Esperantujo
UEA aĉetos loĝejon en Roterdamo
En gazetara komuniko la prezidanto de UEA, Mark Fettes klarigas, ke pro EU-subvencioj nun eblas pli vaste uzi volontulajn laborfortojn en la Centra Oficejo, sed mankas dormospaco.
– Volontuloj ne nur helpas en la realigo de plej diversaj laboroj, sed krome post spertiĝo povos pli efike labori por plifortigi la movadon en siaj hejmlokoj, klarigas Fettes.
Laŭ Martin Schäffer, ĝenerala sekretario de UEA, oni nun lanĉas tutmondan donackampanjon por kontribui al la planata investo. Libera Folio petis lin rakonti pli pri la planoj.
Libera Folio: Ĉu oni jam elektis konkretan konstruaĵon?
Martin Schäffer: – CO estas daŭre en esplora fazo. La merkato pri nemoveblaĵoj en Roterdamo ĉiam havas ofertojn, sed kompreneble oni devas zorge analizi avantaĝojn, malavantaĝojn, staton, prezon kaj aliajn detalojn. Krome gravas, ke estu almenaŭ 3 dormoĉambroj, kiuj estu sufiĉe grandaj, ke la volontuloj povos loĝi iom komforte. Indas esplori ankaŭ pri multaj aliaj detaloj.
Kiom da mono oni volas investi?
– La prezo laŭeble estu inter ĉ. 150.000 ĝis 250.000 EUR. Ĉe eksterordinare bonaj kondiĉoj oni povus eventuale pensi pri iom pli alta prezo.
Ĉu loĝos aliaj homoj krom volontuloj en la domo?
– La domo (tamen ankaŭ povas temi pri loĝejo) laŭeble nur estu por volontuloj. En ĝi povus eventuale loĝi dumtempe esploristoj (biblioteko Hodler), Estraranoj (dum Estrarkunsido) aŭ simile. Tamen la ĉefa celo estas la volontuloj, kaj nur se pro iu kaŭzo dum iom da tempo unu el la ĉambroj estus liberaj, oni povus pensi pri aliaj dumtempaj loĝantoj aŭ vizitantoj.
Ĉu plia domo ne signifos kromajn kostojn?
– Iu ajn nova domo (loĝejo) kaŭzas aldonajn kostojn, ekzemple pro impostoj, akvo, kurento, administrado k. a., sed ankaŭ estos novaj enspezoj pro luo.
Kial oni bezonas donacojn? Ĉu ne la kapitalo de UEA bone sufiĉas?
– Rigardante la bilancon de UEA oni povus pensi ke la financado estas tute facila. Tamen krom la investo por la aĉeto aldoniĝas kostoj por la aĉeto mem, por renovigo, mebloj k.a. Ĉe tiu parto temus pri elspezoj kaj ne pri investo, do laŭeble minimume tiu parto estu financita pere de donacoj.
– Aliflanke granda parto de la kapitalo ne estas uzebla, ĉar ĝi ekzemple konsistas el nemoveblaĵo (CO), obligacioj, fiksdeponoj k. a. Fine estas tiel, ke ju pli alta estos la kontribuo de mecenoj, des pli la membroj sin identigos kun ĝi. Baldaŭ la Estraro aperigos specialan donacvarban retpaĝon, kie aperas termometro kun la celsumo kaj pliaj detaloj.
Osmo Buller denove en hospitalo
Lundo, la 22-a de februaro, estis la lasta labortago de Osmo Buller, multjara ĝenerala direktoro de UEA. Lige kun tio, Libera Folio planis publikigi intervjuon kun la baldaŭa emeritulo, kiu laŭ pli frue anoncita plano nun uzos siajn kolektitajn feriajn tagojn antaŭ ol formale emeritiĝi en majo, kiam li estos 65,5-jara.
Montriĝis tamen, ke la intervjuo devos atendi, ĉar tuj post sia lasta labortago Osmo Buller devis eniri malsanulejon por operacio. Li enhospitaliĝis en merkredo, kaj en ĵaŭdo estis operaciita pro pulmokancero.
La komenciĝanta pulmokancero estis malkovrita, post kiam Osmo Buller en januaro suferis cerboinfarkton, kaj pro ĝi devis viziti hospitalon por diversaj esploroj. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la ĵaŭda operacio iris laŭplane, kaj Osmo Buller ene de semajno forlasos la malsanulejon.
TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35
Antaŭ tri jardekoj TEJO havis sume preskaŭ dek mil membrojn. Tamen jam tiam la gvidantoj de la junulara asocio ĉagreniĝis pro la falanta membronombro – la kvanto de individuaj membroj dum tri sinsekvaj jaroj restis sub kvarcent.
Por pliigi la membronombron oni tiam decidis permesi al esperantistoj resti junaj pli longe. Oni altigis la aĝolimon por membreco ĝis 30 jaroj, kaj tio provizore helpis: la kvanto de individuaj membroj dum kelkaj jaroj saltis al proksimume okcent.
Samtempe tamen daŭris la falo en la kvanto de aligitaj membroj, grandparte pro la ŝanĝoj okazintaj en orienta Eŭropo. En 1994 la suma kvanto de aligitaj kaj individuaj membroj falis sub kvar mil, en 1998 sub tri mil, kaj en 2002 sub du mil. Poste okazis iometa stabiliĝo, sed sur malalta nivelo.
Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj baldaŭ denove malkreskis, kaj en la lastaj jaroj TEJO stabile havas malpli ol kvincent individuajn membrojn. Nuntempe la suma membrokvanto estas nur kvinono de tio, kio ĝi estis antaŭ tri jardekoj. La asocio fakte nenie afiŝas sian efektivan membronombron, sed la ciferoj troveblas en la jaraj raportoj de UEA.
La sekretemo pri la membronombro povas parte esti kaŭzita de tio, ke la membroj estas tute tro malmultaj por plenumi la postulojn de Eŭropa Junulara Forumo, kies membro TEJO estas. En 2014 TEJO havis sume 1.926 individuajn kaj aligitajn membrojn en la tuta mondo, dum devus esti 5.000 en minimume 10 eŭropaj landoj kaj en neniu el ili malpli ol 300 membroj.
La statuto de Eŭropa Junulara Forumo tamen enhavas la eblecon esti membro sen plenumi la nombran kriterion, sed tiukaze necesas aparta rekomendo de la decidaj organoj de EJF. Sekve ekzistas la risko, ke TEJO facile povus esti eksigita el EJF, dum ĝi ne plenumas la kriteriojn pri la membrokvanto.
En letero sendita al la komitato de TEJO, prezidanto Michael Boris Mandirola atentigas, ke la altigo de la aĝolimo pliigus la kvanton de membroj en la asocio kaj ebligus al spertaj aktivuloj pli longe resti en la asocio. Aldone la ŝanĝo laŭ li povus utili al la landaj sekcioj de TEJO:
– Pluraj el ili nun malfortas kaj estus granda helpo por multaj el ili povi kalkuli je la homoj inter 30 kaj 35.
Laŭ Michael Boris Mandirola la estraro de TEJO "plene subtenas la proponon".
Tamen ne ŝajnas, ke la altigo de la aĝolimo multe utilos por pliigi la membronobron de TEJO. La membraro de UEA estas relative aĝa, kaj kredeble nur kelkdeko da individuaj membroj troviĝas en la aĝo 31-35 jaroj. Ankaŭ finance la ŝanĝo sekve ne multe utilus al TEJO, kies buĝeto por la jaro 2016 cetere ĝis nun ne estis prezentita al la komitato.Ses kandidatoj por redaktora posteno
En novembro 2015 Mark Fettes, la prezidanto de UEA, anoncis ke Fabricio Valle, la redaktoro de la revuo Esperanto, forlasos sian postenon antaŭtempe, post la preparo de la aprila numero de 2016.
En sia anonco pri la posteno la estraro de UEA menciis, ke la nova redaktoro havos la respondecon ankaŭ pri la renovigo de la retejoj de UEA. La limdato por peti la postenon estis dimanĉo, la 31-a de januaro. Responde al demando de Libera Folio Mark Fettes rakontis, ke ĝis la limdato alvenis ses kandidatiĝoj el kvin landoj.
– La plimulto venis nur en la lastaj tagoj, do ni ankoraŭ ne havis tempon atente pritaksi ilin. Lastfoje mi intervjuis tri kandidatojn skajpe, kaj verŝajne ni faros simile ĉi-foje, antaŭ la fina decido. Tio okazos antaŭ la fino de februaro.
Neniu el la kandidatoj estas virino. La nomojn de la kandidatoj UEA ne publikigas, sed laŭ Mark Fettes la koncernaj homoj mem kompreneble estas liberaj malkaŝi sian kandidatiĝon.
Libera Folio: Ĉu jam klaras, ĉu la sekva redaktoro laboros hejme aŭ en la Centra Oficejo?
Mark Fettes: – Pri la loko de la redaktado, la anonco indikis, ke ĝi okazos precipe en la hejmloko de la redaktoro. Tamen kompreneble la Estraro konsideros la konkretajn eblojn kaj cirkonstancojn lige al la sukcesa kandidato.
La lastaj numeroj de Valle ŝajnas malfruiĝi: laŭ la normala ritmo la februara numero devis esti rete legebla ĉirkaŭ la 25-a de januaro, sed ĝis nun tio ne okazis.
Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso
En mesaĝo dissendita al la membroj de la Akademio kaj al diversaj aliaj personoj Christer Kiselman anoncis, ke li forlasos kaj la prezidantecon kaj la membrecon de la Akademio fine de la Zamenhof-tago. Provizore anstatŭos lin la vicprezidanto de la Akademio, Probal Dasgupta.
En demisia letero, kiun Christer Kiselman publikigis en sia persona retejo, li skribas: Se Akademio de Esperanto entute povos ion fari, ĝi povos tion fari nur sen mi. Se mi entute povos ion fari por la lingvo esperanto kaj la kulturo portata de tiu ĉi, mi povos tion fari nur ekster la akademio.
Poste li reiras al temo, kiu jam estis amplekse traktita en la jaro 2014, menciante ke dum malpli ol ses monatoj tiujare en la Akademia diskutlisto estis dissenditaj minimume sepcent mesaĝoj pri la du radikoj kaz' kaj okaz', kaj ke preskaŭ ĉiuj tiuj mesaĝoj estis senditaj de kelkaj malmultaj anoj de la Akademio. La inundo de mesaĝoj siavice tute paralizis la retajn diskutojn, ĉar multaj anoj ĉesis entute atenti pri la diskutlisto.
En sia letero Kiselman skribas: Mi estus devinta diktatorece ordoni portempan fermon de tiu dissenda servo, kompreneble riskante akuzojn pri atenco al la rajto esprimi opiniojn, sed eble savante kelkajn membrojn de malapero el la reta informinterŝanĝo.
Iom mirinde, en la retejo de la Akademio – evidente ne plu ĝisdatigata jam dum tuta jaro – Christer Kiselman anoncis en nedatita teksto afiŝita ŝajne iam en 2014, ke la estraro de la Akademio decidis tute fermi la liston AdE-diskuto. Tamen evidente tiu decido tiam ne estis realigita, ĉar mesaĝoj en la listo plu aperadis ĝis septembro 2015, tamen kun malpli granda intenseco. Dum la jaro 2014 aperis entute 756 mesaĝoj en la listo, sed ĉi-jare estis sume nur 130 mesaĝoj, kaj post septembro neniu.
