Buller: – Sendube la Estraro esploros la aferon, sed mi ne anticipas ĝiajn decidojn.

Categories: Esperantujo

Nova ludo por iPad tute en Esperanto

Libera Folio - Tue, 2015-01-27 18:05

Libera Folio: Kio estas speciala pri la ludo?

Chuck Smith:What the Shell estas iPad-tabulludo en kiu ambaŭ ludantoj ludas samtempe kaj tial ne devas atendi sian vicon. Pro la samtempa ludado kaj kaptoj, ĝi estas eksterordinara tabulluda sperto, kiu ne eblus havi en analoga mondo. Tamen, ĉar ĝi plej bone ludeblas per du ludantoj kun du iPad-oj, ĝi ankaŭ konektas homojn kiel normalaj tabulludoj.

Kial ĝi estas interesa por esperantistoj?

– La ludo estas tute en Esperanto kaj informoj pri kiel agordi vian iPad por ludi ĝin troveblas en nia retejo. Pro tio, ĝi estas tre amuza ludo por kunvenoj de esperantistaj. Kvankam la ludo kutime daŭras inter 1-5 minutoj, mi dum JES spektis kaj ludis ĝin dum 10 horoj kun multaj diversaj homoj, kaj mia plej malfacila problemo kutime estis rericevi miajn iPad-ojn kiam mi volis foriri, ĉar oni tiom volis ludadi ĝin!

– Krome nia unika reklamfilmeto kun homoj en la vera mondo (inkluzive la esperantiston Alisa Nikitina) ankaŭ havas subtekstojn en Esperanto. Normale reklamfilmetoj por ludoj nur montras la ekranon kaj ne la ludantojn mem.

Kiel oni ludas ĝin?

– La celo de la ludo estas meti kvin testudojn en vico, sed ĝi ne estas tiom facila kiel ŝajnas, ĉar se ambaŭ ludantoj metas testudon en la sama loko, ovo formiĝas tie blokante la vicon. Krome, oni povas kapti testudojn kaj ovojn. Krome, tio kuraĝigas agreseman ludadon kaj dinamikajn ludojn, konstante ŝanĝante la avantaĝon de unu ludanto al la alia. Tiel eblas elpensi profundajn strategiojn por venki. Mi dirus, ke la profundeco de la ludo estas iom inter kunligu kvar kaj ŝako. Do, facile por lerni, sed malfacile por mastri.

Ĉu vi havas pliajn planojn?

– Ni ĉe Ludisto havas multajn estontajn planojn. Ni jam prilaboras version por iPhone. Krome ni volas ebligi retan ludadon por ke oni ne devu esti en la sama ĉambro kun sia kontraŭulo por ludi. Ni cetere volas ankaŭ oferti pli fortajn komputilajn ludantojn. Plej grave, ni volas legi la komentojn de la komunumo por scii kion ili volas... diru al ni en la komentoj!

Categories: Esperantujo

Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone

Libera Folio - Fri, 2015-01-23 14:10

Slava Ŝkljajev rakontas al Libera Folio, ke li volis fari propran klavaron por iPhone jam en septembro 2014, kiam Apple anoncis la novan operacian sistemon, kiu permesas instaladon de novaj klavaroj.

Tiam li tamen ne trovis facilan manieron imiti la funkciadon de la enkonstruita klavaro, kaj portempe rezignis pri la projekto. Kiam li revenis al la ideo dum la jarŝanĝa libertempo, montriĝis ke la situacio ŝanĝiĝis.

– Mi trovis Tasty Imitation Keyboard, kiu bone povas imiti klavaron de iPhone. Realigi esperantan klavararanĝon post tio estis facile. Mi esploris aliajn klavarojn konstruitajn per Tasty Imitation Keyboard por vidi kiel ili aspektas en App Store. Mi trovis Punjabi Keyboard de Kulpreet Chilana kaj Esperanto—Klavaro de Chuck Smith. Mi tre malŝatis ke la dua kostas 5 dolarojn kaj krome havas grandan senutilan logotipon.

Do, Slava Ŝkljajev decidis fari propran, senkostan Esperanto-klavaron.

