Esperantujo

La redaktoro de ”Esperanto” kontentas pri sia laboro

Libera Folio - Fri, 2016-07-29 16:10

La tradicia programero “CO respondas” okazis ĵaŭde en la 101-a Universala Kongreso en Nitro. Laŭplane ĝi devis esti vive elsendata en la reto, sed la konekto funkciis nur dum la dua duono de la unuhora programero.

Veronika Poór, kiu gvidis ĝin por la unua fojo, petis fari en la komenco demandojn nur rilate al la kongreso, pro la ebla neceso ke kongresa sekretario eliru, kaj tiel por aliaj temoj restis nur kelkaj minutoj en la fino.

La demandoj temis precipe pri la programo, kiu ĉi-jare estis disponigita tre malfrue. Iuj proponis, ke oni disponigu la programon en pli moderna formo, ekzemple kiel poŝtelefona aplikaĵo.

– Ĝis la lasta momento okazis ŝanĝoj, tial la programo aperis malfrue. Ni strebos plibonigi tion venontjare, klarigis Clay Magalhães, konstanta kongresa sekretario.

Krome, en la ĉi-jara UK la junulara programo estas konsultebla rete en Google-kalendaro.

– Tio estas eksperimento, se ĝi evidentiĝos sukcesa, eble ni publikigos tiel la tutan kongresan programon jam en Seulo, aldonis Magalhães.

Pro neĉeesto de Attila Kaszás, redaktoro de la revuo Esperanto, la demandojn pri la revuo respondis lia samlandano – la nova ĝenerala direktoro, Veronika Poór. Ŝi klarigis la nunan malfacilan situacion, kaŭzitan pro la teknikaj problemoj kaj la transiro de la malnova redaktoro al la nova.

Daŭre mankas la junia numero, kies publikigon en la reto ankoraŭ dum la kongreso pli frue promesis la prezidanto Mark Fettes. Tion tamen neis la ĝenerala direktoro:

– Bedaŭrinde, mi ne povas promesi, ke tio okazos ankoraŭ ĉi-semajne, diris Poór.

En la kunsido Legantoj de la revuo Esperanto la redaktoro aliflanke ripetis la promeson de Fettes:

– La revuo eble jam morgaŭ iros al la presejo, ĉar necesas nur fini la provlegadon, kaj ankoraŭ ĉi-semajne ni publikigos la junian numeron en la reto, diris ĵaŭde Kaszás.

La ĉeestantoj de la kunsido ricevis la aktualan laborversion de la junia numero, ankoraŭ plenan de eraroj:

– Mi disdonos ĝin al vi, se vi konsentos ne fari kritikon pri tajperaroj – diris en la komenco Kaszás.

Li ne pardonpetis eĉ unu fojon pro la malfruoj kaj esprimis kontenton pri sia ĝisnuna laboro.

– Sed ĉiam eblas plibonigoj, li konkludis.

Malgraŭ la nuntempa tendeco pri falo de la gazetaj abonoj, la redaktoro antaŭvidas, ke la abonantaro de la revuo Esperanto kreskos.

– Ni estu optimismaj, sed realismaj samtempe.

En la unua jaro dekprocenta kresko estas tute reala, li antaŭvidas.

– Nia komunumo havas rezervojn: dudek mil personoj en la Facebook-grupo “Esperanto” kaj kvarcent mil personoj, kiuj lernas Esperanton en Duolingo. Estas dinamikoj kiujn ni ne konas kaj ne analizas.

Categories: Esperantujo

Kaosa komitato ne fintraktis la statuton

Libera Folio - Mon, 2016-07-25 22:30

En la plano de la lunda kunsido de la komitato estis pritrakto de la estrara raporto, de la strategia plano kaj proponataj ŝanĝoj en la statuto de la asocio. Krome la komitato devis finfari la elektojn, kiuj prokrastiĝis pro teknikaj problemoj en sabato.

La demando pri la dispono de la postenoj en la nova estraro estis pura formalaĵo, ĉar la tri ĉefaj estraranoj daŭrigas en la konsisto de la nova estraro, laŭ la sabata decido. La komitato en lundo sen kontraŭdiroj decidis, ke Mark Fettes ankaŭ en la nova estraro okupos la postenon de prezidanto, dum Stefan MacGill restos vicprezidanto kaj Martin Schäffer ĝenerala sekretario.

Kiam ekis la diskuto pri la ampleksa kaj apenaŭ superrigardebla Strategia Plano de UEA, ĝia unua aŭtoro – Mark Fettes – proponis, ke la asocio nun devus havi tute novan Strategian Planon, pli koncizan kaj pli travideblan, por pluraj jaroj. Apud ĝi laŭ li ekzistu laborplano.

La diskuto pri la diversaj planoj, misio kaj vizio estis altefluga sed kiel kutime kaosa kaj sen klara konkludo. Poste la komitato transiris al traktado de la propono de nova statuto, kiu interalie ebligus la plenan juran sendependiĝon de TEJO kaj tute forigus la bezonon de ĝenerala voĉdono inter la membroj, kiu laŭ la nuna statuto nepras por statutoŝanĝoj kaj malfondo de la asocio.

La teksto de la nova statuto enhavas ankaŭ novajn membrokategoriojn. Interalie oni proponas la enkondukon de la kategorio "amikoj de Esperanto", kiuj estus kvazau individuaj membroj de UEA, sed pagus neniun kotizon.

La komitato havis tempon por voĉdoni pri la parto kiu rilatas al la sendependiĝo de TEJO, kaj la proponata statuta sekcio pri TEJO post amendoj ricevis fortan subtenon de la komitato – estis nur tri kontraŭaj voĉoj.

Por ebligi la fintrakton de la statutŝanĝo la laŭplane kvarhora kunsido estis longigita je unu horo, sed tio ne helpis, ĉar fine de la kunsido restis en la salono nur 22 el la 54 komitatanoj. La necesa kvorumo por validaj decidoj estas duono el la komitatanoj, do 27 personoj. Sekve fine de la kunsido eblis nur debati, sed nenion decidi.

La komitato havos sian trian kunsidon en vendredo. Ĉar restas ankoraŭ multaj aferoj por trakti, ne tute klaras, ĉu la komitato entute sukcesos trairi sian tutan tagordon, kaj ĉu estos farita decido pri la kompleta teksto de la proponataj statutoŝanĝoj.

Eĉ se la komitato ja aprobos la projekton de nova statuto en Nitro, la ŝanĝo ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la tuta membraro. En ĝenerala voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon, ĉiu aliĝinta faka asocio cent voĉojn, kaj ĉiu aliĝinta landa asocio havas nombron da voĉoj egalan al la nombro de siaj membroj.
Categories: Esperantujo

Komputila viruso manĝis la junian revuon

Libera Folio - Sun, 2016-07-24 21:35

Sabate la komitato de UEA elektis la novan estraron. Kvankam ankoraŭ ne estas disdivititaj la postenoj kaj ĝi ekoficos nur en la lunda posttagmezo, ĝi jam havis la unuan okazon por publika elpaŝo. Dimanĉe kvin el la estraranoj prezentis sin kaj respondis demandojn de la publiko.

Emilio Cid, la sesa estrarano, entute ne partoprenas en la Universala Kongreso – li decidis ne eliri Brazilon pro la timo pri la politikaj evoluoj en lia lando. Tamen, en la kongreso partoprenas keldeko da aliaj brazilanoj.

La estraranoj prezentis sin kaj rakontis pri siaj movadaj celoj. Emilio Cid estis prezentita de Mark Fettes, kiu diris, ke lia ĉefa respondeco estos informado.

Cid koncentriĝos pri la Tutmonda Inform-Reto, planita jam en la Strategia Laborplano de 2013, sed neniam komencita. Sara Spanò, la alia novulo, okupiĝos pri la eksteraj rilatoj, pri kiuj ŝi havas spertojn pro sia agado en TEJO, kaj pri aktivula trejnado, pri kiu ŝi respondecis ĝis nun kiel komisiito de UEA.

Laŭ Fettes parto de la nova strategio devus esti plifortigo de la oficejo, por ke ĝi havu ĉiujn necesajn rimedojn por antaŭenigi la celojn de UEA. Samtempe Stefan MacGill volas 10-obligi la financajn rimedojn por la movada evoluigo kompare kun la situacio de 2013.

Temus pri entute 100 mil eŭroj jare por informado, edukado, prizorgado de la retejo kaj eksteraj rilatoj. Estos tamen malfacile atingi tiun celon, se la membraro daŭre malkreskos. Laŭ Fettes estas risko, ke ĉi-jare la asocio havos malpli ol 5.000 individuajn membrojn, kion li trovas neakceptebla.

Kiel alian strategian celon Fettes prezentis la planon aranĝi Universalan Kongreson en Afriko. Laŭ li tio povus okazi en 2020 aŭ 2021. Li tamen akcentis, ke ne temas pri promeso, sed ke la estraro laboros por dum ĉi tiu mandatperiodo povi fari decidon pri UK en Afriko.

– Se iu proponas Esperanton kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio, tio estas kontraŭ la Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro kaj fakte ankaŭ kontraŭ mia propra celado – respondis Mark Fettes al la demando de Didi Weidmann pri la oficialigo de la lingvo.

Pli konsentema al la deziroj de Weidmann estis Martin Schäffer, kiu tamen preferus atingi tion laŭ alia vojo:

– Se iu viro iras al virino kaj tuj diras tute rekte “mi amas vin”, tio eble ne estas taŭga maniero. Necesas bone argumenti por ekhavi rilaton. Ni povas atingi tiun celon, sed nun ne estas bona momento por realigi ĝin.

La estraro konfirmis, ke UEA estas survoje al aĉeto de la tiel nomata Volontula Domo en Roterdamo, en kiu estos loĝigitaj la volontuloj de UEA kaj TEJO

– Estis jam farita oferto, sed montriĝis ke necesas ministeria aprobo, klarigis Fettes.

– Ni atendas ĝin jam almenaŭ tri monatojn, sed ĉiuj fakuloj diras, ke tio estas nur formalaĵo, li aldonis.

Fettes ne volis respondi la demandon pri la prezo de la apartamento kaj petis atendi ĝis la afero estos fintraktita.

– La tuta afero renkontis grandan entuziasmon, ankaŭ flanke de Humphrey Tonkin, kiu en 1974 starigis la Volontulan Fondaĵon de UEA, diris Fettes.

Schäffer aldonis, ke ankaŭ pluraj aliaj subtenas:

– Diversaj individuoj kaj grupoj subtenas la ideon, ankaŭ finance. Ni ricevis grandajn donacojn el Koreio, Ĉinio kaj Japanio. Volontuloj povos veni ankaŭ el tiuj landoj, sed pro la vizaj kialoj kaj la financado de EU, ili estos precipe eŭropanoj.

Otto Prytz demandis pri la revuo Esperanto:

– La lasta atingebla por mi numero estas la aprila. Eble en la maja aŭ junia aperis iu klarigo pri la ŝanĝo de la redaktopolitiko?

La demandon respondis Mark Fettes, kiu esprimis sian bedaŭron pro la malfruo, ĉar sub la nova redaktoro aperis nur unu numero, la maja:

– La junia nur ĵus estis pretigita por la presejo. Ĝi devus baldaŭ aperi, ankoraŭ dum la kongreso. La kialo de la prokrasto estas la komputila viruso kiu atakis la komputilon de Attila Kaszás.

Fettes estas tamen kontenta kaj antaŭvidas bonan kunlaboradon:

– Li havas tre bonan instinkton kaj grandan potencialon kiel redaktoro.

La saman tagon pli frue okazis la solena inaŭguro de la kongreso. Ĉar en la universiato kiu servas ĉi-semajne kiel kongresejo mankas sufiĉe granda aŭlo, la kongresanoj veturis per busoj al la urba sporta halo. Specialan aplaŭdon en la malfermo ricevis la ĝenerala direktoro Veronika Poór kaj la prezidanto de LKK Peter Balaž.

Ĉeestis kvin altaj reprezentantoj: amabasadoroj de Japanio, Ukrainio kaj Kenjo, vicamabasadoro de Korea Respubliko kaj ataŝeo el la ambasadejo de Rusio. Oni informis pri la elekto de tri novaj honoraj membroj de UEA: Vilmos Benczik, Petr Chrdle kaj So Gilsu.

La solena inaŭguro kaj “Nova Estraro sin prezentas” estis du el la programeroj, kiuj estas vive elsendataj en la interreto. La nombro de spektantoj de la inaŭguro pendolis ĉirkaŭ kvindeko, tiu de la estrara programero ne estis montrita.
Categories: Esperantujo

Fettes plu estros ĉe UEA

Libera Folio - Sat, 2016-07-23 21:15

La Slovaka Agrikultura Universitato en Nitro malfermis siajn pordojn por la kongresanoj sabate meze de la tago, kaj la unua publika programero laŭkutime estis la kunsido de la komitato de UEA, kie ĉi-jare estis elektita estraro de UEA por nova trijara periodo. La komitata kunsido tamen malfruiĝis pro diversaj teknikaj kialoj.

