Esperantujo

IJK 2015 okazos en Germanio

Libera Folio - Wed, 2014-01-01 16:15

Je la 31-a de decembro 2013 la estraro de TEJO decidis pri la loko de la IJK en 2015. Estas elektita la nura alveninta propono, de GEJ kaj IEJ, por IJK en Wiesbaden, Germanio. Kongresejo estos la junulargastejo de Wiesbaden, kiu disponigas pli ol 200 litojn kaj multajn pliajn lokojn en amasloĝejoj kaj kampoj por tendumado. Pliaj informoj aperos poste en la retpaĝo de la IJK, kiu nun estas konstruata.

La ĉi-jara IJK okazos de la 18-a ĝis 25-a de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo

Laŭ TEJO.org

Categories: Esperantujo

Novjara mesaĝo de Mark Fettes

Libera Folio - Wed, 2014-01-01 15:20

"Kio estas Esperanto?" Jen la neevitebla demando, al kiu ĉiu esperantisto devas ade respondi, ĉu en disaj konversacioj, ĉu en la privateco de la propra cerbo.

Ni ĉiuj konas diversajn pretajn formulojn – "lingvo internacia", "lingvo neŭtrale homa", "dua lingvo por ĉiuj", ktp – tradicie uzatajn por tiaj klarigoj. Komence de la jaro 2014, eble venis tempo rigardi la aferon el iom pli radikala vidpunkto.

"Lingvo kun interna ideo" – tiel Zamenhof priskribis nian aferon. Sed eble pli trafa estas la iama propono de Helmut Welger, ke temas pri "ideo kun interna lingvo". Ideo samtempe pli vasta kaj pli intima, ol vortaro kaj gramatiko, ĉar ĝi koncernas nian identecon – nian homan eston.

Laŭ tiu vidpunkto, ni disvastigas unue kaj ĉefe ne lingvon, sed homaranecon. Temas pri la sento kaj sperto, ke oni mem aktive partoprenas en iuspeca tutmonda kulturo – ne simple kiel konsumanto aŭ kliento, sed kiel kunkonstruanto. Tiun senton dividas sendube dekoj da milionoj da homoj tra la mondo; inter ili, multaj apenaŭ (aŭ neniam) aŭdis pri Esperanto; multege malpli eklernis ĝin. Ili estas, tamen, en profunda senco niaj samideanoj.

Por fariĝi amasmovado, ni devos do lerni paroli kun tiuj homoj. Tio signifas ankaŭ lerni aŭskulti ilin. Ni alportas homaranecan rigardon al la lingva sfero; ni elserĉu kaj akceptu homaranecajn kontribuojn en aliaj sferoj. La fakto, ke UEA jam de 65 jaroj emfazas la ŝlosilan gravecon de la homaj rajtoj en nia laboro por Esperanto, estas modelo de tia evoluo; sed ni ne imagu, ke tie jam finiĝas niaj devoj.

La ĉi-jara Universala Kongreso en Bonaero invitas dialogon kun ĉiuj aktivuloj por "daŭripova estonteco" – koncepto kiu plivastigas la homaranecon por inkluzivi ĉiujn samplanedanojn, homajn kaj aliajn. Ke daŭripova mondo devas esti ankaŭ homaraneca mondo, verŝajne neniu el ni pridubas. Tamen, kiel evolui en tiu direkto – jen defio, kiu nun okupas registarojn kaj neregistarajn organizojn tra la mondo, kaj devus pensigi ankaŭ nin.

Esperanto: lingvo por daŭripova mondo. Por ke tio ne estu nur frapfrazo, ni devas labori por kompreni ĝian amplekson, ĝiajn implicojn. Ni devas fariĝi movado, kiu edukas homojn en tutmonda skalo pri la profunda rolo de la homaj lingvoj en la atingo de justeco socia, ekonomia, kaj eĉ ekologia. Kaj kie povas dialogi ĉiuj, kiuj laboras por tia mondo.

En tia kadro, ni ja rajtos konsideri nin amasmovado.

Mark Fettes

[Gazetara komuniko de UEA]

Categories: Esperantujo

Forpasis Helmar Frank

Libera Folio - Wed, 2013-12-18 22:30

Helmar Frank, 19. 2. 1933 – 15. 12. 2013

Profesoro Helmar Frank estas inter esperantistoj plej vaste konata kiel la iniciatinto, fonda prezidanto kaj multjara motoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Tio certe estas lia tre grava merito, sed necesas ankaŭ rememori, kiel enhavriĉan kaj rezultoplenan vivon li havis en pluraj fakoj: Li estis sendube pioniro de informadika psikologio kaj fronta reprezantanto de kibernetika pedagogio, ene de kiu li intensive okupiĝis inter aliaj problemoj pri lingvo-orientiga instruado de Esperanto.

Li estis ankaŭ kunfondinto de Eŭropa Klubo, kiu okupiĝas pri neŭtrala lingva politiko; politike engaĝiĝinta liberalulo, portanto de la Meritkruco de la Germana Federacia Respubliko; kaj honora profesoro de pluraj universitatoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko.