– Prepari la pakaĵon por submeti ĝin al App Store postulis iom da tempo. Entute mi pasigis du tagojn laborante sur la klavaro. Mi submetis mian klavaron la 11-an de januaro kaj ĝi estis aprobita la 19-an.

La klavar-aranĝo estas identa kun tiu de Chuck Smith, kiu siavice identas kun la Esperanto-klavaro de Android. En la senpaga klavaro de Slava Ŝkljajev tamen mankas kelkaj utilaj agordoj, kiuj troviĝas  en la klavaro de Chuck Smith.

– Mia klavaro kaj tiu de Chuck Smith estas tre similaj, ĉar ambaŭ estas bazitaj sur Tasty Imitation Keyboard. Mi klavaro ne havas lineon kun logotipo. Momente ĝi ankaŭ ne havas klavon por agordoj ĉar mi volas realigi la agordojn en alia, pli bona maniero.

Per neniu el la du nun haveblaj Esperanto-klavaroj eblas tajpi la literojn y kaj w, kiuj mankas en la alfabeto de Esperanto. Por tajpi ilin necesas ŝanĝi al nacilingva klavaro.
Categories: Esperantujo

Hans Bakker forpasis

Libera Folio - Thu, 2015-01-22 16:45

Filo de aktivaj esperantistaj gepatroj, Hans Bakker lernis Esperanton ĉirkaŭ la jaro 1953. Li eniris la Esperanto-movadon en 1955, kiam li membriĝis en la nederlanda sekcio de TEJO. En 1964 li kunorganizis la 20-an Internacian Junularan Kongreson en Amsterdamo, al kiu li sukcesis allogi la ĉeeston de pluraj gravaj ne-esperantistaj organizaĵoj.

Kiel gvidanto de la Komisiono pri Ne-Esperantistaj Organizoj de TEJO (poste nomita Komisiono por Eksteraj Rilatoj), de 1965 ĝis 1976, li donis fortan puŝon al la eksteraj rilatoj de TEJO, kun seminarioj, eldonaĵoj k.a. agadoj, kiuj dum multaj jaroj estis plene financataj per subvencioj el ekstermovadaj fontoj. En 1976 TEJO elektis lin sia Honora Membro.

Hans Bakker aliĝis al UEA en 1962, tuj kiel dumviva membro. De 1982 ĝis 1988 li estis estrarano de Institucio Hodler ’68 kaj de 1992 ĝis 1995 estrarano de UEA pri financo kaj administrado. Dum multaj jaroj li estis kunredaktoro de la revuo "Fen-X" de la landa asocio Esperanto Nederland.

Unikan lokon en la historio de Esperanto Hans Bakker havas pro sia laboro por la afrika agado de UEA, kiun li gvidis de 1980 ĝis 2001. El lia celkonforma kaj persista laboro rezultis, ke tuta kontinento aperis sur la mapo de Esperanto kaj UEA, kie ĝi antaŭe preskaŭ plene mankis. Li sciis kolekti ĉirkaŭ si reton de entuziasmaj kunlaborantoj, kiuj persone gvidis la lingvolernadon de afrikanoj.

Li kreis ankaŭ vastan reton de amikoj de Afriko, kiuj per siaj donacoj ebligis la sendadon de lerniloj kaj ĉiaspecaj aliaj materialoj bezonataj de lokaj kluboj kaj landaj asocioj, kiuj komencis naskiĝi en rapida ritmo. En 1987 Bakker ebligis al 13 afrikanoj el 9 landoj partopreni en la Jubilea UK en Varsovio, post unumonata kurso en Hungario por spertiĝi pri la lingvo kaj ĝia instruado.

Ĉirkaŭita de ili sur la kongresa podio, Bakker transprenis la unuan Premion Onisaburo Deguĉi, kiun la Estraro de UEA aljuĝis al li pro lia "sindediĉa kaj strategie brile kunordigita laboro por la afrika Esperanto-movado". En la jaro 2000, en voĉdonado de "La Ondo de Esperanto", li krome estis proklamita Esperantisto de la Jaro.

Por krei solidan bazon por la afrika agado en estonteco, per donackampanjo de Bakker kreiĝis en la jaro 2000 Kapitalo Afriko de UEA. Plia rezulto de lia agado estis la konstruado de lernejo en Togolando, Instituto Zamenhof, fondita en 1995 per liaj subteno kaj kunlaboro kun Gbeglo Koffi, lia frua lernanto kaj la unua afrika estrarano de UEA.