Pro granda malfruo en la traktado de la tagordo ne ĉiuj elektoj povis esti faritaj laŭplane en sabato, sed oni ja elektis novan estraron, kiun eniris la sekvaj personoj: Stefan MacGill (37 voĉoj), Mark Fettes kaj Maria Rosaria Spanò (po 35), Lee Jungkee (34), Emilio Carlos Vaz Cid kaj Martin Schäffer (po 32). Ne estis elektita Bharat Kumar Ghimire (12).

Novaj estraranoj estas Spanò kaj Cid. El la ĝisnunaj estraranoj en la propono de la elekta komisiono mankis Barbara Pietrzak, José Antonio Vergara kaj la antaŭtempe demisiinta Stefano Keller, kiuj sekve ne eniris la novan estraron. Anstataŭ sep, la nova estraro havas nur ses anojn.

Sub la nova redaktoro, Attila Kaszás, la revuo Esperanto rapide ekhavis grandan malfruon, kio nun kaŭzis, ke ĝis la kongreso ne aperis la junia numero, en kiu la komitatanoj jam antaŭ monato devis legi la estraran raporton pri la agado dum la pasinta jaro. Eĉ elektronika versio de la revuo daŭre ne troveblas en la retejo de UEA, kio montras, ke la numero ne nur ne estis presita, sed eĉ ne estis finredaktita ĝis nun, kvankam ĝi devis atingi la membrojn antaŭ longe.

La manko de la raporto tamen ŝajne ne tro ĝenis la komitatanojn – same kiel ne ĝenis ĝin la fakto, ke la estraro tute ne atingis siajn anoncitajn celojn. Neŝanĝita restis la "mastruma teamo" de la estraro (prezidanto Mark Fettes, vicprezidanto Stefan MacGill kaj ĝenerala sekretario Martin Schäffer), kiu dum la pasinta estrara periodo laŭdire triope faris la plej multajn decidojn.

Estis elektitaj ankaŭ komitatanoj C. La elekta komisiono transdonis al la komitato ok kandidatojn por komitatanoj C: A.J. Bakker-ten Hagen, Renato Corsetti, Huang Yinbao, Zsófia Kóródy, Lee, Jungkee, Martin Schäffer, Maria Rosaria Spanò kaj Eran Vodevoz.

Schäffer retiris sian kandidatiĝon, ĉar li fariĝis komitatano A por Germana E-Asocio, same kiel li estis ankaŭ en la antaŭa periodo. El la restintaj ok kandidatoj ne elektiĝis Vodevoz, kiu ne ricevis minimume duonon de la voĉoj. En la kunsido la elekta komisiono raportis pri du pliaj kandidatoj por C: Osmo Buller kaj Fernando Maia. Pri ili oni voĉdonos en la lasta kunsido en vendredo.

La propono de nova statuto, necesa por la sendependiĝo de TEJO, estos traktita en la lunda kunsido de la komitato.

Krom la komitata kunsido dum sabato en Nitro laŭ la programo okazis la jam tradicia movada foiro ĉe la kongresejo, prezentado de komika teatraĵo same ĉe la kongresejo, koncerto de Ralph Glomp, kaj programero por unuafojaj kongresanoj.

Dimanĉe je la 10-a horo matene okazos la solena inaŭguro de la kongreso. Posttagmeze la nova estraro prezentos sin por la kongresanoj. Dum dimanĉo en la programo estos ankaŭ interalie diskuto pri la eliro de Britio el Eŭropa Unio kaj ties signifo al la lingva politiko en la Unio.

Laŭ la unua numero de la kongresa kuriero la fina nombro de antaŭkongresaj aliĝoj estas 1.221. En Kopenhago tiu nombro estis 1.414, kio signifas, ke ankaŭ la fina nombro de aliĝintoj en Nitro estos multe pli malalta ol tiu en Kopenhago, spite la multe pli malaltajn prezojn por loĝado kaj manĝado. Sekve Nitro estos la plej malgranda kongreso en kontinenta Eŭropo de post Ateno 1976 – se ĝi ja atingos la kvanton de aliĝintoj en Ateno, kiu estis 1.266.
Categories: Esperantujo

Sendependa TEJO ĉiam pli proksimas

Libera Folio - Fri, 2016-07-22 09:10

Dum multaj jaroj diversaj generacioj de TEJO-gvidantoj levis la ideon pri jure sendependa Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu ne plu estu junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Lastatempe la ĉefa argumento por tio estas la laŭdire pli bonaj ebloj ricevi subvenciojn de EU-instancoj.

La sendependiĝo de TEJO faris gravan paŝon direkte al realiĝo, kiam la komitato de UEA dum la Universala Kongreso en Lillo en 2015 aprobis novan statuton de TEJO. Laŭ la nova statuto TEJO estu jure sendependa asocio, kies rilatoj kun UEA estu reguligitaj per aparta kontrakto.

Tuj poste la progreso tamen ĉesis, kiam la komitato de TEJO mem dum la IJK 2015 en Wiesbaden en sekreta voĉdonado malaprobis la proponatajn statutoŝanĝojn kaj anstataŭe postulis, ke unue estu preparita la fina versio de la kontrakto kun UEA.

La nova statuto de jure sendependa TEJO, kaj la kontrakto pri kunlaboro inter la nova TEJO kaj UEA nun estis aprobitaj de la komitato de TEJO kiu kunsidis dum la IJK en Vroclavo.

Laŭ la komitata reglamento de TEJO, la prezidanto ne rajtas voĉdoni. Tamen ĉi-foje la prezidanto, Michael Boris Mandirola, voĉdonis eĉ per du manoj – li uzis la voĉojn de du aliaj komitatanoj, kiujn li anstataŭis dum la kunsido. Per tio li riskis, ke eventuala plendo pri malrespekto de la regularo povos kaŭzi malvalidigon de ĉiuj decidoj, pri kiuj ankaŭ Mandirola voĉdonis. La regularo ja celas, ke la prezidanto ne influu la voĉdonadon.

Eĉ la dumana voĉdonado de la prezidanto tamen ne sufiĉas, por ke la sendependiĝo de TEJO tuj ekvalidu. Post la pasintjaraj, evidente ne finpreparitaj dedicoj, jura konsultiĝo intertempe montris, ke laŭ la nun valida statuto de UEA la sendependiĝo de TEJO ne eblas, ĉar laŭ tiu statuto TEJO devas esti "integra parto" de UEA.

Dum la komitata kunsido de UEA en Lillo la prezidanto de UEA, Mark Fettes, argumentis, ke tio ne malhelpas la sendependiĝon, sed spertuloj pri nederlanda juro faris alian konkludon.

Por ke la sendependiĝo de TEJO tamen eblu, la estraro de UEA nun decidis proponi ŝanĝojn al la propra statuto. Laŭ la proponata teksto de statuto, TEJO ne plu estos "integra parto de UEA" sed "memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj individuaj membroj kaj junaj Amikoj de Esperanto, laŭ kondiĉoj difinitaj en aparta kontrakto". Mirinde, TEJO tamen daŭre restu "junulara sekcio de UEA".

La teksto de la nova statuto enhavas ankaŭ novajn membrokategoriojn. Interalie oni proponas la enkondukon de la kategorio "amikoj de Esperanto". Ĉiuj, kiuj anoncas sian konsenton iĝi "amikoj de Esperanto", aŭtomate kaj sen kotizo estu kalkulataj ankaŭ kiel membroj de UEA ĝis ili mem aktive petos eliron el la asocio.

Aliaj proponataj ŝanĝoj en la statuto de UEA estas, ke estonte por pliaj ŝanĝoj de la statuto ne plu necesu aprobo de la membraro per ĝenerala voĉdono. Same ankaŭ eventuala malfondo de la asocio ne plu bezonu aprobon de la membraro, sed okazu per simpla decido de la komitato. Entute la eblo de ĝenerala voĉdono de ĉiuj membroj laŭ la estrara propono estu forstrekita el la statuto.

Tamen la ĝenerala voĉdonado ankoraŭ ne estas nuligita, kaj por ke la nova statuto de UEA ekvalidu kaj sendependigu TEJO-n, post eventuala decido de la komitato necesos ankoraŭ aprobo fare de la tuta membraro.

En la diskutlisto de la membroj de UEA la ĵus emeritiĝinta ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, avertis kontraŭ tro hastaj decidoj pri la statuto, kaj esprimis esperon, ke la propono de nova statuto, kies enhavo estis diskonigita nur mallonge antaŭ la Universala Kongreso, estos funde diskutita kaj eventualaj decidoj estos faritaj nur venontjare.

– Ĉar la Statuto estas la konstitucio de UEA, ne estas dece ŝanĝi ĝin sen unue ebligi al la membraro konatiĝi kaj esprimiĝi pri la afero, same kiel kiam la nuna Statuto el 1980 estis preparata. Ne sufiĉas diskuto en tiu ĉi tre limigita listo. Ankaŭ ne sufiĉas, ke fine okazos Ĝenerala Voĉdono, en kiu eblos diri nur 'jes' aŭ 'ne'. Publika diskuto verŝajne ne venigus amason da reagoj, sed inter la membroj troviĝas tiom da primovadaj sperto kaj saĝo, ke tiu potencialo ne estu ignorita, skribis Osmo Buller.

Li esprimis la decidon, ke ŝanĝoj en la statuto ne estu faritaj sen funda diskuto, ĉar la afero estas tro serioza por tio:

– La reformo de la Statuto ne tiom urĝas, ke ĝi ne eltenus atendi unu jaron, sed ĝi estas tiel serioza afero, ke ĝi estu farita bone. Oni diras, ke la memstarigo de TEJO urĝas pro postuloj de eŭropaj instancoj. Tion sinsekvaj estraroj de TEJO diradas jam 15 jarojn, sed kun la nuna statuso de TEJO la subvencioj daŭre venadis. Mi ne apogas la juran memstarigon de TEJO, sed se la Komitato plimulte estos por ĝi, ĝi okazu kun la cetera reformo de la Statuto de UEA post unu jaro.

La mesaĝo de Osmo Buller estis poste diskonigita ankaŭ en la diskutlisto de la komitato de UEA, kie la eksprezidanto Renato Corsetti esprimis sian subtenon al la baza tezo de Osmo Buller: la proponataj ŝanĝoj ne estas maturaj por aprobo en Nitro ĉi-jare.

Aliflanke la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, en la sama listo instigis al rapida aprobo de la statutŝanĝo por ke TEJO iru vere sendependa asocio. Tio laŭ li necesas interalie por ke TEJO ne devu kree ĉirkaŭiradi la regulojn de EU-instancoj pri subvencioj.

– Ni nun atendas finan konfirmon ĉu ni devos redoni 5-ciferan subvencion aŭ ne ĉar ja ni ne povis TEJO-nome vere fari normalan formalan dungadon. Tiu malfacila situacio estas ĝuste pro tio ke TEJO ne havas plenan juran personecon kaj necesis elturniĝi en diversaj manieroj kiuj povas esti iom rande de la reguloj kiujn mi forte preferus rekte kaj honeste respekti.

Tiu mencio pri "elturniĝo en diversaj manieroj" suspektigas ke la raportoj de TEJO pri subvencioj havas erojn kiuj ne toleras tagan lumon. Unu informon TEJO daŭre kaŝas tre zorge ankaŭ de siaj propraj membroj kaj de sia supera decida organo – nome la membronombron. Ĝi ne aperas en la agadraporto pri 2015 kaj ankaŭ ne estis aparte donita al la komitato.

Laŭ la statistiko de UEA, en 2015 TEJO havis 431 individuajn kaj 1.473 aligitajn membrojn, do sume 1904 en la tuta mondo, dum la EU-instancoj postulas 5.000 membrojn sole en la landoj de la Unio. Per liberiĝo el la strukturo de UEA, la nunaj gvidantoj de TEJO eble volas ricevi ankaŭ la liberecon pli kree redakti sian membrostatiskon.

Ricevon de novaj subvencioj subfosus ankaŭ la financa raporto de TEJO pri 2015, kiun la komitato ricevis nur du tagojn antaŭ sia kunsido. La prezentita spezokonto montriĝis tiel mankohava, ke ĝi ne povis esti traktita sed estis prokrastita ĝis septembro por aprobo per reta voĉdono. Bilanco pri 2015 tute ne estis farita.
Categories: Esperantujo

Konsilia Regularo n-ro 1 pri la lingvoj de EEK

Libera Folio - Thu, 2016-06-30 21:22

Konsilia Regularo n-ro 1, difinanta la lingvojn uzendajn de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (kiel amendite)

LA KONSILIO DE LA EŬROPA EKONOMIA KOMUNUMO,

Konsiderante la Artikolon 217 de la Traktato, laŭ kies dispozicio la aranĝojn pri la lingvoj en la institucioj de la Komunumo fiksas, sen difekto al la dispozicioj en la procedura regularo de la Kortumo, la Konsilio aganta unuanime;

Tial ke ĉiu el la 11 lingvoj en kiuj la Traktato estas verkita estas rekonata kiel oficiala lingvo en unu aŭ pluraj el la membroŝtatoj de la Komunumo,

ALPRENIS JENAN REGULARON:

Artikolo 1

La oficialaj lingvoj kaj laboraj lingvoj de la Komunumaj institucioj estas la angla, dana, finna, franca, germana, greka, hispana, itala, nederlanda, portugala kaj sveda.