Mi aldonu ankaŭ mian privatan subjektivan noton: Mi kunlaboris kun profesoro Frank longtempe kiel senata sekretario de AIS kaj ankaŭ kiel membro de la eldoneja grupo Akademia Libroservo (libera eldoneja grupo ene de AIS) kaj eldonisto de pluraj liaj verkoj, kaj do ni pasigis sufiĉe multe da tempo kune.

Dume mi multe lernis de liaj precizeco kaj respondeco, sed mi ankaŭ ekkonis lin kiel homon amikeman kaj sporteman, ekzemple kiam ni dum kelkaj kongresoj ĉiutage matene komune intensive naĝis jam antaŭ la matenmanĝo.

Profesoro Frank estis tre fekunda faka kaj scienca aŭtoro. En la festlibro omaĝe al la okdekjariĝo lia bibliografio ampleksas 38 dense skribitajn paĝojn, plenajn de liaj publikaĵoj. Tio certe estas grava heredaĵo por liaj sciencaj posteuloj. Malgraŭ tiuj siaj atingoj li restis ĉiam ne nur nobla, sed ankaŭ modesta kaj helpema persono. Honoron al lia memoro!

Petro Chrdle

 

Categories: Esperantujo

Sur Marso oni parolos nur angle

Libera Folio - Wed, 2013-12-18 11:10

Ĉu vi volas veturi al Marso en 2024 kaj neniam reveni? Bedaŭrinde la kvar lokoj jam estas okupitaj. Se iu rezignos, estas pliaj 200.000 homoj en la atendovico.

Trideko da scivolemuloj ĉeestas en la salono en Malmö en suda Svedio, kie la nederlanda entreprenispto Bas Lansdorp prezentas sian projekton Mars One. Sed neniu levas la manon, kiam li demandas, ĉu iu volas veturi al Marso. Li ne estas tute surprizita.

– Kutimas esti proksimume unu en ĉiu cento. Sed dependas de la publiko. Kiam mi parolis al societo por spacesplorado, duono volis veturi.

Sed tamen restas neniuj liberaj lokoj. Bas Lansdorp atendis grandan interesiĝon en la tuta mondo, kiam lia projekto estis disanoncita, sed li tamen estis surprizita, kiam la retleteroj de dezirantoj migri al Marso komencis veni el la tuta mondo.

– Estas unu afero teorie rezonadi pri tio, kiom da homoj povas interesiĝi, tute alia vidi, kiam tiom da retleteroj ekvenadas en unu momento, sen interrompo.

La plej aĝa persono, kiu anoncis sin, estas 82-jara virino. Sed tiuj, kiuj havas veran ŝancon partopreni en 2024, verŝajne ankoraŭ ne festis sian 54-an naskiĝtagon. Pasaĝeroj pli ol 65-jaraj apenaŭ povos esti konsiderataj, diras Bas Lansdorp.

Se ĉio pasos laŭplane, post dek du jaroj estos private financita kolonio en Marso. La bezonata teknologio por veturi tien jam ekzistas – problemojn kaŭzus nur reveturo, sed ĝi ne estas planata. Necesas nur trovi la monon, kaj teamon kiu povos kunlabori la reston de sia vivo.

La grupo, kiu veturos, konsistos el du virinoj kaj du viroj, el kvar kontinentoj. La diverseco gravas por funkcianta grupa dinamiko, sed ankaŭ por ke homoj ĉie en la mondo povu senti, ke la unuaj loĝantoj de Marso reprezentas ilin. Tio necesas, ĉar laŭplane la projekto estos financata per enspezoj de televidaj rajtoj.

Dum la selektado de la teamanoj, estos organizitaj regionaj konkursoj, dum kiuj spektantoj povos voĉdoni por siaj kandidatoj. En la sekva ŝtupo, Mars One kunmetos plurajn internaciajn kvaropojn, kiuj devos montri sian kapablon kunlabori kaj loĝi en malfacilaj kondiĉoj. Ili estos trejnataj en kopio de la planata Marsa kolonio.

Fine estos selektitaj ses teamoj, kiuj plentempe trejnos sin por la veturo. Tiel multaj bezonatas, ĉar ĉiu partoprenanto ajnamomente havas la rajton rezigni pri la veturo, kaj se unu teamano foriras, la tuta teamo forfalos.

La unua, regiona ŝtupo de la selektado laŭ Bas Lansdorp okazos en diversaj lingvoj, por altiri la lokan spektantaron. Ankaŭ la retejo, kiu ĝis nun estas havebla nur en la angla, laŭ li estos poste tradukita al aliaj lingvoj.

Tamen poste la projekto transiros al nur-angla reĝimo: la fina selektado okazos en la angla, dum la spacflugo oni uzos la anglan, kaj ankaŭ sur Marso la lingvo estos la angla.