Pro siaj grandaj meritoj al la Esperanto-movado, Hans Bakker estis elektita kiel Honora Membro de UEA en 2002. La Komitato karakterizis lin kiel "tre grandan ekzemplon por la junaj generacioj, ĉar li estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj laboregas kaj ne postulas dankojn pro la laboro, abunde uzas sian tempon sed ankaŭ sian monon, kaj ne afiŝas tion".

Gazetara komuniko de UEA

Categories: Esperantujo

Kataluna amasfinancado sukcesis

Libera Folio - Tue, 2015-01-20 09:50

La celo kolekti 6.000 eŭrojn dum 40 tagoj estis longe superita: oni kolektis 7.095 eŭrojn.

La Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio kaj ĝi estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de esperanto-bibliotekoj.

Ĝi enhavas gravajn historiajn dokumentojn de antaŭ pli ol 100 jaroj. Ĝi urĝe bezonas restrukturiĝon, por protekti tiun gravan parton de la historio de Esperanto en Katalunio.

En la unua fazo KEA buĝetis 6000 eŭrojn por renovigi la plankon de la ejo kaj starigi kvar biliotekajn bretarojn. La dua fazo, kalkulita je 4000 eŭroj, planas aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN.

Laŭ informo de Kataluna Esperanto-Asocio

Categories: Esperantujo

Kep Enderby forpasis

Libera Folio - Thu, 2015-01-08 22:20

Enderby estis edukita en la Altlernejo de Dubbo kaj en 1944 li aliĝis al la flugarmeo. Li studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono. Ekde 1950 li laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto. En 1970 li estis elektita al la Aŭstralia Parlamento.

De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado kaj poste pri justico. Post tio li denove laboris kiel juristo kaj ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis sia emeritiĝo en 1992 Enderby estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrio.

La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.

Kep Enderby lernis Esperanton en 1987. De 1992 ĝis 1997 li estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo (1997). Dum kvar oficperiodoj, de 1992 ĝis 2004, li estis membro de la Komitato de UEA.

En 1998 Enderby estis elektita kiel prezidanto de UEA, funkcio, kiun li plenumis ĝis 2001. Prezidanto de Esperanta Jura Asocio li estis de 1996 ĝis 2002. En la voĉdonado de la revuo La Ondo de Esperanto li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1999. En 2004 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Kiel prezidanto de UEA Kep Enderby elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj. Li pledis ankaŭ por pli proksima kunlaboro inter UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, aparte Sennacieca Asocio Tutmonda, kies fervora membro li estis.

Gazetara komuniko de UEA

Categories: Esperantujo

Estraranoj de TEJO disdonos kondomojn

Libera Folio - Tue, 2015-01-06 14:20

La komitato de TEJO kunvenis jarŝanĝe en Germanio, dum la Junulara Esperanto-Semajno, komune aranĝita de Germana Esperanto-Junularo kaj Pola Esperanto-Junularo. La nekutiman proponon pri disdonado de kondomoj faris Germana Esperanto-Junularo kaj Nederlanda Esperanto-Junularo. La jena teksto estis aprobita post voĉdono:

La komitato de TEJO, kunveninta dum JES 2014/15 en Weißwasser, Germanujo, taskas al la estraro disponigi al ĉiaj TEJO-membroj, kiuj ĉeestas en Esperanta junulara renkontiĝo kun almenaŭ unu TEJO-estrarano, sufiĉajn kaj bonkvalitajn kondomojn en diversaj mezuroj kaj tipoj, kun slogano “TEJO protektas vin” aŭ io simila.

Ankoraŭ ne estis dissendita la protokolo de la kunsido, sed en la komitata retpoŝta diskutejo jam aperis la unuaj protestoj pri la decido. Inter la unuaj reagis Tobiasz Kubisiowski, reprezentanto de Pola Esperanto-Junularo.