Artikolo 2

Dokumentoj kiujn membroŝtato aŭ persono sub la jurisdikcio de membroŝtato sendas al la institucioj de la Komunumo povas esti redaktitaj en kiu ajn el la oficialaj lingvoj laŭ la elekto de la sendanto. La respondo estas redaktata en la sama lingvo.

Artikolo 3

Dokumentoj kiujn institucio de la Komunumo sendas al membroŝtato aŭ al persono sub la jurisdikcio de membroŝtato estas redaktata en la lingvo de tiu ŝtato.

Artikolo 4

Regularoj kaj aliaj dokumentoj ĝenerale aplikendaj estas redaktataj en la 11 oficialaj lingvoj.

Artikolo 5

La Oficiala Gazeto de la Eŭropaj Komunumoj estas publikigata en la 11 oficialaj lingvoj.

Artikolo 6

La institucioj de la Komunumo povas postuli en siaj proceduraj reguloj kiuj el la lingvoj estu uzataj en iuj specifaj kazoj.

Artikolo 7

La lingvoj uzendaj en la funkciado de la Kortumo estas difinendaj en ties proceduraj reguloj.

Artikolo 8

Se membroŝtato havas pli ol unu oficialan lingvon, la lingvouzo estas, laŭ peto de la koncerna ŝtato, difinata de ties ĝeneralaj juraj reguloj.

Ĉi tiu regularo estas deviga kiel tuto kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj.´
Categories: Esperantujo

EU post la eliro de Britio – ĉu ŝanco por Esperanto?

Libera Folio - Thu, 2016-06-30 21:15

La plej evidenta ŝanĝo estas ke la graveco de la anglalingvaj denaskuloj kadre de EU, laŭ kvanta vidpunkto, draste malaltiĝas. Fakte, post la eliro de Britio, la angla estas la denaska lingvo nur de malgranda frakcio de la EU-civitanoj – esence nur irlandanoj kaj maltanoj parolas ĝin denaske, kaj ili kune estas ĉirkaŭ 5 milionoj. Notindas, ke entute EU havos ĉirkaŭ 500 milionojn da enloĝantoj, en 27 ŝtatoj. Do, nur pli-malpli 1% de la EU-civitanaro estos denaskaj anglalingvanoj.

Laŭ formala vidpunkto, ene de EU ekzistas specifa leĝo pri la lingva reĝimo: ĉiu membroŝtato povas elekti unu kaj nur unu oficialan lingvon inter siaj por iĝi laborlingvo de EU. Laŭ strikta interpreto de ĉi tiu leĝo, pro la eliro de Britio la angla devas ĉesi esti oficiala, ĉar siatempe Irlando elektis la anglan kaj Malto la maltan. Tamen, mi ne pensas, ke vere tio okazos: plej probable la eliro de Britio ne portos rektajn konsekvencojn  al la oficialeco de la angla lingvo, ĉar la angla estas tro uzata ene de la EU-institucioj, specife en la Eŭropa Centra Banko.

Estas aparte interese kio okazos al la kimra, kies EU-statuso estas kunoficiala, kune kun la kataluna, ambaŭ gravaj minoritataj lingvoj de Eŭropo. Fakte, la eliro de Britio implikas la eliron de Kimrujo, kaj tio malfermas novan problemon. Por solvi ĉi tiun problemon kaj multajn aliajn — ĉefe ne rekte rilatajn al lingvoj — Britio kaj EU havas du jarojn por trovi interkonsentojn kaj kompromisojn inter si. Miaimprese, Britio nun volas preni tempon por ŝanĝi la situacion nur malmulte, dum EU-estroj volas rapide efektivigi la eliron por eviti, ke aliaj membroŝtatoj organizu similajn referendumojn, kiuj riskas kolapsigi la tutan EU-projekton.

Rilate la neoficialan statuson de la angla lingvo malfacilas antaŭvidi kio okazos en la koridoroj de Bruselo, Strasburgo, Luksemburgo kaj aliaj sidejoj de EU-institucioj. Tuj post la eliro, ekestiĝis du kontraŭaj reagoj, ambaŭ diktitaj de emocioj pli ol de atenta rezonado. La unua reago estas kontraŭ la angla. Homoj simple argumentas: “Britio eliris, ni forpelu la anglan, ĉar ni ne volas esti regataj de lingvo kies parolantoj ne amas nin.” Sekve al tiu ĉi sinteno, multaj homoj substrekis, ke la esenco de EU lingvorilate estas multlingvismo. En sia plej populara interpreto, multlingvismo estas interpretata kiel repreno de la Eŭropa situacio antaŭ la unua mondmilito, kiam la franca kaj la germana regis kun la angla.

Sekvante tiun modelon, kelkaj konsilas fortigi la francan ofte kune kun la germana por iel reekvilibrigi la situacion. Efektive, post la angla ĝi estas la ple forta lingvo en la EU-institucioj ekde la komenco (parenteze, la angla ne estis en la malgranda klubo de lingvoj kiuj ekfosis la EU-sulkon en la 1950-aj).

Pli malgranda grupo kontraŭas la anglan sed proponas diversajn aliajn solvojn. Grupeto reproponas revigligi Latinon pro neŭtraleco (ĝi ne estas denaska lingvo de iu ajn nuntempe) kaj pro ĝia influo sur la plejmulto de la modernaj lingvoj parolataj en Eŭropo. Pli granda grupo estas la esperantistoj, kiuj per peticioj kaj aliaj agadoj sukcesas nun aŭdigi sian voĉon pli laŭte, argumentante por Esperanto pro neŭtraleco, reguleco de la gramatiko kaj kunaj trajtoj kun la tri grandaj familioj de hindeŭropaj lingvoj kiuj svarmas en ĉi tiu mondoparto, t.e. la latinida, la ĝermana kaj la slava familioj. Sufiĉe interese estas, ke Esperanton mencias kiel lingvon taŭgan por Eŭropa Unio larĝskale ne nur Esperanto-parolantoj, sed ankaŭ eksteraj homoj.

Aliaflanke, aliaj homoj argumentas, per samforta emocio, por la angla. La anglaj poruloj plimalpli diras: “la angla finfine (pli) neutraliĝas en EU ĝuste pro la foriro de la denaskaj anglalingvanoj”. En la lastaj tagoj mi legis artikolon en la angla, en kiu la aŭtoro asertas, ke la angla estas nun la ‘vera’ Esperanto de Eŭropo!

Laŭ mi estus vere paradokse, se post la eliro de Britio la angla iĝus pli *forta* ol antaŭe ene de EU. Sed ne estas politikfikcia cerbumado imagi, ke la trajtoj de la tielnomata “eŭropangla”, t.e. la angla ĵargono uzata en la EU-dokumentoj, povus fortiĝi kaj distanciĝi de la brita normo. Kompreneble, ĉio ĉi restos je la nivelo de tuteŭropa elito: malgraŭ duono de la EU-civitanoj deklaras — memtaksante sin mem en la tielnomata Eŭrobarometro — ke ili havas bazan konon de la angla, plena regado por sekvi politikan debaton aŭ por akiri laborpostenon estas atingo nur de malgranda malplimulto, t.e. de elito.

Krom la interesa sed specifa kazo de la kimra kiun mi jam menciis antaŭe, rektaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU laŭ mi ne antaŭvideblas. La angla plej probable restos oficiala lingvo de EU. Havi tuteŭropan komunan lingvon — kiel kelkaj esperantistoj loĝantaj en EU ŝatus — postulus novan pozicion, pli altan ol oficialeco. Fakte la pozicio de oficialeco estas ligata al la lingvoreĝimoj de la membroŝtatoj, kaj neniu membroŝtato adoptas Esperanton kiel oficialan lingvon por ĝin proponi. Miaopinie tiel granda novigo en la lingva reĝimo de EU vivas en la lando de fikciaj romanoj, ne en la realeco.

Revenante al la realeco, ni devas ne forgesi, ke la prestiĝo de la angla lingvo altiĝis internaci-nivele post la fino de la dua mondmilito ekster ĉi tiu kontinento. La grandioza sukceso de la angla ne estas hazardo de historio, sed esplicita plano pensita de Winston Churchill, la ĉefministro de Britio dum la dua mondmilito. Sed li ne rigardis al la kontinento, sed trans la oceano, okcidenten.

Fakte Churchill esplicite deklaris la lingvan reĝimon kiun li antaŭvidis por la angla mondskale en fama prelego ĉe Harvardo, Usono, en 1943. Tiam li asertis interalie, ke “la estontaj imperioj estos la imperioj de la menso”. Mallonge klarigite, li celis diri, ke kiam ĉiuj popoloj de la mondo parolos la anglan, tiam novtipa Anglalingva Imperio establiĝos — interesatoj povas legi plu pri la analizo de tiu ĉi plano fare de lingvopolitikisto Robert Phillipson, kiu publikigas ankaŭ en Esperanto.

Ŝajnas al mi, ke la eliro de Britio povas eble iom bremsi sed certe ne haltigi tiun planon. Efektive la prestiĝo kaj forto de la angla lingvo venas ne nur de Britio sed ankaŭ kaj ĉefe de Usono, aliancano kun Britio por la efektivigo de ĉi tiu plano. Alivorte, ĝis kiam la Usona ekstera politiko restos tiel forte kaj rekte influa, la angla restos la plej prestiĝa lingvo dise tra la mondo, kaj ene de EU, kaj ekstere.

Mi volas diri, ke ĉiu lingva reĝimo respegulas la povo-rilaton de la lingvoj sub la reĝimo mem. Resume, la angla restos oficiala ene de EU krom se Irlando kaj Malto volus ĝin forpeli, kaj ŝajnas al mi, ke nek unu nek la alia eĉ pripensas tian scenaron. Eble Irlando reunuiĝos ĉar la norda parto de la lando verŝajne forlasos la Uniĝintan Regnon, kaj eĉ pli probable Britio kiel ni konas ĝin kolapsos pro Skotlando, kiu povas peti eniri EU-n post sendependiĝo de Londono. Se tio okazos, la Unuiĝinta Regno simple ĉesos ekzisti.

Kompreneble, se la tiel nomata ‘domeno-efekto’ vere okazos, alivorte se post Britio aliaj membroŝtatoj eliros EU-n per referendumo aŭ per decido de la landaj parlamentoj, EU same kolapsos. Kaj tiukaze la demando simple ĉesos havi sencon. Miascie en Nederlando, ekzemple, oni komencas pridiskuti eliron. Eĉ en Francio oni aŭdas similajn ventojn. Multo dependas de la reago de Bruselo: se EU reagos firme kaj rapide, la aliaj ne imitos Brition.

Tio estas la nova fono por esperantistoj en Eŭropo. Esperanto estas malforta lingvo ene de EU, kaj la eliro de Britio ne havas rektajn konsekvencojn favore al altigo de ĝia prestiĝo. Fakte, Esperanto ĝis nun havas neniun oficialan rolon EU-nivele; ĝenerale, por siaj parolantoj ĝi havas altan prestiĝon, por ĉiuj aliaj malalta. La situacio de Esperanto iel similas al minoritataj lingvoj, eĉ se la esperantistaro ne formas minoritaton laŭ la komuna senco de la vorto, ĉar neniu forpelis esperantistojn de origina-mita terpeco (do ili ne formas diasporon) kaj Esperanto ne estas rekte subpremata de majoritata lingvo — ĉiu minoritato estas tiel regionnivele pro ekzisto de majoritato landnivele.

Tamen, en la lastaj jaroj io pozitiva por Esperanto okazis ene de EU. Mi ŝatas rememorigi al la lernantoj, ke ekde 2008 oni povas ekzameniĝi pri sia lingvokono de Esperanto en la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Laŭ mi esperantistoj ĝenerale ne komprenas kiom grava estas tiu ĉi atingo. Temas pri substrekinda rekono, ĉar EU oficiale permesis al Esperanto eniri la ekskluzivan klubon de KER-ekzameneblaj lingvoj. Nur gravaj lingvoj eniras la klubon.

Permesu al mi personan anekdoton. Laŭ mia sperto de profesoro de Esperanto ĉe la Universitatoj de Amsterdamo en Nederlando kaj de Torino en Italio, la nuna momento favoras Esperanton ĉe la studentoj. Por multaj el ili, la angla ne estas plu perceptata kiel neevitebla kaj ĉionsolva lingvo: kiel diris al mi Erasmus-studento en Amsterdamo, la angla necesas sed ne sufiĉas. Universitataj studentoj — kiuj ĝenerale jaraĝas plimalpli dudek — elektas miajn kursojn de Esperanto ĉar ili scivolas pri la lingvo.

Ne malofte ili komparas Esperanton kaj la anglan vidpunkte de la lernado, kaj rande de la fino de la kurso ili konscias, ke ili povas esprimi sin sufiĉe bone malgraŭ ke la kurso daŭras du monatojn anstataŭ jaroj. Mi supozas, ke en la venontaj jaroj la nombro de studentoj en miaj klasoj povas eĉ altiĝi pro la eliro de Britio kaj la disvastigo de ĉi tiu sinteno, ke la angla necesas sed ne sufiĉas.