En alia dokumento publikigita en la persona retejo de Christer Kiselman, la demisianta prezidanto mencias, ke la estro de la retejo ĉesis respondi al mesaĝoj. Fine estis trovita nova retestro, kiu eĉ vizitis la prezidanton en septembro 2015, sed poste malaperis senspure.
En sia adiaŭa letero Kiselman parte kulpigas sin pri la nefunkciado de la retejo: Kiam la antaŭa retejestro ne respondis al miaj leteroj, mi estus devinta mem tuj konstrui retejon kun la plej gravaj informoj pri AdE. Mi ne estas ege sperta pri komputiko, sed tamen povas fari simplan retpaĝaron. Tiel la akademio estus posedanta oficialan retejon.
La antaŭa retestro estis Bertilo Wennergren, kiu konfirmas ke li forlasis la taskon:
– Mi iom lamis pri Akademiaj aferoj, kaj ankaŭ pri la TTT-ejo lastatempe. La kaŭzo estas mia familia kaj labora situacio. Kiselman ne kontentis pri mia reagotempo, kaj pro lia kritiko mi decidis forlasi tiun postenon (kaj ankaŭ la postenon kiel direktoro de la gramatika sekcio, ĉar ankaŭ tiun taskon mi apenaŭ sukcesas plenumi). Mi transdonis la dosierojn kaj datumbazojn de la TTT-ejo al tiu persono, kiun la estraro elektis kiel novan prizorganton.
Aparta ĉapitro en la problemaro de la Akademio ŝajnas esti la diskuto pri la propono de nova statuto, dissendita al la anoj fine de septembro 2015. La propono interalie enhavis ŝanĝon al dumviva membreco, por ke la Akademio de Esperanto estu pli simila al aliaj lingvaj akademioj, kiel ekzemple la Franca Akademio.
Ne ĉiuj aprobis tiun proponon. Laŭ komentoj de Kiselman, publikigitaj en lia retejo, la vidpunktoj de akademianoj tamen temis pli pri lingvaj detaloj de la teksto ol la efektiva enhavo. Aparte multajn protestojn ŝajne vekis la maniero de la prezidanto skribi datojn.
"Eble la protestoj pri datskribo celis nur ke mi sentu devon verki la sekcion 6, kiu tamen ne konvinkos la personojn kiuj asertas ke la akademio neniam skribis en la ordo jaro-monato-tago. Nenio malebligas la interpreton ke [la kritiko] signifas ke mi malaperu el AdE", Kiselman skribas en sia retejo.
Krome li konkludas, ke ĉar malmultaj akademianoj entute partoprenis en reta opinisondado farita en oktobro kaj novembro, malverŝajnas ke entute eblos ricevi la necesan kvanton da voĉoj por ion ajn ŝanĝi en la statuto, ŝanĝi ajnan antaŭan decidon, aŭ decidi pri lingva novaĵo.
Se la konkludo validas, efektive la Akademio ne estas funkcikapabla. Tiukaze eblas kompreni, kial la prezidanto decidis demisii.Valle: ”La redaktoro devus labori en la Centra Oficejo”
Libera Folio: Ĉu vi povas iel komenti la ĉesigon de via redaktora kontrakto?
Fabrício Valle: – La estraro donis al mi plenan liberecon agi kaj mi do faris tion, kio laŭ mi povus plibonigi la revuon. Kompreneble, mi funde diskutis kelkaj aferojn kun la estraro kaj ĝenerale ĝi estis ĉiam malfermita al miaj ideoj. Mi devas konfesi, ke mi multe eraris, ekzemple per kreo de tro multe da konstantaj rubrikoj, kiuj rapide montriĝis neteneblaj; ankaŭ per ne taũgaj laborprocedoj. Aliflanke, mi estas kontenta, ke mi povis labori tute libere - kun iuj limoj, kompreneble - , sed vere ne ĉio bone funkciis, parte pro tio, ke tiu libereco venis akompanata de soleco.
– Tuj post mia unua numero, Mark Fettes longe komentis la revuon, sed post tiu unua numero mi neniam plu ricevis objektivajn taksojn de la estraro. Surprizis min ekscii per artikolo en Libera Folio, ke "la estraro de UEA ne kontentas pri la revuo". Mankis ĝuste tiu konstanta taksado kaj klara kanalo de komunikado pri la direkto de mia laboro.
– Bedaŭrinde, mian tre fruan proponon (de antaŭ mia unua numero) krei revuan konsilion la estraro ne akceptis. Antaŭ nelonge mi sukcesis krei ĝin kaj kvankam ĝi ankoraũ ne plene funkcias, ĝi montriĝis utila. Mi esperas, ke anstataũ malfondi tiun konsilion, la nova redaktoro instigu ĝiajn membrojn al aktiva laboro. El la 6 membroj, du aktivas, unu pro specifa pasema vivsituacio anoncis, ke liaj kontribuoj venos nur poste kaj tri tute silentas ĝis nun. Mi ne komprenas, kial homoj akceptas inviton por aktiva posteno kaj poste restas malaktivaj.
Ĉu via eksiĝo antaŭtempe pro decido de la estraro de UEA, aŭ laŭ via propra deziro?
– Vere, mia plano estis plu redakti la revuon ĝis la lasta numero de la jarkolekto 2016, samtempe al la gvidado de E-entrepreno, kiun mi kaj samideano el mia urbo (temas pri Paulo Lima, intervjuito de la novembra numero) planis krei ĝis fino de marto 2016. Tamen, ĉefe embarasa situacio okaze de la lasta novembra numero de Esperanto igis min meti sub la disponon de la estraro mian postenon.
– Mark Fettes kun sia estraro diskutis, konsultis la nunan kaj la estontan Ĝeneralan Direktoron de UEA kaj decidis, ke venis la tempo serĉi novan redaktoron. Li tre bone klarigis tion en la dissedolisto "uea-membroj" kaj mi opinias, ke liaj argumentoj estas tute akcepteblaj. Laste, por ke ne restu duboj: Mark Fettes ĉiam kun granda respekto, amikeco, kaj profesieco traktis min. Se inter kaj mi kaj UEA tensio kaj malfacilaĵoj foje viglis, tion ni konsideru kiel absolute normalan rezulton de la graveco de la rolo de la revuo en la UEA-strategio. Mi tre estimas la planojn kaj ideojn de Mark Fettes kaj la gigantan strebadon de lia estraro doni al UEA novan vizaĝon. Ne estas facila misio!
Kion vi volus konsili al via posteulo?
– Kiam mi estis enpostenigita, mi kun granda miro vidis, ke la pli ol centjara revuo havis neniun redakcian gvidilon por orienti la laboron de la redaktoro. Do, mi planis dum mia redaktoreco redakti gvidlibron por lasi al mia posteulo, sed la afero ne progresis. Nun mi certe streĉe laboros por postlasi tiun bezonatan redakcian gvidilon. Miaj konsiloj kaj informoj al mia posteulo estos tie. Sed mi trovas, ke la ideo en la anonco serĉanta novan redaktoron, ke li pasigu kelkan tempon en la CO de UEA, estas treege brila. Mia specifa konsilo al la estonta redaktoro estas, ke li akceptu ĉi tiun ideon. Se li estos ne eŭropano aŭ malriĉa eŭropano, UEA pagu la vojaĝkostojn! Pri kelkaj aferoj, organizaĵo tiel granda kiel UEA ne povas ŝpari monon, eĉ en krizaj momentoj.
– Cetere, mi opinias, ke la redaktoro devas labori en la CO. Mi scias, ke eblas labori hejme, kiel mi kaj la antaŭa redaktoro, Stano Marček, laboris la tutan tempon, sed tio plene validas nur por la asistantoj, helpantoj, ne pri okupanto de ŝlosila posteno. Ĉu la Ĝenerala Direktoro laboru hejme? Ĉu la libroservisto, la sekretario? Ĉu mia samlandano Clay Magalhães laboru hejme aŭ sen konstantaj personaj kontaktoj kun la homoj en la CO kaj sen partopreni almenaŭ parton de la estraraj kunsidoj? Bone, se UEA vere ne povas financi la restadon de la redaktoro en Roterdamo, almenaŭ ĝi financu la viziton de la redaktoro al la Centra Oficejo, minimume ĉiun kvaran monaton. Mi konfesas, ke kelkafoje mi sentis min kvazaŭ strangulo en la nesto.
Ĉu dum via redaktorado vi atentis la ciferojn kiuj atestas pluan malkreskon de la abonantaro – kaj al kio vi atribuus ke vi ne sukcesis returni la tajdon?
– Jes, kompreneble mi atentis ilin. La situacio de UEA estas vere zorgiga sed, ĉu mi sola respondecu pri returno de la tajdo? Nu, UEA estas organizaĵo kun estraro, membraro, komitato, konsilio, aliĝintaj landaj asocioj, salajrataj oficistoj, inkluzive de Ĝenerala Direktoro... kaj la redaktoro de la revuo Esperanto respondecu pri la kresko de la membraro?
– La problemo de UEA ne kuŝas sur la afero "revuo" aŭ en la manko de pli moderna retejo. La problemo de UEA estas UEA mem. Mi opinias, ke la nuna estraro laboras en la ĝusta direkto, se konsideri la "antikvan reĝimon". Estas ja aprobinda strebado la klopodo renogivi la "sistemon UEA" per kreado de strategia plano, konstruo de nova retejo, trejnado de aktivuloj, sed tiu renovigo okazas ene de la tradiciaj idearo kaj vizio.
– Por returni la tajdon, UEA bezonas pli fundan kaj radikalan ennovigon, sed ne multe efikos, se nur ĝi sekvos tiun vojon. La tuta movado bezonas kuraĝe renovigi siajn labormetodojn, ideojn kaj ĉefe la celaron, sed ĉar por nia movado ne estas facile fari radikalajn paŝojn, mi kredas, ke renovigo venos kiel cunamo, spite la tradiciemon de la E-centroj, kies celoj, labormaniero kaj strukturo estas malĝisdatigitaj.La sendependiĝo de TEJO malcertas
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) iĝos jure sendependa organizaĵo, kaj sekve formale ne plu estos junulara sekcio de UEA. Tiu estis la plej grava decido farita dum la komitata kunsido de UEA en Lillo en aŭgusto 2015. Jam tiam kritikantoj atentigis, ke la sendependiĝon malhelpas la statuto de UEA, laŭ kiu TEJO tute ne estas sendependa, sed male "integra parto de UEA".
La komitato de UEA tiam ignoris la kontraŭargumenton, kaj aprobis proponatan novan statuton de TEJO, kiu igu la asocion sendependa, kvankam tute mankis klareco de tio, kiel aspektu la kontraktaj rilatoj inter la du asocioj post la sendependeco. La komitato de TEJO tamen estis iom pli pripensema, kaj rifuzis akcepti la proponatan statuton antaŭ ol vidi la finan tekston de la kontrakto kiu poste reguligu la rilatojn de UEA kaj TEJO.
Laŭ la decido de la komitato de TEJO la finaj tekstoj de la kontrakto kaj statuto devis esti pretigitaj de la estraro de TEJO antaŭ la fino de oktobro 2015 kaj poste aprobitaj per reta voĉdonado. Kiam nenio aŭdiĝis pri la afero ĝis la mezo de novembro, Libera Folio turnis sin al la prezidantoj de UEA kaj TEJO por klarigoj.
La prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis, ke li ne volas diri ion antaŭ ol li raportos pri la progreso de la afero al la komitato. La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, same nenion volis diri pri la afero, sed nur respondis, ke li baldaŭ informos la komitaton de TEJO.