– Mi ŝatus emfazi, ke daŭre mi kontraŭas la proponon (aŭ eĉ rezolucion, ĝi ja estis akceptita). Tial mi volus, ke ni aldonu al ĝi "se tio estus finance profita por TEJO aŭ almenaŭ ne monperda" aŭ entute nuligu ĝin. Kion pensas pri tio aliaj komitatanoj?

Albert Garrido el Filipinoj respondis, ke TEJO laŭ lia opinio ne elspezu eĉ unu eŭron por la kondoma projekto.

– Fakte, tia afero devus esti propra iniciato kaj respondeco de ĉiu paro, kiu dum TEJO-aranĝoj planas fari tion, en kio funkcias kondomoj, ne de nia Organizo!

Li aldonis, ke la decido ĝenerale ne estas akceptebla en ĉiuj kulturoj, kaj postulis retan voĉdonadon pri la afero.

Reagis ankaŭ Marek Blahuš, kiu deklaris sin kontenta, ke li ne plu estas komitatano de TEJO, ĉar li ne devas honti, kaj alvokis al nuligo de la kondoma decido:

– Se la celo estas alvoki atenton, tio kredeble funkcios – mi jam imagas la skandalan artikolon en Libera Folio – sed ĉu ne je la naŭziĝo de konsiderinda parto de la publiko kaj perdo de fido je TEJO ĉe alia ĝia parto (kiu tiel fine konvinkiĝos, ke la TEJO-agantoj vere ne plu interesiĝas pri la formortaĉinta grava parto de la Esperanto-movado kiu estas Pasporta Servo, ĉar ili ŝajne ne interesiĝas pri pli ol sia propra volupto). Grava parto de la ekstera fido (kaj mono) al TEJO estis ĉiam la TEJO-patronoj kaj aliaj movadanoj, kiuj vidis en TEJO la estontecon de la Esperanto-movado. Ĉu ili plu pagos siajn patronajn kotizojn konstatante, ke ili apenaŭ uziĝas por Esperanto-rilataj celoj?

La decido surprizis la prezidanton de TEJO, Łukasz Żebrowski, kiu mem ne povis partopreni la kunsidon.

– Malfacilas al mi esprimi opinion, ĉar mi ne ĉeestis la kunsidon kaj do same kiel aliaj neĉeestintaj komitatanoj, nun atendas pli detalajn informojn. Konante sole la decidojn alprenitajn mi ne vidas logikon subteni samtempe liveradon de kondomoj kaj tranĉadon de buĝeto. Ankaŭ mi ne scias ĉu oni traktis la interkulturan flankon de la afero. Certe mi bedaŭras ke jen aperas pliaj aferoj, kiuj estis traktitaj dum la kunsidio malgraŭ ke ili ne estis en la tagordo, ne estis iel ajn antaŭanoncitaj kaj ŝajne estis neniu kialo por trakti tion en tiom malgranda eŭropeca grupo anstataŭ plenkomitate en la retlisto.

La komitatan kunsidon dum Junulara Esperanto-Semajno partoprenis 25 el la 46 komitatanoj de TEJO. La kunveno estis decidopova, ĉar ĉeestis pli ol triono el la komitatanoj. Tamen ĝiaj decidoj povas esti ŝanĝitaj per reta voĉdono.

Dum la sama kunsido estis farita ankaŭ alia decido, kiu poste kaŭzis debaton: la 31-an de decembro estis sen antaŭa diskuto elektitaj du novaj komitatanoj C, kiuj en la sekva tago ne plu estus elekteblaj, ĉar ili jam transpasis la aĝolimon, kaj ekde la jarŝanĝo ne plu povas esti membroj de TEJO.

Albert Garrido en la komitata retlisto petis retan voĉdonadon pri la elekto de la novaj komitatanoj, sed la ĉeestantaj komitatanoj decidis ignori la peton, kaj tamen en la lasta ebla momento komitatanigi du pli frue ne anoncitajn kandidatojn.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, la decido estas valida, ĉar la kunsidantaj komitatoj ne bezonas akcepti postulon de reta voĉdonado.