– Ni uzos la anglan, ĉar la plej multaj homoj parolas ĝin, kaj ĉar la liverantoj de la ekipaĵo verkos la teknikajn manlibrojn en la angla kaj faros la trejnadon en la angla.

La teamo konsistos el kvar personoj el kvar diversaj kontinentoj, sed iliaj gepatraj lingvoj ne estos konsiderataj dum la selektoproceso, ĉar ĉiuj ajnakaze devos scii la anglan.

Libera Folio: Ĉu vi entute konsideris la eblon uzi neŭtralan lingvon, kiel Esperanton, en ajna funkcio?

– Ne, pro la supremenciitaj kialoj.

Libera Folio: Do, la angla estos la oficiala lingvo de Marso?

– Nur de Mars One.

Tamen, aliaj kolonioj sur Marso, aŭ ie ajn en la spaco, momente ne estas serioze planataj, do se Mars One efektiviĝos, la angla fakte iĝos la oficiala lingvo de Marso kaj spaca koloniado.
Categories: Esperantujo

Rublo forpuŝas Esperanto-monon

Libera Folio - Sun, 2013-12-15 11:45

La sovetia rublo neniam havis apartan simbolon, sed kiam post la disfalo de Sovetio en Rusio disvastiĝis la uzo de aliaj valutoj, precipe de la usona dolaro, estiĝis diskuto pri enkonduko de aparta simbolo por la rusia monunuo.

La diskuto daŭris longe, kaj diversaj amaskomunikiloj organizis konkursojn por elpensi la plej taŭgan variaĵon. Fine, en 2006, nova leĝo donis al la centra banko la rajton difini simbolon por la rusia rublo, kaj en decembro 2013 la nova simbolo estis oficialigita.

Tuj poste la rusia interreta pioniro kaj popularega bloganto Anton Nosik atentigis, ke la signo jam troveblas en la unikoda tabelo, kaj simbolas ne rublon, sed iaman esperantistan monunon kun la nomo spesmilo.

En blogaĵo kun la titolo "La rusia rublo estas valuto de esperantistoj" li rakontas, ke spesmilo estis elpensita de la ”franca matematikisto” René de Saussure en 1907 kaj estis uzata ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de ”kelkaj britaj kaj svisaj bankoj antaŭ la unua mondmilito”. Nuntempe ĝi estas uzata nur en la Esperantlingva versio de la Monopol-ludo, li aldonas.

Efektive René de Saussure estis sviso, kaj vere du bankoj en Svisio antaŭ la unua mondmilito eldonis internaciajn ĉekojn kun spesmila valoro, indikita en Esperanto. Ne klaras, kie originas la aserto pri britaj bankoj.

Post centjara forgeso, en 2009, la signo de spesmilo, konsistanta el kombino de granda litero S kaj malgranda m, post esperantista propono estis aldonita al la oficiala unikoda signotabelo.

Tamen ŝajne ne ĉiuj desegnistoj de tiparoj komprenis la valoron de la jam ne uzata spesmilo, kaj en multaj tiparoj oni spite la normon decidis uzi la novan lokon inter la valutsimboloj por signo de efektive uzata valuto, la rusia rublo.

En 2009 ankoraŭ ne ekzistis oficiala simbolo, sed la nun oficialigita simbolo, simila al la rusa litero Р kun kroma streketo, post la publikaj konkursoj jam gajnis popularecon. Ĝuste ĝin multaj tiparaj desegnistoj enmetis en la lokon rezervitan por spesmilo, ŝajne antaŭvidante, ke ĝi gajnos ankaŭ la oficialan konkurson.

Sekve de tio, rusaj uzantoj de komputilo nun devas elekti en la kodotabelo la signon ”spesmilo”, se ili volas tajpi la novan simbolon de sia nacia valuto, dum esperantistaj monopolludantoj devas longe serĉi, se ili volas trovi tiparon, kiu efektive enhavas la signon de spesmilo.

Restas vidi, ĉu la normigantoj de unikodo riskos ofendi la multajn esperantistajn monopolludantojn, kaj ankaŭ oficiale transdonos la kodolokon 20B7 al la rusia rublo.

Categories: Esperantujo

Multepeza malfeliĉo de diverslingveco

Libera Folio - Sun, 2013-12-15 00:10

De tempo al tempo en esperantistaj cirkloj ekflagras debatoj pri la strategiaj celoj de la movado: ĉu la Esperanto-movado strebu esti la savanto de ĉiuj lingvoj de la mondo, aŭ ĉu ĝi strebu al la unulingva idealo iam starigita de Ludoviko Zamenhof. El taktika vidpunkto la multlingvisma aliro povas ŝajni pli realisma, ĉar tiam la esperantistoj povas alianciĝi kun diversaj lingvaj movadoj. Sed ĉu tion celis Ludoviko Zamenhof? Kaj se ne, ĉu gravas?

Sojle de la Zamenhofa tago Libera Folio starigis la demandon al Roy McCoy, Renato Corsetti kaj Mark Fettes. Tiuj tri post la forpaso de Nelson Mandela tuŝis la temon en reta diskuto, kiu interalie rilatis al la oficiala multlingveco sed praktike fortiĝanta anglalingveco de Sudafriko.