Fine la 19-an de novembro en la diskutejo de la komitato de UEA kaj la 25-an de novembro ankaŭ en la diskutejo de la komitato de TEJO aperis mesaĝoj de la du prezidantoj, kiuj klarigas la longan silenton: la nederlanda notario kiu esploris la nun validan statuton de UEA kaj la proponatan statuton de sendependa TEJO konstatis, ke la nuna statuto ne permesas tian aranĝon. Por jura sendependiĝo de TEJO sekve necesas ŝanĝi la statuton de UEA, kio ne nepre estas tute simpla afero.
Laŭ la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, la estraroj de UEA kaj TEJO konsentis "jam trakti novan statuton kaj la kontrakton inter TEJO kaj UEA… sed atendi por la registrado ĉe notario". Ne tute klaras kion signifas "trakti" ĉi-rilate, sed evidente la ajna nova statuto estos jure valida nur post la registrado.
Tiu registrado povus laŭ Mandirola okazi post kiam la komitato de UEA estos aprobinta la necesajn ŝanĝojn en la statuto de UEA dum la Universala Kongreso en Nitro.
Tamen efektive eventuala ŝanĝo de statuto farita en Nitro ne ekvalidos aŭtomate – por statutoŝanĝo krom decido de la komitato estas bezonata ankaŭ aprobo de la tuta membraro de UEA, donita en ĝenerala voĉdonado. Aldone por statutoŝanĝo ne sufiĉas simpla majoritato en ĝenerala poŝta voĉdonado, sed bezonatas du trionoj de la donitaj voĉoj.
Eĉ pli grave, bezonatas minimume duono de ĉiuj eblaj voĉoj. Laŭ la statuto de UEA, en ĝenerala voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon, fakaj asocioj po cent voĉojn, kaj landaj asocioj unu voĉon por ĉiu membro, por kiu la landa asocio pagis kotizon al UEA.
Do, la matematiko estas iom komplika, sed ne estas memklare, ke oni efektive sukcesos kolekti la necesajn voĉojn, eĉ se neniu voĉdonos kontraŭ la sendependiĝo de TEJO. Krome sufiĉos kontraŭstaro de du-tri grandaj landaj asocioj de UEA por malakcepti la statutŝanĝon.
La revuo de UEA ekhavos novan redaktoron
Jam antaŭ pli ol unu jaro, en septembro 2014, la estraro de UEA esprimis malkontenton pri la enhavo de la revuo Esperanto, kaj tial decidis ne longigi la kontrakton de la redaktoro por plena jaro, sed doni al li duonjaran provperiodon por vidi, ĉu li sukcesos plibonigi la ĵurnalisman traktadon de movade gravaj temoj. La decido pri la daŭrigo devis esti anoncita ĝis la fino de marto 2015, sed neniam aperis.
Responde al demando de Libera Folio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, tiam fine konfirmis, ke la estraro decidis longigi la kontrakton de Fabricio Valle je iom pli ol jaro, ĝis la julia-aŭgusta numero de 2016.
– En tiu tempo ni havos novan ĝeneralan direktoron kaj reekzamenos multajn flankojn de la organizo de UEA, inkluzive de la rolo de la revuo en la nuntempa rete kunligita mondo, Mark Fettes tiam klarigis.
La 18-an de novembro 2015 Mark Fettes tamen surprize anoncis al la komitato de UEA, ke Fabricio Valle forlasos sian postenon jam post la finpreparo de la aprila numero 2016, do praktike en marto. Sekve UEA nun ekserĉas novan redaktoron, kiu devos ekofici post kvar monatoj.
En la anonco pri la posteno la estraro de UEA mencias, ke la nova redaktoro havos respondecon ankaŭ pri renovigo de retejoj de UEA:
La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado. La redaktopolitiko de la revuo estas proksime ligita al la mastrumado de informoj en la retejoj de UEA, kaj la redaktoro do samtempe estos ano de teamo por la renovigo de tiuj retejoj.
La sinproponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la fino de januaro 2016. Poste taŭgaj kandidatoj estos intervjuataj telefone.
TEJO proksimiĝas al integra sendependo
Komence de septembro du komitatanoj de TEJO formale proponis, ke okazu voĉdono pri ilia propono eksigi la nove elektitan estraron. Laŭ la proponintoj, la elekto de nova estraro kun nova prezidanto okazis en malbona etoso, kaŭzis dividon en la komitato, kaj tial estu refarita.
Laŭ la regularo de TEJO, sekreta voĉdono pri propono farita al la komitato devas okazi, se ĝin postulas almenaŭ du komitatanoj. Tamen la novelektita ĝenerala sekretario Arina Osipova konkludis, ke ĉi-kaze ne necesas aranĝi voĉdonadon, ĉar la proponintoj ne listigis la nomojn de la estraranoj, kiujn ili volas eksigi, kaj sekve la propono ne estis formale valida.
Intertempe progresas la laboro pri la proponata sendependigo de TEJO, kaj al la komitato estis dissendita malneto de kontrakto, kiu reguligu la rilatojn de la du asocioj post la divorco. La kontrakto interalie difinos, kiom el la membrokotizoj de junaj membroj UEA transdonu al la kaso de TEJO.
Laŭ la statuto de UEA, TEJO estas ne nur la junulara sekcio de UEA, sed ankaŭ "integra parto" de la asocio. Tial laŭ multaj, interalie "Komitatano Z" en La Ondo de Esperanto, necesus ŝanĝi la statuton de UEA por ke TEJO povu iĝi sendependa.
La prezidanto de UEA, Mark Fettes malsamopinias – laŭ li entute ne klaras, kion signifas la vorto "integra", kaj sekve la statuta difino de TEJO neniom ĝenas la sendependiĝon:
– La vorto “integra” ne multe klarigas pri la efektiva rilato inter UEA kaj TEJO. TEJO havas proprajn landajn sekciojn, proprajn komitaton kaj estraron, proprajn agadojn kaj statuson ĉe diversaj ekstermovadaj instancoj, ktp. La plej evidentaj konkretiĝoj de “integreco” en la ĝisnunaj rilatoj estas tio, ke la individuaj membroj de TEJO estas individuaj membroj ankaŭ de UEA, ke la Centra Oficejo de TEJO estas ankaŭ la Centra Oficejo de UEA, kaj ke la financoj de TEJO estas parto de la financoj de UEA. La jura memstarigo de TEJO ŝanĝos nur tiun lastan punkton, kaj ankaŭ tio estos grandparte nur formala afero de impostdeklaroj kaj simile. UEA plu staros preta por subteni TEJOn finance laŭ la bezonoj.
Sekve, laŭ Mark Fettes, TEJO tute bone povas iĝi sendependa, kaj samtempe resti "integra parto de UEA":
– Se eblas uzi la vorton “integra” pri la ĝisnuna rilato inter UEA kaj TEJO, mi ne vidas kialon ne apliki ĝin ankaŭ al la estonta rilato. Tamen, kiam ni venontfoje revizios la Statuton, ni verŝajne trovos pli klaran vortumon.
La nun proponata kontrakto de TEJO kaj UEA temas nur pri financaj kaj praktikaj aranĝoj, sed neniel difinas aŭ entute mencias la celojn aŭ agaddirektojn de la du asocioj.
Libera Folio: Se estos aprobita la nun proponata kontrakto, kio malhelpus, ke la formala sendpendiĝo de TEJO iam estonte konduku al plena rompo kun UEA? Ĉu ne sendependa TEJO povus ekzemple aliĝi al la Civito, aŭ fari ion alian, kio estus kontraŭ la interesoj de UEA? Estas ja interese, ke Valerio Ari entuziasme apogas la sendependiĝon de TEJO en HeKo kaj Heroldo.
Mark Fettes: – Mi fidas je la prudento kaj saĝo de la TEJO-gvidantoj, kaj la entuziasmoj de Valerio Ari nek logas nek forpuŝas min. Ja foje povus okazi malkonsentoj inter TEJO kaj UEA, sed oni povas same bone trakti ilin kiel du memstarajn asociojn, kiujn ligas longa tradicio de kunlaboro, komunaj celoj kaj valoroj, kaj reciproka respekto.
Laŭ la nova prezidanto de TEJO, Michiel Boris Mandirola, plena rompo apenaŭ imageblas, ĉar la celoj de UEA kaj TEJO estas komunaj, kaj ankaŭ la membraro kaj sidejo restos komunaj. La ideon ke TEJO povus aliĝi al la Civito li trovas "ridinda stultaĵo, kiu montras profundan nekomprenon pri la junulara Esperanto-movado".
– Ni multe pli interesiĝas pri ekstermovadaj instancoj kie ni povas plikonigi Esperanton, niajn ideojn kaj niajn valorojn, diras Michiel Boris Mandirola.
Laŭ la proponata kontrakto, Kontakto estu eldonata de TEJO kaj ne de UEA.
– Finance tio signifus ke TEJO devus pagi imposton kiun UEA ne devas pagi pro sia vasta komerclibroserva agado, enhave signifus ke TEJO ne bezonus aprobon de UEA por elekti la redaktoron de Kontakto. Tamen dirindas ke tiu malneto ne nepre estos la definitiva kontrakto kaj la artikolo pri Kontakto estas unu el la eroj kie plej verŝajnas ŝanĝoj, diras Michiel Boris Mandirola.
La celo de la proponata sendependiĝo de TEJO estas la bezono evoluigi la eksterajn rilatojn de la asocio. Same, ĉefe por plenumi la kriteriojn de diversaj subvenciantaj instancoj, TEJO volas "ŝanĝi la membrosistemon" por grandigi la nombron de siaj membroj.
Libera Folio: Tio donas la impreson, ke post la sendependiĝo oni akirus pli da membroj. Kiel tio eblus, se plu la membraro de TEJO konsistos el la junaj membroj de UEA?
Michiel Boris Mandirola: – Membrovarbado kaj membrogardado estas gravaj defioj por TEJO kaj UEA; sendube tio estos unu el la ĉeftemoj de venonta estrarkunsido de TEJO.
Tamen certe necesas repripensi membrecon en pli vasta kaj inkluziva difino kaj la komitato de UEA en Lillo ja starigis Komisionon pri Membrosistemo kaj Kotizoj en kiu mi mem membras. Certe trovi manieron plivastigi nian membraron estas kerna tasko de tiu komisiono; la rezulton ni vidu en Nitro.
Komitatanoj de TEJO volas eksigi la estraron
Dum la Internacia Junulara Kongreso en Wiesbaden, Germanio, estis elektita nova estraro kaj prezidanto de TEJO. La elekta komisiono de TEJO proponis, ke Łukasz Żebrowski restu prezidanto de la asocio, sed anstataŭ li estis elektita Michael Boris Mandirola.
Kiel unu argumenton por la ŝanĝo de prezidanto oni dum la komitata kunsido en Wiesbaden menciis, ke laŭ proponata nova statuto de TEJO prezidanto ne rajtu esti elektita por pli ol du sinsekvaj periodoj. Łukasz Żebrowski jam prezidis la asocion dum du periodoj.
En ampleksa mesaĝo sendita al la diskutlisto de la komitato de TEJO la 1-an de septembro, komitatanoj Vít Guglielmo Mišurec kaj Romualda Jeziorowska atentigas, ke la reguloj de la nova statuto ankoraŭ ne validas, sed tamen estis uzitaj kiel argumento por ne reelekti Łukasz Żebrowski. Krome ili trovas, ke la limigo de la oficperiodoj aperis en la projekto de nova statuto en suspektinda maniero.
