Esperantujo

Manifestacio por Esperanto-strato en Kazan

Libera Folio - Fri, 2015-07-03 16:50

En Kazan, la ĉefurbo de la rusia respubliko Tatarstano, la urbestraro la 26-an de junio decidis ŝanĝi la nomon de strato Esperanto. La nova nomo iĝis strato Nursultan Nazarbajev, laŭ la multjara prezidanto de Kazaĥio.

Ne nur esperantistoj indigniĝis pro la decido, aperis ankaŭ aliaj kritikantoj, kiuj atentigas, ke ne estas laŭregule nomi stratojn laŭ vivantaj homoj. La 3-an de julio antaŭ la urbodomo de Kazan kolektiĝis manifestaciantoj, kiuj postulis nuligon de la decido, kaj skandis "Esperanto, Esperanto!".

La urbestro de Kazan İlsur Metşin parolis kun kelkaj ĉeestantoj kaj pardonpetis pro tio, ke la decido estis farita sen antaŭpreparoj – sed li samtempe diris, ke la decido nun validas kaj ne estos ŝanĝita.

Filmeton pri la manifestacio publikigis la tatarlingva redakcio de Radio Libereco. Pli frue pri la nomŝanĝo raportis La Balta Ondo.

Filmeto ĉe Radio Libereco: Назарбаев урамына каршыларны Казан мэры тынычландырырга тырышты

Categories: Esperantujo

Nova akademia verko pri Esperanto

Libera Folio - Fri, 2015-07-03 08:19

Antaŭ kelkaj semajnoj surprizo trakuris diversajn forumojn de Esperantujo: la eldonejo de la Universitato de Pensilvanio anoncis publikigon de libro pri Esperanto. Ĝia titolo estas "Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language" (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la lukto por internacia lingvo, University of Pensylvania Press, 2015), kaj ĝi ekzamenas la strategiojn sekvatajn de la partianoj de tri planitaj lingvoj, Volapuko, Esperanto kaj Ido, kaj la kialojn pro kiuj Esperanto venkis en la batalo de la artaj lingvoj, kaj tamen malvenkis en la milito por la dominanta rolo en la internacia areno fronte al la angla.

La surprizo venis el la fakto ke la aŭtoro ne estis konata esperantisto, sed profesoro en madrida universitato, verkinta en la angla lingvo kaj eldoninta en Usono, en faka prestiĝa eldonejo ekster niaj rondoj. Post iom da esploro evidentiĝis ke li tamen jam havis iajn kontaktojn kun Hispana Esperanto-Federacio, cele al projekto de esploro, kiu tamen ne konkretiĝis ĝis nun, kaj ke li havas profundajn konojn pri nia movado.

Roberto Garvía estas madridano, naskiĝinta en 1961, kun duobla pasporto hispana kaj svisa (ĉi-kaze pro nupto). Li nun laboras kiel profesoro de sociologio en la Universitato Carlos III de Madrido. Dum du jaroj li okupis la katedron "Princo de Asturio", kiun la registaro de Hispanio subtenas en la Universitato Georgetown en Usono. Dum tiu tempo li havis la ŝancon okupiĝi pri tiu ĉi libro, kvankam, laŭ liaj vortoj, la ideo lin rondiris jam antaŭe. Tie li havis la ŝancon konatiĝi interalie kun Humphrey Tonkin, kaj disponi je materialo tre malfacile trovebla en Eŭropo.

Roberto respondis al kelkaj demandoj por la legantoj de Libera Folio.

Kiel venis al vi la ideo verki libron pri Esperanto kaj aliaj artaj lingvoj?

– El la vidpunkto de sociaj sciencoj, Esperanto estas tre interesa socia movado. Ĝi estas unu el la unuaj modernaj sociaj movadoj kun internacia karaktero, kiu krome sukcesis altiri tre diversajn homojn. Temas pri transversa movado, kiu konektiĝas kun aliaj movadoj kaj profesiaj asocioj, foje kun samdirektaj interesoj, sed foje kontraŭaj (jen ekzemple ekzistis internacia asocio de esperantistaj policanoj kaj aliflanke reto de anarĥiismaj esperantistoj, farantaj ĉion eblan por kaŝi sian identecon al la unuaj)

Kiu estas via rilato al Esperanto kaj kiujn kontaktojn vi havis kun organizitaj esperantistoj?

– Mi lernis Esperanton kiam mi eniris universitaton, sed mi neniam praktikis ĝin. Mi komprenas ĝin lege aŭ kiam iu ĝin parolas, sed mi ne uzas ĝin. Mi havis kontakton kun esperantistoj, kiel Humphrey Tonkin, kiu kuraĝigis min labori pri tiu ĉi temo.

El la vidpunkto de homo ekster la esperantista movado, kiu studis ĉi tiun movadon kaj ĝian historion el ekstera perspektivo, kiel vi vidas la nunan situacion de Esperanto kaj ĝiajn perspektivojn?

– El la vidpunkto de ĝiaj uzo kaj populareco, mi opinias ke la nuna tempo estas tiu de disvolviĝo kaj ekspansio, ĉefe danke al la novaj teknologioj. Rilate la estonton, malfacilas ion aserti kun certeco. En la baldaŭa estonto, ne ekzistas eblo je fina venko, sed Esperanto estas kiel ĉia ajn alia lingvo kiun la tempo kaj la politikaj cirkonstancoj povas puŝi en la pinton aŭ formeti en la bibliotekojn. Ajnakaze, mi restas konvinkita ke la ideala solvo al la problemo pri lingva maljusteco estas Esperanto. La argumentoj de iuj akademianoj kiel Philippe van Parijs kontraŭ Esperanto estas malfirmaj.

– Sed unu afero estas la ideala teoria solvo kaj alia la realo. Ni povas fari mensan eksperimenton. Imagu ke la gvidantoj de Eŭropa Unio, konvinkitaj pri la malforteco de la argumentoj kontraŭ Esperanto, decidus iun tagon ĝin igi la "lingua franca" de la Unio. La loĝantaro ne akceptus ĝin. La plejmulto ne pretus forĵeti ĉiujn penojn faritajn por lerni la anglan, aŭ por ke iliaj infanoj lernu la anglan. Aliflanke, ili scias ke politikistoj venas kaj foriras, kaj ke tiu decido povus esti renversita en mallonga tempo.

Vi asertas en via libro ke "Esperanto gajnis la batalon fronte al la aliaj artefaritaj lingvoj, sed perdis la militon kiel lingua franca" (fronte al la angla). Kiuj estas viaopinie la kialoj ke oni alvenis al tiuj du ambaŭ rezultoj?

– En mia libro mi provas ekspliki kial Esperanto triumfis super Volapuko kaj Ido. Mia ekspliko baziĝas sur la organizaj strategioj kiujn sekvis la tri gvidantoj de tiuj tri lingvoj. Schleyer, la germana katolika pastro kreinta Volapukon, kredis ke nur la aŭtoritatecaj organizaĵoj povas esti efikaj. Lia organiza modelo estis la katolika Eklezio, sed aplikinte tiun modelon al la volapuka movado, li nur sukcesis ĝin dividi kaj senkuraĝigi ĝiajn parolantojn. Couturat, la gvidinto de la idistoj, estis universitata profesoro kaj havis kiel modelon la akademian mondon. Li pensis ke nur sciencistoj povas plibonigi kaj perfektigi Idon. Li ne komprenis ke la vivanteco de lingvo dependas de la utiligo fare de komunumo de parolantoj, kaj dum li rezolute daŭre ŝangadis Idon por ĝin plibonigi, la parolantoj lin forlasis, ĉar ili ne pretis lerni kaj relerni lingvon en daŭra evoluo. Zamenhof, male, kreskis en multlingva ĉirkaŭaĵo kaj sciis tre bone ke la vivanteco de lingvo dependas de la komunumo de parolantoj. Li ankaŭ posedis politikan sperton, kaj komprenis tre bone la gravecon aŭskulti, kuraĝigi kaj doni voĉon al la esperantistoj. Li uzis demokratian strategion kaj montriĝis supera al siaj rivaloj.

– Sed je la fino venkis la angla, ĉar parolantoj de la angla, la franca kaj la germana ne volis konsenti pri la lingvo kiu devus esti enkondukita kiel internacia lingvo, kaj sekve sin trudis fine la lingvo de la komununo kun la plej alta ekonomia kaj politika povo: la angla. Oni ankaŭ bojkotis Esperanton pro politikaj kialoj, influite de la ideo ke planita lingvo povus rompi la ligon inter lingvo kaj nacio, kaj tiel malfortigi la nacian ligitecon. Unu el la kialoj pro kiuj Esperanto malsukcesis estis la populareco de la romantika kaj naciisma mito (ankoraŭ tre disvastigita) kiu vidas la lingvojn kiel la animon de la nacioj, kiel unu solan manieron vidi aŭ interpreti la mondon.

Ni scias ke antaŭe vi planis esplori pri la situacio de Esperanto post la hispana enlanda milito. Kio altiris vin al tiu projekto? Ĉu vi ankoraŭ interesiĝas pri ĝi? Ĉu vi pensis pri alia esploro pri Esperanto, kiu povus havi sciencan intereson?

– En la kampo de la sociaj sciencoj ni ankoraŭ malmulton scias pri la rolo de la sendependaj organizaĵoj, aŭ, pli bone dirite, tiuj duon-sendependaj, en diktatorecaj reĝimoj. Kaj la Esperanto-movado estas bona starpunkto por esplori tiun temon. Ĝuste nun mi legas la doktoran tezon prezentitan pasintjare de Ana Velitchkova en la universitato de Notre Dame (Usono) pri la kreado fare de la bulgaraj esperantistoj de speco de "civitaneco" kiu poste favoris la transiron al la demokratio. Tio interesa pri Hispanio estas la maniero kiel la esperantista movado reaperis mallonge post la fino de la intercivitana milito, grupigante homojn kiuj antaŭe troviĝis je ambaŭ flankoj de la tranĉeoj. Tio pensigas ke la esperantista movado en la postmilita Hispanio kontribuis krei etoson de toleremo kaj de minimumo de libereco dum la diktatoreco. Sed tion indus esplori kun ioma detalo.

En la lastaj tempoj ŝajnas ke kreskis la apero de libroj, esploroj kaj eĉ filmoj pritraktantaj la esperantistan movadon, entreprenitaj de homoj ne rekte rilatantaj al tiu ĉi. Al kio tio ŝuldiĝas, laŭ via opinio? Kion povus fari la esperantistoj por plibonigi la bildon de la lingvo antaŭ la universitata mondo kaj igi ĝin interesiĝi pri ĝi?

– Mi pensas ke tio ŝuldiĝas al la novaj teknologioj. Sed ankaŭ al tio ke nun ekzistas pli da konscio pri la lingvaj rajtoj, kaj ĉi-kampe la esperantista komunumo havas multon dirindan. Kaj mi pensas ke ĝi tion faras tre bone.

La libro estas ĵus publikigita, sed ĉu vi jam scias kia estis la akcepto en la rondoj akademiaj kaj esperantistaj?

– Multaj homoj interesiĝis pri la libro, pro tiu pli alta populareco kiun mi ĵus menciis, sed ankoraŭ estas tro frue por taksi la akceptadon.

Toño del Barrio

Categories: Esperantujo

Tri kandidatoj por la posteno de UEA-direktoro

Libera Folio - Wed, 2015-06-24 21:58

En februaro 2015, la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31-a de majo.

Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo, la 24-an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100-a Universala Kongreso.

La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.

– Ni estas kontentaj fronti elekton inter pluraj interesaj kaj kapablaj kandidatoj, komentis d-ro Mark Fettes, Prezidanto de UEA.

– La intervjuoj donos okazon por pli fundaj diskutoj pri la direktoj, prioritatoj kaj kondiĉoj de la laboro. Ni serĉas homon, kiu povas gardi la plej gravajn tradiciojn kaj trajtojn de UEA, sed ankaŭ kungvidi procezon de renovigo kaj modernigo.

Gazetara komuniko de UEA

De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj

Libera Folio - Sat, 2015-06-20 21:45

Kalle Kniivilä: Homoj de Putin. Antverpeno 2014. 168 p. Libroservo de UEA, 14,10 eŭroj. Bitlibro 9 eŭroj.

Kalle Kniivilä: Krimeo estas nia. Novjorko 2015. 152 p. Libroservo de UEA, 15 eŭroj. Bitlibro  6,45 USD.

Ambaŭ libroj estas verkitaj en la stilo de ĵurnalisma raportaĵo, stilo, kiun la profesia ĵurnalisto Kniivilä senteble bone regas: Legante la librojn, oni havas la impreson, ke oni vojaĝas kune kun Kniivilä tra Rusujo kaj Krimeo kaj persone ĉeestas la intervjuojn, kiujn li faras kun diversaj homoj, de simplaj civitanoj ĝis politikaj aktivuloj.

La ĉefa celo de Homoj de Putin estas klarigi al okcidentanoj, kial Putin estas tiom populara en Rusio, dum en la okcidentaj amaskomunikiloj oni plejparte legas negativaĵojn pri li, ekzemple pri lia subpremo de opoziciuloj kaj malrespekto de homaj rajtoj. La libro tamen legindas ankaŭ por rusianoj, kiuj povas per ĝi pli bone kompreni la bildon, kiun la ekstera mondo havas pri Rusio.