Se mi rajtas doni nepetitan konsilon, esperantistoj devas esti pretaj bonvenigi novajn lernantojn de la lingvoj en nian disan  kaj buntan movadon-kolektivon, kvankam ili alvenas per nekutimaj kanaloj laŭ tradicia pensmaniero. Hodiaŭ oni povas eklerni la lingvon sen iri al loka klubo kaj al nacia kongreso. Mi pensas pri la okulfrapa sukceso de Duolingo post nur unu jaro. Sed post la eklerno, sekvas bezono uzi la lingvon kun pli spertaj parolantoj: jen la momento en kiu la movado-kolektivo iĝas grava.

Novaj formoj de Esperanto-aranĝoj videblas nur tra Eŭropo kaj ne nur. Esperantistoj tra la tuta Eŭropo miaopinie devas pli kaj pli utiligi Esperanton per EU-projektoj. Tio povas substance plibonigi la kontaktojn internacie, ĉar ĉiu EU-projekto kiu esplicite uzas Esperanton estas plia pruvo pri la utileco de la lingvo laŭ la vidpunkto de la EU-institucioj.

Bonega ekzemplo estas la MIME-projekto (MIME signifas Movebleco kaj Inkluziveco en Multlingva Eŭropo), kiu enhavas bazan informon en Esperanto kaj aliaj 17 lingvoj de EU. Tie, Esperanto estas serioze traktata kiel strategio por multlingveco, ĉar fakte ĉiu Esperanto-parolanto estas almenaŭ dulingva, kaj ofte plurlingva. Sufiĉe granda grupo de fakuloj kiuj flue parolas Esperanton kaj estas bone konataj de la esperantistaro, laboras tie almenaŭ partatempe, inkluzive de mi.

Esperantistoj kaptu la okazon de la eliro de Britio ne por ataki la anglan sed por proponi alian perspektivon por la estonteco de EU. Persone, plaĉas al mi la vidpunkto de la Nobel-premiito por ekonomiko Amartya Sen — etne bengalo, ŝtate baratano, kaj kun Brita pasporto — kiu nuntempe instruas en Harvardo. La ekonomikisto okaze de la eliro de Britio asertis, ke post la tempesto de la eliro de Britio EU devos ŝanĝi siajn prioritatojn. EU-estroj devus rekonsideri la idealojn de la Manifesto de Ventoteno publikigita en 1941: la sulkon de EU ni ne fosu nur per bankoj kaj ekonomio, sed ankaŭ kaj ĉefe per paco kaj kuniro al komuna politiko kaj socio.

Tiel, Esperanto povas ludi centran rolon. Persone mi varme esperas, ke EU forlasos la politikon de strikta buĝeta disciplino por relanĉi la ekonomion kaj tiel haltigi la “gentajn ŝovinismojn”, laŭ la vortigo de Zamenhof, kiuj nuntempe reaperas en multaj partoj de Eŭropo. Dum en la percepto de la ordinaraj homoj la koncepto EU egalas al “eŭro, Troiko, banko, ekonomia krizo, migrantoj” ni ne povas esperi, ke EU-civitanoj enamiĝos al EU. EU bezonas konkretajn agojn por plibonigi la vivkvaliton de siaj civitanoj kaj belaspektan miton por kunkonstrui tuteŭropan identecon.

Federico Gobbo

Categories: Esperantujo

Brita eksiĝo el EU ne helpos Esperanton

Libera Folio - Sun, 2016-06-26 16:05

La rezulto de la referendumo pri la membreco de Britio en Eŭropa Unio estis surpriza kaj eĉ ŝoka por multaj britoj: 52 procentoj el la partoprenintoj subtenis la eliron el la unio. Surprizitaj estis ankaŭ la plej multaj britiaj politikistoj, kaj ne tuj klaras, kiuj estos la sekvaj paŝoj.

Laŭ Brian Moon, brito kaj multjara tradukisto ĉe Eŭropa Unio en Luksemburgio, same ne klaras, kion la eliro de Britio el la unio signifos por la estonteco de EU kaj internaciaj kontaktoj en Eŭropo, ja tre gravaj por la esperantistoj.

– Malfacilas tion antaŭvidi, ĉar “eliro” de Britio ne estas klare difinita: nun venos dujara periodo dum kiu necesos precizigi la estontajn rilatojn inter Britio kaj EU. Oni  memoru, ke la rezulto de la referendumo ne signifas, ke de unu tago al alia Britio ĉesas esti membro de EU.

Preskaŭ ĉiuj britaj esperantistoj, kiuj publike esprimis sian opinion dum la referenduma kampanjado, preferis ke Britio restu en Eŭropa Unio, kaj tre malentuziasmis pri la rezulto. Tamen ekster Britio ne malfacilas trovi esperantistojn, kiuj kontentas pri la rezulto kaj esperas ke ĝi kondukos al marĝeniĝo de la angla lingvo en Eŭropa Unio kaj donos novan ŝancon al Esperanto.

– Por ni esperantistoj tiu estas unu el la ŝlosilaj momentoj kiujn ni ne rajtas maltrafi: estas la momento por nin reproponi, laŭte kaj tuje, estas la momento por kunveni kaj decidi politikan agadon en ĉiuj anguloj de Eŭrpo (almenaŭ en ĉiuj Eŭropaj anguloj de Eŭropo) kaj, eventuale ankaŭ agante de ĝia ekstero. Estas nia vico, la angla lingvo retiriĝu kun siaj parolantoj en sia bela sed nun ankoraŭ pli malluma insulo, skribis la itala esperantisto Brunetto Casini en Facebook.

– Kiel multe el ni Esperantistoj, mi estis ŝokita ĉi-matene ekscii, ke la Britoj voĉdonis favore al eksiĝo de la Eŭropa Unio. Kvankam, mi pensas, tio estas tre malbona novaĵo por Eŭropo kaj por la tuta mondo, la eksiĝo de Britio povas aldoni al Esperanto novan, strategian elanon. Nun estas bona momento por ĉiaj asocioj, kaj ĉiuj entreprenemaj Esperantistoj, pripensi kiel tiu ŝanĝo povas agi tre apoge kaj favore al io, kion kelkaj Esperantistoj nomas Fina Venko, skribis Dennis Keefe en komento en Libera Folio.

Laŭ Brian Moon, kiu bone konas la lingvan ĝangalon de Eŭropa Unio, la eliro de Britio tamen neniel influos la lingvan reĝimon de la EU-instancoj. La oficiala statuso de la angla ne ŝanĝiĝos, ĉar krom en Britio, la angla estas oficiala lingvo ankaŭ en du aliaj landoj de la unio: Irlando kaj Malto. Eĉ malpli la eliro de Britio povas influi la neoficialan rolon de la angla.

– La efektiva rolo de la angla tre diferencas de ĝia oficiala pozicio: formale la angla estas nur unu inter egalrajtaj oficialaj lingvoj, sed praktike ĝi estas ne nur prima inter pares [Latine: la unua inter egaluloj], sed la superreganta lingvo, tio estas en multaj cirkonstancoj la sola uzata, rakontas Brian Moon.

Sian oficialan rolon en EU la angla ekhavis en 1973, kiam Britio kaj Irlando aliĝis al la tiama Eŭropa Komunumo. Dum multaj jaroj la franca en la praktiko estis la ĉefa lingvo de la EU-burokratio, sed tio ŝanĝiĝis kun la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio en la 1990-aj jaroj kaj poste de pliaj naŭ landoj de centra kaj orienta Eŭropo post la jarmilŝanĝo. En 2004 aliĝis al EU ankaŭ Malto, kie la angla estas unu el du oficialaj lingvoj, kaj Kipro, kie la angla estas ofte uzata.

En majoritato el la novaj landoj la scioj de la angla lingvo estis multe pli oftaj ol tiuj de la franca, kaj post la disvastiĝo de la unio la angla rapide iĝis superrega en la interna funkciado de multaj EU-instancoj. Ĉar nek la oficiala nek la neoficiala roloj de la angla en la instancoj de Eŭropa Unio rekte dependas de la membreco de Britio, la esperoj pri nova printempo por Esperanto lige kun la antaŭvidebla eliro de Britio el la unio ŝajnas senbazaj.
Categories: Esperantujo

Telegramo furoras inter Duolinguloj

Libera Folio - Tue, 2016-06-21 11:55

Libera Folio: Kiel Telegram malsamas de aliaj mesaĝiloj kiel ekzemple WhatsApp?

Robin van der Vliet: – Telegram estas nuba mesaĝilo, kiu flue sinkronigas ĉiujn viajn datumojn kun ĉiuj viaj aparatoj, kontraste al WhatsApp. Oni povas sendi ĉiajn dosierojn ĝis 1,5 GB. Aldone ĝi estas tute senpaga, la aplikaĵoj estas malfermitkodaj kaj la oficialaj aplikaĵoj ne enhavas reklamojn.

Kiaj ĉambroj troviĝas en Telegram? Ĉu estas nur unu granda diskuto?

– Preskaŭ ĉiuj uzantoj estas en la ĉefa ĉambro Esperantujo, kie ni parolas pri diversaj temoj laŭplaĉe, sed krom tiu grupo ni havas ankaŭ kelkajn pli etajn grupojn por esperantistoj. Ni ekzemple havas grupojn por sendi nur voĉmesaĝojn, ludi per Telegram-robotoj, diskuti seriozajn aferojn, kaj por amuzaj aferoj kiel bildoj kaj glumarkoj. Krom tio ni havas ankaŭ kelkajn dulingvajn grupojn, kie oni rajtas paroli la alian lingvon. Tie troviĝas novaj esperantistoj, kiuj demandas pri Esperanto en tiu lingvo, sed ankaŭ esperantistoj, kiuj lernas tiun lingvon kaj Esperante demandas pri tiu lingvo.

Kial ĉi tio estu interesa por mi? Kiel ĝi utilos? Ja eblas babili kun esperantistoj multloke kaj multmaniere, kial ĉi tiu estas la plej bona?

– Niaj grupoj jam havas multajn membrojn kaj oni tre facile povas aliĝi al la plej interesaj temaj grupoj sen konigi vian telefonnumeron al ĉiuj grupmembroj. Post pli da tempo ni havos pli kaj pli da grupoj pri specifaj temoj, kaj tio neniam okazis antaŭe en la tuta historio de Esperanto.

Vi parolis pri robotoj kaj glumarkoj, pri kio temas precize?

– Telegram disponigas al siaj uzantoj malferman platformon por kreado de glumarkoj kaj programado de robotoj. Jam kelkaj homoj kreis arojn de Esperantaj glumarkoj, kaj ĉiuj povas aldoni tiujn glumarkarojn kaj uzi ilin. Oni krome povas uzi robotojn per Telegram. Tiuj robotoj funkcias kiel specialaj kontoj, kiuj respondas aŭtomate. Per tiuj robotoj oni povas serĉi bildojn, serĉi novajn glumarkojn, fari publikan voĉdonadon kaj ludi ludojn kiel "pendumito" kaj "homlupo". Mi ekzemple kreis la roboton por ludi "pendumiton" kaj la roboton por eltrovi la ligilojn al ĉiuj Esperantaj grupoj, glumarkaroj kaj robotoj kaj por havi Esperantan tradukon de Telegram.

Krome, pri vi, kiam kaj kiel vi lernis Esperanton?

– Mi mem komencis lerni Esperanton antaŭ unu jaro per Duolingo. Mi jam antaŭe provis lerni la hispanan per Duolingo. Lerninte Esperanton mi rimarkis, ke ĝi estas multe pli facila ol la hispana. Mi memoras, ke mi tuj aliĝis al Telegram-grupo, kiam mi legis pri ĝi ĉe Reddit. Tie mi multe parolis kaj amikiĝis kun kelkaj homoj. Paroli kun aliuloj tie multege helpis min lerni la lingvon. Post iom da tempo la grupo kreskis kaj kelkaj novaj grupoj aperis kaj nun ni havas grandan gruparon kun multaj esperantistoj.

Mi ĝojegas aŭdi pri la kresko de la esperantistaro en la interreto. Dankon al vi pro via agado! Kiel oni povas engaĝiĝi ĉe Telegram?

– Simple iru al telegramo.org kaj aliĝu al la grupoj, kiujn vi ŝatas. Ni atendos vin, amuziĝu!

Intervjuis Chuck Smith
Categories: Esperantujo

Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto

Libera Folio - Tue, 2016-06-14 16:50

Libera Folio: La Esperanta Civito informis, ke via entrepreno aĉetas Heroldon de Esperanto. Ĉu vi volus rakonti iom pri viaj planoj rilate la revuon?