La propono de nova statuto de TEJO estis preparita de komisiono starigita de la komitato de UEA, kaj kiam tiu propono estis prezentita dum la Universala Kongreso en Lillo, en ĝi estis nenia mencio pri limigoj de oficperiodoj de la prezidanto. Tiu mencio aperis poste, kiel ŝanĝo enkondukita de dumkongresa laborgrupo. En tiu laborgrupo membris Michael Boris Mandirola, kiu mem poste estis elektita nova prezidanto de TEJO, kaj Veronika Poór, kiu subtenis la kandidatiĝon de Michael Boris Mandirola.
Vít Guaglielmo Mišurec kaj Romualda Jeziorowska atentigas, ke en la statuta projekto prezentita al la komitato de UEA por aprobo la nova regulo pri limigo de oficperiodoj estis indikita kiel "teksto kopiita senŝanĝe el la malnova regularo de TEJO", kio evidente ne veras, kaj ke la komitatanoj de UEA tial facile povis ne rimarki la ŝanĝon. Efektive pri tiu ŝanĝo oni tute ne diskutis en la komitata kunsido de UEA en Lillo.
"Ne eblas ne rimarki ankaŭ, ke kvankam ne ankoraŭ valida, komprenata laŭspirite tiu ŝanĝo evidente uzeblas (kaj poste efektive uzitis) kontraŭ la kandidatiĝo de Łukasz Żebrowski, kiu jam laboris por TEJO kiel Prezidanto dum 2 oficperiodoj, dum tute ne malhelpas al Michael Boris, kiu pro sia aĝo povus havi tiun postenon ĝuste ankoraŭ dum 2 oficperiodoj", Vít Guiglielmo Mišurec kaj Romualda Jeziorowska aldonas en sia letero al la komitato de TEJO.
Laŭ ili la nuna situacio estas "tre danĝera por TEJO", ĉar la elekto de nova estraro okazis en malbona etoso kaj kelkaj estraraj kandidatoj retiris sian kandidatiĝon pro la okazaĵoj.
"Ni vidas, ke la Komitato estas dividita, pluraj aktivuloj seniluziiĝintaj pro tiel malaperinta kunlabora etoso en la organizo, kiu ja ĝis nun ĉiam regis en TEJO, tiel elektita estraro ne havas kaj ne povas havi subtenon de multaj en la Komitato", ili skribas.
Tial ili proponas, ke laŭeble rapide okazu nova elekto de la estraro, kaj petas tujan sekretan voĉdonon de la komitato pri sia propono.
La eksa prezidanto, Łukasz Żebrowski, pretas rekandidati, se okazos novaj elektoj, li diras responde al demando de Libera Folio:
– Ne tre surprizas min apero de tia propono. Jam en Wiesbaden mi aŭdis komentojn de komitatanoj, ke la elektoj kiuj okazis ne estis tute normalaj. Nove aperintaj informoj certe ne plibonigas ĉi tiun impreson kaj tio ne estas pozitiva por la organizo. TEJO estas gravega por mi, al la laboro en la Estraro mi dediĉis ses jarojn de mia vivo kaj multegon da koro. Ĉi-jare mi rekandidatiĝis, ĉar mi daŭre havas multon da entuziasmo, ideojn kaj emon aktivi por TEJO kaj por komencitaj projektoj. Kompreneble do, se la Komitato decidos okazigi novajn elektojn, mi volonte partoprenos en ili.
Laŭ la regularo de TEJO, sekreta voĉdono pri propono farita al la komitato devas okazi, se du komitatoj ĝin postulas. Se sekreta reta voĉdonado ne eblas teknike, la balotado anstataŭe devas okazi poŝte.
Eksteraj rilatoj prioritato por nova TEJO-prezidanto
Libera Folio: Ĉu vi volus diri al la legantoj de Libera Folio ion pri viaj prioritatoj kiel la nova prezidanto de TEJO?
Michael Boris Mandirola: – Ni havas strategian planon, kiun akceptis la Komitato de TEJO kaj kiu difinas la direkton de nia organizo - kaj tion ni sekvos kiel gvidilon. Ni komprenas ke granda laborŝarĝo atendas nin, ĉar la Komitato voĉdonis por nur 5-kapa estraro, tamen tio ebligis la elekton de kohera kaj kunema teamo. Ni ĉiuj pretas por la defio kaj certe enplektos en la laboroj plurajn kunlaborantojn kaj komisiitojn por la laŭeble plej sukcesa plenumo de la Strategio de TEJO 2014-2017.
– Se vi demandas pri miaj personaj prioritatoj, eksteraj rilatoj estas por mi prioritato ekde mia aktiviĝo en TEJO kaj tio certe restos prioritato ankaŭ en mia agado kiel prezidanto. Mi kredas ke porti nian idearon pri lingva justeco al junularpolitikaj tavoloj kaj kreskigi la respekton kaj la subtenon al Esperanto kiel solvo al la problemoj de internacia komunikado estas unu el la plej gravaj taskoj de TEJO. Kompreneble sukcese kaj kontentige konkludi la procezon pri la jura memstariĝo de TEJO estas unu el la urĝaj temoj kaj certe tio estas alia prioritato.
– Krome la organizo dum la lastaj monatoj havis pozitivan financan evoluon pro diversaj sukcesaj subvenci-petoj kaj indus profiti je tio por strategie rearanĝi la laboron de la oficejo kiu povos en venonta jaro kalkuli je du plentempaj volontuloj kaj verŝajne je parttempa oficisto; mi kredas ke tio povos porti grandan helpon kaj subtenon al diversaj kampoj kiel landa agado, informado, eksteraj rilatoj kaj aktivula trejnado, krom kompreneble subvenci-peti por ke ni povu investi en pligrandskaligo de nia agado.
Kiel vi strebos utiligi la novan statuson de TEJO kiel jure sendependa organizaĵo?
– Ĉefe por pli bone evoluigi niajn eksterajn rilatojn, sed eventuale tio povus ankaŭ plifaciligi kaj plisekurigi nian laboron pri subvenci-petado: ja estis jam problemoj antaŭ pluraj jaroj pro la malklareco de nia situacio.
Kiel vi volas formuli la kontrakton kun UEA?
– Ni volas formuli ĝin tiel ke estu plej avantaĝe por ambaŭ organizoj kaj tial la estraroj kaj la ĝenerala direktoro estos engaĝitaj en la procezo. La Komitato de TEJO ankaŭ estos tre enplektita kaj ĝia koncerna laborgrupo jam esprimis konkretajn rekomendojn, estas fakte grave ke la Komitato estu aktiva aktoro en la organizo. Cetere TEJO memstariĝos jure, sed celas resti junulara sekcio de UEA: mi kredas ke apenaŭ estas aktivuloj de TEJO kiuj volus disigi la membraron, la sidejon kaj la strategian sinergion de la du organizoj.
Kiuj eniris la novan estraron?
– Cédric Marchal (kasisto, subvencio kaj movebleco), Arina Osipova (ĝenerala sekretario, kongresoj kaj edukado), Juliana Evandro (vicprezidanto, informado, kulturo, homaj rimedoj, Pasporta Servo kaj adoleska agado), Ariadna García Gutierrez (landa, regiona kaj loka agado, scienca kaj faka agado) kaj mi (prezidanto, eskteraj rilatoj kaj aktivula trejnado). Temas pri malgranda teamo sed kun motivitaj homoj kaj kun multe da deziro je fruktodona kaj sukcesa evoluo de la organizo. Kompreneble ni antaŭvidas ke pluraj aliaj homoj estos aktivaj komisiitoj en gvida rolo: malgranda estraro signifos ankaŭ pli fortan engaĝon de neestraranoj.
Kiel okazis, ke oni ne sekvis la rekomendojn de la elekta komisiono?
– Mi prezentis mian disponeblon ĝustatempe al la Elekta Komisiono por ĉiuj estraraj postenoj krom kasisto, monatojn antaŭ la Komitatkunsido. La rezulton de la laboro de la Elekta Komisiono mi, kune kun la Komitato, ekkonis nur dum la unua sesio de la Komitatkunsido. Rogier Huurman bone priskribis la okazaĵojn laŭ mia scio, mi fakte eksciis pri la petskribo nur la nokton mem antaŭ la dua sesio; la tekston subskribis pli ol duono de la ĉeestantaj voĉdonrajtaj komitatanoj kaj tial mi akceptis ilian peton okazigi demokratian baloton. Persone mi bedaŭras ke Łukasz ne akceptis esti proponita ankaŭ kiel estrarano, ĉar lia sperto kaj vasta konaro povus tre utile kontribui al la laboro en la Estraro ankaŭ de alia pozicio.
– Pri la rezulto de la voĉdono, ja estas rajto de la Komitato malakcepti la rekomendojn de la Elekta Komisiono, kaj ĉi-foje tio okazis. Tiom meminiciata Komitato estas tamen signifa pozitiva novaĵo kompare al antaŭ kelkaj jaroj. Mi antaŭĝojas la estontan kunlaboron.
Kial vi volis, ke la komitato jam en la IJK akceptu la novan statuton, kvankam ne pretas la proponata kontrakto kun UEA?
– Malneto de la kontrakto pretas, sed ĝi bezonas plulaboron kun UEA. La propono estis unue aprobi la statuton por ke ni havu jam certan "uzeblan" statuton, ke ni havu bazon sur kiu difini la kontrakton, kio laŭ mi helpus atingi pli facile kaj klare interkonsenton pri la kontrakto pli "neprigante" ĝian atingon. La Komitato de TEJO preferas koni la interkonsenton kun UEA en la definitiva formo por havi plenan kontrolon pri la procezo kaj certiĝi ke ne estus risko de ekvalidigo de la statuto sen la kontrakto: estas alia decido ol tiu kiun mi esperis, tamen komprenebla kaj sencohava.
Ĉu laŭ vi kaŭzas problemojn la fakto, ke la nova statuto ne estis akceptita?
– Mi ne povas antaŭvidi specifan problemon, krom la risko la reta voĉdono ne estos kvoruma; ĝenerale, mi esperas ke tiu decido ne kaŭzu miskomprenojn en la homoj kiuj observas la procezon. Ĉiuokaze la Komitato donis precizan mandaton prepari la kontrakton surbaze de la nun proponata statuto: ja ne estis vere aparte disputvekaj punktoj en ĝi post la pluraj poluradoj. Tio signifas ke ni povas pludaŭrigi la procezon ĉar ni havas la bazon por la Kontrakto.
Kiam laŭ vi povos realiĝi la jura sendependiĝo de TEJO disde UEA?
– La tempoplano restas la sama, nome atingi interkonsenton ĝis oktobro kun ekvalidigo de la nova statuto komence de 2016.
Vi diris ke TEJO restos junulara sekcio de UEA. Kiel TEJO povos esti jure sendependa, sed tamen samtempe resti junulara sekcio de alia asocio? Kiel oni formulos tion en la kontrakto?
– La kontrakto difinos ĉefe konkretajn financajn kaj administrajn aferojn. La asocia rilato kun UEA estas fundamenta afero kaj ĝi estas difinita en la statuto. Kompreneble tio havas konkretajn plenumojn: ekzemple, kiel difinite en la statuto, la membrara situacio restas esence la sama; nome ke la junaj individuaj kaj aligitaj membroj de UEA estas la individuaj kaj aligitaj membroj de TEJO kaj, kiel difinate en la kontrakto, daŭre estos reciproka reprezentiĝo kaj konsilado.
Eksteraj rilatoj prioritato por nova TEJO-prezidanto
Libera Folio: Ĉu vi volus diri al la legantoj de Libera Folio ion pri viaj prioritatoj kiel la nova prezidanto de TEJO?