Roy McCoy ne subtenas la multlingvisman strategion:

Mi kredas ke mia vidpunkto estas simple tiu de Zamenhof. Tiu identigo sufiĉos por tiuj kiuj legis kaj aprezas liajn verkojn, kaj mi povas sendi tiujn kiuj ne legis al, ekzemple, la Originala Verkaro kaj la paroladoj. Mi ne estas la plej bona proparolanto por Zamenhof, interalie ĉar mi estas tro aliokupata kaj pigra por elfosi la koncernajn citaĵojn. Mi tamen klare memoras, ke almenaŭ unu fojon li aperte lamentis tion, ke junaj homoj devas pasigi tiom multe da tempo dum siaj lernejaj jaroj studante lingvojn, kaj ke Esperanto proponas liberigi ilin de tiu ŝarĝo. Pli ol jarcenton poste mi daŭre dividas tiun vizion, kiel ajn longe for restas ĝia realiĝo, kaj eĉ se ĝi neniam okazos. Mi legis nur hieraŭ ke luksemburgaj lernejanoj pasigas 52 procentojn de sia studtempo ĉe fremdaj lingvoj, kaj mi persone trovas tion bedaŭrinda. Aliaj kompreneble rajtas je alia opinio pri tio, sed la mia tamen restas la zamenhofa.

Mi ne kompetentas paroli en la Mandela-kunteksto, ĉar mi scias preskaŭ nenion pri lia pridirita multlingvisma lingvopolitiko por la sudafrikaj lernejoj. Mi kaptis de iu, tamen, ke praktike ekzistas gravaj problemoj ĉe la plena realigo de lia idealo. Tiuokaze, mi emas opinii ke la esperantistoj, anstataŭ senkondiĉe laŭdi lian probleman aliron, eble povus sugesti la imageblan eventualon de komune akceptota planlingvo ĉie instruota. Se ili efektive kredas je sia lingvo – supersignoj, neregulaj landnomoj, eŭropaj radikoj kaj ĉio – ili povus proponi eĉ Esperanton mem por tiu rolo.

Se vi donas al mi la parolon, estas ankoraŭ unu plia afero kiun mi ŝatus diri. Min zorgigas malpli la perdo de lingvoj, mi diris, ol la perdo de la vivo entute pro antaŭvidata vivmedia kataklismo, kio estas la afero vere minacanta la homaron nuntempe. Povas esti ke plej taŭgus serĉi manieron utiligi Esperanton por provi preventi la kataklismon, ol disputi pri kiomo da lingvoj.

Renato Corsetti opinias, ke oni disvastigu Esperanton kaj ne deflankiĝu pro filozofiaj diskutoj:

Mi pensas, ke la ĉefa celo de UEA estas disvastigi Esperanton kiel daŭriganto de la laboro de Zamenhof. Ĉio cetera estas dumtempaj kaj flankaj amuzaĵoj. Se ni ne sukcesas konvinki la neesperantistojn lerni Esperanton, ni povas aranĝi mil literaturajn konkursojn por esperantistoj, sed ni ne atingis nian celon, kaj la senkompata historio juĝos nin laŭ la atingo aŭ neatingo de nia ĉefa celo.

Aliflanke la debatoj pri tio, kio okazos post la Fina Venko, apenaŭ altiras min. Ili altiras homojn, kiuj ne povas aktive labori survoje al tiu venko, sed havas tempon por filozofiumi. Kelkaj diras: post la Fina Venko Esperanto estos multe pli sovaĝa ol estas la angla lingvo nun kaj ĝi forviŝos senkompate ĉiujn lingvojn. Parto de la favorantoj de ĉi tiu vizio aldonas: kaj tio estas bona. Ili citas Zamenhof-on, kiu diris, ke li ne komprenas kiu estus la problemo, se ĉiuj homoj parolus la saman lingvon. Vi atendu kvin mil jarojn, kaj vi vidos, ke efektive okazos tiel. Tio povos esti. Mi ne neas, ke povus okazi tio, simple mi ne scias, kiel mi ne scias, ĉu Dio efektive ekzistas aŭ ne. Ĉiuokaze ni ne havos 5.000 jarojn por atendi, ĉar je la nuna ritmo la tero iel detruiĝos pro la varmo post 50 jaroj.

Tio, kion mi certe scias, el mia propra sperto kaj el observado de sperto ĉirkaŭ mi, estas ke, kiu ajn neas al infano la rajton paroli sian denaskan lingvon kaj viziti lernejon en sia denaska lingvo, estas krimulo. Li povas ne scii, kiom da malbono li kaŭzas, sed li kaŭzas amason da suferoj. En la nuna historia fazo de la mondo Esperanto devas esti vidata kiel rimedo, kiu permesas al ĉiuj lingvoj vivi kaj prosperi en sia komunumo.