Plejparte estas intervjuataj simplaj diversprofesiaj civitanoj kun pozitiva aŭ neŭtrala sinteno pri Putin, sed ankaŭ aŭdeblas la opinio de kelkaj kritikantoj. Kniivilä lasas siajn protagonistojn paroli, sed foje aldonas klarigajn komentojn, precipe kiam intervjuato bazas sian opinion sur pruveble malĝusta aserto. Tra tiuj intervjuoj, la leganto familiariĝas kun la ĉefaj motivoj, pro kiuj Putin estas tiel populara: precipe temas pri tio, ke post la politike ĥaosaj kaj ekonomie malfacilegaj 90-aj jaroj, li alportis stabilecon kaj ekonomian prosperon.

Tiu stabileco kaj prospero por normalaj civitanoj pli gravas ol la rajto aktivi opozicie al la registaro. Tio ankaŭ klarigas la subtitolon de la libro, “La silenta plimulto de Rusio”, ĉar la subtenantoj de Putin plejparte restas silentaj pri politiko. Inter la politike pli interesitaj homoj, ekzemple en la edukita elito de Moskvo, Putin aliflanke estas malpli populara ol inter simplaj civitanoj.

Jam antaŭ ol legi la libron, mi pro personaj rilatoj al Rusio havis la impreson, ke tie konspirteorioj estas multe pli popularaj ol en okcidenta Eŭropo. El la libro mi lernis, ke la Putin-emaj amaskomunikiloj volonte disvastigas plej diversajn konspirteoriojn, ĉar tiel por normalaj civitanoj iĝas pli malfacile distingi inter fakto-bazitaj kritikoj de la registara laboro kaj fantaziaj konspirteorioj.

Kniivilä estis iom malbonŝanca pri la momento, en kiu li verkis la libron: kiam li estis finpretiganta la libron, eksplodis la Krimea krizo, ĉe kiu Rusio subite transprenis la duoninsulon Krimeo de Ukrainio, surbaze de referendumo neagnoskita de Ukrainio kaj okcidentaj ŝtatoj. Li enmetis kelkajn informojn pri tiuj okazaĵoj, sed oni ja sentis dum legado ke temas pri lastmomentaj aldonaĵoj. Des pli bonas, ke Kniivilä rapide post la apero de Homoj de Putin ekokupiĝis pri nova libro ĝuste pri la okazaĵoj en Krimeo.

Krimeo estas nia estas verkita similstile kiel Homoj de Putin, kiel raportaĵo pri la vojaĝo de Kniivilä tra Krimeo kaj al Kievo, dum kiu li intervjuis multajn civitanojn, sed ĉi-foje aŭdeblis pli da kontraŭ-Putin-aj voĉoj ol en la unua libro. La fakto, ke temas pri okazaĵoj ĵus okazintaj, kaj parte dum lia vojaĝo ankoraŭ okazantaj, tamen igas lian duan libron iom ali-karaktera ol la unua, en kiu ja temis pri la ĝenerala nuntempa politika etoso kaj ne specife pri aktuala okazaĵo.

Ĉiuj civitanoj de Krimeo estis surprizitaj pri la rapideco de la okazaĵoj en Krimeo inter la 22a de februaro 2014, kiam la ukrainia prezidanto Janukoviĉ fuĝis el Kievo, kaj la 18a de marto, kiam Krimeo estis oficiale akceptita de Rusio en ties teritorion. Sed dum por kelkaj temis pri pozitiva surprizo, aliaj estis konsternitaj pro la subitaj ŝanĝoj, aŭ eĉ devis tute ŝanĝi siajn vivplanojn, precipe homoj aktiviĝintaj kontraŭ la rusiĝo de Krimeo.

Kniivilä intervjuis krimeajn tatarojn, kiuj aparte suferis pro la politikaj ŝanĝoj, ĵurnalistojn, kiuj estis subpremitaj aŭ ekzilitaj pro sia kritika raportado pri la okazaĵoj, kaj simplajn civitanojn, ĉu subtenajn aŭ kontraŭajn al la rusia transpreno de Krimeo. Li vojaĝis tra diversaj partoj de Krimeo, kio ja gravas pro signifaj lokaj diferencoj: en la urbo Sebastopolo, kiu estis fermita urbo dum sovet-uniaj tempoj, kaj eĉ post la sendependiĝo de Ukrainio restis la bazo de la nigramara floto de Rusio, la ĝenerala sinteno al Rusio estas multe pli pozitiva ol en la resto de la duoninsulo, kaj sekve ankaŭ la rusiiĝo de Krimeo estas konsiderata bonaĵo de preskaŭ ĉiuj.

Post sia vojaĝo tra Krimeo, Kniivilä ankaŭ vizitis la ukrainian ĉefurbon Kievo por tie renkonti eksajn Krimeanojn, kiuj pro opozicia agado aŭ kritika ĵurnalismado devis forlasi Krimeon.

En ambaŭ libroj, Kniivilä aldonis utilajn informojn pri la ekonomia kaj politika fonoj de la nunaj situacio kaj okazaĵoj. Tio multe helpas pli bone kompreni kaj juĝi la argumentojn menciitajn de la intervjuitoj. Kompreneble, klarigante tiujn fonojn Kniivilä ne povis resti same neŭtrala kiel en la paroligado de divers-opiniaj homoj: Ja ekzistas multaj malsamaj interpretoj de la okazintaĵoj, kaj en ĵurnalisma verko ne eblas prezenti ĉiujn malsamajn interpretojn en tute neŭtrala maniero. Sed Kniivilä almenaŭ bone sukcesis prezenti grandan diversecon da opinioj, kaj klare distingas inter diraĵoj de intervjuitoj kaj liaj aldonaj klarigoj, tiel ke leganto povas mem formi al si opinion pri tio, kiugrade fidi lian interpreton de la okazintaĵoj.

Ĉiuokaze menciindas, ke Kniivilä havas multjaran sperton pri la politiko de Rusio, laborinte kiel korespondanto de finna gazeto en Moskvo jam en 1991-1992, tiel ke li certe parolas pri temoj, pri kiuj li kompetentas. Aldone, li kompreneble transprenis informojn kaj interpretojn el faklibroj: estas laŭ mi laŭdinde ke li menciis la nomojn de la uzitaj faklibroj en librofina noto en Homoj de Putin.

En la verkado de Krimeo estas nia li ankaŭ prenis en konsideron kritikojn, kiujn ricevis Homoj de Putin en recenzoj. Ekzemple, en la dua libro li donis multe da konsidero al la socia psikologio de malvenkinta popolo, do al la fakto ke la nuna mondrigardo de multaj rusoj estas influita de la fakto, ke Rusio malvenkis en la Malvarma Milito. Tiun aspekton li laŭ kritiko en recenzo de Nikolao Gudskov estis ignorinta en Homoj de Putin.

Ambaŭ libroj aperis proksimume samtempe en tri lingvoj, la sveda, la finna kaj Esperanto. Homoj de Putin estis favore recenzata en finnaj kaj svedaj amaskomunikiloj, kaj ĝia finna versio eĉ gajnis la premion Kanava por la plej bona nefikcia libro de Finnlando en la jaro 2014.

Menciindas la fakto, ke ambaŭ libroj ankaŭ konsistigas tre bonan ekzemplon de praktika utiligo de Esperanto. Kniivilä uzis Esperantistajn kontaktojn por kontakti diversajn simplajn civitanojn de Rusio kaj Krimeo. Tio aparte multe senteblas en “Krimeo estas nia”, kie Kniivilä plurfoje mencias la Esperantistecon de intervjuitoj kaj informas la leganton, ke aliajn intervjuitojn li ekkonis tra tiuj Esperantistoj.

Ambaŭ libroj estas verkitaj en modela kaj flua lingvaĵo, sufiĉe simpla por rapida legado, sed samtempe riĉa je utilaj esprimoj por priparoli aktualajn politikaĵojn en Esperanto. Enestas preskaŭ neniuj tajperaroj.

Leginte la librojn, oni pli bone komprenas la diversecon de opinioj rilate la nuntempan politikon de Rusio, kaj povas pli bone sekvi kaj analizi la novaĵojn el tiu mondregiono, kiuj daŭre aperas en internaciaj amaskomunikiloj.

Marcos Cramer Pli pri la libroj en la retejo de la aŭtoro
Categories: Esperantujo

De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj

Libera Folio - Sat, 2015-06-20 21:44

Kalle Kniivilä: Homoj de Putin. Antverpeno 2014. 168 p. Libroservo de UEA, 14,10 eŭroj. Bitlibro 9 eŭroj.

Kalle Kniivilä: Krimeo estas nia. Novjorko 2015. 152 p. Libroservo de UEA, 15 eŭroj. Bitlibro  6,45 USD.

Ambaŭ libroj estas verkitaj en la stilo de ĵurnalisma raportaĵo, stilo, kiun la profesia ĵurnalisto Kniivilä senteble bone regas: Legante la librojn, oni havas la impreson, ke oni vojaĝas kune kun Kniivilä tra Rusujo kaj Krimeo kaj persone ĉeestas la intervjuojn, kiujn li faras kun diversaj homoj, de simplaj civitanoj ĝis politikaj aktivuloj.

La ĉefa celo de Homoj de Putin estas klarigi al okcidentanoj, kial Putin estas tiom populara en Rusujo, dum en la okcidentaj amaskomunikiloj oni plejparte legas negativaĵojn pri li, ekzemple pri lia subpremo de opoziciuloj kaj malrespekto de homaj rajtoj. La libro tamen legindas ankaŭ por rusujanoj, kiuj povas per ĝi pli bone kompreni la bildon, kiun la ekstera mondo havas pri Rusujo.

Plejparte estas intervjuataj simplaj diversprofesiaj civitanoj kun pozitiva aŭ neŭtrala sinteno pri Putin, sed ankaŭ aŭdeblas la opinio de kelkaj kritikantoj. Kniivilä lasas siajn protagonistojn paroli, sed foje aldonas klarigajn komentojn, precipe kiam intervjuato bazas sian opinion sur pruveble malĝusta aserto. Tra tiuj intervjuoj, la leganto familiariĝas kun la ĉefaj motivoj, pro kiuj Putin estas tiel populara: precipe temas pri tio, ke post la politike ĥaosaj kaj ekonomie malfacilegaj 90-aj jaroj, li alportis stabilecon kaj ekonomian prosperon.

Tiu stabileco kaj prospero por normalaj civitanoj pli gravas ol la rajto aktivi opozicie al la registaro. Tio ankaŭ klarigas la subtitolon de la libro, “La silenta plimulto de Rusio”, ĉar la subtenantoj de Putin plejparte restas silentaj pri politiko. Inter la politike pli interesitaj homoj, ekzemple en la edukita elito de Moskvo, Putin aliflanke estas malpli populara ol inter simplaj civitanoj.

Jam antaŭ ol legi la libron, mi pro personaj rilatoj al Rusujo havis la impreson, ke tie konspirteorioj estas multe pli popularaj ol en okcidenta Eŭropo. El la libro mi lernis, ke la Putin-emaj amaskomunikiloj volonte disvastigas plej diversajn konspirteoriojn, ĉar tiel por normalaj civitanoj iĝas pli malfacile distingi inter fakto-bazitaj kritikoj de la registara laboro kaj fantaziaj konspirteorioj.

Kniivilä estis iom malbonŝanca pri la momento, en kiu li verkis la libron: kiam li estis finpretiganta la libron, eksplodis la Krimea krizo, ĉe kiu Rusujo subite transprenis la duoninsulon Krimeo de Ukrainujo, surbaze de referendumo neagnoskita de Ukrainujo kaj okcidentaj ŝtatoj. Li enmetis kelkajn informojn pri tiuj okazaĵoj, sed oni ja sentis dum legado ke temas pri lastmomentaj aldonaĵoj. Des pli bonas, ke Kniivilä rapide post la apero de Homoj de Putin ekokupiĝis pri nova libro ĝuste pri la okazaĵoj en Krimeo.

Krimeo estas nia estas verkita similstile kiel Homoj de Putin, kiel raportaĵo pri la vojaĝo de Kniivilä tra Krimeo kaj al Kievo, dum kiu li intervjuis multajn civitanojn, sed ĉi-foje aŭdeblis pli da kontraŭ-Putin-aj voĉoj ol en la unua libro. La fakto, ke temas pri okazaĵoj ĵus okazintaj, kaj parte dum lia vojaĝo ankoraŭ okazantaj, tamen igas lian duan libron iom ali-karaktera ol la unua, en kiu ja temis pri la ĝenerala nuntempa politika etoso kaj ne specife pri aktuala okazaĵo.

Ĉiuj civitanoj de Krimeo estis surprizitaj pri la rapideco de la okazaĵoj en Krimeo inter la 22a de februaro 2014, kiam la ukrainuja prezidanto Janukoviĉ fuĝis el Kievo, kaj la 18a de marto, kiam Krimeo estis oficiale akceptita de Rusujo en sian teritorion. Sed dum por kelkaj temis pri pozitiva surprizo, aliaj estis konsternitaj pro la subitaj ŝanĝoj, aŭ eĉ devis tute ŝanĝi siajn vivplanojn, precipe homoj aktiviĝintaj kontraŭ la rusiĝo de Krimeo.