– Miakomprene la plendo de Albert ne rilatas al valideco de la decido, ĉar ja ĉio okazis konforme al la Regularo kaj Reglamentoj, sed pli al la stilo, en kiu la neĉeestantaj komitatanoj ne vere havis eblecon partopreni en grava decido de TEJO, kiu tute bone povus esti farita pli frue, nek eĉ esprimi sian opinion, ĉar informo pri la kandidatoj venis nur post la voĉdono. Mi esperas, ke ni do ion lernos de ĉi tiu situacio kaj estonte similajn aferojn traktos tiel, ke neniu sentu sin neglektita.

– Gravas ankaŭ ne forgesi en ĉi ĉio, ke sendepende de la maniero en kiu okazis la elekto, ambaŭ kandidatoj, Judith Meyer kaj Olga Ŝilajeva, estas tre bonaj aktivuloj, kiuj certe valore kontribuos al la laboro de la komitato. Tial mi pensas, ke je la fino la tuta afero rolos pozitive kaj plibonige por la agado de TEJO.
Categories: Esperantujo

Esperanta klavaro fine ankaŭ por iPhone

Libera Folio - Sun, 2015-01-04 09:30

En telefonoj kaj tabulkomputiloj, kiuj uzas la operacian sistemon Android, jam de multaj jaroj eblas facile tajpi Esperanton en ĉiuj programoj, kaj jam en septembro 2012 Libera Folio eĉ povis raporti, ke Esperanto estis akceptita kiel integra parto de la sistemo.

Por uzantoj de la produktoj de la firmao Apple la situacio ĝis nun estis multe malpli bona. Ja ekzistis diversaj surogataj manieroj enigi Esperantajn literojn, sed tiuj ĉiam postulis kopiadon kaj engluadon de teksto – ne ekzistis maniero instali klavaron por rekte enigi literojn ne aprobitajn de Apple. La problemo trafis ne nur esperantistojn, sed ankaŭ uzantojn de aliaj lingvoj, kiujn Apple mem ne provizis per preta klavar-aranĝo.

Nun la afero tamen ŝanĝiĝis. Dum kelkaj semajnoj estis provata nova klavaro kreita de Chuck Smith, kaj ekde la 4-a de januaro ĝi estas havebla por la ĝenerala publiko. Libera Folio petis ke Chuck Smith respondu al kelkaj demandoj pri la nova klavaro.

Libera Folio: Ĉu finfine do haveblas vera Esperanta klavaro por iPhone, per kiu eblas tajpi Esperantajn literojn en ĉiuj programoj?

Chuck Smith: – Jes ja! Ekde iOS 8, kiu aperis en septembro 2014, oni povas programi siajn proprajn klavarojn, kaj do mi nature decidis krei klavaron per kiu oni povas tajpi Esperanton rekte en ĉiuj programoj.

Ĉu ĝi funkcias ankaŭ por iPad?

– Mi devas konfesi, ke mi koncentriĝis pri iPhone, do eblas tajpi esperante per iPad, sed per iPhone-klavaro. Oni povos tajpi esperante, do funkcias. Tamen ĝi aspektas iom strange, do ne tiel bele kiel kutime ĉe iPad. Mi volas poste adapti la klavaron por ke ĝi havu la saman senton kiel normala iPad-klavaro.

Kiel nun eblas instali tian klavaron? Antaŭe Apple ja tute malpermesis instaladon de novaj klavaroj.

– Oni simple iras al la kutima Apple App Store kaj elŝutas ĝin kiel ajnan alian klavaron. Poste oni devas simple sekvi la instrukciojn en la programo por instali ĝin kiel vi povas vidi en la alkroĉita bildo.

Kian operacian sistemon oni devas havi por ke la afero funkciu?

– Oni devas havi iOS 8 aŭ pli novan. Oni povas ĝisdatigi al tiu operaciumo se oni havas almenaŭ iPhone 4S, iPad 2 aŭ pli novan aparaton.

Kiel oni ŝanĝas inter ĝi kaj nacilingvaj klavaroj?

– Sube sur ĉiuj klavaroj estas unu klavo, kiu aspektas kiel terglobo. Kiam oni premas tion, oni povas ŝanĝi inter diversaj klavaroj.

Ĉu haveblas ankaŭ Esperanta vortlisto?

– Ankoraŭ ne, sed ni ŝatus aldoni tion poste. Se iu povus helpi per vortolisto, tio helpegus min!

Kiajn problemojn vi renkontis dum la preparado de la klavaro?