Kiam oni bezonas internacian lingvon, oni uzu Esperanton, kaj ĉesu doni al la angla aŭ al la ĉina la rolon de lingvoj, kiuj entrudiĝas en la internan vivon de la popoloj (se vi ŝatas citi Zamenhofon). Do, laŭ mi, se en la menso de la homoj Esperanto akiros tiun bildon, tio certe povos kontribui al ties disvastigo, kaj, mi rediras: disvastigo de Esperanto estas nia celo.

Mi volas, do, diri ke UEA ne devas agi kontraŭ multlingvismo per ”Esperanto kiel sola lingvo por la estonta homaro” sed por  multlingvismo per “Esperanto permesas al viaj lingvoj pluvivi”. Kio okazos post la Fina Venko estos problemo de niaj nepoj, kiuj, krom beni nin, devos trakti la problemojn de tre malsama mondo, al kiu estos malfacile apliki niajn nunajn komprenojn.

Mark Fettes volas klare distingi la filozofion de Zamenhof, kaj la strategion de UEA, kiu ne estis fondita de Zamenhof:

Estas vere, ke por Z multlingvismo ne estis celo en si mem. Aliflanke, tio validas ankaŭ pri Esperanto. Por li Esperanto estis rimedo por la unuiĝo de la homaro. Tio estas tute klara el liaj kongresaj paroladoj; ekzemple en Kembriĝo li diris, ke "ĉio, kio servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj — se ĝi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj — apartenas al la verda standardo."

Sed per tiu frazo pri la "interna vivo de la gentoj" Z certe celis interalie ankaŭ la rajton de ĉiu gento libere uzi kaj kultivi sian propran lingvon. Ĝuste pro la graveco de la lingva dimensio li dediĉis tiom da tempo al Esperanto; ne estas imageble, ke li neglektus tiun dimension, se temus pri la ĉiutaga homa vivo. En tiu senco, lia pensaro vere estis multlingvisma.

Tamen, kiam Z mem frontis elekton, ĉu doni sian energion al la lingvo de sia gento (do al la jida lingvo, jidiŝo) aŭ al lingvo "neŭtrale homa," li fine elektis la duan. Li foje ankaŭ esprimis dubon, ĉu vere estus tiel granda perdo, se ĉiuj homoj parolus nur unu lingvon. Do, ni diru ke, minimume, li ne volus fari rektan ligon inter la laboro por Esperanto kaj la laboro por la plifortigo de la gentaj (ni nun dirus: etnaj) lingvoj. Maksimume oni povus paroli pri parta sameco de valoroj: ke ambaŭ streboj (la multlingvisma kaj la planlingvisma) baziĝas sur respekto kaj estimo por la "interna vivo de la gentoj," do la fakto de la kultura diverseco kaj la rajto de la homoj plu teni kaj kultivi tian diversecon tiel longe, kiel ili volas.

Sur tia komuna grundo UEA efektive faris aliancojn en la lastaj jaroj. Ja konstateblas, ke tiu "interna vivo de la gentoj" pri kiu parolis Zamenhof estas sub pli kaj pli granda premo pro diversaj ekonomiaj, politikaj, teknologiaj evoluoj. Tial disvastiĝis zorgo, kiun ni dividas kun multaj aliaj organizoj kaj eĉ kun iuj registaroj, ke homoj estas malpli kaj malpli liberaj paroli kaj vivi laŭ sia propra elekto, sed anstataŭe submetiĝas al diversaj trudoj kaj devigoj, lingvaj kaj aliaj. En nia kontraŭstaro al tio ni agas tute zamenhofisme, laŭ mia vidpunkto.

Tamen estas risko en tiu agado, ke ni fariĝas pledantoj por difinitaj politikoj kaj kadroj de multlingvismo. Tiurilate ni devas paŝi tre zorge. Pro tio, ke Esperanto mem nur tre malofte estas traktata kiel serioza lingvopolitika elemento, ni preskaŭ neniam trovas nin antaŭ lingvopolitiko, kiun ni povas plene subteni. Aliflanke, ne helpas, se la esperantistoj ĉiam staras flanke, kvazaŭ por diri ke nur niaj ideoj kaj niaj solvoj estas la ĝustaj; tio nur vekas opozicion aŭ eĉ bagateligon flanke de aliaj.

Laŭ mi, per nia engaĝo pri multlingvismo ni devas celi la edukadon, klerigadon de aliaj aktivuloj kaj organizoj, sed ankaŭ de ni mem. Finfine Esperanto devas funkcii, uziĝi, disvastiĝi en multlingva mondo: tio estas la nuna realo. Kompreni, kiel funkcias tiu mondo; kompreni, kiaj alternativoj donos pli da spaco kaj valoro al niaj ideoj; stimuli diskutojn kaj esplorojn pri tiuj alternativoj - jen niaj prioritatoj sur la kampo multlingvismo. Tio ne signifas senkritike subteni iun ajn analizon aŭ agadon, kiu ne donas taŭgan atenton al Esperanto; male, ni alportu nian pozitivan kritikon kaj kritikan kunlaboron al ĉiuj provoj mastrumi la multlingvecon por homaranecaj celoj.