Kniivilä intervjuis krimeajn tatarojn, kiuj aparte suferis pro la politikaj ŝanĝoj, ĵurnalistojn, kiuj estis subpremitaj aŭ ekzilitaj pro sia kritika raportado pri la okazaĵoj, kaj simplajn civitanojn, ĉu subtenajn aŭ kontraŭajn al la rusuja transpreno de Krimeo. Li vojaĝis tra diversaj partoj de Krimeo, kio ja gravas pro signifaj lokaj diferencoj: en la urbo Sebastopolo, kiu estis fermita urbo dum sovet-uniaj tempoj, kaj eĉ post la sendependiĝo de Ukrainujo restis la bazo de la nigramara floto de Rusujo, la ĝenerala sinteno al Rusujo estas multe pli pozitiva ol en la resto de la duoninsulo, kaj sekve ankaŭ la rusujiĝo de Krimeo estas konsiderata bonaĵo de preskaŭ ĉiuj.

Post sia vojaĝo tra Krimeo, Kniivilä ankaŭ vizitis la ukrainujan ĉefurbon Kievo por tie renkonti eksajn Krimeanojn, kiuj pro opozicia agado aŭ kritika ĵurnalismado devis forlasi Krimeon.

En ambaŭ libroj, Kniivilä aldonis utilajn informojn pri la ekonomia kaj politika fonoj de la nunaj situacio kaj okazaĵoj. Tio multe helpas pli bone kompreni kaj juĝi la argumentojn menciitajn de la intervjuitoj. Kompreneble, klarigante tiujn fonojn Kniivilä ne povis resti same neŭtrala kiel en la paroligado de divers-opiniaj homoj: Ja ekzistas multaj malsamaj interpretoj de la okazintaĵoj, kaj en ĵurnalisma verko ne eblas prezenti ĉiujn malsamajn interpretojn en tute neŭtrala maniero. Sed Kniivilä almenaŭ bone sukcesis prezenti grandan diversecon da opinioj, kaj klare distingas inter diraĵoj de intervjuitoj kaj liaj aldonaj klarigoj, tiel ke leganto povas mem formi al si opinion pri tio, kiugrade fidi lian interpreton de la okazintaĵoj.

Ĉiuokaze menciindas, ke Kniivilä havas multjaran sperton pri la politiko de Rusujo, laborinte kiel korespondanto de finna gazeto en Moskvo jam en 1991-1992, tiel ke li certe parolas pri temoj, pri kiuj li kompetentas. Aldone, li kompreneble transprenis informojn kaj interpretojn el faklibroj: estas laŭ mi laŭdinde ke li menciis la nomojn de la uzitaj faklibroj en librofina noto en Homoj de Putin.

En la verkado de Krimeo estas nia li ankaŭ prenis en konsideron kritikojn, kiujn ricevis Homoj de Putin en recenzoj. Ekzemple, en la dua libro li donis multe da konsidero al la socia psikologio de malvenkinta popolo, do al la fakto ke la nuna mondrigardo de multaj rusoj estas influita de la fakto, ke Rusujo malvenkis en la Malvarma Milito. Tiun aspekton li laŭ kritiko en recenzo de Nikolao Gudskov estis ignorinta en Homoj de Putin.

Ambaŭ libroj aperis proksimume samtempe en tri lingvoj, la sveda, la finna kaj Esperanto. Homoj de Putin estis favore recenzata en finnaj kaj svedaj amaskomunikiloj, kaj ĝia finna versio eĉ gajnis la premion Kanava por la plej bona nefikcia libro de Finnujo en la jaro 2014.

Menciindas la fakto, ke ambaŭ libroj ankaŭ konsistigas tre bonan ekzemplon de praktika utiligo de Esperanto. Kniivilä uzis Esperantistajn kontaktojn por kontakti diversajn simplajn civitanojn de Rusujo kaj Krimeo. Tio aparte multe senteblas en “Krimeo estas nia”, kie Kniivilä plurfoje mencias la Esperantistecon de intervjuitoj kaj informas la leganton, ke aliajn intervjuitojn li ekkonis tra tiuj Esperantistoj.

Ambaŭ libroj estas verkitaj en modela kaj flua lingvaĵo, sufiĉe simpla por rapida legado, sed samtempe riĉa je utilaj esprimoj por priparoli aktualajn politikaĵojn en Esperanto. Enestas preskaŭ neniuj tajperaroj.

Leginte la librojn, oni pli bone komprenas la diversecon de opinioj rilate la nuntempan politikon de Rusujo, kaj povas pli bone sekvi kaj analizi la novaĵojn el tiu mondregiono, kiuj daŭre aperas en internaciaj amaskomunikiloj.

Marcos Cramer Pli pri la libroj en la retejo de la aŭtoro
Categories: Esperantujo

Jam 25 000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo

Libera Folio - Wed, 2015-06-10 20:45

Ĉu vi vere pretis kredi tion, kiam unue la iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis antaŭ tri jaroj, ke homoj petadas Esperanto-kurson? Kiam poste estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, kaj Esperanto estis pli kaj pli favorata... Kiam fine en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto... Sed ja okazis!

Fakte la kurso allogas ne nur lernantojn – ĝi eĉ kreas verajn Esperanto-parolantojn post kompleta tralaborado de la ekzercoj. Rigardu ekzemple la intervjuon kun la nederlandanino Marijke post ses tagoj da lernado.

La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas:

– La nombro de eklernintoj de Esperanto en Duolingo estas vere impona! Ni aŭdis, ke estis multaj petoj al Duolingo pri Esperanto, sed ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj.

TEJO aparte prizorgos la kurso-partoprenantojn:

– Al ĉiuj, kiuj pretas provi sian lingvokonon, ni ĝojas sendi ciferecan numeron de nia socikultura revuo Kontakto. Ni tre ĝojas, ke ni povas kontribui al ĉi tiu sukceso, kaj ni invitas ĉiujn daŭrigi sian aventuron kun Esperanto!

Memoroj pri la propra iama entuziasmo dum eklernado de Esperanto leviĝas ĉe Bertilo Wennergren, aŭtoro de la “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko”:

– Kiam mi vidas la reagojn kaj entuziasmon de centoj kaj miloj da studentoj ĉe Duolingo, mi profunde memoras, kiom da plezuro mi mem havis eklernante la lingvon. Mi preskaŭ envias la lernantojn ĉe Duolingo, ĉar ili havas tiun brilan ilon je dispono. Mi preskaŭ deziras rekomenci.

Nu, fakte eĉ altnivelaj Esperanto-parolantoj bonvenas por trairi la lecionojn kaj proponi plibonigojn.

Benny Lewis el Irlando estas aŭtoro de la internacia furorlibro pri lingvolernado “Fluent in 3 Months” (Fluparolanto en tri monatoj). Li komentas:

– Esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo kaj Duolingo estas unu el la plej bonaj senkostaj rimedoj por lerni lingvojn. Jen perfekta paro!

Se oni komparas la kurson de Duolingo kun aliaj retaj lingvokursoj, indas konstati, ke Duolingo instruas proksimume 2 000 vortojn kaj do estas kurso por komencantoj kaj progresantoj, eble eĉ proksima al konversacia nivelo. Por kompreni, kion la nombro signifas: La kurso “Ana Pana” ĉe lernu.net instruas proksimume 250 vortojn, la fama Zagreba kurso instruas proksimume 550 radikojn, per kiuj oni kutime formas eble iom malpli ol mil vortojn.

Sed pli bone ol nombroj la nivelon eble ilustras kelkaj frazoj el la kurso:

– Ĉiu persono, kiu lernas la lingvon, kontribuas al ĝia sukceso.

– Eĉ se ŝi ne parolas la japanan, ŝi tamen parolas la ĉinan.

– Se vi volas scii pli pri ĉi tiuj programoj, vi devus demandi al mia edzino.

– Ĉu vi povus diri al mi, ĉu estas eraroj en tiu dosiero?

Se vi jam havas scion pri Esperanto, vi povas fari komencan teston, kiu atribuos al vi certan nivelon. Se vi poste konstatos, ke vi estas eĉ pli bona ol tio, vi povos denove fari testojn pri unuopaj lecionaroj – kaj vi trasaltos fulmrapide eble dekon da lecionetoj.

Jen cetere jam listo de Duolingo-vortoj en Esperanto ĉe Memrise, (lingvo)lerna retejo, kiu helpas vin ripetadi vortoscion.

Eble vi demandas vin, kiel vi mem povas subteni tiun grandan sukceson kaj progreson. Nu, estas ĉefe tri aferoj: Se vi ŝatos helpi al lernantoj ĉe iliaj demandoj, iru al “Esperanto Discussions”, kie ofte mankas helpo de sperta Esperanto-parolanto. Se la simbola frazoveziko enhavas la ciferon 1, tio signifas, ke venis nur la demando, sed neniu respondo. Helpo do bezonata!

Krome nun jam estas tempo pli vaste publikigi la informon pri la Duolingo-kurso – ene de niaj rondoj kaj ankaŭ al la ekstera mondo. Ĉe tio ni konsciu, ke temas pri kurso por angle-parolantoj. La angla fakte ne nepre estu la denaska lingvo de la lernanto, sed ja necesas havi iom bonan nivelon en ĝi. Preskaŭ ĉiuj nedenaskuloj konfesas, ke de tempo al tempo ili malsukcesas ĉe iu Duolingo-ekzerco ne pro Esperanto, sed pro erara frazo en la angla... Tio povas iom ĝeni, sed tamen multaj nedenaskuloj kun iom da pacienco (kaj preteco plulerni la anglan...) sukcesis progresi en la kurso kaj eĉ fini ĝin.

La problemo eble kuraciĝos iom post iom. Se ĉio glate funkcios pri la unua versio de la kurso kaj se ĝi plu logos sufiĉe altajn nombrojn da lernantoj, verŝajne pretiĝos kursoj por aliaj instrulingvoj. Vi povas jam nun aliĝi por tio kaj tio estas tre bonvena por faciligi al Duolingo la planadon.

Alia eco de la kurso estas, ke ĝi estas tre bazita je tradukado. Iusence temas pri “mal-Ĉe-kurso”, malrektmetoda kurso... Oni devas daŭre traduki inter la angla kaj Esperanto – en la komenco de la lecionoj multe el Esperanto al la angla, en la fino pli el la angla al Esperanto.

Cetere, se vi ne jam spertis: Ĉiu leciono havas dudekon da ekzercetoj, kiuj ĉiuj estas tasketoj. Vi devas eble traduki unu solan frazon aŭ tajpi frazon, kiun vi aŭdas, aŭ elekti, kiu frazo ĝustas, aŭ klaki, kiu vorto estas la ĝusta por priskribi bildon... La fakto, ke la tuta lernado konsistas el tiaj tre mallongaj unuoj, kontribuis cetere al la sukceso de Duolingo: Ĉu vi havas dek liberajn minutojn? Bone, faru la dudekon da ekzercetoj kaj jen vi faris unu plian paŝeton por akiri la novan lingvon. Kaj vi ricevos dekon da poentoj – kaj tion viaj konatoj ĉe Duolingo vidos, same kiel vian entutan progreson dum la pasinta semajno kaj monato. Duolingo bone scias, kiel uzi ludemon kaj konkurencan strebadon por stimuli regulan lernadon.

La daŭra tradukado supozeble havas sian kaŭzon en la origina ideo de la kreinto Luis von Ahn. Li revis ne tuj pri lingvo-kursaro, sed ja pri la disponigo de la tuta scio de la mondo al ĉiuj homoj surtere, sendepende de ilia lingvo. Sed ekzistas ja la tiel nomata “lingvo-problemo”.

Do s-ro von Ahn demandis sin, kiel trovi sufiĉe da homoj por helpi en la tradukado de la tuta reto – nu, eble komence almenaŭ en la tradukado de Vikipedio en multajn lingvojn. Kaj li inventis interesan negocon: Li ofertas senkostan lingvolernadon al la retejo-uzantoj kaj aliflanke instigas ilin traduki tekstojn, ekzemple el Vikipedio, sed ankaŭ tekstojn de profesiaj bezonantoj de tradukoj kiel la televido CNN, kiu pagas por tio kaj tiel kunfinancas la salajrojn de la Duolingo-dungitoj.

Por atingi bonan tradukon ekzistas vikieca sistemo: Ĉiu ajn, eĉ la plej baznivela komencanto, rajtas (ek)traduki frazon. Poste aliaj aŭ plibonigas la frazon aŭ markas ĝin kiel jam bonan. Post kelka tempo la frazo estas tiom bona traduko, ke kolektiĝas por tiu versio kvino aŭ deko da konfirmaj voĉoj. Tiam oni konsideras la frazon fintradukita – kaj fakte la traduko tiam atingis nivelon kompareblan kun tiu de profesiaj tradukistoj, kiel konfirmis studoj. La tuta tradukado kaj reviziado de teksto cetere povas okazi ene de nur kelkaj horoj, ĉar Duolingo por kelkaj lingvoparoj havas milionojn da uzantoj kaj povas aŭtomate proponi urĝan tekston al multegaj homoj. Fulmrapide la rezulto pretas.

Kaj, kompreneble, la tradukantoj kaj reviziantoj ricevas poentojn por sia helpo. Tio plu instigas. (Eble simila traduksistemo iam ekzistos ankaŭ por la Esperanto-vikipedio, supozeble surbaze de WikiTrans kaj eventuale eĉ kun poentoj. Ĉu ne bela defio por programistoj?)