Fabrício Valle: Fakte, nia ĉefa negoco estas lingvo-instruado, ne eldonado de gazeto, sed fariĝi la eldonistoj de la tre renoma Heroldo de Esperanto estas revo de ĉiu ambicia entreprenisto. Nu, ni konscias pri la grandaj riskoj, sed fari el ĝi la plej bonan kaj modernan Esperanto-gazeton kaj krome, konigi ĝin vaste ekster niaj rondoj estas defio, kiun ambiciaj entrenistoj kiel ni ne pretas ne alfronti. Atingi la celon estos zenito en nia kariero kaj krome eble ĝi povos fariĝi nia ĉefa negoco, kial ne? Ni atendu la evoluon de nia entrepreno. Pri la detaloj rilate ŝanĝojn, ideojn ktp ĉiuj legantoj de Libera Folio povos legi en nia Facebook-paĝo. Tie ni afiŝos niajn ideojn, kiam ili iom post iom fariĝos definitivaj.

Kiel ofte la revuo aperos sub via respondeco?

– Ĝi ne aperos nur sub mia respondeco. Estos kerna profesia redakcia stabo kun kvin postenoj: du redakciaj direktoroj (mi kaj Paulo Lima), redaktoro, redakcia sekretario kaj ĉefa provleganto (ni ne parolu pri grafikisto). Nu, nuntempe Heroldo aperas 17 fojoj jare kun 4-paĝoj. En 2017 ĝi aperos kun minimume 16 paĝoj en ĉiu numero, kaj do ni decidis pro tio prudente aperigi ĝin monate. Espereble jam en 2018 ĝi aperos 24 fojoj jare kun pli ol nuraj 16 paĝoj, sed tio dependos de nia kapablo sesobligi la nombron da abonantoj ĝis la fino de 2017. Ne facila celo, ni scias. Nia ambicio estas granda, sed ĉio dependos de la ambicio ankaŭ de la esperantistoj. La financaj rimedoj diktos la ritmon de la evoluo de Heroldo de Esperanto en niaj manoj. La fina venko estos aperigi ĝin semajne kun 32 paĝoj sed tio estas afero de svaga estonto.

Ĉu vi planas iajn ŝanĝojn en la direktiĝo kaj ĝenerala enhavo?

– Jes. Jam estas grandaj novaĵoj sur la papero. Mi kaj Paulo Lima jam funde komencis skizi ĉiujn eblajn ŝanĝojn. Mi ne povas prezenti ĉiujn detalojn tuj, sed ni ĉiam afiŝos en nia Facebook-paĝo informojn pri  ĉiu nova decido, nova farita paŝo. Tamen, mi povas diri jam nun, ke estos ĉirkau naŭ ĉeftemoj kaj la agado por kaj per Esperanto estos traktitaj kiel du apartaj ĉeftemoj. Ni volas klare signali, ke unu afero estas la tradicia laboro por Esperanto kaj tute alia afero estas la faka agado per Esperanto, kiun ni volas forte stimuli. Krome, ne nia umbiliko, sed la mondo estos nia spegulo. El tio la legantaro de Libera Folio povas spekulacii pri la ŝangoj.

Ĉu konserviĝos ia ligo al la Esperanta Civito?

– Mi devas tre klare diri, ke Heroldo de Esperanto estas oficiala organo de neniu organizaĵo, de neniu tendenco, de neniu specifa grupo en Esperantujo. Gvidos Heroldon klaraj gvidolinioj inspiritaj de ĵurnalismaj etiko kaj bonaj principoj, kiujn mi kaj Paulo Lima jam kompilas kaj redaktas.  Ni ambicias fari el Heroldo profesian gazeton, funkciantan sub tre klara redakcia politiko. Tio esence signifas, ke ni diskriminacios nenion kaj neniun. Do, ni ne havos liston de tabuaj temoj aŭ liston proskribitaj potencialaj kunlaborantoj. Kritika tono estos bonvena, kondiĉe, ke respekto al homoj kaj institucioj estu regulo. Ne estos bezonata nia konsento pri la enhavo de kritika artikolo por ĝi aperu en Heroldo, sed kompreneble vakuaj, naivaj kaj senargumentaj artikoloj tute ne aperos.

– En tiu kunteskto Heroldo estos ja sendependa kaj neniu esperu, ke ni aperigos nenion pri la agado de Esperanta Civito aŭ artikolon de civitano. Ĉu UEA ne havu lokon en Heroldo pro tio, ke iuj esperantistoj ne ŝatas la agadon de UEA kaj opinias ĝiajn estraranojn malkompetentaj ktp? Ĉu Gbeblo Koffi ne havu lokon pro tio, ke UEA-estraranoj ne ŝatas la agadon kaj opiniojn de Koffi? Ĉu SAT ne havu lokon pro tio, ke iuj samideanoj kredas, ke esperantistoj estas tute neŭtralaj homoj kaj politiko, kiel konkreta agado per Esperanto estas danĝera vojo? Ĉu ni evitu paroli pri esperantista ekonomio ĉar iuj esperantistoj opinias, ke mono, mono kaj mono detruas la internan ideon de Esperanto kaj ni devas vivi kvazaŭ en getto, sen neniu ligo kun la ekstera mondo, kie ekonomio ludas gravegan rolon, ankaŭ sur la kampo de kulturo, de lingvo-instruado? Tute ne.

– La esperantistoj multe parolas pri lingvaj rajtoj, demokratia komunikado, homaj rajtoj, do ili facile komprenos la ideon pri rajto je komunikado. Nia sendependeco signifas, ke ĉiuj havos lokon sur la paĝoj de Heroldo. Do Esperanta Civito, UEA, SAT, raŭmistoj, finvenkistoj, retonovistoj, UETA, Afrika Komisiono de UEA, fakaj asocioj  ĉiuspecaj ktp havos sian lokon en Heroldo. Nia rolo en tio estos starigi regulojn por ke ĝi ne fariĝu areno de sterilaj kvereloj aŭ personaj atakoj kaj kontraŭatakoj. Vere, ni preferas malhavigi al ni plian abonanton ol perdi nian elanon de sendependa periodaĵo. Heroldo de Esperanto estos granda kaj profesia gazeto kaj respegulos tiun bolantan kaldkronon nomatan Esperantujo... aŭ Esperantio por aliaj, kun ĉiuj ĝiaj kontraŭdiroj kaj multekoloraj facetoj.

Kiom da abonantoj estas nun, kaj kiom vi devos havi por ke la afero estu profita aŭ almenaŭ ne malprofita por vi?

– Ni jam sufiĉe funde pritraktis la financan aspekton, kiu estas vera defio por ni kaj fakte la plej granda minaco, kvankam temas samtempe pri la plej granda promeso. Objektive pri via demando: ni devas almenaŭ triobligi la nombron da abonantoj, por ekhavi la necesajn financajn rimedojn por konkretigi absolute ĉiujn niaj planojn por 2017. Por nia tuta plano, bonvenus 24 paĝoj sed eble tio ne konkretiĝos tuj. Bone, estas multege da variantoj kaj ni atente kreas diversajn scenejojn per Excel.  Ĝis oktobro, kiam ni lanĉos nian abonkampanjon por 2017, ni havos la definitivajn trajtojn de la nova Heroldo. Ni kalkulas pri la apogo de ĉiuj, kiuj kredas, ke profesia gazeto, sub ĉiuj aspektoj, povos helpi la evoluon de nia afero en la mondo.
Categories: Esperantujo

Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso

Libera Folio - Sat, 2016-05-28 11:40

Libera Folio: Kiom el la homoj, kiuj lernis per Duolingo, poste efektive ekuzas la lingvon?

Chuck Smith: – Tiu estas same malfacila demando kiel "Kiom da homoj parolas Esperanton?" Ni neniel povas vidi statistikon pri tio. Nu, same kiel de post la lanĉo de lernu.net oni ekvidas la lernantojn iom post iom. Ĉar 40% el niaj lernantoj loĝas en Usono, oni ĉefe vidas la diferencon tie. Mi ekzemple rimarkis, ke dormantaj Esperanto-grupoj en Portlando kaj Nov-Ĵerzejo vekiĝis pro Duolingo. Aliaj grupoj kiel ekzemple en Vaŝingtono diris al mi, ke nuntempe pli da homoj venas al la klubo ol kutime. Mi scivolas kion ni vidos ĉe IJK kaj UK ĉi- kaj venontjare.

Ĉu multaj el ili jam videblas en la movado?

– Kiom da homoj vere aktivas post nur unu jaro da lernado de Esperanto? Nu, kelkaj certe. Spencer van der Meulen iam ĉeestis E-kongreson kaj poste decidis estraraniĝi en la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) kaj mi aŭdis, ke li multe vigligis la asocion per siaj ideoj. Krome alia Duolingo-lernanto Georg Jähnig modernigis la zagreban metodon, kiu nun alireblas rete kaj tie oni povas lerni Esperanton el 8 lingvoj. Ni krome aŭdas pri diversaj interesaj projektoj ene de nia fejsbuka grupo. Tial mi eĉ kreis novan grupon nomata Agadejo kie oni povas anonci sian projekton por trovi kunlaborantojn. Tiam, dirinte ĉion ĉi, mi kredas, ke ni plej multe vidos venontjare kiam homoj havis pli da tempo por lerni la lingvon efektive.

Ĉu la rapida kresko en la kvanto de la lernanto estis atendita por vi? Ĉu ĝi surprizis la neesperantistajn respondeculojn de Duolingo?

– Nu, en anglalingva artikolo mi taksis, ke ni havus 150.000 lernantojn ĝis la fino de 2015 kaj plej multaj homoj simple nomis min revulo, sed jes finfine, mi vere malpravis, ĉar fakte temis pri 200.000 lernantojn. Kiam mi vizitis la oficejon de Duolingo pasintjare, la ĉefo Luis von Ahn diris, ke la entuziasmo plej surprizis lin, sed ankaŭ la kvanto de lernantoj. Ili tre kontentis pri nia kurso.

Kiuj povos esti la sekvaj paŝoj?

– Jam ĉi-somere ni lanĉos la Esperanto-kurson por hispanparolantoj kaj laŭplane novan kurson de Esperanto ĉiujare. Bedaŭrinde ni ne povas ekkrei multajn kursojn samtempe, ĉar tiam la uzantaro de Duolingo plendos, ke ili zorgos pli pri Esperanto ol ilia plej ŝatata lingvo. Tiel per nova Esperanto-kurso ĉiujare, ni nature kreskas. Laŭ nia nuna plano, ni esperas lanĉi kursojn de Esperanto por la jenaj lingvoj: hispana (somere 2016), rusa, portugala, ĉina, franca, germana. Poste ni vidos nian progreson kaj vidos kiel ni plej efike povos antaŭeniri. Se sperta esperantisto volas kunlabori, tiu povas kandidatiĝi ĉe https://incubator.duolingo.com/apply.

– Krom tio, ni organizas eventon kun la nomo AMA (Ask Me Anything, Demandu al mi ion ajn) en kiu famaj esperantistoj respondas al demandoj de lernantoj. Niaj venontaj gastoj estas Christopher Mihm (filmproduktisto), organizantoj de IJK kaj Benny Lewis (Fluent in 3 Months). Tiel niaj lernantoj havos unikan eblon renkonti kreantojn de Esperanto-kulturon rekte de siaj hejmoj.

Kial vi elektas tiujn lingvojn? Kiuj estas viaj strategiaj pensoj rilate al tio?

– Nu, oni devas memori, ke Duolingo plej fortas en Ameriko, do plej indas ekkoncentriĝi pri la lingvoj, kiuj plej gravas tie: la angla, hispana kaj portugala. Laŭ nombro da lernantoj ĉe Duolingo ĝenerale, ni elektus la portugalan, sed pli saĝas atendi ĝis kiam la hispana kurso estas pli matura kaj tiam bazi la portugalan kurson de ŝablono de la hispana.

– Mi fakte ĝojas, ke Duolingo multe kontribuas al la ekstereŭropiĝo de Esperanto. Per la angla kurso, ni ĉefe havas lernantojn el Nordameriko. Per hispana kurso, ĉefe Sudameriko. Nun ni volas oferti rusan kurson, kiu plifortigos nian komunumon en Azio. Krome estas sperta rusa neesperantista aktivisto ĉe Duolingo, kiu volas vidi pli da kursoj por ruslingvanoj kaj tre ĝojus helpi nin se ni ekkreos E-kurson por ruslingvanoj, do tio estas kroma avantaĝo.

Kiel aliaj esperantistaj organizaĵoj reagas al la sukceso de Duolingo, ĉu vi ricevas subtenon?

– Krom niaj planoj ĉe Duolingo mem, Edukado.net anoncis novan kurson Ekparolu en kiu kursfinintoj povas daŭrigi per konveracia kurson skajpe. Se iu interesiĝas aliĝi por helpi, tiu povas kandidatiĝi tie. Ankaŭ, kunlabore kun UEA kaj TEJO, ni ekde hodiaŭ, la 28-a de majo, ofertas senpagajn revuojn de Esperanto kaj Kontakto al niaj lernantoj por ke ili povu legi papere kaj ekscii pri la plej gravaj organizoj en Esperantujo. Ĉiukaze, ni tre kontentas pri nia kurso, lernantara komunumo kaj subteno de la ĝenerala Esperanto-komunumo por nia projekto, sed kompreneble estas ankoraŭ multe da laboro farenda!
Categories: Esperantujo

TEJO voĉdonas pri kongreso en Burundo

Libera Folio - Fri, 2016-05-27 16:05

En la Strategia Plano de TEJO por la jaroj 2014-2017, la punkto 3.1.3 temas pri okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Afriko. En Kontakto 2015/2 la tiama prezidento Łukasz Żebrowski rakontas pri sia esplor-vojaĝo al Burundo kaj saĝe priskribas la fortojn kaj malfortojn de la loka movado kaj de la ŝtata kunteksto.