Categories: Esperantujo

Forpasis Rüdiger Sachs

Libera Folio - Tue, 2013-12-10 11:20

Rüdiger Sachs estis veterinara doktoro kaj multjare laboris en Afriko, specialiĝinte pri afrikaj bestomalsanoj.

Ekde 1979 li estis direktoro de la laboratorio de la Hamburga Tropika Instituto en Liberio, kie li esploris precipe pri homa dormomalsano kaj pulma paragonimozo, kun komparaj studoj en aliaj landoj. Liaj kvin infanoj ĉiuj naskiĝis en Afriko.

Pro la liberia interna milito li devis antaŭtempe fini sian laboron kaj foriri el Afriko en junio 1990.

Li estis multjara membro de Internacia Akademio de Sciencoj San Marino kaj de diversaj fakaj asocioj. Li organizis en 2006 simpozion okaze de 100-jariĝo de ISAE en la itala urbeto Tavoletto proksima al San Marino.

La funebra ceremonio okazis la 6-an de decembro.

Laŭ informoj de Eŭropa Bulteno
Categories: Esperantujo

Kongresa temo: Ĉu nepoj nin benos?

Libera Folio - Sun, 2013-12-08 16:55

Ni esperantistoj ja laboras por 'la nepoj', t.e. por la venontaj generacioj, laŭ la vortoj de Zamenhof en 'La vojo', komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Sed niaj nepoj vivos en monda socio kiu devas solvi multe pli da problemoj, ol nur la lingvan. Esplori la ligojn inter tiuj streboj kaj la nia, tio estas la celo de la tema programo.

Kerne en la koncepto de daŭripova evoluo troviĝas la konservado de kultura kaj lingva diverseco, akompane al la biologia-ekologia diverseco. Tiu aspekto de la kongresa temo certe ricevos atenton en Bonaero, kie eblos kleriĝi pri streboj konservi indiĝenajn lingvojn, pri plurlingvaj lernejoj, kaj simile. Fettes tamen akcentas, ke la temo traktos pli vastan terenon.

Tradicie, oni parolas pri 'tri kolonoj' de daŭripova evoluo: la ekonomio, la socio, kaj la naturo. Ni zorgos, ke la temkunsidoj donu atenton al ĉiuj tiuj kampoj. Per tio ni celas ne nur klerigi nin pri aktualaj mondaj evoluoj kaj alternativoj, sed ankaŭ aktualigi nian idearon. El la kongresaj debatoj, laŭ mia espero, povus veni novaj respondoj al la demando: pro kio Esperanto?

[Gazetara komuniko de UEA]

Categories: Esperantujo

Global Voices bezonas provlegantojn

Libera Folio - Fri, 2013-11-29 16:25

Libera Folio: Kial vi akceptis iĝi redaktoro de la Esperanta versio?

Vastalto: En la momento, kiam mi fariĝis kun-redaktoro meze de novembro, mankis efektiva redaktoro al nia teamo. Mi ne volis, ke la Esperanta versio ŝrumpu kaj mortu. Inter la tiamaj malmultaj membroj mi ne trovis alian elekteblon. Cetere mi nomas min "kun-redaktoro". Tio signifas, ke nia teamo bezonas vere taŭgan redaktoron.

Kial vi opinias grava, ke ekzistu Esperanta versio de de Global Voices?

— Ĝi same valoras, kiel Esperanta versio de Vikipedio kaj Gugla Tradukilo. Global Voices estas tutmonda reta komunumo vaste konata kaj alirata. Havi tie Esperantan version estas grave pro du aferoj. Unu estas montri al la tutmonda publiko, ke Esperanto ekzistas kaj funkcias. La alia estas kuraĝigi esperantistojn por ke ili kontribuu al intercivitana komunikado, kiu estas unu el la gravaj roloj de Esperanto.

Kiom da kunlaborantoj oni laŭ vi bezonas, por ke la retejo bone funkciu kaj estu interesa por la legantoj?

— Ni estas teamo de volontuloj. Mi ne volas de ili multon postuli. Mi esperas, ke ili kontribuu unu fojon semajne aŭ monate, kaj ke ĉiutage aperu almenaŭ unu nova artikolo en nia retejo. Por efektivigi tion, laŭ mia malpreciza kalkulo, ni bezonos 15 aktivajn tradukantojn, 7 kapablajn provlegantojn kaj taŭgan ĉefredaktoron. Nunmomente plej bezonataj estas provlegantoj.

Kiaj temoj laŭ vi povas esti aparte interesaj por la legantoj de la esperantlingva versio?

— Tio estas tro malfacila demando por ke mi respondu. Nun la kontribuantoj de nia teamo elektas temon laŭ sia bontrovo. Por liveri temojn interesajn al la legantoj ni ja bezonas kapablan redaktoron.