– Mi unue esploris iOS-klavarojn kiam iOS 8 alvenis en septembro kaj tiam rimarkis, ke oni devas krei ĉion de nulo... do se oni havas klavaran projekton, vi simple komencas per griza rektangulo kaj devas fari ĉion mem! Post kelkaj monatoj, Archagon kreis bazan klavaron nomata tasty-imitation-keyboard, kiun oni povas modifi laŭ siaj bezonoj. Do, mi prenis tion kaj ankoraŭ ne estis tute facile, sed certe pli bona ol komenci de nulo. La posedanto de tiu klavaro krome helpis min pri kelkaj problemoj, kiujn mi havis por komenci. Poste mi eksciis, ke mi devas inkluzivigi longan juran tekston pro la uzado de ilia kodo, do mi finfine devis ŝanĝi la strukturon de la programo por ke estu spaco por tio.

Ĉu estas la sama klav-aranĝo kiel en Android?

– Interesa demando! Mi fakte unue simple metis la klavojn alfabete, ĉar mi pensis, ke tiel oni ĉiam povas trovi ĉiujn literojn, sed kiam mi testis tion, mi rimarkis, ke mi tajpas tre malrapide tiel, ĉar mi tiom jam alkutimiĝis al QWERTY per iPhone. Do, mi ŝanĝis al QWERTY-eca aranĝo.

– Mi mem decidis kiel plej logike meti ĉiujn klavojn kaj poste demandis al Jacob Nordfalk kial la Android-aranĝo estas tia kia ĝi estas. Li diris, ke estis longaj diskutoj pri tio kaj poste ili interkonsentis pri tio, kio nun haveblas en ĉiuj normaj Android-telefonoj. Mi rigardis lian aranĝon kaj fakte rimarkis, ke ĝi estas ĝuste la sama kiel la mia, krom ke Ĉ kaj Ŝ estas interŝanĝitaj. Do, por plinormigi la Esperanto-klavaron, mi akceptis la Android-solvon de la aranĝo kaj do ambaŭ operaciumoj nun havas la saman aranĝon.

– Estas fakte amuze, ĉar en 2012 mi prognozis, ke Esperanto-klavaro aperos en iOS ĝis la fino de 2013. Do, ŝajne mi tro optimismis je unu jaro!

Categories: Esperantujo

Pasporta Servo renaskiĝis en la reto

Libera Folio - Wed, 2014-11-26 12:10

La problemoj de Pasporta Servo amasiĝis dum pluraj jaroj post la demisio de la multjara respondeculo Derk Ederveen, kiu prizorgis ĝin de 1995 ĝis 2008. Fine, en majo 2014, la ĵus emeritiĝinta oficisto de UEA Roy McCoy akceptis la respondecon pri la pluvivigo de Pasporta Servo kaj estis komisiita de la estraro de TEJO.

En intervjuo donita al Libera Folio Roy McCoy tiam vidis ĝuste la mankon de kontinueco kiel la ĉefan kaŭzon de la problemoj. En la sama intervjuo li diris, ke la prizorgado de Pasporta Servo povus esti bona hobio por li dum la pensiaj jaroj. Samtempe li tamen jam plendetis pri manko de kuraĝigo kaj atento flanke de la aliaj volontuloj:

– Mi diris al iu dum la lastaj tagoj, ke dum mi konstante zorgas pri konservo de la entuziasmo de niaj nunaj PS-volontuloj – kiuj inkluzivas kelkajn tre talentajn kaj entuziasmajn programistojn – neniu tamen ŝajnas esti multe zorganta pri mia entuziasmo, kaj ĉu mi, malkuraĝigate, eventuale ne mem forlasos Pasportan Servon kiel aliaj antaŭaj volontuloj estas farintaj. Tion dirinte, mi ne vidas ke tio okazos, almenaŭ baldaŭ, ĉar la afero simple estas bonega hobio por mi en mia emeriteco. Se tio ja ne okazos, mi kredas ke la estonteco de Pasporta Servo estos garantiata de mia daŭra zorgado – kaj, kompreneble, tiu de la aliaj volontuloj.