Tamen, post tiam la situacio ŝanĝiĝis. En Burundo frue en 2015 okazis kelkaj politikaj skuoj. Nome, la prezidento kandidatiĝis por tria mandato, ne antaŭvidata de la konstitucio. Ekestis protestoj dum kelkaj monatoj kaj la regantoj provis ĉesigi ilin perforte.

Ne plu temas pri etna konflikto kiel estis dum la jaroj 1993-2005 (dum kiuj mortis 300 000 homoj) aŭ dum 1994 en Ruando, sed pri politika perforto. Ĝis nun oni kalkulas je 474 mortigoj, 600 arestitoj, nekalkulebaj malaperigitaj homoj kaj ĉirkaŭ 250.000 homoj kiuj fuĝis al apuda Ruando por eviti la perfortan situacion.

En 2016 plu okazadas perfortoj kaj klopodoj por puĉoj en la ĉefurbo Bujumbura, kaj multaj amaskomunikiloj parolas pri tre verŝajna risko ke en la lando denove estiĝos intercivitana milito.

Malgraŭ ĉio ĉi JEBUO, la junulara Esperanto-organizo en Burundo, kandidatiĝis por okazigi IJK-n en sia lando en 2017. La TEJO-estraro elektis ĝin taŭga kandidato, sed konsciante pri la politika malstabilo decidis voĉdonigi la komitaton pri la okazigo de IJK en Burundo, kun la implicita opcio pri eventuala posta ŝanĝo de kongresa lando se la situacio ne stabiliĝos en 2017.

Dum la antaŭvoĉdonaj diskutoj leviĝis kelkaj voĉoj emfazantaj pri la politika situacio kaj ĝenerale pri la enlanda sekureco.

Michele Guerriero, komitatano A por Italio, esprimis siajn dubojn pri la sperto-forto de la loka asocio sed ĉefe pri la enlanda situacio. Li citis el oficialaj informoj de la itala ministerio pri eksterlandaj aferoj, ke tiu “malrekomendas ĉian vojaĝon en la landon” kaj laŭ kiuj la konstanta politika senelira situacio kiu pluestas en la lando portas al radikaliĝo de la pozicioj de la partioj, kun gravaj komplikiĝoj de la sekureca stato en la lando. Oni parolas pri armitaj ribeluloj ekster la urboj. Krome samseksamo estas kontraŭleĝa.

Ankaŭ Judith Meyer, komitatano C, komentas simile:

– Mi ja ege poras IJK-on en Afriko, sed ne en Burundo nuntempe. Laŭ la germana ekstera ministrejo: Ni urĝe malkonsilas vojaĝojn al Burundo. Al germanoj loĝantaj en Burundo ni rekomendas la elvojaĝon. Oni evitu homamasojn, bazarojn kaj busstaciojn. Cetere ni rekomendas eviti vojaĝojn ene de Bujumbura post la 6a vespere. Atakoj el politikistoj, aktivuloj kaj gardistoj, pafoj kaj atakoj per granatoj estas ĉiutagaj okazoj speciale en la supre menciitaj urbopartoj. En la lastaj semajnoj [teksto laste aktualigita hodiaŭ] okazis pluraj atakoj per granatoj al homplenaj lokoj en la centro de Bujumbura. Raportoj pri problemoj ankaŭ el aliaj landopartoj, speciale Ngozi, Kirundo, Ijenda/Mwaro kaj Matana. La interreto kaj poŝtelefona reto estas parte interrompitaj.

Jérémie Sabiyumva, aktivulo de Burundo, ne komentas specife pri la politika kaj sekereca situacioj ĉar “ĉio ŝanĝiĝas sed ni forte esperas ke la situacio pliboniĝos”, dum li tute ne dubas pri la organizkapablo de sia asocio.

Francesco Maurelli, komitatano C, ne konsideras la ĉefajn malrekomendojn supre menciitajn, sed nur unu:

– Pri kontraŭleĝeco de samseksamo, tio ja estas pripensinda, sed ĉu vere la taŭga solvo estas izolig(/ĝ)o?”

Li konkludas ke “ni esperantistoj havas ion por diri” al “tiuj landoj kiuj havas leĝojn kiuj mallaŭas toleremon kaj pacan kunlaboron” kaj invitas al neizolado de Burundo.

Ana Ribeiro diras ke 2017 ne estas la plej bona jaro por IJK en Afriko:

– Ĉefe kun la konfliktoj en Burundo, en IJK de Israelo oni havis malgrandan partoprenombron ankaŭ pro sekuraj kialoj, imagu IJK en Burundo kun la nuna situacio”.

Alia komitatano konsentas ke Burundo nuntempe ne estas trankvila, sed ankaŭ ke neniu povas antaŭvidi la estontecon. “Ni devos tiel esperi kaj preĝi ke Burundo trankviliĝos antaŭ 2017”. Tiel, preĝi kaj esperi.

Łukasz Żebrowski en la fadeno pri la voĉdonado skribas:

– Necesas tamen memori, ke tiuj fontoj ne estas tute senkritike fidindaj. Amaskomunikilaj raportoj ja ĉiam emas prezenti la aferojn kiom eble plej emociige por spektanto/leganto. Ministeriaj rekomendoj ĉiam estas signife troigaj, ĉar ja neniu ŝtato volas preni respondecon pri eventualaj problemoj de siaj civitanoj en diversaj landoj (ja ankaŭ kiam mi estis en Burundo, mia ministerio ne rekomendis vojaĝi tien, malgraŭ ke tiam la lando estis tute sekura).

Li atentigas, ke eĉ se la situacio estis maltrankvila, ĝi nun iom post iom restabiliĝas.

– Do oni povas havi esperon, ke en 2017 ĝi estos signife pli bona ol estas nun. Fine, la komitato de TEJO tute ne estas loko kie ĉiuj specialistoj pri sekureco en ĉiuj landoj de la mondo, do mi ne certas ĉu entute estas decido alprenenda en ĉiu tiu organo de TEJO. Mi persone preferus lasi tian decidon al taŭgaj fakuloj.

Michael Boris Mandirola, la nuna prezidanto de TEJO, skribas:

– Fakte UEA planis Afrikan Kongreson de Esperanto en Burundo ĉi-somere sed nuligis ĝin pro sekurecaj kialoj. Ĉar Burundo estas malstabila lando, ni ne povas neglekti la riskon ke la aferoj degeneru kaj ni devas konscii ke, malgraŭ ke ni bondeziras pacon kaj prosperon, se ni plene engaĝiĝos en la organizo de la kongreso en Burundo en la nunaj kondiĉoj, ekzistas posta konkreta ebleco de nuligo. Do, mi kredas ĝuste ke pro la graveco de la decido kiu ne estas teknika (ĉu la valoro de nia projekto indas la riskon je malsukceso) kaj konante kiom diversaj estas la opinioj pri la temo en la Komitato, estas juste voĉdonigi ĝin.

Sabate la 28-an de majo finiĝos la voĉdonado pri IJK en Burundo. Kion fine decidos la komitato? Ni preĝu kaj esperu...

Nicola Ruggiero
Categories: Esperantujo

Nova Pomego estos eĉ pli korekta

Libera Folio - Fri, 2016-05-27 08:10

Libera Folio: Kio grava ŝanĝiĝis en la nova versio de PMEG? Ĉu necesos, ke ĉiuj aĉetintoj de la unua papera eldono nepre havigu ankaŭ la duan?

Bertilo Wennergren: – Absolute necesas, ke ĉiuj, kiuj aĉetis la unuan eldonon, havigu al si ankaŭ la duan. Fakte ankaŭ tiuj, kiuj ne aĉetis la unuan eldonon, nepre aĉetu la duan. Tio necesas ne nur por plibonigi mian ekonomion, sed ankaŭ pro la amasego da plibonigoj, kiujn mi faris. La plej grava ŝanĝo estas kredeble la preskaŭ plena renverso de mia prijuĝo pri vortoj kiel "korekta" kun la senco "senerara" aŭ "komplika" kun la senco "malsimpla". Antaŭe mi defendis tian uzon, ĉar multaj bonaj aŭtoroj uzadis tiajn formojn, ja eĉ Zamenhof kelkfoje uzis ilin. Sed poste mi konvinkiĝis, ke tamen la nereguleco de tiaj A-vortoj estas tro ĝena, kaj kaŭzas verajn problemojn en la lingvo. Sed estas multaj aliaj gravaj plibonigoj de la enhavo. Eble plej multe mi laboris pri I-verboj kaj pri komparaj esprimoj kun "kiel" kaj "ol". Tiuj kampoj estas surprize kompleksaj partoj de la Esperanta gramatiko. La koncernaj tekstoj en PMEG estas preskaŭ ŝoke longaj.

De kiam vi okupiĝas pri PMEG? Kiel multe dum tiuj jaroj ŝanĝiĝis via kompreno pri la Esperanta gramatiko? Kaj kiom ŝanĝiĝis Esperanto mem, se entute?

– Mi okupiĝas pri PMEG de la jaro 1991. Tio estas vere kapoturne longa tempo... Mi tamen ne pensas, ke en tiuj jaroj okazis ia vere profunda ŝanĝo de mia kompreno pri nia gramatiko. Pri multaj detaloj mi intertempe multon lernis, kaj iajn aferojn pli bone nun komprenas, sed la kerno restas sufiĉe firma. Esperanto kiel lingvo kompreneble daŭre evoluas kaj ŝanĝiĝas. Iafoje la evoluo tamen ne iras rektlinie. Dum la 25 jaroj de PMEG okazis interalie revigliĝo de la UJ-formoj de landnomoj. Siatempe multaj rigardis ilin kiel preskaŭ arĥaikajn, sed nun ili estas vigle uzataj de multaj Esperantistoj, interalie de surprize multe da gejunuloj. Povas esti, ke mi kontribuis al tiu evoluo, sed mi ne certas... Aliaj ŝanĝoj, kiuj eventuale estas okazantaj, kaj kiujn mi origine taksis kiel tute neeblajn, estas la ekuzo de la vira sufikso IĈ kaj de la sekse neŭtra triapaersona pronomo "ri". Tiuj novaĵoj ankoraŭ estas limigitaj al iaj rondoj ne tiom grandaj, sed ankaŭ ne treege malgrandaj. Tia uzo estas multege pli vasta ol mi antaŭe povis imagi. Sed mi ne certas, ĉu tiuj novaĵoj plu disvastiĝos, aŭ ĉu ili montriĝos modoj malaperontaj.

Ĉu la ŝanĝoj kaj aldonoj en PMEG unuavice estas rezulto de viaj propraj cerbumadoj aŭ de reagoj de uzantoj? Ĉu vi povas mencii iun konkretan ekzemplon, en kiu reagoj de lingvouzantoj igis vin repriprensi vian priskribon de la aferoj?

– Multaj ŝanĝoj fakte okazis pro proponoj kaj komentoj de uzantoj kaj de miaj diversaj konsilantoj. La menciita renverso pri "korekta" kaj "komplika" okazis pro bona argumentado fare de Markos Kramer, kiu siatempe mem lernis el PMEG, sed kiu intertempe fariĝis eĉ Akademiano. Mi tamen ne notis la devenon de ĉiuj ŝanĝoj, kaj en multaj okazoj simple ne plu memoras, kiu kion proponis.

PMEG iĝas ĉiam pli normiga verko pri la Esperanta gramatiko, kaj vi mem iĝis ano de la Akademio de Esperanto. Ĉu tiu evoluo igas vin senti apartan respondecon pri la redaktoj kiujn vi faras en via verko?

– Mi efektive tremas pro timo ĉiufoje, kiam mi ŝanĝas ion esencan... La premo de respondeco iafoje povas esti ĝena. Mi rimarkis, ke iuj homoj rigardas miajn prijuĝojn kiel nediskuteblajn dogmojn, kio estas tre bedaŭrinda. Mi estas sendube tre eraripova, kaj mi ĉiam bonvenigas kontraŭargumentadon.

Ĉu via akademianeco donas ian aldonan normigan karakteron al PMEG?

– Malfacila demando... Por iuj homoj kredeble ja estas tiel, sed por iuj aliaj eble la efiko eĉ estas mala.

Kiam aperis la unua papera eldono de PMEG kaj kiom da ekzempleroj ĝis nun estis venditaj? Kiom restas?

– La unua papera eldono estis pretigita fine de 2005, sed la efektiva apero vere okazis en la komencaj tagoj de 2006. Laŭ mia memoro oni presis 1100 ekzemplerojn. Laŭ mia scio restas nur du ekzempleroj, kiuj ambaŭ staras en mia librobretaro hejma. Laŭ mia scio neniu libroservo plu havas aĉeteblajn ekzemplerojn.

Kiam aperos la nova papera eldono, ĉu ĝi estos eĉ pli ampleksa ol la unua, kaj kia estos la eldonkvanto?