Intertempe aldoniĝis alia enspezofonto por Duolingo: Ili ofertas lingvo-testojn. La lernanto hejme plenumas ekzercojn ĉe komputilo kaj dume filmas sin. La kostoj estas proksimume 20 eŭroj, ĉefe por la homo, kiu kontrolrigardas la filmon – multege malpli da mono ol tradicia testo, kiu ofte kostas la dekoblon, kaj por kiu aldone necesas veturi al testo-centro. Do Duolingo tie havas grandiozan konkurencan avantaĝon kaj povas enspezi multe en tiu merkato. Lingvo-testo estas postulata ekzemple por akceptiĝo en anglalingvaj altlernejoj.

Estas amuze klarigi al si, kion tiu financado signifas. Duolingo enspezas monon per vendado de tradukoj ĉefe el kaj al la angla kaj per la ofertado de testoj pri la angla lingvo. Kaj havas avantaĝon el tio lernantoj, kiuj partoprenas en Esperanto-kurso, kies bazan programan strukturon financis tiu intereso pri la angla lingvo (kaj iomete aliaj lingvoj).

La mondo progresas kaj ŝanĝiĝas, ĉu ne? Ja indas ĵeti flankan rigardon al lernu.net, por kies pretigo la fondaĵo ESF elspezis pli ol tricent mil eŭrojn – impona sumo por Esperantujo, sumo kiun oni certe povus ankaŭ bele utiligi por financi informadon de la publiko pri Esperanto.

Pripenso, kiun mi faris iam antaŭ la lanĉo, estas la jena: Mi atendis same kiel aliaj baldaŭan kreskon al kelkaj dekmiloj da lernantoj, eble eĉ iam al centmilo. Nu, ĉe Duolingo lernas lingvojn dek milionoj da homoj kaj Esperanto ĝenerale kutimas altiri dekonan procenton ĉe homoj kun scio de unu fremdlingvo. En la plurlingvula Duolingo atendeblas eĉ iom pli.

Ĉu do Esperanto pluprogresas, tial ke ĝi estas nun ĉe Duolingo? Jes, kompreneble – sed ĉu ne ankaŭ Esperanto estas tial ĉe Duolingo, ĉar ĝi pasintece tiel bone progresis? Ja la bazo por la akcepto ĉe Duolingo estis la publikaj voĉdonadoj, por kiuj necesis multaj Esperanto-parolantoj kaj -subtenantoj. Kaj por havi kaj teni tiujn necesas la kompleta oferto de Esperanto-kulturo, kiun ni konas – renkontiĝoj kaj Pasporta Servo, libroj, muziko kaj (subtekstigitaj) filmoj, retlistoj kaj Facebook, Vikipedio kaj retaj vortaroj ktp. Kaj eble helpis ankaŭ, ke la ĉina registaro preskaŭ ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto kaj ke Google Translate ofertas ankaŭ Esperanton.

Kelkfoje iuj provas kredigi al ni, ke ni estas malgranda kaj ne tre signifa lingvokomunumo, kiu ne kreskas... Nu, iom da homoj kaj iom da rekono nia komunumo evidente ja havas. Ĵus Esperanto eniris en la plej multe uzatan lingvolernan retejon de la mondo, Duolingo. Fakte Esperanto estas tie eĉ unu el ĝis nun nur 14 lerneblaj lingvoj.

Lu Wunsch-Rolshoven
Categories: Esperantujo

Jam 25.000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo

Libera Folio - Wed, 2015-06-10 20:45

Ĉu vi vere pretis kredi tion, kiam unue la iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis antaŭ tri jaroj, ke homoj petadas Esperanto-kurson? Kiam poste estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, kaj Esperanto estis pli kaj pli favorata... Kiam fine en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto... Sed ja okazis!

Fakte la kurso allogas ne nur lernantojn - ĝi eĉ kreas verajn Esperanto-parolantojn post kompleta tralaborado de la ekzercoj. Rigardu ekzemple la intervjuon kun la nederlandanino Marijke post ses tagoj da lernado,  .

La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas:

– La nombro de eklernintoj de Esperanto en Duolingo estas vere impona! Ni aŭdis, ke estis multaj petoj al Duolingo pri Esperanto, sed ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj.

TEJO aparte prizorgos la kurso-partoprenantojn:

– Al ĉiuj, kiuj pretas provi sian lingvokonon, ni ĝojas sendi ciferecan numeron de nia socikultura revuo Kontakto. . Ni tre ĝojas, ke ni povas kontribui al ĉi tiu sukceso, kaj ni invitas ĉiujn daŭrigi sian aventuron kun Esperanto!

Memoroj pri la propra iama entuziasmo dum eklernado de Esperanto leviĝas ĉe Bertilo Wennergren, aŭtoro de la "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko":

– Kiam mi vidas la reagojn kaj entuziasmon de centoj kaj miloj da studentoj ĉe Duolingo, mi profunde memoras, kiom da plezuro mi mem havis eklernante la lingvon. Mi preskaŭ envias la lernantojn ĉe Duolingo, ĉar ili havas tiun brilan ilon je dispono. Mi preskaŭ deziras rekomenci.

Nu, fakte eĉ altnivelaj Esperanto-parolantoj bonvenas por trairi la lecionojn kaj proponi plibonigojn.

Benny Lewis el Irlando estas aŭtoro de la internacia furorlibro pri lingvolernado "Fluent in 3 Months" (Flua post tri monatoj). Li komentas:

– Esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo kaj Duolingo estas unu el la plej bonaj senkostaj rimedoj por lerni lingvojn. Jen perfekta paro!

Se oni komparas la kurson de Duolingo kun aliaj retaj lingvokursoj, indas konstati, ke Duolingo instruas proksimume 2 000 vortojn kaj do estas kurso por komencantoj kaj progresantoj, eble eĉ proksima al konversacia nivelo. Por kompreni, kion la nombro signifas: La kurso "Ana Pana" ĉe lernu.net instruas proks. 250 vortojn, la fama Zagreba kurso instruas proks. 550 radikojn, per kiuj oni kutime formas eble iom sub mil vortoj.

Sed pli bone ol nombroj la nivelon eble ilustras kelkaj frazoj el la kurso:

- Ĉiu persono, kiu lernas la lingvon, kontribuas al ĝia sukceso.

- Eĉ se ŝi ne parolas la japanan, ŝi tamen parolas la ĉinan.

- Se vi volas scii pli pri ĉi tiuj programoj, vi devus demandi al mia edzino.

- Ĉu vi povus diri al mi, ĉu estas eraroj en tiu dosiero?

Se vi jam havas scion pri Esperanto, vi povas fari komencan teston, kiu atribuos al vi certan nivelon. Se vi poste konstatos, ke vi estas eĉ pli bona ol tio, vi povos denove fari testojn pri unuopaj lecionaroj - kaj vi trasaltos fulmrapide eble dekon da lecionetoj.

Jen cetere jam listo de Duolingo-vortoj en Esperanto ĉe Memrise, (lingvo)lerna retejo, kiu helpas vin ripetadi vortoscion.

Eble vi demandas vin, kiel vi mem povas subteni tiun grandan sukceson kaj progreson. Nu, estas ĉefe tri aferoj: Se vi ŝatos helpi al lernantoj ĉe iliaj demandoj, iru al "Esperanto Discussions", kie ofte mankas helpo de sperta Esperanto-parolanto. Se la simbola frazoveziko enhavas la ciferon 1, tio signifas, ke venis nur la demando, sed neniu respondo. Helpo do bezonata!

Krome nun jam estas tempo pli vaste publikigi la informon pri la Duolingo-kurso - ene de niaj rondoj kaj ankaŭ al la ekstera mondo. Ĉe tio ni konsciu, ke temas pri kurso por angla-parolantoj. La angla fakte ne nepre estu la denaska lingvo de la lernanto, sed ja necesas havi iom bonan nivelon en ĝi. Preskaŭ ĉiuj nedenaskuloj konfesas, ke de tempo al tempo ili malsukcesas ĉe iu Duolingo-ekzerco ne pro Esperanto, sed pro erara frazo en la angla... Tio povas iom ĝeni, sed tamen multaj nedenaskuloj kun iom da pacienco (kaj preteco plulerni la anglan...) sukcesis progresi en la kurso kaj eĉ fini ĝin.

La problemo eble kuraciĝos iom post iom. Se ĉio glate funkcios pri la unua versio de la kurso kaj se ĝi plu logos sufiĉe altajn nombrojn da lernantoj, verŝajne pretiĝos kursoj por aliaj instrulingvoj. Vi povas jam nun aliĝi por tio kaj tio estas tre bonvena por faciligi al Duolingo la planadon.

Alia eco de la kurso estas, ke ĝi estas tre bazita je tradukado. Iusence temas pri "mal-Ĉe-kurso", malrektmetoda kurso... Oni devas daŭre traduki inter la angla kaj Esperanto - en la komenco de la lecionoj multe el Esperanto al la angla, en la fino pli el la angla al Esperanto.

Cetere, se vi ne jam spertis: Ĉiu leciono havas dudekon da ekzercetoj, kiuj ĉiuj estas tasketoj. Vi devas eble traduki unu solan frazon aŭ tajpi frazon, kiun vi aŭdas, aŭ elekti, kiu frazo ĝustas, aŭ klaki, kiu vorto estas la ĝusta por priskribi bildon... La fakto, ke la tuta lernado konsistas el tiaj tre mallongaj unuoj, kontribuis cetere al la sukceso de Duolingo: Ĉu vi havas dek liberajn minutojn? Bone, faru la dudekon da ekzercetoj kaj jen vi faris unu plian paŝeton por akiri la novan lingvon. Kaj vi ricevos dekon da poentoj - kaj tion viaj konatoj ĉe Duolingo vidos, same kiel vian entutan progreson dum la pasinta semajno kaj monato. Duolingo bone scias, kiel uzi ludemon kaj konkurencan strebadon por stimuli regulan lernadon.

La daŭra tradukado supozeble havas sian kaŭzon en la origina ideo de la kreinto Luis von Ahn. Li revis ne tuj pri lingvo-kursaro, sed ja pri la disponigo de la tuta scio de la mondo al ĉiuj homoj surtere - sendepende de ilia lingvo. Sed ekzistas la tiel nomata "lingvo-problemo".

Do s-ro von Ahn demandis sin, kiel trovi sufiĉe da homoj por helpi en la tradukado de la tuta reto - nu, eble komence almenaŭ en la tradukado de vikipedio en multajn lingvojn. Kaj li inventis interesan negocon: Li ofertas senkostan lingvolernadon al la retejo-uzantoj kaj aliflanke instigas ilin traduki tekstojn, ekzemple el vikipedio, sed ankaŭ tekstojn de profesiaj bezonantoj de tradukoj kiel la televido CNN, kiu pagas por tio kaj tiel kunfinancas la salajrojn de la Duolingo-dungitoj.

Por atingi bonan tradukon ekzistas vikieca sistemo: Ĉiu ajn, eĉ la plej baznivela komencanto, rajtas (ek)traduki frazon. Poste aliaj aŭ plibonigas la frazon aŭ markas ĝin kiel jam bonan. Post kelka tempo la frazo estas tiom bona traduko, ke kolektiĝas por tiu versio kvino aŭ deko da konfirmaj voĉoj. Tiam oni konsideras la frazon fintradukita - kaj fakte la traduko tiam atingis nivelon kompareblan kun tiu de profesiaj tradukistoj, kiel konfirmis studoj. La tuta tradukado kaj reviziado de teksto cetere povas okazi ene de nur kelkaj horoj, ĉar Duolingo por kelkaj lingvoparoj havas milionojn da uzantoj kaj povas aŭtomate proponi urĝan tekston al multegaj homoj. Fulmrapide la rezulto pretas.

Kaj, kompreneble, la tradukantoj kaj reviziantoj ricevas poentojn por sia helpo. Tio plu instigas. (Eble simila tradukosistemo iam ekzistos ankaŭ por la Esperanto-vikipedio, supozeble surbaze de WikiTrans kaj eventuale eĉ kun poentoj. Ĉu ne bela defio por programistoj?)

Intertempe aldoniĝis alia enspezofonto por Duolingo: Ili ofertas lingvo-testojn. La lernanto hejme plenumas ekzercojn ĉe komputilo kaj dume filmas sin. La kostoj estas proks. 20 eŭroj, ĉefe por la homo, kiu kontrolrigardas la filmon - multege malpli da mono ol tradicia testo, kiu ofte kostas la dekoblon, kaj por kiu aldone necesas veturi al test-centro. Do Duolingo tie havas grandiozan konkurencan avantaĝon kaj povas enspezi multe en tiu merkato. Ja bezonatas lingvo-testoj, ĉefe por akceptiĝo en anglalingvaj altlernejoj.

Estas amuze klarigi al si, kion tiu financado signifas. Duolingo enspezas monon per vendado de tradukoj ĉefe el kaj al la angla kaj per la ofertado de testoj pri la angla lingvo. Kaj havas avantaĝon el tio lernantoj, kiuj partoprenas en Esperanto-kurso, kies bazan programan strukturon financis tiu intereso pri la angla lingvo (kaj iomete aliaj lingvoj).