Michael Boris Mandirola: – Ni havas strategian planon, kiun akceptis la Komitato de TEJO kaj kiu difinas la direkton de nia organizo - kaj tion ni sekvos kiel gvidilo. Ni komprenas ke granda laborŝarĝo atendas nin, ĉar la Komitato voĉdonis por nur 5-kapa estraro, tamen tio ebligis la elekton de kohera kaj kunema teamo. Ni ĉiuj pretas por la defio kaj certe enplektos en la laboroj plurajn kunlaborantojn kaj komisiitojn por la laŭeble plej sukcesa plenumo de la Strategio de TEJO 2014-2017.
– Se vi demandas pri miaj personaj prioritatoj, eksteraj rilatoj estas por mi prioritato ekde mia aktiviĝo en TEJO kaj tio certe restos prioritato ankaŭ en mia agado kiel prezidanto. Mi kredas ke porti nian idearon pri lingva justeco al junularpolitikaj tavoloj kaj kreskigi la respekton kaj la subtenon al Esperanto kiel solvo al la problemoj de internacia komunikado estas unu el la plej gravaj taskoj de TEJO. Kompreneble sukcese kaj kontentige konkludi la procezon pri la jura memstariĝo de TEJO estas unu el la urĝaj temoj kaj certe tio estas alia prioritato.
– Krome la organizo dum la lastaj monatoj havis pozitivan financan evoluon pro diversaj sukcesaj subvencipetoj kaj indus profiti je tio por strategie rearanĝi la laboron de la oficejo kiu povos en venonta jaro kalkuli je du plentempaj volontuloj kaj verŝajne je parttempa oficisto; mi kredas ke tio povos porti grandan helpon kaj subtenon al diversaj kampoj kiel landa agado, informado, eksteraj rilatoj kaj aktivula trejnado, krom kompreneble subvencipeti por ke ni povu investi en pligrandskaligo de nia agado.
Kiel vi strebos utiligi la novan statuson de TEJO kiel jure sendependa organizaĵo?
– Ĉefe por pli bone evoluigi niajn eksterajn rilatojn, sed eventuale tio povus ankaŭ plifaciligi kaj plisekurigi nian laboron pri subvencipetado: ja estis jam problemoj antaŭ pluraj jaroj pro la malklareco de nia situacio.
Kiel vi volas formuli la kontrakton kun UEA?
– Ni volas formuli ĝin tiel ke estu plej avantaĝe por ambaŭ la organizoj kaj tial la estraroj kaj la ĝenerala direktoro estos engaĝitaj en la procezo. La Komitato de TEJO ankaŭ estos tre enplektita kaj ĝia koncerna laborgrupo jam esprimis konkretajn rekomendojn, estas fakte grave ke la Komitato estu aktiva aktoro en la organizo. Cetere TEJO memstariĝos jure, sed celas resti junulara sekcio de UEA: mi kredas ke apenaŭ estas aktivuloj de TEJO kiuj volus disigi la membraron, la sidejon kaj la strategian sinergion de la du organizoj.
Kiuj eniris la novan estraron?
– Cédric Marchal (kasisto, subvencio kaj movebleco), Arina Osipova (ĝenerala sekretario, kongresoj kaj edukado), Juliana Evandro (vicprezidanto, informado, kulturo, homaj rimedoj, pasporta servo kaj adoleska agado), Ariadna García Gutierrez (landa, regiona kaj loka agado, scienca kaj faka agado) kaj mi (prezidanto, eskteraj rilatoj kaj aktivula trejnado). Temas pri malgranda teamo sed kun motivitaj homoj kaj kun multe da deziro je fruktodona kaj sukcesa evoluo de la organizo. Kompreneble ni antaŭvidas ke pluraj aliaj homoj estos aktivaj komisiitoj en gvida rolo: malgranda estraro signifos ankaŭ pli fortan engaĝon de neestraranoj.
Kiel okazis, ke oni ne sekvis la rekomendojn de la elekta komisiono?
– Mi prezentis mian disponeblon ĝustatempe al la Elekta Komisiono por ĉiuj estraraj postenoj krom kasisto, monatojn antaŭ la Komitatkunsido. La rezulton de la laboro de la Elekta Komisiono mi, kune kun la Komitato, ekkonis nur dum la unua sesio de la Komitatkunsido. Rogier Huurman bone priskribis la okazaĵojn laŭ mia scio, mi fakte eksciis pri la petskribo nur la nokton mem antaŭ la dua sesio; la tekston subskribis pli ol duono de la ĉeestantaj voĉdonrajtaj komitatanoj kaj tial mi akceptis ilian peton okazigi demokratian baloton. Persone mi bedaŭras ke Łukasz ne akceptis estis proponita ankaŭ kiel estrarano ĉar lia sperto kaj vasta konaro povintus tre utile kontribui al la laboro en la Estraro ankaŭ de alia pozicio.
– Pri la rezulto de la voĉdono, ja estas rajto de la Komitato malakcepti la rekomendojn de la Elekta Komisiono, kaj ĉi-foje tio okazis. Tiom meminiciata Komitato estas tamen signifa pozitiva novaĵo kompare al antaŭ kelkaj jaroj. Mi antaŭĝojas la estontan kunlaboron.
Kial vi volis, ke la komitato jam en la IJK akceptu la novan statuton, kvankam ne pretas la proponata kontrakto kun UEA?
– Malneto de la kontrakto pretas, sed ĝi bezonas plulaboron kun UEA. La propono estis unue aprobi la statuton por ke ni havu jam certan "uzeblan" statuton, ke ni havu bazon sur kiu difini la kontrakton, kio laŭ mi helpus atingi pli facile kaj klare interkonsenton pri la kontrakto pli "neprigante" ĝian atingon. La Komitato de TEJO preferas koni la interkonsenton kun UEA en la definitiva formo por havi plenan kontrolon pri la procezo kaj certiĝi ke ne estus risko de ekvalidigo de la statuto sen la kontrakto: estas alia decido ol tiu kiun mi esperis, tamen komprenebla kaj sencohava.
Ĉu laŭ vi kaŭzas problemojn la fakto, ke la nova statuto ne estis akceptita?
– Mi ne povas antaŭvidi specifan problemon, krom la risko la reta voĉdono ne estos kvoruma; ĝenerale, mi esperas ke tiu decido ne kaŭzu miskomprenojn en la homoj kiuj observas la procezon. Ĉiuokaze la Komitato donis precizan mandaton prepari la kontrakton surbaze de la nun proponata statuto: ja ne estis vere aparte disputvekaj punktoj en ĝi post la pluraj poluradoj. Tio signifas ke ni povas pludaŭrigi la procezon ĉar ni havas la bazon por la Kontrakto.
Kiam laŭ vi povos realiĝi la jura sendependiĝo de TEJO disde UEA?
– La tempoplano restas la sama, nome atingi interkonsenton ĝis oktobro kun ekvalidigo de la nova statuto je la komenco de 2016.
Vi diris ke TEJO restos junulara sekcio de UEA. Kiel TEJO povos esti jure sendependa, sed tamen samtempe resti junulara sekcio de alia asocio? Kiel oni formulos tion en la kontrakto?
– La kontrakto difinos ĉefe konkretajn financajn kaj administrajn aferojn. La asocia rilato kun UEA estas fundamenta afero kaj ĝi estas difinita en la statuto. Kompreneble tio havas konkretajn plenumojn: ekzemple, kiel difinite en la statuto, la membrara situacio restas esence la sama; nome ke la junaj individuaj kaj aligitaj membroj de UEA estas la individuaj kaj aligitaj membroj de TEJO kaj, kiel difinate en la kontrakto, daŭre estos reciproka reprezentiĝo kaj konsilado.
La komitato de TEJO prokrastis sendependiĝon
En sekreta voĉdonado la komitato de TEJO malaprobis la proponon tuj akcepti la novan statuton de TEJO, jam akceptitan de la komitato de UEA en Lillo.
Ĉar TEJO ĝis nun estas kaj restas junulara sekcio de UEA, la ŝanĝoj en la baza regularo de la asocio devas esti aprobitaj kaj de la komitato de UEA kaj de la komitato de TEJO. Dum la Universala Kongreso en Lillo iuj komitatanoj de UEA kritikis la haston kaj aparte atentigis, ke ne eblas koni la konsekvencojn de la proponata sendependiĝo de TEJO dum mankas teksto de la kontrakto, kiu difinos la rilatojn de la nova, sendependa TEJO kun UEA.
La prezidanto de UEA, Mark Fettes, tamen asertis, ke kontraktaj aferoj entute ne estas en la kompetenteco de la komitato. Post kiam la ĉefa porparolanto de la sendependiĝo de TEJO en la komitato de UEA, Francesco Maurelli, asertis ke aprobante la novan statuton de TEJO la komitato de UEA "antaŭenigos Esperanton", la supera decida organo de UEA per granda majoritato aprobis la proponon.
La afero ne pasis same glate en la komitato de TEJO, kvankam Michael Boris Mandirola, unu el la ĉefaj subtenantoj de la rapida sendependiĝo de TEJO, en merkredo neatendite estis elektita nova prezidanto de la asocio. En la ĵaŭda komitata kunsido li pledis por tuja akcepto de la nova statuto, kiun oni nun nomis "proponata de la Komitato de UEA".
Laŭ la propono subtenata de la nova prezidanto, la estraro poste ellaboru malneton de la kontrakto inter TEJO kaj UEA ĝis la 1-a de oktobro. La sola maniero por la komitato poste malhelpi la ekvalidon de la proponata kontrakto estus reta voĉdonado, kiu komenciĝu plej malfrue la 14-an de oktobro.
Lastatempaj spertoj montras, ke ne ĉiam estas facile okazigi validan retan voĉdonadon inter la komitatanoj de TEJO, la aprobo de la aranĝo proponita de Michael Boris Mandirola en la praktiko signifus, ke la komitato nun transdonus la tutan potencon rilate la sendependiĝon de TEJO kaj ĝiajn rilatojn kun UEA al la estraro.
La ĵus eksigita prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj Rogier Huurman prezentis al la komitato alian proponon, laŭ kiu TEJO nun nenion decidu pri la nova statuto, sed nur mandatu la estraron ellabori finan projekton de la proponata kontrakto kun UEA. Poste la statuto kaj la kontrakto estu aprobitaj en reta voĉdonado plej malfrue ĝis la 14-a de oktobro.
La proponon de la nova prezidanto en la diskuto laŭ ĉeestintoj subtenis interalie Veronika Poór, la ĵus elektita nova ĝenerala direktoro de UEA, kies duobla rolo en la afero mirigis kelkajn aktivulojn.
Laŭ Veronika Poór mem tiuj, kiuj miris pri duobla rolo, ne bone atentis ŝiajn vortojn.
– Mi atentis pri emfazi ke mi intervenas kiel eksestrarano de TEJO pri eksteraj rilatoj, kaj ke mi intervenis por aldoni informojn de la vidpunkto de eksteraj rilatoj al la pripensado, kaj ne por rekte subteni proponon, ŝi klarigas.
La proponon de la eksa prezidanto en la diskuto subtenis interalie Paweł Fischer-Kotowski, antaŭa estrarano kaj nun TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de UEA.