– Antaŭ tri jaroj mi pensis, ke baldaŭ mi povos aperigi duan eldonon, sed tio montriĝis tute misa pritakso. Ne nur amasiĝis pli kaj pli da ideoj pri plibonigoj, kiujn mi bezonis zorge tralabori, sed krome okazis ĝuste tiam grandaj ŝanĝoj en mia persona kaj familia vivo, kiuj forprenis de mi tempon labori pri PMEG. Tiu tempomanko plu validas, ja eĉ pliakriĝas, kaj tial mi timas diri ion ajn konkretan pri la afero. Sed estas jam klare, ke PMEG kreskis. La unua eldono havis 696 paĝojn. La nuna provizora PDF-versio (elŝutebla!) havas jam 756 paĝojn. Tio estas aldono de 60 paĝoj. La efektiva enhavokresko estas kredeble ankoraŭ pli granda, ĉar mi iom kompaktigis la grafikan aranĝon de la paĝoj. Mi planas uzi laŭmendan presadon ĉi-foje, kio signifas, ke ne eblos paroli pri eldonkvanto. Estos presataj unuopaj ekzempleroj nur tiam, kiam homoj efektive mendos. Tio krome signifas, ke mi povos daŭre pluevoluigi PMEG-on sen bezono atendi forvendadon de la dua eldono. Ĉiam ajn mi povos simple lanĉi trian eldonon, kaj tiuj, kiuj ekde tiam mendos, ricevos tiun eldonon. Kaj se mi plu havos energion, eble baldaŭ sekvos kvara, kvina...

Kial la nova versio nomiĝas 15.0.1? Versio kun la numero 15.0 aperis jam en junio 2013. Do ĉu vi faris nur etajn ŝanĝojn de tiam? Kial ne almenaŭ 15.1?

– Nu, tiuj versinumeroj ne sekvas ian firman kaj rigoran planon... La intenco tamen estas, ke 15.1 estos la numero de la definitiva formo de la nova PMEG. La nulo en 15.0 indikas, ke temas pri provizora nepreta laborversio. La cifero 1 fine de la ĵus aperinta versinumero 15.0.1 informas, ke tio estas la unua subversio de tiu provizoraĵo. Eble sekvos 15.0.2, 15.0.3 k.t.p., ĝis mi estos kontenta, kaj tiam lanĉos kun laŭta trumpetado version 15.1, kiu fariĝos la dua papera eldono sen parolo pri provizoreco. Inter 15.0(.0) kaj 15.0.1 mi tamen sufiĉe multe laboris. Precipe mi okupiĝis pri la klarigoj pri rolvortetoj antaŭ I-verboj kaj pri komparaj esprimoj. Sed mi ankaŭ aldonis pripensaĵojn pri la senco de "oni" kaj pri uzo "vi" en "oni"-simila maniero. Mi ankaŭ aŭdacis paroli pri maloftaj verboj kiel "movigi" kun la senco "moviĝigi". Pri tiuj temoj aliaj antaŭe apenaŭ ion skribis, kaj eble ne ekzistas tute klara kaj nedisputebla vero... Mi tamen aŭdacis verki prie.
Categories: Esperantujo

Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA

Libera Folio - Tue, 2016-05-24 08:10

En sia raporto al la Komitato de UEA, nun publikigita ankaŭ en la retejo de la asocio, la elekta komisiono, kiun prezidas Ulrich Lins rakontas, ke ĝi ekde la Universala Kongreso en Lillo dediĉis multe da atento al la kunmetado de laŭeble taŭga estraro:

"Ni ricevis kelkajn sinproponojn por estraraneco kaj ankaŭ mem turnis nin al homoj, kiujn ni konsideras taŭgaj por esti estrarano. Pluraj kriterioj devas esti observataj, interalie pri regiona aparteno, pri sekso, pri aĝo. Ne eblis atingi kontentigan ekvilibron. Entute, la nombro de seriozaj kandidatoj restas limigita. Kelkaj verŝajne taŭgaj personoj pro diversaj kialoj, ekzemple la prefero agi kadre de sia Landa Asocio, malakceptis kandidatecon por la Estraro."

La sep personoj, kiujn la elekta komisiono fine decidis proponi kiel kandidatojn por la nova estraro de UEA estas la sekvaj: Emilio Carlos Vaz Cid, Mark Fettes, Bharat Kumar Ghimire, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Martin Schäffer, Maria Rosaria Spanò. La finan elekton faros la Komitato de UEA en Nitro. La elekta komisiono subtenas la rekantidatiĝon de Mark Fettes por la prezidanta posteno, sed cetere ne indikas siajn preferojn inter tiuj kandidatoj aŭ la postenoj kiujn ili povus okupi.

El la nunaj estraranoj en la propono de la elekta komisiono mankas Barbara Pietrzak, José Antonio Vergara kaj la demisiinta Stefano Keller.

Categories: Esperantujo

Demisio de Keller neatendita por Fettes

Libera Folio - Sun, 2016-04-24 20:50

La 22-an de aprilo en mesaĝo sendita al la komitato de UEA Stefano Keller anoncis sian antaŭtempan demision kiel estrarano pri eksteraj rilatoj. En la publika mesaĝo li mencias neniun kialon de sia demisio.

Ankaŭ al la estraro li ŝajne ne klarigis la kialon de sia foriro. La prezidanto de UEA, Mark Fettes, responde al demando de Libera Folio diras, ke li ne konas la kialon:

– Vi devas demandi Stefanon pri la kialo - lia decido venis kiel plena surprizo.

Laŭ Fettes la "surpriza" foriro de Stefano Keller tamen ne kaŭzos tujajn problemojn.

– Jam sufiĉe multaj homoj kunlaboras pri eksteraj rilatoj, do mi ne antaŭvidas grandajn problemojn sur tiu kampo. Kaj la kongreso venos post tri monatoj, kiam okazos novaj elektoj.

Stefano Keller mem ĝis nun ne respondis al demandoj senditaj de Libera Folio, sed laŭ onidiroj la demisio povas rilati al la marĝeniĝo de la ceteraj estraranoj krom tiuj de la "mastruma teamo" (prezidanto Mark Fettes, vicprezidanto Stefan MacGill kaj ĝenerala sekretario Martin Schäffer), kiu laŭdire triope faras la plej multajn decidojn.

Categories: Esperantujo

Libera Folio vendita al UEA

Libera Folio - Fri, 2016-04-01 08:55

Kiel fidelaj legintoj de Libera Folio certe rimarkis, Universala Esperanto-Asocio jam de kelka tempo pagas regulan salajreton al la redaktinto de Libera Folio, por ke li ne plu aperigu artikolojn pri la Asocio, krom la gazetarajn komunikojn de UEA, kaj prefere pri nenio entute.

Dum sia ĵusa kunsido la Estraro de la Asocio decidis fari plian paŝon al plena posedo, kaj efike uzi la monon rezervitan por nova retejo, aĉetante la tutan Liberan Folion.

Ekde hodiaŭ Folio tial konsekvence sekvos la ortografiajn regulojn de UEA, majuskligante gravajn vortojn kiel Estraro, Direktoro, Asocio, Komitato kaj Kafo Pretas.

La Estraro de la Asocio decidis ne publikigi la precizan sumon de la investo, sed atentigas, ke ĝi ne multe superas la 100.000 eŭrojn, kiujn la nova Estraro en la jaro 2013 decidis preni el la kapitalo por la rapida renovigo de la Retejo.

La aĉeto de Libera Folio tamen signifas, ke la Estraro nun devas peti la Membraron urĝe kontribui pli da rimedoj al la speciala Konto malfermita por aĉeto de nova Domo por la Volontuloj de la Asocio en Roterdamo. La rimedoj ĝis nun kolektitaj bedaŭrinde ankoraŭ ne sufiĉas por pagi la verdan Pordotapiŝon kun la vorto "Bonvenon", kiun oni jam mendis ĉe esperantista teksisto en Nepalo.

Kiel novan redaktoron de Folio la Estraro de UEA elektis la eksan Ĝeneralan Direktoron de la Asocio, sinjoron Ismo Buller, kiu entuziasmas pri la nova tasko:

– Pri tiu ĉi promocio mi eĉ revi ne kuraĝis. Vere, fajron sentas mi interne kaj ĝi igas ideojn pri lojalaĵoj al la Estraro ŝaŭmi en mia kapo.

Categories: Esperantujo

Probal Dasgupta prezidos la Akademion

Libera Folio - Tue, 2016-03-29 10:50

La antaŭa prezidanto de la Akademio, Christer Kiselman, en decembro anoncis pri sia antaŭtempa demisio. La demision kaŭzis interalie disputoj pri nova statuto por la Akademio kaj malkontento de Kiselman pri la funkciado de la retaj diskutoj kaj la retejo de la Akademio. Tiu estis la unua demisio de sidanta prezidanto dum la tuta historio de la Akademio.

Laŭ oficiala komuniko, en la nun elektita nova estraro krom prezidanto Probal Dasgupta membras la du vicprezidantoj Brian Moon kaj Otto Prytz, kaj la sekretario Renato Corsetti.

Probal Dasgupta estas ankaŭ direktoro pri prononco. Kiel aliaj direktoroj estis elektitaj Orlando Raola (faka lingvo), Sergio Pokrovskij (gramatiko), Markos Kramer (ĝenerala vortaro), Anna Lowenstein (kontrolado de lerniloj), Alexander Shlafer (lingva konsultejo), Paul Gubbins (literaturo) Carlo Minnaja (historio de la Akademio), Nguyen Xuan Thu (homaj nomoj).

En la retejo de la Akademio mankas informo pri la nova estraro kaj prezidanto. La plej lasta aktualigo ŝajne okazis antaŭ pli ol jaro.

Categories: Esperantujo

Tridek homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo

Libera Folio - Mon, 2016-03-14 09:35

Antaŭ kelkaj monatoj Esperantujo havis ĝojigan surprizon: kreiĝis nova Esperanto-kurso por angleparolantoj ĉe duolingo.com. Ĉar Duolingo nuntempe ŝajne estas la plej furora reta lingvolernejo, ankaŭ la Esperanto-kurso ekhavis furorajn aliĝonombrojn. Rapide registriĝis dekmilo da lernantoj. Ekde tiam kaj fakte ĝis hodiaŭ ĉiutage aldoniĝas plia milo. Ni demandis al Chuck Smith, la gvidanto de la Esperanto-teamo por la Duolingo-kurso pri la aktuala stato. Fakte nuntempe la kurso ankoraŭ troviĝas en la tiel nomata beta-fazo, kutima testa periodo por komputilaj programoj kaj retejoj, dum kiu la publiko samtempe jam uzas kaj testas.

– Ni pretas fini la beta-fazon, sed nun ni estas blokitaj pro teknikaj problemoj flanke de Duolingo. Post kiam ili solvos ilin, nia kurso estos konsiderata stabila. Ni nun havas proksimume 325.000 lernantojn kaj 5.000 homoj aktive lernas ĉiutage; 30 homoj diplomiĝas ĉiutage, Chuck Smith rakontas.

Laŭ li, la strukturo de la kurso nun estas ŝanĝata.

– Ekzemple ni pli frue instruos, kiel oni prezentas sin, kaj kontraste la akuzativo kaj diferencoj de "da" kaj "de" venos malpli frue. Ankaŭ ekzemple nia lecionaro pri prepozicioj estas vere tro malfacila, do ni dispecigas la prepoziciojn tra la tuta kurso anstataŭ havi ĉiujn en unu leciono kiel nun estas.

La Esperanto-komunumo observas la kurson kun granda intereso kaj certe ĉiu regiono de Esperantujo ŝatus havi subtenon el la kurso.

Ĝuste nun 40 % el la lernantoj loĝas en Usono. Se oni kalkulas kelkajn pliajn procentojn por la ceteraj angla-lingvaj landoj kiel Britujo aŭ Aŭstralio, supozeble duono de la lernantoj venas el ĉiuj aliaj landoj de la mondo; la efiko do ne estas tro facile konstatebla. Ja estas la barilo de la angla lingvo – se oni volas trairi la nunan kurson, oni devas kapabli traduki el Esperanto al la angla.

Libera Folio: Survojas ĉe Duolingo ekde kelkaj monatoj hispanlingva kurso, kiu pretas nun je 70 procentoj kaj por kiu jam antaŭaliĝis 7.000 homoj. Oni atendas, ke ĝi pretos iam inter julio kaj oktobro. Ĉu ĝi havos same grandan partoprenantaron?

– Estas malfacile diveni, sed verŝajne simile. Mi kredas, ke hispanlingvanoj estas ne tiom regule informitaj pri Esperanto per la oficiala Duolingo-forumo. Aliflanke pli da hispanlingvanoj (nun 63,3 milionoj) lernas la anglan ol inverse (52,7 milionoj da anglalingvanoj lernas la hispanan ĉe Duolingo). Mi kredas, ke la movado ĝenerale pli fortas en anglalingvaj landoj por disvastigi la kurson. Tamen tiu kurso multege helpos internaciigi nian movadon, speciale en Sudameriko, kie ĝi kutime estas iom malforta (krom Brazilo).