La mondo progresas kaj ŝanĝiĝas, ĉu ne? Ja indas ĵeti flankan rigardon al lernu.net, por kies pretigo la fondaĵo ESF elspezis pli ol tricent mil eŭrojn - impona sumo por Esperantujo, sumo kiun oni certe povus ankaŭ bele utiligi por financi informadon de la publiko pri Esperanto.

Pripenso, kiun mi faris iam antaŭ la lanĉo, estas la jena: Mi atendis same kiel aliaj baldaŭan kreskon al kelkaj dekmiloj da lernantoj, eble eĉ iam al centmilo. Nu, ĉe Duolingo lernas lingvojn dekmilionoj da homoj kaj Esperanto ĝenerale kutimas altiri dekonan procenton ĉe homoj kun scio de unu fremdlingvo. En la plurlingvula Duolingo atendeblas eĉ iom pli.

Ĉu do Esperanto pluprogresas, tial ke ĝi estas nun ĉe Duolingo? Jes, kompreneble - sed ĉu ne ankaŭ Esperanto estas tial ĉe Duolingo, ĉar ĝi pasintece tiel bone progresis? Ja la bazo por la akcepto ĉe Duolingo estis la publikaj voĉdonadoj, por kiuj necesis multaj Esperanto-parolantoj kaj -subtenantoj. Kaj por havi kaj teni tiujn necesas la kompleta oferto de Esperanto-kulturo, kiun ni konas - renkontiĝoj kaj Pasporta Servo, libroj, muziko kaj (subtekstigitaj) filmoj, retlistoj kaj Facebook, vikipedio kaj retaj vortaroj ktp. Kaj eble helpis ankaŭ, ke la ĉina registaro preskaŭ ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto kaj ke Google Translate ofertas ankaŭ Esperanton.

Kelkfoje iuj provas kredigi al ni, ke ni estas malgranda kaj ne tre signifa lingvokomunumo, kiu ne kreskas... Nu, iom da homoj kaj iom da rekono nia komunumo evidente ja havas. Ĵus Esperanto eniris en la plej multe uzatan lingvolernan retejon de la mondo, Duolingo. Fakte Esperanto estas tie eĉ unu el ĝis nun nur 14 lerneblaj lingvoj.

Lu Wunsch-Rolshoven
Categories: Esperantujo

9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj

Libera Folio - Sat, 2015-05-30 15:10

La fondinto de Duolingo Luis von Ahn en prelego farita en 2012 menciis, ke la plej multaj proponoj pri lingvokursoj kiujn oni devus aldoni al la retejo ial temis ĝuste pri Esperanto. Aŭdinte tion, Chuck Smith el Berlino tuj kontaktis lin. Tiam la respondo estis, ke Esperanto ja estas en la plano, sed ke aliaj lingvoj havas prioritaton.

Antaŭ ok monatoj komenciĝis la laboro por krei la kurson pri Esperanto. Chuck Smith iĝis la gvidanto de la kvinkapa teamo, kaj ĉefrespondeculo pri la kurso iĝis Ruth Kevess-Cohen el Usono.

La kurso ekfunkciis en testofazo ĵaŭde la 28-an de majo je la oka horo vespere laŭ mezeŭropa tempo. Post malpli ol du tagoj la kurso jam havis 9.600 partoprenantojn, kvankam oni ankoraŭ ne aktive reklamis ĝin.

– Ni simple sendis la informon al niaj "internaj" grupoj. Do, antaŭ la lanĉo 26.000 petis atentigon kiam la kurso lanĉiĝas. Krome ni metis anoncetojn en la facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners kaj la reddit-grupo por Duolingo. Ĉar ni estas en testofazo, ni provas ne tuj havi tro da uzantoj, sed kompreneble ĉiuj bonvenas, rakontas Chuck Smith.

La lingvolerna filozofio de Duolingo diferencas de la plej multaj aliaj retaj kursoj. La baza ideo estas, ke oni devas traduki pli kaj pli malfacilajn frazojn, kaj per tio iom post iom ekkompreni, kiel la lingvo funkcias.

– Ĉiu lecionaro havas iujn klarigojn, sed ni petas lernantojn unue simple provi la kurson antaŭ ol legi la klarigojn. Se frazo malfacilas, ĉiu frazo havas propran fadenon en kiu oni povas starigi demandojn kaj poste aŭ alia lernanto aŭ kontribuanto respondos.

Multaj el la pli ol naŭ mil lernantoj sendube aliĝis al la kurso simple pro scivolemo, por vidi kio estas tiu stranga lingvo, Chuck Smith supozas.

– Interesa efiko de la kurso estas, ke multaj homoj faras unu lecionon nur por elprovi ĉi tiun strangan lingvon kaj poste ne povas ĉesi kaj simple daŭrigas...

El la naŭ mil aliĝintoj kvar eĉ jam finis la tutan kurson (aŭ "arbon", laŭ la terminologio de Duolingo) ene de unu tago. Unu el la finlernintoj, Jules, rakontis pri siaj spertoj en forumo de Duolingo:

– La kelkaj unuaj lecionoj de la Esperanto-arbo preterflugis rapide, kaj igis min kredi, ke la tuta lingvo estos tiel facila. Mi scias, ke ĝi laŭdire estas facile lernebla lingvo, sed oni devas memori, ke ĝi tamen estas lingvo, kaj lerni lingvon estas nefacila tasko.

Meze de la kurso Jules eksentis sin iom frustrita pro la multaj afiksoj kiujn necesis enkapigi, sed li decidis persisti, kaj iom post iom la lernado iĝis pli facila kaj ĝuinda.

– Mi kredas ke mi provos konservi miajn novajn sciojn pri ĉi tiu fascina lingvo. Ĝia vortproviso tre similas al la aliaj latinidaj lingvoj, kun aldonetoj de la germana kaj eĉ greka jen kaj jen. La celo de ĉi tiu lingvo estas kunigi homojn ĉie en la mondo kaj antaŭenigi pacon, kaj verŝajne tio motivis min finfari la kurson. Do, mi transdonu grandan dankon al la Esperanto-teamo por ilia granda laboro, ĉar ili faris bonegan kurson (kaj krome kun kelkaj el la plej bonaj frazoj mi iam ajn vidis!!) kaj mi esperas ke ĉiuj aliaj ĝuos lerni ĉi tiun lingvon.

Momente eblas lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla, sed ne maleblas, ke poste aldoniĝos aliaj lingvoj, diras Chuck Smith.

- Nenio certas pri aliaj lingvoj ol la angla, sed la plano estas analizi la rezultojn de nia kurso kiam ĝi "stabiliĝos" (ne plu estos en testa fazo) kaj tiam vidi ĉu indas fari de alia lingvo kaj se jes, de kiu lingvo plej taŭgas. Tion oni prijuĝos laŭ diversaj kriterioj kiel postuloj de la komunumo, kvanto kaj kvalito de kandidatoj por krei la kurson kaj tiel plu. La verŝajneco ke oni aldonos lingvojn kompreneble kreskos, se pli da homoj aliĝos kiel kontribuantoj por Esperanto.

Jam du tagojn post la lanĉo de la testa versio la kurso de Esperanto ĉe Duolingo ne nur logis pli ol naŭ mil lernantojn, sed ankaŭ ricevis nemalmulte da publika atento. Krom mencioj en sociaj retoj, en la retejo The Verge aperis ampleksa artikolo.

Chuck Smith dum la okmonata preparperiodo tute ne kontaktis kun UEA pri la kurso – laŭ li ĉiuokaze ne klaras, kiel la asocio povus helpi. Aliflanke la teamo atingis konsenton kun TEJO, kiu promesis senpage sendi Kontakton al novaj lernantoj ĉe Duolingo.

Libera Folio: Kio ĝenerale okazos kiam oni finas la kurson, ĉu la lernintoj ricevas informojn pri tio, kiel oni povas uzi la lingvon?

Chuck Smith: – Estas bonuslecionaro pri Esperanto-kulturo, kiu klarigas multe, sed pro teknikaj kialoj, tio aperos poste. En la oficiala forumo de Esperanto ĉe Duolingo oni kelkfoje aŭdas pri kulturaj aferoj, sed mi imagas, ke oni aŭdos pli kiam la komunumo tie pli maturiĝos. La Esperanto-kurso de Duolingo troveblas ĉi tie.
Categories: Esperantujo

9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj

Libera Folio - Sat, 2015-05-30 15:10

La fondinto de Duolingo Luis von Ahn en prelego farita en 2012 menciis, ke la plej multaj proponoj pri lingvokursoj kiujn oni devus aldoni al la retejo ial temis ĝuste pri Esperanto. Aŭdinte tion, Chuck Smith el Berlino tuj kontaktis lin. Tiam la respondo estis, ke Esperanto ja estas en la plano, sed ke aliaj lingvoj havas prioritaton.

Antaŭ ok monatoj komenciĝis la laboro por krei la kurson pri Esperanto. Chuck Smith iĝis la gvidanto de la kvinkapa teamo, kaj ĉefrespondeculo pri la kurso iĝis Ruth Kevess-Cohen el Usono.

La kurso ekfunkciis en testofazo ĵaŭde la 28-an de majo je la oka horo vespere laŭ mezeŭropa tempo. Post malpli ol du tagoj la kurso jam havis 9.600 partoprenantojn, kvankam oni ankoraŭ ne aktive reklamis ĝin.

– Ni simple sendis la informon al niaj "internaj" grupoj. Do, antaŭ la lanĉo 26.000 petis atentigon kiam la kurso lanĉiĝas. Krome ni metis anoncetojn en la facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners kaj la reddit-grupo por Duolingo. Ĉar ni estas en testofazo, ni provas ne tuj havi tro da uzantoj, sed kompreneble ĉiuj bonvenas, rakontas Chuck Smith.

La lingvolerna filozofio de Duolingo diferencas de la plej multaj aliaj retaj kursoj. La baza ideo estas, ke oni devas traduki pli kaj pli malfacilajn frazojn, kaj per tio iom post iom ekkompreni, kiel la lingvo funkcias.

– Ĉiu lecionaro havas iujn klarigojn, sed ni petas lernantojn unue simple provu la kurson antaŭ ol legi la klarigojn. Se frazo malfacilas, ĉiu frazo havas propran fadenon en kiu oni povas starigi demandojn kaj poste aŭ alia lernanto aŭ kontribuanto respondos.

Multaj el la pli ol naŭ mil lernantoj sendube aliĝis al la kurso simple pro scivolemo, por vidi kio estas tiu stranga lingvo, Chuck Smith supozas.

– Interesa efiko de la kurso estas, ke multaj homoj faras unu lecionon nur por elprovi ĉi tiun strangan lingvon kaj poste ne povas ĉesi kaj simple daŭrigas...

El la naŭ mil aliĝintoj kvar jam finis la tutan kurson (aŭ "arbon", laŭ la terminologio de Duolingo) ene de kvar tagoj. Unu el la finlernintoj, Jules, rakontis pri siaj spertoj en forumo de Duolingo:

– La kelkaj unuaj lecionoj de la Esperanto-arbo preterflugis rapide, kaj igis min kredi, ke la tuta lingvo estos tiel facila. Mi scias, ke ĝi laŭdire estas facile lernebla lingvo, sed oni devas memori, ke ĝi tamen estas lingvo, kaj lerni lingvon estas nefacila tasko.

Meze de la kurso Jules eksentis sin iom frustrita pro la multaj afiksoj kiujn necesis enkapigi, sed li decidis persisti, kaj iom post iom la lernado iĝis pli facila kaj ĝuinda.

– Mi kredas ke mi provos konservi miajn novajn sciojn pri ĉi tiu fascina lingvo. Ĝia vortproviso tre similas al la aliaj latinidaj lingvoj, kun aldonetoj de la germana kaj eĉ greka jen kaj jen. La celo de ĉi tiu lingvo estas kunigi homojn ĉie en la mondo kaj antaŭenigi pacon, kaj verŝajne tio motivis min finfari la kurson. Do, mi transdonu grandan dankon al la Esperanto-teamo por ilia granda laboro, ĉar ili faris bonegan kurson (kaj krome kun kelkaj el la plej bonaj frazoj mi iam ajn vidis!!) kaj mi esperas ke ĉiuj aliaj ĝuos lerni ĉi tiun lingvon.

Momente eblas lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla, sed ne maleblas, ke poste aldoniĝos aliaj lingvoj, diras Chuck Smith.

- Nenio certas pri aliaj lingvoj ol la angla, sed la plano estas analizi la rezultojn de nia kurso kiam ĝi "stabiliĝs" (ne plu estas en testa fazo) kaj tiam vidi ĉu indas fari de alia lingvo kaj se jes, de kiu lingvo plej taŭgas. Tion oni prijuĝos laŭ diversaj kriterioj kiel postuloj de la komunumo, kvanto kaj kvalito de kandidatoj por krei la kurson kaj tiel plu. La verŝajneco ke oni aldonos lingvojn kompreneble kreskos, se pli da homoj aliĝos kiel kontribuantoj por Esperanto.

Jam du tagojn post la lanĉo de la testa versio la kurso de Esperanto ĉe Duolingo ne nur logis pli ol naŭ mil lernantojn, sed ankaŭ ricevis nemalmulte da publika atento. Krom mencioj en sociaj retoj, en la retejo The Verge aperis ampleksa artikolo.