Dum la diskuto la nova prezidanto, Michael Boris Mandirola, kontraŭis la ideon lasi la definitivan decidon al reta voĉdonado, ĉar en tia voĉdonado laŭ li malfacilas atingi kvorumon. Li tamen ne ŝajnis vidi problemon en sia propra propono, laŭ kiu la ĝis nun neekzistanta kontrakto inter TEJO kaj UEA ekvalidu aŭtomate, krom se la komitato sukcesos kolekti kvorumon kaj voĉdoni kontraŭ ĝi per reta voĉdonado.
La voĉdonado pri la du proponoj estis sekreta, kaj per 14 voĉoj kontraŭ 6 gajnis la propono de la malnova prezidanto: la komitato provizore faras nenian decidon pri la nova statuto. Ĉar la estraranoj havas 5 voĉojn, oni povas supozi ke el la ceteraj komitatanoj nur unu voĉdonis por la tuja aprobo de la nova statuto.
La sendependiĝo de TEJO do povos okazi plej frue meze de oktobro, se efektive la estraroj de UEA kaj TEJO sukcesos ellabori pretan tekston de kontrakto kiu difinu la rilatojn inter la du asocioj. Tute eblas tamen, ke la efektiva jura sendependiĝo de TEJO, se ĝi okazos, prokrastiĝos eĉ pli – efektive ja malfacilas atingi la bezonatan kvorumon en reta voĉdonado.
La komitato de TEJO prokrastis sendependiĝon
En sekreta voĉdonado la komitato de TEJO malaprobis la proponon tuj akcepti la novan statuton de TEJO, jam akceptitan de la komitato de UEA en Lillo.
Ĉar TEJO ĝis nun estas kaj restas junulara sekcio de UEA, la ŝanĝoj en la baza regularo de la asocio devas esti aprobitaj kaj de la komitato de UEA kaj de la komitato de TEJO. Dum la Universala Kongreso en Lillo pluraj komitatanoj de UEA kritikis la haston kaj aparte atentigis, ke ne eblas koni la konsekvencojn de la proponata sendependiĝo de TEJO dum mankas teksto de la kontrakto, kiu difinos la rilatojn de la nova, sendependa TEJO kun UEA.
La prezidanto de UEA, Mark Fettes, tamen asertis, ke kontraktaj aferoj entute ne estas en la kompetenteco de la komitato. Post kiam la ĉefa porparolanto de la sendependiĝo de TEJO en la komitato de UEA, la reprezentanto de TEJO Michael Boris Mandirola, asertis ke aprobante la novan statuton de TEJO la komitato de UEA "antaŭenigos Esperanton", la supera decida organo de UEA per granda majoritato aprobis la proponon.
La afero ne pasis same glate en la komitato de TEJO, kvankam Michael Boris Mandirola en merkredo neatendite estis elektita nova prezidanto de la asocio. En la ĵaŭda komitata kunsido li pledis por tuja akcepto de la nova statuto, kiun oni nun nomis "proponata de la Komitato de UEA".
Laŭ la propono subtenata de la nova prezidanto, la estraro poste ellaboru malneton de la kontrakto inter TEJO kaj UEA ĝis la 1-a de oktobro. La sola maniero por la komitato poste malhelpi la ekvalidon de la proponata kontrakto estus reta voĉdonado, kiu komenciĝu plej malfrue la 14-an de oktobro.
Lastatempaj spertoj montras, ke estas tre malfacile okazigi validan retan voĉdonadon inter la komitatanoj de TEJO, la aprobo de la aranĝo proponita de Michael Boris Mandirola en la praktiko signifus, ke la komitato nun transdonus la tutan potencon rilate la sendependiĝon de TEJO kaj ĝiajn rilatojn kun UEA al la estraro.
La ĵus eksigita prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, prezentis al la komitato alian proponon, laŭ kiu TEJO nun nenion decidu pri la nova statuto, sed nur mandatu la estraron ellabori finan projekton de la proponata kontrakto kun UEA. Poste la statuto kaj la kontrakto estu aprobitaj en reta voĉdonado plej malfrue ĝis la 14-a de oktobro.
La proponon de la nova prezidanto en la diskuto subtenis interalie Veronika Poór, la ĵus elektita nova ĝenerala direktoro de UEA, kies duobla rolo en la afero mirigis kelkajn aktivulojn.
La proponon de la eksa prezidanto en la diskuto subtenis interalie Paweł Fischer-Kotowski, antaŭa estrarano kaj nun TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de UEA. Ankaŭ
Dum la diskuto la nova prezidanto, Michael Boris Mandirola, kontraŭis la ideon lasi la definitivan decidon al reta voĉdonado, ĉar en tia voĉdonado laŭ li malfacilas atingi kvorumon. Li tamen ne ŝajnis vidi problemon en sia propra propono, laŭ kiu la ĝis nun neekzistanta kontrakto inter TEJO kaj UEA ekvalidu aŭtomate, krom se la komitato sukcesos kolekti kvorumon kaj voĉdoni kontraŭ ĝi per reta voĉdonado.
La voĉdonado pri la du proponoj estis sekreta, kaj per 14 voĉoj kontraŭ 6 gajnis la propono de la malnova prezidanto: la komitato provizore faras nenian decidon pri la nova statuto. Ĉar la estraranoj havas 5 voĉojn, oni povas supozi ke el la ceteraj komitatanoj nur unu voĉdonis por la tuja aprobo de la nova statuto.
La sendependiĝo de TEJO do povos okazi plej frue meze de oktobro, se efektive la estraroj de UEA kaj TEJO sukcesos ellabori pretan tekston de kontrakto kiu difinu la rilatojn inter la du asocioj. Tute eblas tamen, ke la efektiva jura sendependiĝo de TEJO, se ĝi okazos, prokrastiĝos eĉ pli – efektive ja malfacilas atingi la bezonatan kvorumon en reta voĉdonado.
La prezidanto de TEJO detronigita
Laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono de TEJO, en Wiesbaden devis esti elektita okmembra estraro, en kiu Łukasz Żebrowski restu prezidanto kaj Michael Boris Mandirola anstataŭ unua vicprezidanto iĝu dua vicprezidanto. Por la posteno de unua vicprezidanto la elekta komisiono rekomendis elekti Constanza Schönfeld.
Aliaj kandidatoj por estraraj postenoj estis Tobiasz Kubisiowski (ĝenerala sekretario), Cédric Marchal (kasisto), Juliana Evandro, Ariadna García Gutiérrez, Arina Osipova kaj Alexandre Raymond (estraranoj).
En la elekto de prezidanto Michael Boris Mandirola neatendite kandidatis kontraŭ la sidanta prezidanto. En la unua voĉdonado la sidanta prezidanto, Łukasz Żebrowski, ricevis 10 voĉojn dum Mandirola ricevis 9. Tio tamen ne sufiĉis por ke Żebrowski estu reelektita, ĉar por elekto necesas duono de la validaj voĉoj. En la unua voĉdonado estis 5 sindetenoj kaj 2 nevalidaj balotiloj.
En la dua voĉdonado Mandirola ricevis 14 voĉojn kaj Żebrowski 8. Sekve estis elektita Mandirola. Post tio Tobiasz Kubisiowski retiris sian kandidatiĝon por la posteno de ĝenerala sekretario. Anstataŭe por tiu posteno estis elektita Arina Osipova. Pliaj tri estraraj kandidatoj same retiris sian kandidatiĝon, tiel ke finfine estis elektita kvinkapa estraro.
Ne tuj klaras kial la komitato de TEJO decidis agi kontraŭ la rekomendoj de la elekta komisiono kaj ne longigi la mandaton de la sidanta prezidanto, sed eblas supozi, ke tio rilatas al la strebado de TEJO al jura sendependiĝo de UEA.
Surprize, dum la diskuto pri sendependiĝo de TEJO en la komitata kunsido parolvicon petis kaj ricevis Valerio Ari (Giorgio Silfer), kiu naskiĝis en 1949 kaj ne havis multan rilaton al la agado de la junulara asocio post la IJK en Raŭmo en 1980. En sia repliko Valerio Ari subtenis la sendependiĝon de TEJO kaj forte kritikis la kontraŭulojn de la ideo.
Tiuj, kiuj en UEA avertis, ke la senpendiĝo de TEJO riskus devojigi ĝin de la gepatra asocio, ricevis furaĝon por siaj timoj verŝajne multe pli rapide ol ili antaŭvidis.La prezidanto de TEJO detronigita
Laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono de TEJO, en Wiesbaden devis esti elektita okmembra estraro, en kiu Łukasz Żebrowski daŭrigu kiel prezidanto kaj Michael Boris Mandirola anstataŭ unua vicprezidanto iĝu dua vicprezidanto. Por la posteno de unua vicprezidanto la elekta komisiono rekomendis elekti Constanza Schönfeld.
Aliaj kandidatoj por estraraj postenoj estis Tobiasz Kubisiowski (ĝenerala sekretario), Cédric Marchal (kasisto), Juliana Evandro, Ariadna García Gutiérrez, Arina Osipova kaj Alexandre Raymond (estraranoj).
En la elekto de prezidanto Michael Boris Mandirola neatendite kandidatis kontraŭ la sidanta prezidanto. En la unua voĉdonado la sidanta prezidanto, Łukasz Żebrowski, ricevis 10 voĉojn dum Mandirola ricevis 9. Tio tamen ne sufiĉis por ke Żebrowski estu reelektita, ĉar por elektiĝo necesas duono de la validaj voĉoj. En la unua voĉdonado estis 5 sindetenoj kaj 2 nevalidaj balotiloj.
En la dua voĉdonado Mandirola ricevis 14 voĉojn kaj Żebrowski 8. Sekve estis elektita Mandirola. Post tio Tobiasz Kubisiowski retiris sian kandidatiĝon por la posteno de ĝenerala sekretario. Anstataŭ por tiu posteno estis elektita Arina Osipova. Pliaj tri estraraj kandidatoj same retiris sian kandidatiĝon, tiel ke finfine estis elektita kvinkapa estraro.
Ne tuj klaras kial la komitato de TEJO decidis agi kontraŭ la rekomendoj de la elekta komisiono kaj ne longigi la mandaton de la sidanta prezidanto, sed eblas supozi, ke tio rilatas al la strabado de TEJO al jura sendependiĝo de UEA.
Surprize, dum la diskuto pri sendependiĝo de TEJO en la komitata kunsido parolvicon petis kaj ricevis Valerio Ari (Giorgio Silfer), kiu ne havis multan rilaton al la agado de la junulara asocio post la IJK en Raŭmo en 1980. En sia repliko Valerio Ari subtenis la sendependiĝon de TEJO kaj asertis ke la kritikantoj de la proponata jura aranĝo kulpas pri "bullerismo".TEJO ĉesas esti junulara sekcio de UEA
La propono pri jura sendependiĝo de TEJO estis pritraktita jam en la unua komitata kunsido en sabato. Tiam oni decidis fondi dumkongresan komisionon por diskuti problemajn punktojn de la propono. La laborgrupo tamen duone konsistis el la samaj personoj kiuj pretigis la proponon, kaj ili ne vidis gravajn problemojn en la rezulto de sia propra laboro.
Proponoj pri sendependiĝo de TEJO aperadis dum jaroj, estis proponitaj sub diversaj saŭcoj kaj regule rifuzitaj de la decidorganoj de UEA. Ĉi-foje la proponantoj de jura sendependiĝo asertis, ke la decido estas urĝe bezonata por ke TEJO ankaŭ estonte povu ricevadi diversajn subvenciojn de EU por junulara agado.
Kritikantoj siavice atentigadis, ke TEJO ja de pli ol jardeko sukcese ricevadis diversajn subvenciojn, kaj ke la reguloj de Eŭropa Junulara Fondaĵo efektive ne nepre postulas, ke subvenciata organizaĵo estu sendependa jura persono, nur ke ĝi povu fari sendependajn decidojn.