Post la lanĉo de la hispanlingva kurso, Chuck Smith esperas, ke la teamo sukcesos aldoni novan Esperanto-kurson ĉiujare.

– Laŭ la nuna plano la venontaj E-kursoj estos por lingvanoj de la rusa, portugala, ĉina, franca kaj germana. Kompreneble pro strategiaj kialoj aŭ influo de Duolingo mem ni ĉiam povos ŝanĝi nian sinsekvon. Poste ni vidos, kiuj lingvoj havas homforton kaj homojn, kiuj interesiĝas lerni Esperanton.

El Esperantujo venis ankaŭ skeptikaj voĉoj pri la Duolingo-kurso (tio certe ne estas vera surprizo por multjaraj Esperanto-parolantoj). Ĉu la kurso vere estas tiel grandioza, kiel ĝi ŝajnas? Kion ĝi alportos?

Oni neniam havu tro altajn esperojn pri la nombro de finaj Esperanto-parolantoj el Esperanto-kursoj. Multaj spertaj instruistoj eliras de eble unu aŭ du procentoj de tiuj, kiuj komencis. Do ne atendeblas rapida kaj kompleta revolucio de Esperantujo. Tamen indas konstati, ke ĉirkaŭ 1980 Zlatko Tiŝljar raportis pri tutmonda enketo, laŭ kiu tiam Esperanton eklernis jare 50.000 ĝis 100.000 homoj.

Verŝajne ĉe Duolingo jare komencos la Esperanto-lernadon proks. 400.000 homoj; oni povas konstati, ke el ĉiuj homoj, kiuj eklernas ĉe Duolingo alian lingvon ol la anglan, proks. 0,5 % lernas Esperanton. Al la nombro de jaraj lernantoj necesas aldoni tiujn de diversaj pliaj kursoj. Povas do esti, ke kompare kun la okdekaj jaroj la nombro de Esperanto-eklernantoj pli ol kvinobliĝis.

– Mi scias, ke tri lernantoj en Duolingo venis al la IJK pasintjare, kiam la kurso ekzistis nur dum 3 monatoj. Mi ankaŭ aŭdas pri aliaj grupoj, ke ekzemple la grupo en Portlando reaktiviĝis kaj la grupo en Vaŝingtono kvazaŭ duobliĝis pro Duolingo! La efikon oni ĉefe vidas en anglalingvaj landoj. Mi antaŭĝojas vidi similan efikon en hispanlingvaj landoj kiam ni lanĉos la Esperanto-kurson por hispanlingvanoj, diras Chuck Smith.

Chuck aldone rakontas pri nederlandano, kiu post trimonata lernado per Duolingo venis al Esperanto-renkontiĝo kaj tie fariĝis estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo. La skeptikuloj supozeble demandos sin, ĉu tiu informo temas pli pri la utilo de Duolingo aŭ pri la stato de Esperanto-asocioj.

Ĉiukaze la tempo montros, ĉu vere la "estonteco estas nia", laŭ la malnova Esperanto-slogano.

Lu Wunsch-Rolshoven
Categories: Esperantujo

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B

Libera Folio - Fri, 2016-03-04 15:55

La nombro de kandidatoj estas malpli ol tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, sed pli ol en 2013 kiam la elekto okazis inter 7 personoj.

La kandidatoj estas, en alfabeta ordo, Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Johan Derks (Serbio), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Roy McCoy (Nederlando), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio).

Laŭ la regularo de UEA, la ĝenerala direktoro nun kunmetos liston de ĉiuj kandidatoj (kun ties biografietoj kaj deklaroj) kaj sendos ĝin, kun po unu malfacile falsebla balotilo, al ĉiuj individuaj membroj. La ĝenerala direktoro samtempe informas pri la maniero de la voĉdonado kaj pri la limdato por la ricevo de la balotilo en la Centra Oficejo, kiu devas esti minimume 45 tagojn post ekspedo de la balotiloj.

Laŭ gazetara komuniko de UEA
Categories: Esperantujo

La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto

Libera Folio - Wed, 2016-03-02 12:05

Libera Folio: Rakontu iom pri via profesia fono kaj via ĝisnuna rolo en la Esperanto-movado?

Attila Kaszás: — Mi diplomiĝis kiel historiisto, esperantologo kaj politologo, sed mia profesia kariero portis min al registaraj instancoj, NRO-oj, en kampoj kiel malplimultoj, junularo, ekologio, diplomatio, balotoj, inovacio. Krom mia pagita laboro mi iom aktivis en politiko junaĝe, kaj multe volontulis en diversaj NRO-oj. Nuntempe mi estas membro de la hungara UNICEF-Komisiono, kaj estrarano de la Asocio de Eŭropaj Baloto-Spertuloj (ACEEEO).

– En Esperantio mi tuj ekaktivis post la kvintaga „Piratfiŝkurso” de 1987, la fama superintensa Esperanto kurso de Péter András Rados kaj Jozefo Horváth, kaj aliĝis al la Esperanto-Fako kaj al la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ). Mi komencis partopreni junularajn renkontiĝojn, vojaĝis per Esperanto, vizitis IJK-ojn, UK-ojn. En la estraro de HEJ mi organizis trejnseminariojn, same en la estraro de TEJO mia respondeco estis la aktivula trejnado. En 1999 mi estis la LKK-prezidanto de la 55a IJK en Veszprém, Hungario, kie ni eĉ sukcesis organizi suneklipson por la 500 partoprenantoj. Esperanto-kursojn mi gvidis dum renkontiĝoj, en la Budapeŝta Esperanto-Centro kaj en mia propra lingvolernejo Delfeno. Kiam mi jam fondis esperantan familion, mi tamen ne forgesis la junularan movadon, mi proponis la sloganon de TEJO, "June kaj kune". Nun mi estas estrarano en la hungara sekcio de Eŭropo – Demokratio – Esperanto.

Kial vi decidis peti la redaktoran postenon?

– Mi ricevis tre multe de Esperanto, de la movado kaj la komunumo. Amikojn, spertojn, konojn, vidpunktojn kaj travivaĵojn. Mi klopodis iom redoni per mia organiza laboro, sed nun estas tempo, ke mi kontribuu ankaŭ intelekte. Kiam mia iama instruisto István Ertl redaktoris la revuon en la 90-aj jaroj, li multe rakontis al mi pri la diversaj flankoj de la redaktado, kontaktado kun esperantaj intelektuloj, aŭtoroj, vigligo de la informada laboro, kaj tio ĉiam altiris min. Kiam nun aperis la anonco pri la redaktora posteno, mi pripensis, ke ĝuste tia intelekta defio taŭgas al mi, kie mi povas samtempe servi kaj kontribui, informi kaj organizi, kontakti kaj komuniki, pensi kaj efektivigi. Mi trapensis la ekzistantan kaj eblan rolon de la revuo, kaj mi decidis, ke mi ŝatus partopreni en la entrepreno, la 21a-jarcenta informado en Esperantujo.

Kion vi volas prioritati en via laboro?

– Mi ŝatus, ke la revuo Esperanto estu universala magazino de la esperantlingva komunumo, kie ĉiu esperantlingva leganto trovas ion interesan. Krom konservi la tradiciajn funkciojn, mi ŝatus, ke la revuo donu ion same al la esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo. La 21a jarcento alportis novajn eblecojn, ŝancojn, problemojn, solvojn kaj defiojn ankaŭ al tradiciaj, kulturaj movadoj. Mi pensas, ke la ĉefa prioritato de la revuo devas esti efike kaj adekvate servi la komunumon kaj la movadon, informante, klarigante, instruante kaj eĉ distrante.

Kia vi vidas la rolon de la papera revuo Esperanto en la sekvaj jaroj?

– Esperanto estas la plej vaste legata papera revuo en Esperantujo, kun la plej granda kontribuantaro, legantaro kaj atingo. Tiu karakterizo estas samtempe respondeco kaj avantaĝo por la revuo. Apud la ĉiutage fluanta reta informaro Esperanto povas kaj devas esti tiu stabila, fidinda, bunta, regule aperanta kaj ĉie atingebla informfonto kaj kultura kanalo, kiun oni same povas uzi kaj ĝui sur kvin kontinentoj. La revuo devas doni ion legeblan kaj legendan al ĉiuj legantoj, sendepende ĉu ili ĉiutage konsumas esperantlingvajn novaĵojn kaj literaturaĵojn aŭ Esperanto estas ilia sola esperantlingva legaĵo.

Ĉu al via taskaro apartenas ankaŭ la evoluigo de la reta versio de la revuo, aŭ pli ĝenerale la reta informado de UEA?

– Pri la reta informado de UEA okupiĝas aliaj spertaj personoj. Tamen mi konsideras grave, ke la retpaĝo de la revuo estu iaspeca komunikejo inter la legantoj, aŭtoroj kaj la redakcio. Laŭ mi la papera revuo kaj la retaj informkanaloj povas tre bone kompletigi unu la alian, uzante la avantaĝojn de ambaŭ ebloj.

Kiel vi vidas vian redaktoran rolon – ĉu vi celos unuavice peri la mesaĝojn de la gvidorganoj de UEA, aŭ ĉu vi volas krei spacon por diskuto, kiu povu influi la decidojn de la gvidorganoj?

– Mi forte kredas je demokratiaj principoj kaj valoroj, malfermiteco, travidebleco kaj diskutebleco estas gravaj aspektoj de ĉiuj demokratiaj organizoj. Tiasence la revuo ankaŭ devas doni lokon por diskuto pri la gravaj demandoj de la movado kaj la komunumo. Samtempe estas grave, ke la gvidorganoj povu komuniki pri siaj prilaboritaj iniciatoj, decidoj, mesaĝoj al la membraro ankaŭ  tra la revuo de la organizo.

Pli ĝenerale, kiel dependa aŭ sendependa de la gvidorganoj de asocio povas kaj devas esti redaktoro de la asocia revuo? Ĉu la revuo estu organo de la estraro aŭ de la membraro?

– Vi starigas du demandojn samtempe, permesu al mi respondi al ili aparte.

– La sendependecon de la redaktoro sufiĉe klare priskribas la dokumentoj de UEA kaj la kontrakto inter la redaktoro kaj UEA. Tamen tiu sendependeco ne signifas, ke ne estus dezirinde, ke la redaktoro konsentu pri la ĝeneralaj, strategiaj valoroj kaj direktoj de la organizo. Estas en la intereso de la revuo kaj de la legantaro, ke la redaktoro konstante komuniku kun la respondecaj estraranoj kaj oficistoj, sed tiu komunikado ne estas direktado, sed partnereco kaj kunlaboro por la komuna celo. Mi konsideras la tradicion, ke la redaktoro partoprenu kiel iu "oka estrarano" la estrarkunsidojn regule, tre efika kaj taŭga.

– Por via dua demando vi ricevas sinceran sed kompromisan respondon. La revuo estu kaj-kaj, kaj nek-nek de la estraro kaj la membraro. Ĝi estu de la estraro en la senco, ke la estraro povu kalkuli je la kunlaboro de la revuo por atingi la komunikadajn kaj informajn celojn de la organizo. Ĝi ne estu de la estraro en la senco, ke la estraro iam ajn kaj iel ajn povu influi ĝian enhavon malrespektante la sendependecon de la redaktoro. Ĝi estu de la membraro tiel, ke ĉiu membro ricevu pere de la revuo kvalitan enhavon, aktualajn informojn, kaj povu influi kaj diskuti ankaŭ en la gazeto. Kaj ĝi ne estu de la membraro, komprenite tiel, ke ne la membraro estas la sola celgrupo de la revuo, ĝia misio estas pli ampleksa ol nur priservi la membrojn, ĝi havas ankaŭ gravajn taskojn celante la pli larĝan esperantlingvan komunumon.

Kiuj estos viaj unuaj paŝoj kiel redaktoro?

– Vi celas krom doni intervjuon al Libera Folio? Estas tre grave la glata transiro de la revuo de unu redaktoro al la alia. Tiel ni jam komencis kun Fabricio pritrakti diversajn aspektojn de la redaktado, iugrade mi eĉ envolviĝos en la lastan numeron de Fabricio, en la aprilan. Krome estas multe da teĥnikaj, praktikaj aferoj, laborplanoj, kiujn ni devas klarigi kun la estraro kaj kun la CO. Mi intencas iri en marto al Roterdamo por konatiĝi kun la kolegoj, kaj trakti pri detaloj. Dume mi jam devas kontakti la jam kunlaborantajn kaj potencialajn aŭtorojn pri ilia atendita kontribuo.

Kiam vi eklaboros?

– Baze mi jam eklaboris iasence, sed oficiale mia unua tasko estos prepari la majan numeron de la revuo, por tio mi devas eklabori jam en marto.

Kiel multe vi ĉeestos en la Centra Oficejo?

– Mi intencas ĉiumonate unufoje du-tri tagojn pasigi en la Centra Oficejo por havi eblecon trakti kun la kolegoj, kaj iom teni mian manon je la arterio de la Esperanto movado.
Categories: Esperantujo

Pages

Subscribe to Esperanto en Germanio aggregator - Esperantujo