Chuck Smith dum la okmonata preparperiodo tute ne kontaktis kun UEA pri la kurso – laŭ li ĉiukaze ne klaras, kiel la asocio povus helpi. Aliflanke la teamo atingis konsenton kun TEJO, kiu promesis senpage sendi Kontakton al novaj lernantoj ĉe Duolingo.

Libera Folio: Kio ĝenerale okazos kiam oni finas la kurson, ĉu la lernintoj ricevas informojn pri tio, kiel oni povas uzi la lingvon?

Chuck Smith: – Estas bonuslecionaro pri Esperanto-kulturo, kiu klarigas multe, sed pro teknikaj kialoj, tio aperos poste. En la oficiala forumo de Esperanto ĉe Duolingo oni kelkfoje aŭdas pri kulturaj aferoj, sed mi imagas, ke oni aŭdos pli kiam la komunumo tie pli maturiĝos. La Esperanto-kurso de Duolingo troveblas ĉi tie.
Categories: Esperantujo

Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono

Libera Folio - Sat, 2015-05-23 20:40

La bildoj en ĉi tiu artikolo montras balotafiŝojn, nun videblajn en la stratoj de Barcelono. La vizaĝo estas tiu de politikisto kiu havas realajn ŝancojn fariĝi urbestro de Barcelono post la municipaj balotoj okazontaj la venontan dimanĉon 24-an de majo. Ŝi nomiĝas Ada Colau (elp. Kolaŭ’) kaj la listo per kiu ŝi kandidatas nomiĝas “Barcelona en Comú” (mallonge BeC), esperantigebla per, proksimume, “Barcelono kolektive”.

La politika vivo en Hispanio preskaŭ certe estos renversita dum venontaj balotoj. La reveno al la demokratio konsistis el longa periodo de neperfekta dupartiismo, dominata de du grandaj politikaj partioj, la Popola Partio dekstre, kaj la Socialista Partio centre-maldekstre, kun la aldono de diversaj regionismaj partioj en diversaj landopartoj, plus alia iom pli radikala Unuiĝinta Maldekstro, kun relative granda procentaĵo de voĉdonoj sed malmultaj deputitoj.

La ekfrapo de akuta ekonomia krizo kaj la malkovro de gravegaj epizodoj de politika koruptado kiu trafis preskaŭ ĉiujn tavolojn de la povo, skuis la tutan sistemon kaj sekvigis reage la eksplodon de la movado konata kiel  “la 15-M” aŭ “la indignuloj”,  en preskaŭ tuta Hispanio, kaj la kreskon de la nombro da partianoj de suverenismo, en Katalunio. Kio komence aspektis ĉefe protesta movado, fariĝis politika tendenco post la kreado de nova partio “Podemos” (“Ni povas”), kiu surprize atingis trian lokon en la eŭropa balotado kaj poste en la regiona andaluza.

“Podemos” okupas pozicion ĉefe en la maldekstra parto de la politika spektro, similan al tiu okupata de la nun reganta partio Siriza en Grekio, sed preferas insisti pri temoj denuncantaj la nunan politikan sistemon kaj la ĝeneralan strukturon de la povo. Ĝi firmigis sian strukturon kaj sintenon dum la lastaj monatoj, kaj prezentis kandiatliston en la regiona balotado, okazanta samtempe en 13 aŭtonomiaj regionoj. Tamen, Podemos preferis ne utiligi sian strukturon kaj nomon rekte en la municipa balotado, interalie por doni lokon ankaŭ al kandidatoj el aliaj maldekstremaj partioj.

Anstataŭe oni kreis apartajn kandidatlistojn en ĉiuj ĉefaj urboj. La listo kelkfoje prenas la formon de nova instrumenta partio, aliloke aranĝiĝas kiel koalicioj aŭ sociaj kandidatiĝoj. La afero estas sufiĉe komplika en tiu spektro, kaj ne ĉiam la balotontoj havas klaran ideon pri la nomoj kaj personoj kiuj estas apogataj de ĉiu movado.

La afero estas speciala en Barcelono, kiu fakte “inventis” tiun sistemon. Tie la homoj politike proksimaj al “Podemos”, al la partioj devenantaj el la katalunaj sekcioj de Unuiĝinta Maldekstro kaj aliaj, grupiĝis ĉirkaŭ platformo nomata “Guanyem Barcelona” (“Ni gajnu Barcelonon”). Ni notu ke la politika panoramo estas tre speciala en Katalunio, kie al la tipa dekstra/maldekstra divido oni devas aldoni la akson hispaniismaj/kataluniismaj partioj. La platformo iel rompis ambaŭ aksojn, kaj sin prezentas kiel movadon por solvi aferojn de la popolo ĝenerale.

La platformo grupiĝis ĉirkaŭ unu el la plej prestiĝaj kaj karismaj homoj aperintaj post la lastaj sociaj bataloj: Ada Colau, proparolanto de la asocio “Platformo por damaĝitoj pro la hipotekado”, unu el la plej sukcesaj sociaj movadoj, pledanta por la viktimoj de la plej videbla fenomeno de la ekonomia krizo en Hispanio: la familioj elpelitaj el siaj domoj pro la malkapablo pagi la domŝuldojn.

Kun la adekvataj interkonsentoj, estas realaj ŝancoj ke Ada Colau povus fariĝi la venonta urbestro de Barcelono, unu el la plej gravaj urboj en okcidenta Eŭropo.

La kandidataro de BeC prenis plurajn sociajn celojn kiel siajn, flankenmetante la plej kutimajn luktojn en la ĝisnuna politika areno. Ili organizis siajn proponojn kaj sian programon per t.n. aksoj, strukturoj neformalaj kaj kunlaboremaj, kovrantaj diversajn sociajn aspektojn. Ekzemple, ili fokusis sian atenton malpli en la suverenista debato, sed ili faris veton por la problemoj de la migrantoj kaj la multlingvismo de la barcelona socio.

La tiel nomata Akso pri Migrado proponis la enkondukon de afiŝoj kaj aliaj kampanjaj materialoj en la lingvoj de la komunumoj de enmigrintoj en Barcelono, de la plej parolataj, kiel la angla, la araba, la urdua aŭ la ĉina, ĝis pli minoritataj kiel la rumana, la gvarania aŭ la amaziĥta (berbera), kaj eĉ respektante diversajn dialektojn kaj lingvajn variantojn. Tio ne nur montras fokuson sur la multlingvismon mem, aferon tre gravan kaj kontestatan en la kataluna socio, sed ankaŭ solidarecon kun tiuj komunumoj, kiuj, eĉ se ĝenerale ne voĉdonantaj en tiaj ĉi balotadoj (nur la civitanoj de la Eŭropa Unio havas tiun rajton) jam iĝis parto de la barcelona socio.

En tiu kunteksto, esperantistoj ligitaj al tiu movado proponis la eldonon de la afiŝoj ankaŭ en Esperanto, por videbligi la strebadon al akceptemo kaj multlingvismo. La respondeculoj de la “Akso” tion rapide aprobis, kaj nia lingvo eĉ aperas sur la unua loko en la retejo de la kampanjo.

Pri la esperantigo respondecas ĉefe esperantisto veterana, aktivulo de la kampanjo de BeC. La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado. La traduko estas senriproĉa, sed en la unua versio troviĝis iaj malglataĵoj (ekzemple, la uzo de “voĉi”, kiu estas historie ĝusta sed ne multe uzata nuntempe), kiuj estis korektitaj en posta versio.

Pri la sekvo de la ĉeesto de Esperanto, oni ankoraŭ nenion povas aserti. Se venkos la kandidato de BeC, estas penseble ke tiu strebo pri ampleksa multlingvismo povu roli kiel principo en la municipa agado, kaj ke Esperanto povu trovi lokon. Ĉiuokaze neniu konkreta propono aperas pri tio en la programo.

La rilato, rekta kaj nerekta, de Esperanto kaj esperantistoj kun tiuj ĉi balotoj ne limiĝas al Barcelono. Pluraj esperantistoj partoprenis la movadon de la 15-M kaj poste de la ekesto de Podemos, en kies fonda asembleo partoprenis almenaŭ tri esperantistoj de ni konataj. Kolekto de sloganoj de tiu movado indignula estis esperantigita de la poeto Miguel Fernández por la libro eldonita de SAT-en-Hispanio, “Poezio: armilo ŝargita per futuro”, kie cetere ankaŭ aperas esperantigo de verko de la konata poeto Luis García Montero, nun ĉefkandidato de Unuiĝinta Maldekstro por la regiono de Madrido.

Aktiva esperantisto estis dum lastaj monatoj magistratano de la andaluza urbo Ĥaeno (Jaén), kaj denove kandidatas por la asemblea movado “Ganemos Jaén” (“Ni gajnu Ĥaenon”), ekvivalento al la menciita “Ni gajnu Barcelonon”. Ankaŭ en la aragona urbo Teruelo la ĉefkandidato de “Ni gajnu Teruelon” estas tre proksima al Esperanto. Esperantisto kandidatis por la primaraj elektoj de tiu movado en Madrido, kvankam li ne estis elektita.

Evidente, la esperantista movado estas multe pli plurala, kaj ni tuŝis tie ĉi nur unu aspekton de la balotoj, kiuj certe fariĝos novaĵo en la internacia gazetaro, pro la novaj trajtoj de la kandidatoj. La afero prezentiĝas do ege interesa, kaj la fakto ke tiel forta kandidataro prezentas sian materialon en Esperanto igas ĝin eĉ iom pli altira por la internacia publiko.

Toño del Barrio
Categories: Esperantujo

Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono

Libera Folio - Sat, 2015-05-23 20:40

La bildoj en ĉi tiu artikolo montras balotafiŝojn, nun videblajn en la stratoj de Barcelono. La vizaĝo estas tiu de politikisto kiu havas realajn ŝancojn fariĝi urbestro de Barcelono post la municipaj balotoj okazontaj la venontan dimanĉon 24-an de majo. Ŝi nomiĝas Ada Colau (elp. Kolaŭ’) kaj la listo per kiu ŝi kandidatas nomiĝas “Barcelona en Comú” (mallonge BeC), esperantigebla per, proksimume, “Barcelono kolektive”.

La politika vivo en Hispanio preskaŭ certe estos renversita dum venontaj balotoj. La reveno al la demokratio konsistis el longa periodo de neperfekta dupartiismo, dominata de du grandaj politikaj partioj, la Popola Partio dekstre, kaj la Socialista Partio centre-maldekstre, kun la aldono de diversaj regionismaj partioj en diversaj landopartoj, plus alia iom pli radikala Unuiĝinta Maldekstro, kun relative granda procentaĵo de voĉdonoj sed malmultaj deputitoj.

La ekfrapo de akuta ekonomia krizo kaj la malkovro de gravegaj epizodoj de politika koruptado kiu trafis preskaŭ ĉiujn tavolojn de la povo, skuis la tutan sistemon kaj sekvigis reage la eksplodon de la movado konata kiel  “la 15-M” aŭ “la indignuloj”,  en preskaŭ tuta Hispanio, kaj la kreskon de la nombro da partianoj de suverenismo, en Katalunio. Kio komence aspektis ĉefe protesta movado, fariĝis politika tendenco post la kreado de nova partio “Podemos” (“Ni povas”), kiu surprize atingis trian lokon en la eŭropa balotado kaj poste en la regiona andaluza.

“Podemos” okupas pozicion ĉefe en la maldekstra parto de la politika spektro, similan al tiu okupata de la nun reganta partio Siriza en Grekio, sed preferas insisti pri temoj denuncantaj la nunan politikan sistemon kaj la ĝeneralan strukturon de la povo. Ĝi firmigis sian strukturon kaj sintenon dum la lastaj monatoj, kaj prezentis kandiatliston en la regiona balotado, okazanta samtempe en 13 aŭtonomiaj regionoj. Tamen, Podemos pro diversaj kialoj preferis ne utiligi sian strukturon kaj nomon rekte en la municipa balotado.

Anstataŭe oni kreis apartajn kandidatlistojn en ĉiuj ĉefaj urboj. La listo kelkfoje prenas la formon de nova instrumenta partio, aliloke aranĝiĝas kiel koalicioj aŭ sociaj kandidatiĝoj. La afero estas sufiĉe komplika en tiu spektro, kaj ne ĉiam la balotontoj havas klaran ideon pri la nomoj kaj personoj kiuj estas apogataj de ĉiu movado.

La afero estas speciala en Barcelono, kiu fakte “inventis” tiun sistemon. Tie la homoj politike proksimaj al “Podemos”, al la partioj devenantaj el la katalunaj sekcioj de Unuiĝinta Maldekstro kaj aliaj, grupiĝis ĉirkaŭ platformo nomata “Guanyem Barcelona” (“Ni gajnu Barcelonon”). Ni notu ke la politika panoramo estas tre speciala en Katalunio, kie al la tipa dekstra/maldekstra divido oni devas aldoni la akson hispaniismaj/kataluniismaj partioj. La platformo iel rompis ambaŭ aksojn, kaj sin prezentas kiel movadon por solvi aferojn de la popolo ĝenerale.

La platformo grupiĝis ĉirkaŭ unu el la plej prestiĝaj kaj karismaj homoj aperintaj post la lastaj sociaj bataloj: Ada Colau, proparolanto de la asocio “Platformo por damaĝitoj pro la hipotekado”, unu el la plej sukcesaj sociaj movadoj, pledanta por la viktimoj de la plej videbla fenomeno de la ekonomia krizo en Hispanio: la familioj elpelitaj el siaj domoj pro la malkapablo pagi la domŝuldojn.