Tiu garantio tamen montriĝis ne tre longedaŭra, ĉar jam la 25-an de novembro, nur kelkajn tagojn post la apero de la nova retejo, Roy McCoy neatendite anoncis sian demision. Kiel kialojn li menciis troan streĉon kaŭzitan de konfliktoj pri la nova retejo, kaj precipe la fakton, ke la nova retejo estis publikigita sen lia permeso, antaŭ ol ĝi laŭ lia opinio estis sufiĉe preta.

– Mi petis kaj akceptis la gvidadon de la afero, kaj ne simplan volontulecon sub la arogita aŭtoritato de iu kun duono de mia aĝo kaj signife malpli da scio pri Esperanto. La esenca fakto estis ke Batisteo ne estis plenumanta miajn petojn pri la retejo, ofte ignorante, bagateligante kaj ĝenerale malrespektante ilin, kvankam ili estis defendeble en ordo kaj ankoraŭ relative malmultaj. "La diktatoro estas mi, ne iu alia", li skribis en unu mesaĝo, komentas Roy McCoy, responde al demando de Libera Folio.

Libera Folio kontaktiĝis kun Baptiste Darthenay, la kreinto de la nova reta versio de Pasporta Servo, por kompreni kiel nun statas la aferoj pri la retejo kaj ĉu la demisio de Roy McCoy influos la estontecon de la projekto.

Libera Folio: Ĉu la ĵusa anonco de Roy ŝanĝas ion esencan? Ĉu vi povas iel komenti ĝin?

Baptiste Darthenay: – Mi tute surpriziĝis pri lia subita demisio, kaj respektas lian decidon. Tio influas la aperon de la libro. Ni devas trovi alian homon por tiu tasko. Tio povas esti tutrapida, aŭ ne. Li ankaŭ komencis prilabori la datumojn kaj do ni bezonas homforton. Laŭ mia kono, ni ne petis helpon de la landaj organizoj kaj faros dum la venontaj tagoj.

Kio estas nova kaj kio malnova en la nun funkcianta versio de PS?

– La nova retejo estas pli alloga, uzebla per komputiltelefonoj kaj sen spamo! Eblas aldoni plurajn loĝejojn, ne limigitan nombron da kunloĝantoj kaj telefonnumeroj. Validigiloj permesas konservi altan kvaliton de datumo, kaj do estos malpli da laboro por la organizantoj.

Kiel longe vi laboris pri la nova versio?

– Ekde septembro, do malpli ol 3 monatojn. Mi programis kvazaŭ ĉiuvespere, post laboro, kaj semajnfine.

Kio ankoraŭ restas por fari?

– Mapoj! Mankas la monda mapo kaj la serĉmapo. Mi ŝategas la mapojn kaj ne ankoraŭ havis tempon por zorgi pri tio. Krom tio restas la plibonigo de la administrilo, aŭtomata datumeksportilo por la libro, diversaj plibonigoj de la interfaco… kaj multaj cimkorektoj. Estus interese havi kalendaron, sistemon por rezervi loĝlokon, kaj eblecon komenti/noti loĝlokon. Se la brazilanoj estas ankoraŭ pretaj por fari komputiltelefonan aplikaĵon, mi devas programi programan interfacon.

Ĉu la datenaro pri la gastigantoj nun estas aktuala? Kiam ĝi estis aŭ estos ĝisdatigita?

– Ne ankoraŭ, mi faris la migradon de la malnova al la nova sistemo nur antaŭ unu monato, kaj la retejo malfermiĝis ĉi-semajne. Parte dependas de la posttraktado de la administrantoj, parte dependas de la uzantoj ke ili kontrolu kaj korektu siajn datumojn. Legantoj: ĝisdatigu!

Kiel fari por anonci sin kiel gastiganto?

– Se vi ne ankoraŭ estis en la sistemo, registriĝu. Se vi volas gastigi, en via profilpaĝo aldonu loĝejon kaj elektu la opcion "Disponebla". Se vi volas esti en la presita eldonaĵo de 2015, kontrolu ke vi elektis la opcion "Printu en la PS libreto". Hodiaŭ estas 1.181 gastigantaj adresoj kiu estus printitaj en la libro, kaj 1.496 serĉeblaj sur la retejo.