La pritraktado de la nuna propono por sendependa TEJO estis komencita jam antaŭ du jaroj en Rejkjaviko, kiam estis elektita kvarkapa komisiono por pristudi la aferon.
Ne klaras, kion la komitato faris dum la du pasintaj jaroj, ĉar ĝia raporto estis fine redaktita de Mark Fettes kaj prezentita al la tuta komitato de UEA nur kelkajn tagojn antaŭ la kunveno en Lillo, tiel ke restis neniu tempo por retaj diskutoj pri ĝiaj meritoj kaj malmeritoj.
La komitatanoj ricevis nur tre koncizan tekston, kiu proponis, ke ili akceptu novan statuton de TEJO, kiu donu al la asocio statuson de sendependa jura persono, kaj ke la rilatoj inter UEA kaj TEJO poste estu reguligitaj per aparta kontrakto. La nova statuto de TEJO ne estis dissendita al la komitatanoj nek disdonita en la unua komitata kunsido en Lillo.
La teksto de la proponata kontrakto inter UEA kaj TEJO entute ne ekzistas, kaj ne klaras, kiel evoluos la rilatoj inter UEA kaj TEJO post la nuna decido. La subtenantoj de la sendependiĝo de TEJO, kiuj parolis en la dua komitata kunsido en Lillo en vendredo, atentigis ke junaj UEA-anoj ankaŭ laŭ la nova statuto aŭtomate estos samtempe TEJO-anoj, sed malklaras kiel TEJO tiukaze povos esti konsiderata komplete aparta organizaĵo.
La teksto de la proponata nova statuto estis fine disdonita al la tuta komitato komence de la vendreda kunsido, sed evidente mankis tempo por detala trastudo, ĉar dum la trihora kunveno la komitato devis pritrakti ankaŭ multajn aliajn tagorderojn.
Loes Demmendal, eksa estrarano de UEA kiu partoprenis la dumkongresan komisionon por pristudi la sendependiĝon de TEJO, kritikis la subitan haston.
– La propono pri nova statuto estas nur parto de tuto. Oni devus konsideri la administrajn konsekvencojn. Mi scias ke niaj komisionanoj opinias, ke mi per tio blokas la sendependiĝon, sed tio ne estas mia celo. Sed ni havu ekvilibran vidon.
Laŭ Loes Demmendaal oni ne sufiĉe konsideris la konsekvencojn de la disigo de UEA kaj TEJO.
– Interalie sendependiĝo de TEJO postulus ke oni ŝanĝu la statuton de UEA. Ne ekzistas preta kontrakto inter UEA kaj TEJO, do ni ne havas ajnan ideon pri kion tio ĉi signifas. Mi estas kontraŭ la propono en ĉi tiu momento, ĉar mi ne konas la konsekvencojn, ŝi diris.
Laŭ Brian Moon, kiu same partoprenis la dumkongresan laborgrupon, la ŝanĝo en la statuto de UEA povos esti farita poste, kaj la proponata kontrakto inter TEJO kaj UEA entute ne estas afero por la komitato.
– La amendita statuto de TEJO kiun oni proponas estas laŭeble simpligita ĝuste por eviti la problemojn pri kiuj pensas Loes. La statuso nun ne havas ajnajn menciojn pri financaj aranĝoj inter TEJO kaj UEA. Ĉio kio rilatas al administra kontrakto estas alia temo. Preta kontrakto estas granda laboro, kaj ellaboro de la kontrakto devas veni poste.
Laŭ la propono prezentita al la komitato, la kontrakton inter TEJO kaj UEA poste ellaboru kaj aprobu la estraroj de la du asocioj ĝis la mezo de oktobro. Komitatano kaj honora membro de UEA Rob Moerbeek rekte demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ĉu la limdato estas realisma, aŭ ĉu oni devus ŝanĝi ĝin.
– Mi ne povas diri kiu estas la plej bona limdato. Mi estas kontraŭ la propono, li respondis lakone.
Tre elokvente por la propono parolis Francesco Maurelli, komitatano A por ISAE, ano de la dumkongresa laborgrupo, ano de la konsilantaro de UEA kaj la posedanto de la firmao Kosmo, kiu profitas per ellaborado de subvencipetoj por Esperanto-organizaĵoj.
– Estimataj kolegoj, kio estas integra parto de UEA? Ĉu landaj asocioj? Multaj el niaj landaj asocioj estas jure registritaj, ili estas sendependaj, sed tamen parto de UEA.
Laŭ li oni devas rapidi pri la proponata statutoŝanĝo, antaŭ ol eŭropaj instancoj malkovras ke TEJO ne estas sendependa organizaĵo kaj sekve ne plenumas ĉiujn formalajn kondiĉojn por kunlaboro, kiu laŭ li jam donis grandajn sukcesojn.
– Ĉio ĉi povas esti subite detruita, se ni ne agas tuj, hodiaŭ. La antaŭenigo, la starigo de kunlaboraj rilatoj kun aliaj internaciaj organizaĵoj estas kernaj celoj. Estimataj kolegoj, vi devas subteni Esperanton per via jesa voĉdono!Post duonhora diskuto la propono pri nova statuto de TEJO estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj. Tri komitatanoj voĉdonis kontraŭ la propono, du sin detenis. Por ke la nova statuto ekvalidu, necesas ke ĝi estu akceptita ankaŭ de la komitato de TEJO mem.
Dum la vendreda komitata kunsido estis aprobita ankaŭ la raporto de la komitataj reviziantoj, kiuj trovis ke la librotenado de la asocio estas en ordo, sed ke la ekonomia situacio kaŭzas zorgojn.
Loes Demmendaal demandis, kial inter la komitataj dokumentoj mankas la jara raporto de TEJO. Laŭ la regularo ĝi devis esti disponigita jam antaŭlonge, sed Michael Boris Mandriola, la komitatano de TEJO, devis konfesi ke ĝi ankoraŭ ne ekzistas.
Dum diskuto pri raportoj de komitataj laborgrupoj Orlando Raola, komitatano C, atentigis ke daŭre ne klaras, kiam finfine estos preparita la longe atendita gvidlibro por organizantoj de Universalaj Kongresoj, kaj kiu entute havas la respondecon pri la tasko.
– La pretigado de la manlibro estas tipa afero. Se oni ne havas respondeculon aŭ limdaton, sed lasas la aferon al la estraro, kiu havas tiom da aliaj taskoj, la tasko eble neniam estos plenumita. Mi proponas aŭ aldoni respondeculon kaj limdaton, aŭ forstreki la taskon.
La komitato laŭ propono de Mark Fettes tiam decidis, ke la gvidlibro estu pretigita ĝis la venontjara kongreso – sed ne difinis respondeculon pri la tasko.
Oni iom parolis ankaŭ pri la renovigo de la retejo de UEA, kiun la estraro antaŭ du jaroj difinis kiel prioritatan taskon, sed poste ne realigis.
– Ni opinias ke venis la ĝusta momento ke la estraro serioze dediĉu sin al la realigo de ĉi tiu projekto, diris Mark Fettes.
Poste li transdonis al la komitato proponon de la laborgrupo pri kunordigo, kiu rekomendas "taski la Estraron per la verkado de gvida dokumento pri la bezonoj kaj deziroj por nova asocia retejo, cele al konkurso por la realigonto".
Kiam la retejo finfine povos esti renovigita tute ne klaras – eĉ ne klaras, kiam pretu la "gvida dokumento", atentigis Orlando Raola.
– Laŭ sciigo de Stefan MacGill la estraro decidis ke gviddokumento por la longe atendata nova retejo estu preta fine de la jaro. Sed mi ne vidas limdaton ĉi tie.
Responde al la repliko de Orlando Raola, Mark Fettes makaŝis, ke la estraro dum la kongreso ricevis konkretan proponon de fakulo, kiu pretas helpi la asocion kiel konsilanto pri la retejo, kaj sekve la perspektivoj estas bonaj. Ne klaras kiu estas la fakulo, nek ĉu la konsilanto mem poste rajtos partopreni en la konkurso, surbaze de la "gvida dokumento".
La komitato preskaŭ sen diskuto akceptis la buĝeton por la jaro 2016, kiu antaŭvidas deficiton de pli ol 30.000 eŭroj.
– Elspezoj por movada evoluigo estas unu kialo por la planata deficito. Ni opinias, ke malgraŭ la malfacila financa situacio estas pli bone investi niajn rimedojn en agado en diversaj kampoj ol rezignacie klopodi minimumigi niajn elspezojn, klarigis Mark Fettes.
Ĝenerale, la komitatanoj laŭ sia kutimo uzis tre multe da tempo por diversaj proceduraj demandoj kaj plendoj pri la organizado de la ĉi-jara Universala Kongreso, tiel ke por la plej multaj principe gravaj demandoj restis malmulta tempo.
En la vendreda kunsido la komitato interalie akceptis la aliĝpeton de Indonezia Esperanto-Asocio. Ĉar mankis tempo, ne estis organizita la sekreta voĉdono, kiun nepre postulas la komitata regularo de UEA en tiaj kazoj.
Anstataŭe Mark Fettes demandis, ĉu la komitato pretas akcepti la aliĝpeton unuanime, sen voĉdono. Neniu komitatano kontraŭis la kontraŭregulan proceduron, kaj Indonezia Esperanto-Asocio estis akceptita kiel landa asocio de UEA per aplaŭdoj.TEJO ĉesas esti junulara sekcio de UEA
La propono pri jura sendependiĝo de TEJO estis pritraktita jam en la unua komitata kunsido en sabato. Tiam oni decidis fondi dumkongresan komisionon por diskuti problemajn punktojn de la propono. La laborgrupo tamen duone konsistis el la samaj personoj kiuj pretigis la proponon, kaj ili ne vidis gravajn problemojn en la rezulto de sia propra laboro.
Proponoj pri sendependiĝo de TEJO aperadis dum jaroj, estis proponitaj sub diversaj saŭcoj kaj regule rifuzitaj de la decidorganoj de UEA. Ĉi-foje la proponantoj de jura sendependiĝo asertis, ke la decido estas urĝe bezonata por ke TEJO ankaŭ estonte povu ricevadi diversajn subvenciojn de EU por junulara agado.
Kritikantoj siavice atentigadis, ke TEJO ja de pli ol jardeko sukcese ricevadis diversajn subvenciojn, kaj ke la reguloj de Eŭropa Junulara Fondaĵo efektive ne nepre postulas, ke subvenciata organizaĵo estu sendependa jura persono, nur ke ĝi povu fari sendependajn decidojn.
La pritraktado de la nuna propono por sendependa TEJO estis komencita jam antaŭ du jaroj en Rejkjaviko, kiam estis elektita kvarkapa komisiono por pristudi la aferon.
Ne klaras, kion la komitato faris dum la du pasintaj jaroj, ĉar ĝia raporto estis fine redaktita de Mark Fettes kaj prezentita al la tuta komitato de UEA nur kelkajn tagojn antaŭ la kunveno en Lillo, tiel ke restis neniu tempo por retaj diskutoj pri ĝiaj meritoj kaj malmeritoj.
La komitatanoj ricevis nur tre koncizan tekston, kiu proponis, ke ili akceptu novan statuton de TEJO, kiu donu al la asocio statuson de sendependa jura persono, kaj ke la rilatoj inter UEA kaj TEJO poste estu reguligitaj per aparta kontrakto. La nova statuto de TEJO ne estis dissendita al la komitatanoj nek disdonita en la unua komitata kunsido en Lillo.