Kun la adekvataj interkonsentoj, estas realaj ŝancoj ke Ada Colau povus fariĝi la venonta urbestro de Barcelono, unu el la plej gravaj urboj en okcidenta Eŭropo.

La kandidataro de BeC prenis plurajn sociajn celojn kiel siajn, flankenmetante la plej kutimajn luktojn en la ĝisnuna politika areno. Ili organizis siajn proponojn kaj sian programon per t.n. aksoj, strukturoj neformalaj kaj kunlaboremaj, kovrantaj diversajn sociajn aspektojn. Ekzemple, ili fokusis sian atenton malpli en la suverenista debato, sed ili faris veton por la problemoj de la migrantoj kaj la multlingvismo de la barcelona socio.

La tiel nomata Akso pri Migrado proponis la enkondukon de afiŝoj kaj aliaj kampanjaj materialoj en la lingvoj de la komunumoj de enmigrintoj en Barcelono, de la plej parolataj, kiel la angla, la araba, la urdua aŭ la ĉina, ĝis pli minoritataj kiel la rumana, la gvarania aŭ la amaziĥta (berbera), kaj eĉ respektante diversajn dialektojn kaj lingvajn variantojn. Tio ne nur montras fokuson sur la multlingvismon mem, aferon tre gravan kaj kontestatan en la kataluna socio, sed ankaŭ solidarecon kun tiuj komunumoj, kiuj, eĉ se ĝenerale ne voĉdonantaj en tiaj ĉi balotadoj (nur la civitanoj de la Eŭropa Unio havas tiun rajton) jam iĝis parto de la barcelona socio.

En tiu kunteksto, esperantistoj ligitaj al tiu movado proponis la eldonon de la afiŝoj ankaŭ en Esperanto, por videbligi la strebadon al akceptemo kaj multlingvismo. La respondeculoj de la “Akso” tion rapide aprobis, kaj nia lingvo eĉ aperas sur la unua loko en la retejo de la kampanjo.

Pri la esperantigo respondecas ĉefe esperantisto veterana, aktivulo de la kampanjo de BeC. La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado. La traduko estas senriproĉa, sed en la unua versio troviĝis iaj malglataĵoj (ekzemple, la uzo de “voĉi”, kiu estas historie ĝusta sed ne multe uzata nuntempe), kiuj estis korektitaj en posta versio.

Pri la sekvo de la ĉeesto de Esperanto, oni ankoraŭ nenion povas aserti. Se venkos la kandidato de BeC, estas penseble ke tiu strebo pri ampleksa multlingvismo povu roli kiel principo en la municipa agado, kaj ke Esperanto povu trovi lokon. Ĉiuokaze neniu konkreta propono aperas pri tio en la programo.

La rilato, rekta kaj nerekta, de Esperanto kaj esperantistoj kun tiuj ĉi balotoj ne limiĝas al Barcelono. Pluraj esperantistoj partoprenis la movadon de la 15-M kaj poste de la ekesto de Podemos, en kies fonda asembleo partoprenis almenaŭ tri esperantistoj de ni konataj. Kolekto de sloganoj de tiu movado indignula estis esperantigita de la poeto Miguel Fernández por la libro eldonita de SAT-en-Hispanio, “Poezio: armilo ŝargita per futuro”, kie cetere ankaŭ aperas esperantigo de verko de la konata poeto Luis García Montero, nun ĉefkandidato de Unuiĝinta Maldekstro por la regiono de Madrido.

Aktiva esperantisto estis dum lastaj monatoj magistratano de la andaluza urbo Ĥaeno (Jaén), kaj denove kandidatas por la asemblea movado “Ganemos Jaén” (“Ni gajnu Ĥaenon”), ekvivalento al la menciita “Ni gajnu Barcelonon”. Ankaŭ en la aragona urbo Teruelo la ĉefkandidato de “Ni gajnu Teruelon” estas tre proksima al Esperanto. Esperantisto kandidatis por la primaraj elektoj de tiu movado en Madrido, kvankam li ne estis elektita.

Evidente, la esperantista movado estas multe pli plurala, kaj ni tuŝis tie ĉi nur unu aspekton de la balotoj, kiuj certe fariĝos novaĵo en la internacia gazetaro, pro la novaj trajtoj de la kandidatoj. La afero prezentiĝas do ege interesa, kaj la fakto ke tiel forta kandidataro prezentas sian materialon en Esperanto igas ĝin eĉ iom pli altira por la internacia publiko.

José Antonio del Barrio
Categories: Esperantujo

Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj

Libera Folio - Thu, 2015-05-14 09:30

Laŭ informo en la jam ne funkcianta retejo de BEA Bonaera Esperanto-Asocio estas la posteulo de Argentina Esperanto-Asocio (AEA), kiu estis fondita en 1916. En 1941 estis fondita Argentina Esperanto-Ligo (AEL), kiu nun estas landa asocio de UEA, dum la iama AEA ŝanĝis sian nomon al Bonaera Esperanto-Asocio kaj daŭrigis sian agadon en la ĉefurba regiono.

De pluraj jaroj BEA ne havas funkciantan estraron. Pri la agado kaj la ejo okupiĝis volontuloj kaj neformale elektitaj administrantoj. En la blogo de la asocio nenio aperas depost aŭgusto 2012, kaj iam post februaro 2015 tute ĉesis funkcii la propra retejo de BEA, ŝajne ĉar la pago por la retadreso ne estis farita ĝustatempe.

La sidejo de la asocio situas en malnova domo tre centre en la ĉefurbo de Argentino, proksime al la medicina fakultato de la Nacia Universitato de Bonaero. Multaj loĝantoj de la urbo rekonas Esperanton pro granda afiŝo antaŭ la sidejo. La ejo mem konsistas el du ĉambroj, unu granda kaj unu malgranda kun subtegmentejeto. Krome estas kuirejo kaj du necesejoj.

La manko de formale elektitaj respondeculoj en aprilo 2015 kondukis al akriĝinta konflikto, kiam la prizorganto de la kluba biblioteko, Antonio Ferrer, plurfoje malpermesis la eniron de diversaj aliaj esperantistoj en la ejon, kaj laste proprainiciate kunvokis asembleon por elektigi novan estraron por BEA.

Laŭ informoj de lokanoj, la grupo kiu nun regas la sidejon ĉefe konsistas el pli aĝaj homoj, el kiuj multaj apenaŭ aŭ tute ne parolas Esperanton, dum la forbarita grupo konsistas el pli junaj aktivuloj, el kiuj multaj lastatempe perfektigis siajn konojn de la lingvo por povi efike helpi dum la Universala Kongreso en Bonaero pasintjare.

La asembleo, kies laŭregulecon granda parto el la membroj de BEA kontestas, okazis en la sidejo de la asocio la 29-an de aprilo. Kvin membroj de la forbarita grupo, inter ili Jorge Cabrera, la prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo, tiam alvenis al la sidejo por formale kontesti la laŭleĝecon de la kunveno. Tamen du el ili ne estis enlasitaj en la domon, ĉar ilia membreco laŭ aserto de la alia grupo ne validis.

Dum la disputo Gladis Torrado, la proponata nova vicprezidanto de la asocio, admonis unu el la forbaritoj kaj diris, ke tiu kiel ĉiliano devus esti danka, ke al li entute estas permesate restadi en Argentino. La polico estis vokita, kaj post longa diskuto la elfermitoj foriris, sed du personoj, inter ili la prezidanto de AEL, sukcesis eniri por transdoni la formalan konteston de la laŭleĝeco de la asembleo.

La disputo ĉe la enirejo estis filmita kaj poste enretigita de la ĉeestintoj. Ĉio okazis en la hispana, laŭdire ĉar la gardantoj de la sidejo ne komprenas Esperanton, sed en la retaj filmetoj estas aldonita traduko en Esperanto.

Laŭ la reguloj de la asocio necesus la partopreno de 17 personoj por valide elekti novan estraron, sed la kunsidon ĉeestis nur 13 personoj, el kiuj unu, la prezidanto de AEL, kontestis ĝian validecon.

La rifuzitaj aktivuloj, kiuj estas devigitaj instrui Esperanton en aliaj, pruntitaj aŭ luitaj neesperantistaj ejoj, decidis transdoni sian proteston al la jura instanco IGJ (Inspekto Ĝenerala de la Justico), por ke la decidoj de la kontestata kunsido estu nuligitaj. Ili nun krome eltrovis dokumentojn, kiuj laŭ ili pruvas, ke la sidejo en la centro de Bonaero efektive apartenas ne al BEA, sed al la landa asocio AEL.

La neelektita bibliotekisto de BEA, Antonio Ferrer, siavice per hispanlingva retmesaĝo kun la titolo "Misión cumplida!!!…" ("Misio plenumita") disanoncis, ke IGJ jam "zorgeme analizis kaj akceptis" la dokumentojn de la kontestata asembleo. Tamen tio ŝajne signifas nur, ke la dokumentoj estis transdonitaj al la koncerna instanco. Neniaj pruvoj pri aprobo estis prezentitaj.

Restas do atendi la decidon de IGJ kaj eventualan novan asembleon por vidi, kiu havas la laŭleĝan rajton decidi pri la havaĵo de la asocio. Intertempe multaj aktivaj esperantistoj de la argentina ĉefurbo ne estos allasataj al la sidejo.
Categories: Esperantujo

Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj

Libera Folio - Thu, 2015-05-14 09:30

Laŭ informo en la jam ne funkcianta retejo de BEA Bonaera Esperanto-Asocio estas la posteulo de Argentina Esperanto-Asocio (AEA), kiu estis fondita en 1916. En 1941 estis fondita Argentina Esperanto-Ligo (AEL), kiu nun estas landa asocio de UEA, dum la iama AEA ŝanĝis sian nomon al Bonaera Esperanto-Asocio kaj daŭrigis sian agadon en la ĉefurba regiono.

De pluraj jaroj BEA ne havas funkciantan estraron. Pri la agado kaj la ejo okupiĝis volontuloj kaj neformale elektitaj administrantoj. En la blogo de la asocio nenio aperas depost aŭgusto 2012, kaj iam post februaro 2015 tute ĉesis funkcii la propra retejo de BEA, ŝajne ĉar la pago por la retadreso ne estis farita ĝustatempe.

La sidejo de la asocio situas en malnova domo tre centre en la ĉefurbo de Argentino, proksime al la medicina fakultato de la nacia universitato. Multaj loĝantoj de Bonaero rekonas Esperanton pro granda afiŝo antaŭ la sidejo. La ejo mem konsistas el du ĉambroj, unu granda kaj unu malgranda kun subtegmentejeto. Krome estas kuirejo kaj du necesejoj.

La manko de formale elektitaj respondeculoj en aprilo 2015 kondukis al akriĝinta konflikto, kiam la prizorganto de la kluba biblioteko, Antonio Ferrer, plurfoje malpermesis la eniron de diversaj aliaj esperantistoj en la ejon, kaj laste proprainiciate kunvokis asembleon por elektigi novan estraron por BEA.

Laŭ informoj de lokanoj, la grupo kiu nun regas la sidejon ĉefe konsistas el pli aĝaj homoj, el kiuj multaj apenaŭ aŭ tute ne parolas Esperanton, dum la forbarita grupo konsistas el pli junaj aktivuloj, el kiuj multaj lastatempe perfektigis siajn konojn de la lingvo por povi efike helpi dum la Universala Kongreso en Bonaero pasintjare.

La asembleo, kies laŭregulecon granda parto el la membroj de BEA kontestas, okazis en la sidejo de la asocio la 29-an de aprilo. Kvin membroj de la forbarita grupo, inter ili Jorge Cabrera, la prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo, tiam alvenis al la sidejo por formale kontesti la laŭleĝecon de la kunveno. Tamen du el ili ne estis enlasitaj en la domon, ĉar ilia membreco laŭ aserto de la alia grupo ne validis.

Dum la disputo Gladis Torrado, la proponata nova vicprezidanto de la asocio, admonis unu el la forbaritoj kaj diris, ke tiu kiel ĉiliano devus esti danka, ke al li entute estas permesate restadi en Argentino. La polico estis vokita, kaj post longa diskuto la elfermitoj foriris, sed du personoj, inter ili la prezidanto de AEL, sukcesis eniri por transdoni la formalan konteston de la laŭleĝeco de la asembleo.

La disputo ĉe la enirejo estis filmita kaj poste enretigita de la ĉeestintoj. Ĉio okazis en la hispana, laŭdire ĉar la gardantoj de la sidejo ne komprenas Esperanton, sed en la retaj filmetoj estas aldonita traduko en Esperanto.

Laŭ la reguloj de la asocio necesus la partopreno de 17 personoj por valide elekti novan estraron, sed la kunsidon ĉeestis nur 13 personoj, el kiuj unu, la prezidanto de AEL, kontestis ĝian validecon.