Ĉu vi antaŭvidas la eblon, ke tekstoj estos rekte verkataj por la esperantlingva versio, kaj poste tradukitaj al aliaj lingvoj? Kion precize signifas la gvidlinio, ke "resumaj" artikoloj verkataj originale en Esperanto devas "ligiĝi al esperantlingvaj retejoj"?

— Jes, ni havas la eblon, sed samtempe havas ankaŭ solvendajn problemojn. Laŭ mia ĝisnuna observo la gvidlinio pri verkado estas aplikata ne nur al la Esperanta versio sed ankaŭ al alilingvaj versioj krom la angla. Do artikoloj verkataj originale en iu lingvo devas "ligiĝi al tiulingvaj retejoj". Ĉar mi estas novulo en Global Voices, nunmomente mi ne kapablas doni pli detalan klarigon.

Ĉu estas multe da laboro esti kunlaboranto de la esperantlingva versio de Global Voices?

— Ni atendas, ke niaj kontribuantoj povu uzi retan redaktilon (fakte tiun de Wordpress) per sia retumilo. Ĉiu povas labori laŭ siaj kapablo kaj libertempo.
Categories: Esperantujo

TEJO pepos multlingve kaj presos Pasportan Servon

Libera Folio - Sun, 2013-11-24 12:10

Libera Folio: Kio misfunkcias pri la retejo de Pasporta Servo? Kial? Kaj kial la riparo daŭras tiel longe?

Łukasz Żebrowski: — Ne estas iu unu grava afero kiu misfunkcias, sed ni havas sufiĉe longan liston de plibonigendaĵoj. La ĉefa problemo, kiu kaŭzas la prokraston estas neceso aktualigi version de Drupalo, ĉar la malnovan en kiu estis kreita la retejo, ne plu subtenis la serviloj. Pro la aktualigo oni devas ankaŭ renovigi diversajn erojn de retejo, kiuj ĉesus funkcii en nova Drupalo (tiel ni volas eviti problemojn, kiun samkiale frontis antaŭ kelka tempo retejo tejo.org). Do la ontaj paŝoj nun estas: finfari aktualigon al nova Drupalo; pretigi la kodon tiel, ke ĝi estu redaktebla por pluraj personoj; dispartigi la taskaron al pli etaj eroj kaj realigi ilin helpe de pliaj programistoj.

Kiom da gastigantoj estas nun, ĉu ili sukcesis aktualigi siajn informojn spite la misfunkcion de la retpaĝo, kaj kiam aperos la papera kajero?

— En Pasporta Servo estas nun 3.575 uzantoj kaj el ili 1.703 estas gastigantoj. Ŝanĝoj de informoj estas ĉiam eblaj, tamen dum elprenado de datumoj por la libreto tio fareblas nur per retmesaĝo al administranto. Estas tiel, ĉar ĉiuj datumoj devas esti mane prilaboritaj. Tiu sistemo estos ŝanĝita, sed nur post aperigo de la papera eldono, por ke eventualaj problemoj pri ĝisdatigo de la retpaĝo ne prokrastu la eldonon.

— La kajero aperos komence de la venonta jaro. Ĝenerale ni planas transiri al aperigado de la libreto ĝuste en tiu sezono, ĉar kiel la praktiko montris, planado de aperigo tuj antaŭ la kongresa sezono estas tro riska.

Dum la estrarkunsido vi diskutis pri la multaj malfortaj landaj sekcioj de TEJO. Pri kiuj landoj temas? Kion oni konkrete faros por helpi al ili (re)aktiviĝi?

– Mi ne ŝatus nun pernome listigi la Landajn Sekciojn, kiujn ni taksas fortaj kaj malfortaj, ĉar en la sama estrarkunsido ni kreis tabelon kun konkretaj mezureblaj kriterioj por Landaj Sekcioj. Kiam ni enkondukos ĝin, ni havos klaran respondon je tiu demando bazitan sur konkretaj kriterioj kaj ne sur niaj pritaksoj. Mentora sistemo estas nun ekkreata post la kunsido. El tujaj paŝoj fareblaj, ni senprokraste aplikis iom modifitan informstrategion al Landaj Sekcioj. Ni vastigis la nombron de informoj, kiujn ni sendos rekte al la Landaj Sekcioj kaj ne nur al la Komitato (ekzemple la komitata cirkulero). Tiel ni transsaltos la problemon de ne ĉiam regule aktivantaj komitatanoj.

IJK 2015 ŝajne okazos en Germanio, sed dum la kunsido vi diskutis ankaŭ la eblon aranĝi Internacian Junularan Kongreson en Afriko en la jaro 2016. Kie en Afriko ĝi povus okazi?

– Por tiu demando ne estas ankoraŭ preciza respondo, ĉar ja ĝuste nun ni multe pli profunde esploros la temon rigardante diversajn landojn. Rimarkindas ĉi-teme, ke la projekton ni realigas kune kun ILEI, ĉar ni planas, ke IJK kaj ILEI-konferenco okazu sinsekve kaj tre proksime unu de la alia.