La teksto de la proponata kontrakto inter UEA kaj TEJO entute ne ekzistas, kaj ne klaras, kiel evoluos la rilatoj inter UEA kaj TEJO post la nuna decido. La subtenantoj de la sendependiĝo de TEJO, kiuj parolis en la dua komitata kunsido en Lillo en vendredo, atentigis ke junaj UEA-anoj ankaŭ laŭ la nova statuto aŭtomate estos samtempe TEJO-anoj, sed malklaras kiel TEJO tiukaze povos esti konsiderata komplete aparta organizaĵo.
La teksto de la proponata nova statuto estis fine disdonita al la tuta komitato komence de la vendreda kunsido, sed evidente mankis tempo por detala trastudo, ĉar dum la trihora kunveno la komitato devis pritrakti ankaŭ multajn aliajn tagorderojn.
Loes Demmendal, eksa estrarano de UEA kiu partoprenis la dumkongresan komisionon por pristudi la sendependiĝon de TEJO, kritikis la subitan haston.
– La propono pri nova statuto estas nur parto de tuto. Oni devus konsideri la administrajn konsekvencojn. Mi scias ke niajn komisionanoj opinias, ke mi per tio blokas la sendependiĝon, sed tio ne estas mia celo. Sed ni havu ekvilibran vidon.
Laŭ Loes Demmendaal oni ne sufiĉe konsideris la konsekvencojn de la disigo de UEA kaj TEJO.
– Interalie sendependiĝo de TEJO postulus ke oni ŝanĝu la statuton de UEA. Ne ekzistas preta kontrakto inter UEA kaj TEJO, do ni ne havas ajnan ideon pri kion tio ĉi signifas. Mi estas kontraŭ la propono en ĉi tiu momento, ĉar mi ne konas la konsekvencojn, ŝi diris.
Laŭ Brian Moon, kiu same partoprenis la dumkongresan laborgrupon, la ŝanĝo en la statuto de UEA povos esti farita poste, kaj la proponata kontrakto inter TEJO kaj UEA entute ne estas afero por la komitato.
– La amendita statuto de TEJO kiun oni proponas estas laŭeble simpligita ĝuste por eviti la problemojn pri kiuj pensas Loes. La statuso nun ne havas ajnajn menciojn pri financaj aranĝoj inter TEJO kaj UEA. Ĉio kio rilatas al administra kontrakto estas alia temo. Preta kontrakto estas granda laboro, kaj ellaboro de la kontrakto devas veni poste.
Laŭ la propono prezentita al la komitato, la kontrakton inter TEJO kaj UEA poste ellaboru kaj aprobu la estraroj de la du asocioj ĝis la mezo de oktobro. Komitatano kaj honora membro de UEA Rob Moerbeek rekte demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ĉu la limdato estas realisma, aŭ ĉu oni devus ŝanĝi ĝin.
– Mi ne povas diri kiu estas la plej bona limdato. Mi estas kontraŭ la propono, li respondis lakone.
Tre elokvente por la propono parolis Francesco Maurelli, komitatano A por ISAE, ano de la dumkongresa laborgrupo, ano de la konsilantaro de UEA kaj la posedanto de la firmao Kosmo, kiu profitas per ellaborado de subvencipetoj por Esperanto-organizaĵoj.
– Estimataj kolegoj, kio estas integra parto de UEA? Ĉu landaj asocioj? Multaj el niaj landaj asocioj estas jure registritaj, ili estas sendependaj, sed tamen parto de UEA.
Laŭ li oni devas rapidi pri la proponata statutoŝanĝo, antaŭ ol eŭropaj instancoj malkovras ke TEJO ne estas sendependa organizaĵo kaj sekve ne plenumas ĉiujn formalajn kondiĉojn por kunlaboro, kiu laŭ li jam donis grandajn sukcesojn.
– Ĉio ĉi povas esti subite detruita, se ni ne agas tuj, hodiaŭ. La antaŭenigo, la starigo de kunlaboraj rilatoj kun aliaj internaciaj organizaĵoj estas kernaj celoj. Estimataj kolegoj, vi devas subteni Esperanton per via jesa voĉdono!Post duonhora diskuto la propono pri nova statuto de TEJO estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj. Tri komitatanoj voĉdonis kontraŭ la propono, du sin detenis. Por ke la nova statuto ekvalidu, necesas ke ĝi estu akceptita ankaŭ de la komitato de TEJO mem.
Dum la vendreda komitata kunsido estis aprobita ankaŭ la raporto de la komitataj reviziantoj, kiuj trovis ke la librotenado de la asocio estas en ordo, sed ke la ekonomia situacio kaŭzas zorgojn.
Loes Demmendaal demandis, kial inter la komitataj dokumentoj mankas la jara raporto de TEJO. Laŭ la regularo ĝi devis esti disponigita jam antaŭlonge, sed Michael Boris Mandriola, la komitatano de TEJO, devis konfesi ke ĝi ankoraŭ ne ekzistas.
Dum diskuto pri raportoj de komitataj laborgrupoj Orlando Raola, komitatano C, atentigis ke daŭre ne klaras, kiam finfine estos preparita la longe atendita gvidlibro por organizantoj de Universalaj Kongresoj, kaj kiu entute havas la respondecon pri la tasko.
– La pretigado de la manlibro estas tipa afero. Se oni ne havas respondeculon aŭ limdaton, sed lasas la aferon al la estraro, kiu havas tiom da aliaj taskoj, la tasko eble neniam estos plenumita. Mi proponas aŭ aldoni respondeculon kaj limdaton, aŭ forstreki la taskon.
La komitato laŭ propono de Mark Fettes tiam decidis, ke la gvidlibro estu pretigita ĝis la venontjara kongreso – sed ne difinis respondeculon pri la tasko.
Oni iom parolis ankaŭ pri la renovigo de la retejo de UEA, kiun la estraro antaŭ du jaroj difinis kiel prioritatan taskon, sed poste ne realigis.
– Ni opinias ke venis la ĝusta momento ke la estraro serioze dediĉu sin al la realigo de ĉi tiu projekto, diris Mark Fettes.
Poste li transdonis al la komitato proponon de la laborgrupo pri kunordigo, kiu rekomendas "taski la Estraron per la verkado de gvida dokumento pri la bezonoj kaj deziroj por nova asocia retejo, cele al konkurso por la realigonto".
Kiam la retejo finfine povos esti renovigita tute ne klaras – eĉ ne klaras, kiam pretu la "gvida dokumento", atentigis Orlando Raola.
– Laŭ sciigo de Stefan MacGill la estraro decidis ke gviddokumento por la longe atendata nova retejo estu preta fine de la jaro. Sed mi ne vidas limdaton ĉi tie.
Responde al la repliko de Orlando Raola, Mark Fettes maklaŝis, ke la estraro dum la kongreso ricevis konkretan proponon de fakulo, kiu pretas helpi la asocion kiel konsilanto pri la retejo, kaj sekve la perspektivoj estas bonaj. Ne klaras kiu estas la fakulo, nek ĉu la konsilanto mem poste rajtos partopreni en la konkurso, surbaze de la "gvida dokumento".
La komitato preskaŭ sen diskuto akceptis la buĝeton por la jaro 2016, kiu antaŭvidas deficiton de pli ol 30.000 eŭroj.
– Elspezoj por movada evoluigo estas unu kialo por la planata deficito. Ni opinias, ke malgraŭ la malfacila financa situacio estas pli bone investi niajn rimedojn en agado en diversaj kampoj ol rezignacie klopodi minimumigi niajn elspezojn, klarigis Mark Fettes.
Ĝenerale, la komitatanoj laŭ sia kutimo uzis tre multe da tempo por diversaj proceduraj demandoj kaj plendoj pri la organizado de la ĉi-jara Universala Kongreso, tiel ke por la plej multaj principe gravaj demandoj restis malmulta tempo.
En la vendreda kunsido la komitato interalie akceptis la aliĝpeton de Indonezia Esperanto-Asocio. Ĉar mankis tempo, ne estis organizita la sekreta voĉdono, kiun nepre postulas la komitata regularo de UEA en tiaj kazoj.
Anstataŭe Mark Fettes demandis, ĉu la komitato pretas akcepti la aliĝpeton unuanime, sen voĉdono. Neniu komitatano kontraŭis la kontraŭregulan proceduron, kaj Indonezia Esperanto-Asocio estis akceptita kiel landa asocio de UEA per aplaŭdoj.Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA
Ses personoj kandidatis por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, anoncita de la estraro de la asocio en februaro 2015.
Tri kandidatoj estis elektitaj por personaj intervjuoj, kiuj okazis en Lillo vendrede la 24-an de julio: Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.
Komence de la komitata kunsido de UEA vendrede la 31-an de julio Mark Fettes raportis pri la rezultoj de la intervjuoj.
– Ni estis tre kontentaj pri la kvalito de tiuj tri kandidatoj, kaj konsentis ke ĉiuj el ili posedas la necesajn kvalifikojn, konojn kaj personecon por plenumi la rolon, kiu en nia movado estas la plej postula kaj malfacila, eĉ pli malfacila ol tiu de la prezidanto. Ni sentis nin tre bonŝancaj ke ni havas inter niaj vicoj tiajn talentulojn kun dediĉiteco al la movado kaj UEA, li diris.
Laŭ Mark Fettes, la elekto ne estis facila, kaj la intervjua komisiono kunvenis pli ol unu fojon.
– Poste ankaŭ la estraro de UEA havis longan kaj profundan diskuton pri la elekto. El tio ni venis al la konkludo ke la nova ĝenerala direktoro estos Veronika Poór, li anoncis.
La anonco pri la elekto de Veronika Poór, kiu mem ĉeestis en la kunvenejo, estis renkontita de la komitato per longaj aplaŭdoj.
Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985, emeritiĝos en majo 2016, sed pro neuzitaj ferioj li ĉesos labori jam komence de marto.
Tiam li estos estinta ĝenerala direktoro de UEA dum 18 jaroj. Pli frue dum 7 jaroj li estis direktoro de la Centra Oficejo, kio signifas, ke li estos la plej longserva direktoro en la historio de UEA.
Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA
Ses personoj kandidatis por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, anoncita de la estraro de la asocio en februaro 2015.
Tri kandidatoj estis elektitaj por personaj intervjuoj, kiuj okazis en Lillo vendrede la 24-an de julio: Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.
Komence de la komitata kunsido de UEA vendrede la 31-an de julio Mark Fettes raportis pri la rezultoj de la intervjuoj.
– Ni estis tre kontentaj pri la kvalito de tiuj tri kandidatoj, kaj konsentis ke ĉiuj el ili posedas la necesajn kvalifikojn, konojn kaj personecon por plenumi la rolon, kiu en nia movado estas la plej postula kaj malfacila, eĉ pli malfacila ol tiu de la prezidanto. Ni sentis nin tre bonŝancaj ke ni havas inter niaj vicoj tiajn talentulojn kun dediĉiteco al la movado kaj UEA, li diris.
Laŭ Mark Fettes, la elekto ne estis facila, kaj la intervjua komisiono kunvenis pli ol unu fojon.
– Poste ankaŭ la estraro de UEA havis longan kaj profundan diskuton pri la elekto. El tio ni venis al la konkludo ke la nova ĝenerala direktoro estos Veronika Poór, li anoncis.
La anonco pri la alekto de Veronika Poór, kiu mem ĉeestis en la kunvenejo, estis renkontita de la komitato per longaj aplaŭdoj.