La rifuzitaj aktivuloj, kiuj estas devigitaj instrui Esperanton en aliaj, pruntitaj aŭ luitaj neesperantistaj ejoj, decidis transdoni sian proteston al jura instanco IGJ (Inspekto Ĝenerala de la Justico), por ke la decidoj de la kontestata kunsido estu nuligitaj. Ili nun krome eltrovis dokumentojn, kiuj laŭ ili pruvas, ke la sidejo en la centro de Bonaero efektive apartenas ne al BEA, sed al la landa asocio AEL.

La neelektita bibliotekisto de BEA, Antonio Ferrer, siavice per hispanlingva retmesaĝo kun la titolo "Misión cumplida!!!…" ("Misio plenumita") disanoncis, ke IGJ jam "zorgeme analizis kaj akceptis" la dokumentojn de la kontestata asembleo. Tamen tio ŝajne signifas nur, ke la dokumentoj estis transdonitaj al la koncerna instanco. Neniaj pruvoj pri aprobo estis prezentitaj.

Restas do atendi la decidon de IGJ kaj eventualan novan asembleon por vidi, kiu havas la laŭleĝan rajton decidi pri la havaĵo de la asocio. Intertempe multaj aktivaj esperantistoj de la argentina ĉefurbo ne estos allasataj al la sidejo.
Categories: Esperantujo

Valle redaktos la revuon Esperanto plian jaron

Libera Folio - Fri, 2015-05-01 17:15

La renovigo de la oficiala revuo devis esti inter la prioritatoj de la nuna estraro de UEA, kaj tiucele oni en oktobro 2013 elektis Fabrício Valle kiel novan redaktoron de la revuo Esperanto. Tamen la estraro ne tute kontentis pri lia laboro dum la unua jaro, kaj decidis ne longigi la kontrakton je plia plena jaro. Anstataŭe oni anoncis provperiodon de plia duonjaro.

La decido pri plia longigo aŭ ekserĉo de nova redaktoro devis esti farita ĝis la fino de marto 2015. Iom lastmomente, la 15-an de marto, la estraro komencis enketi inter hazarde elektitaj legantoj, kion ili opinias pri la nuna enhavo de la revuo. Neniu decido estis publike anoncita dum marto nek dum aprilo.

Post la Malferma tago en la Centra Oficejo de UEA fine de aprilo ekdisvastiĝis famoj, laŭ kiuj la kontrakto de la redaktoro ja estis longigita, sed oficiala anonco ne aperis. La 1-an de majo Libera Folio ankoraŭfoje kontaktis la prezidanton de UEA, Mark Fettes. Li konfirmis, ke la estraro decidis lasi Fabrício Valle daŭrigi dum plia jaro:

– La decido pri la redaktoro koliziis kun aliaj tempaj premoj kaj mi ne trovis momenton por formuli anoncon pri la afero. Jes, ni proponos al Fabricio plian unujaran kontrakton, ĝis la julia-aŭgusta numero venontjare. En tiu tempo ni havos novan ĝeneralan direktoron kaj reekzamenos multajn flankojn de la organizo de UEA, inkluzive de la rolo de la revuo en la nuntempa rete kunligita mondo.

Laŭ Fettes aliaj kandidatiĝoj por la posteno estos bonvenaj venontjare, post la planata trarigardo de la organizo de UEA. Tamen jam antaŭ tio necesos plibonigi la revuon, li diras:

– Povus esti ke ŝanĝoj en la difino de la redaktora posteno sekvos el tio, kaj sekve ni remalfermos la postenon al nova rondo de kandidatiĝoj. Por la nuna tempo, ni taksis pli fruktodone daŭrigi la kunlaboron kun Fabrício, celante daŭran pliboniĝon en kelkaj aspektoj de lia laboro inkluzive de la legebleco de la tekstoj.

La nuna ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, emeritiĝos en februaro 2016, kaj UEA nun serĉas lian posteulon. Alia famo, disvastiĝinta post la aprila Malferma tago, aludas ke la plej forta kandidato por la posteno estas la nuna ĝenerala sekretario de UEA, Martin Schäffer.

Laŭ Mark Fettes formala kandidatiĝo ankoraŭ ne okazis.

– Pri la eventuala kandidateco de Martin Schäffer por la posteno de ĝenerala direktoro, mi povas diri nur, ke li verŝajne plenumus multajn el la kriterioj, kiujn ni publike anoncis, kaj sekve li estus forta kandidato. Tamen li ankoraŭ ne formale kandidatiĝis, kaj mi scias, ke en lia kazo pezas ankaŭ familiaj konsideroj. Estas do multe tro frue por taksi la ŝancojn, ke li fariĝus la posteulo de Osmo. Ni atendas la limdaton fine de majo por vidi, kiuj estos la efektivaj kandidatoj.

Libera Folio demandis al Martin Schäffer, ĉu li scias pri aliaj kandidatoj por la posteno, kaj kiuj estos liaj prioritatoj, se li estos elektita. Li respondis nur, ke li momente vojaĝas, sed tre baldaŭ skribos pli detale.

Nepalaj esperantistoj petas helpon

Libera Folio - Fri, 2015-05-01 11:25

Kiel vi ĉiuj scias, nia lando estis frapita de forta tertremo en pasinta sabato kaj kaŭzis morton de miloj da homoj kaj damaĝis neimageble multe da konstruaĵoj. Postskuado daŭris kaj daŭras kaj homoj devis dormi ĝis hodiaŭ sub la ĉielo. Pro la pluvo, la vivo estas terura por tiuj kiuj eskapis la morton.

Preskaŭ ĉiuj domoj estis damaĝitaj, sed multaj en Katmanduo estas bonŝance ankoraŭ enloĝeblaj. Postskuado kaŭzis problemon por savi la viktimojn.

La epicentro de la tertremo estis Barpa, ĉirkaŭ 80 kilometrojn norde de Katmanduo. La plej bela loko en la mondo. Riĉa je kulturo, naturo kaj biodiverseco. Barpa estas nun tute detruita. Preskaŭ duono de la loĝantoj mortis kaj ĉiuj domoj estis tute detruitaj. Simila situacio estas en multaj vilaĝoj en la regiono.

La dua plej difektita distrikto estas Sindupalĉok, alia montara distrikto. Milo da homoj mortis kaj miloj iĝis senhejmuloj. Ili ne havas tendojn por dormi kaj nenion por manĝi. Trinkakvo estas grandega problemo. En lokoj kie amaso da homoj loĝas en unu loko, nun epidemio komenciĝas. Preskaŭ ĉiuj lernejoj ekster la valo estis detruitaj.

Alia kortuŝa afero estis, ke multaj atendis sub la ruinoj por la savado. Sed pro manko de teknologio kaj de sperta homforto oni ne povis fosi ĝustatempe. Multaj atendante savadon eble mortis. Ĝis hodiaŭ kelkaj vivantaj homoj estis savitaj de la spertuloj enlandaj kaj eksterlandaj. Oni suspektas ke milo da homoj atendis/atendas savadon sub la detruitaj konstruaĵoj.

La vivoj de infanoj, maljunuloj kaj gravedaj virinoj estas tre mizeraj. La gravaj mondaj heredaĵoj en Katmanduo estas tute detruitaj kaj aspektas kiel ruinoj. Ni elĉerpiĝis tiel ke ni ne povas stariĝi.

Nepala Esperanto-Asocio, kiel landa asocio de UEA, sentas respondecon kaj devon fari ion por la viktimoj en tiu ĉi terura momento en nia lando.

Laŭ ĝisnuna informo, neniuj esperantistoj severe vundiĝis aŭ mortis en la katastrofo. Tio almenaŭ estas bona novaĵo. Sed la tuta homaro ploras je la bedaŭrinda kaj terura katastrofo. Do, ni petas al ĉiuj enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj helpi per mona donaco, sendante al nia UEA-konto aŭ rekte al la konto de nia asocio. La mono estos uzata laŭbezone al la viktimoj. Nia eta helpo estos grava por suferantoj.

Jen la kontodetaloj:

Ĉe UEA: Nepala Esperanto Asocio, neea-j Bankkonto: Nepala Esperanto Asocio, Himalayan Bank Limited, Tridevi Margh, Kathmandu. Konto: 01900061100018, Swift-kodo: HIMANPKA

La nomoj de donacintoj aperos kun la sumo kiun li aŭ ŝi donacis en nia revuo, "Montejo". Ni informos kion ni faris/faros per la donacita sumo.

Fine, ni esprimas sinceran kondolencon al la familianoj de la mortintoj kaj deziras fruan resaniĝon al la vunditoj. Ni ankaŭ esperas paciencon kaj kunlaboron inter esperantistoj por trapasi tiun naturkatastrofon.

Bharat Kumar Ghimire Ĝenerala Sekretario Nepala Esperanto Asocio
Categories: Esperantujo

Nepalaj esperantistoj petas helpon

Libera Folio - Fri, 2015-05-01 11:25

Kiel vi ĉiuj scias ke nia lando estis frapita de la forta tertremo en pasinta sabato kaj kaŭzis morton de la miloj da homoj kaj damaĝis neimagelbe multe da posedaĵoj. Postskuado daŭris kaj daŭras kaj homoj devis dormi ĝis hodiaŭ sub la celo. Pro la pluvo, la vivo estas terura por tiuj kiuj eskapis la morton.

Preskaŭ ĉiuj domoj estis damaĝitaj sed multaj en Katmanduo estas bonŝance ankoraŭ enloĝeblaj. Postskuado kaŭzis problemon por savi la viktimojn.

La epicentro de la tertremo estis Barpa, cirkaŭ 80 kilometrojn norde de Katmaduo. La plej bela loko en la mondo. Riĉa je la kulturo, naturo kaj biodivreseco. Barpa estas nun tute detruita. Preskaŭ duono de la loĝantoj, mortis kaj ĉiuj domoj estis tute detruitaj. Simila situacio estas en multaj vilaĝoj en la regino.

La dua plej difektita distrikto estas Sindupalchok, alia montara distrikto. Milo da homoj mortis kaj miloj iĝis senhejmuloj. Ili ne havas tendojn por dormi kaj nenion por manĝi. Trinkakvo estas tre grandega problemo. En lokoj kie amaso de homoj loĝas en unu loko, nun epidemio komenciĝas. Preskaŭ ĉiuj lernejoj ekster la valo estis detruitaj.

Alia kortuŝa afero estis, ke multaj atendis sub la ruinoj por la savado. Sed pro la manko de la teknologio kaj sperta homforto oni ne povis fosi ĝustatempe. Multaj atendante savadon eble mortis. Ĝis hodaiŭ kelkaj vivantaj homoj estis savitaj de la spertuloj enlandaj kaj eksterlandaj . Oni suspektas ke milo da homoj atendis/atendas savadon sub la detruitaj konstruaĵoj.

La vivoj de infanoj, maljunuloj kaj gravedaj virinoj estas tre mizeraj. La gravaj mondaj heredaĵoj en Katmanduo estas tute detruitaj kaj aspektas kiel ruinoj. Ni elĉerpiĝis tiel ke ni ne povas stariĝi.

Nepala Esperanto-Asocio, kiel landa asocio de UEA sentas respondecon kaj devon fari ion por la viktimoj en tiu ĉi terura momento en nia lando.

Laŭ ĝisnuna informo, neniuj esperantistoj severe vundiĝis aŭ mortis en la katastrofo. Tio almenaŭ estas bona novaĵo. Sed la tuta homaro ploras je la bedaŭrinda kaj terura katastrofo. Do, ni petas al ĉiuj enlandajn kaj eksterlandajn esperantistoj helpi per monodonaco, sendante  al nia UEA-konto aŭ rekte al la konto de nia asocio. La mono estos uzata laŭbezone al la viktimoj. Nia eta helpo estos grava por suferantoj.

Jen la kontodetaloj:

Ĉe UEA: Nepala Esperanto Asocio, neea-j Bankkonto: Nepala Esperanto Asocio, Himalayan Bank Limited, Tridevi Margh, Kathmandu. Konto: 01900061100018, Swift-kodo: HIMANPKA

La nomoj de mondonacintoj aperos kun sumo, kiun, li aŭ ŝi donacis en nia revuo, "Montejo". Ni informos kion ni faris/faros per la donacita sumo.

Fine, ni esprimas sinceran kondolencon al la familianoj de la mortintoj kaj fruan resanĝon de la vundintoj. Ni ankaŭ esperas pacienon kaj kunlaboron inter esperantistoj por trapasi tiun naturkatastrofon.

Bharat Kumar Ghimire Ĝenerala Sekretario Nepala Esperanto Asocio
Categories: Esperantujo

Seulo gastigos la kongreson en 2017

Libera Folio - Sat, 2015-04-25 22:05

La Estraro de UEA devis diskuti nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj detale dokumentitaj.

Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por sukcesa okazigo de la plej grava Esperanto-evento de la jaro. Pri tio raportis jam pli frue la Ĝenerala Sekretario Martin Schäffer kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kiuj pasintjare faris esplorviziton al ambaŭ lokoj.

La Universala Kongreso okazos en Seulo jam la duan fojon. En 1994 ĝi gastigis la 79-an UK kun 1776 aliĝintoj. Korea Esperanto-Asocio estas unu el la plej viglaj landaj asocioj de UEA. Pri tio elstare atestas ankaŭ la fakto, ke la nombro de individuaj membroj en Korea Respubliko pli ol duobliĝis pasintjare; de 52 al 112.

Gazetara komuniko de UEA

Categories: Esperantujo

Pages

Subscribe to Esperanto en Germanio aggregator - Esperantujo