Kiam oni povas atendi aperon de papera listo?

– Pro la ŝanĝo de situacio, mi ne volas promesi ion, kion aliaj homoj devos fari. Volontuloj bonvenas.

La retejo de Pasporta Servo troviĝas ĉe pasportaservo.org.

Categories: Esperantujo

Bildstrio pri denaskuloj aperis en la angla

Libera Folio - Sun, 2014-10-26 20:55

Libera Folio: Kiel vi ekhavis la ideon, kaj kiu estis via celo?

Dan Mazur: – Pli frue ĉi-jare mi eklaboris pri publikigo de antologio kun mallongaj originalaj bildstrioj de diversaj desegnistoj kun la temo "subkulturoj". Pensante pri diversaj subkulturoj mi ekhavis la ideon pri parolantoj de Esperanto kiel temo. Mi ne sciis multon pri Esperanto, kvankam mi konas ĝian ekziston ekde mia infanaĝo. Mi havis la svagan impreson, ke ĝi devenas de la komenco de la 20-a jarcento, kaj ian ligon en mia menso (probable eraran) rilate al utopiaj aŭ idealismaj movadoj, kiel Fabianismo. Mi pensis, ke temus pri sufiĉe multfaceta subkulturo, ĉar ĝi estas tiom aĝa.

– Mia unua gugla serĉo pri la temo trafis artikolon pri denaskaj parolantoj de Esperanto, kaj tio surprizis kaj fascinis min… denaskaj parolantoj ŝajnis kvazaŭ subkulturo ene de la subkulturo! Tiam mi decidis, ke mi volas verki kaj desegni ĉi tiun rakonton mem. Poste mi spektis en YouTube intervjuon de Lana Shlafer, faritan en 2000, kaj eksciis pli.

Kiel vi kolektis la materialon?

– Kvankam mi estas bildstriisto, mi pli frue laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto. Do, mi volis intervjui iun por la rakonto. La sola loka kontakto, kiun mi povis trovi, estis la Esperanto-klubo ĉe Massachusetts Institute of Technology. La klubo montriĝis neaktiva, sed mi ricevis respondon de iama membro, Erin Piateski. Ŝi helpis al mi pri kelkaj kontaktoj, kaj baldaŭ mi ekrilatis kun kvin esperantistoj, eŭropanoj kaj usonanoj, kvar el kvin estis denaskaj parolantoj, do estis bona miksaĵo. Mi faris intervjuojn per retpoŝto, krom kun Julie Schwartz, kiu loĝas proksime, kaj kiun mi povis renkonti. Por Lana Shlafer, mi uzis citaĵojn el ŝia intervjuo en YouTube.

– Kun tiom da voĉoj, mi decidis strukturi la rakonton kiel dokumentan bildstrion, kunteksante la intervjuojn per iom da historio. Mi trovis, ke estis multo komuna precipe inter la denaskaj parolantoj, sed estis interese ke aperis ankaŭ iom malsamaj sintenoj al la Esperanta kulturo.

– Kiam la teksto estis verkita, mi sendis ĝin al ĉiuj priskribatoj por ricevi ilian aprobon, kaj poste mi desegnis la bildstrion. Mi multe komunikadis kun la priskribatoj por certiĝi, ke mi ne faras erarojn en la Esperanto, kiun mi uzas en la bildstrio. Kiel vi probable komprenis, mi mem ne parolas aŭ legas Esperanton. Sed la laboro kun la rakonto igis min ekinteresiĝi lerni ĝin… Esperantistoj ŝajnas bone amuziĝi!

Kie aperis via bildstrio? Kiajn reagojn vi ricevis?

– La libro kun la titolo SubCultures: a Comics Anthology estis publikigita en septembro, kaj enhavas la 12-paĝan rakonton Esperantists. Rilate al reagoj, mi trovis ke homoj tre interesiĝas pri la temo – multaj kun kiuj mi parolas preskaŭ ne aŭ tute ne scias, kio Esperanto estas. Mi ankaŭ eksentas iom da interesiĝo inter esperantistoj, kiel vi!

– La libro mem estas havebla en mia eldoneja retejo.
Categories: Esperantujo

Pages

Subscribe to Esperanto en Germanio aggregator - Esperantujo