La estraro decidis ankaŭ, ke TEJO produktu propran programeton por poŝtelefonoj, unuavice tiuj, kiuj uzas la operaciumon Android. Kial tio necesas? Kiu kreos ĝin? Ĉu tio estos kosta?

– Ni bezonas tiun programon por ebligi facilan legadon de Kontakto en poŝtelefonoj kaj por poŝtelefone sciigi gravajn TEJO-informojn. Nun ni esploras la kostojn de la projekto, sed la programo, kiun ni planas, estas relative simpla, do ne temos pri tre granda buĝeto.

Laŭ informo dissendita post la kunsido, TEJO nun ne planas renovigon de sia ekzistanta retejo, ĉar estonte oni kunlaboros kun la nova retpaĝo de UEA. Kion signifos tiu kunlaboro? Ĉu TEJO plu havos apartan paĝaron? Kion oni ĝenerale scias pri la preparado de nova retpaĝo?

– Temas pri aparta retejo ene de la vasta reteja projekto. Kadre de la projekto flanke de UEA verŝajne plej unuos novaj retejoj por la revuo Esperanto kaj por la Universalaj Kongresoj. Ni pretiĝos niaflanke por ankaŭ eniri la strukturon laŭeble frue.

La estraro decidis, ke TEJO kreu Twitter-kontojn en multaj lingvoj, kaj trovu tradukantojn por ili. Kion TEJO skribos multlingve en Twitter?

– Alilingvaj Twitter-kontoj estos enhave sufiĉe forte ligitaj kun alia multlingva projekto - Dialog'. Ĝi estos reta bulteno celanta niajn neesperantistajn partnerojn kaj simplajn interesiĝantojn. Danke al nia aktivado en diversaj platformoj, ni havas plurajn kontaktojn kun aliaj neregistaraj organizoj.

– Ĝis nun mankis al ni bona diverslingva materialo por prezenti. Do nun ni kreas tiucele taŭgan informilon pri Esperanto kaj retbultenon Dialog' (eventuale ankaŭ porokaze preseblan) en kiu ni informos pri nia rigardo al lingvopolitiko, prezentos niajn plej gravajn projektojn, kiuj povus interesi neesperantistojn kaj simile. La Twitter-kontoj prezentos pli malpli similan enhavon, sed kompreneble kurte kaj ofte, dum Dialog' - profunde kaj kelkfoje jare.
Categories: Esperantujo

Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en 2014

Libera Folio - Wed, 2013-11-20 22:55

Irano havas longan historian de Esperanto-movado, sed en la lastaj jaroj, esperantistoj de la mondo havis maloftan okazon por viziti Iranon. Jen estas unika okazo por ĝui la esperantan etoson kun abundaj programeroj kaj samtempe iom turismi tra la lando. Menciindas ke la kongreso koincidas kun la Irana nov-jaraj ferioj kaj tio donas oportunon por kaj kongresi kaj ĝui la nov-jarajn festojn tra la lando dum la plej favora kaj agrabla klimato.

La kongresa temo: Esperanto, Lingvo de Ideo kaj Idealo estas bone elpensita kaj elektita por la ununa landa kongreso, en kiu oni prezentos Esperanton al la publiko kaj samtempe okazos seminarioj, prelegoj, diskutoj kaj rapidaj kursoj. En la programo estas antaŭplanita kulturaj aranĝoj kiel arta vespero kaj muziko dum la unuaj du tagoj kaj ekskurso por la lasta tago de la kongreso.

Estas bonvenaj viaj kontribuoj pere de artikoloj, prezentoj kaj aktiva partopreno en aranĝado kaj plifruktodonigo de la okazo.

Por partoprenantoj el eksterlando eblas aranĝi tranokton ĉe esperantistoj aŭ rezervi hotelon laŭplace. Por akiri vizon, IREA klopodos helpi laŭeble. Interesantoj por partopreni unue serĉu informojn pri vizo ĉe irana ambasadejo de la koncerna lando.

La partopren-kotizo por eksterlandanoj (70 Eŭroj) kovras ĉiujn kostojn dum la kongreso krom la tranokto. La kotizon oni pagos surloke.

Por aliĝi, kontribui per artikolo, aŭ proponi artan programon simple sendu retmesaĝon al info<ĉe>espero.ir

Informo de Irana Esperanto-Asocio
Categories: Esperantujo

Civita kortumo juĝos pri Rooke malĉeeste

Libera Folio - Sun, 2013-11-17 17:40

En septembro la longdaŭra interna konflikto de la Esperanta Civito kulminis en akra konfrontiĝo inter Valerio Ari (Giorgio Silfer), kaj Dieter Rooke, kiu intencis konkurenci kun Ari pri la prezidanteco de la ĉefa sidejo de la Civito, Kultura Centro Esperantista (KCE).

Laŭ Dieter Rooke, ŝanĝo de prezidanto povus gvidi al pozitivaj ŝanĝoj en KCE, distanciĝo de la Civito, kaj proksimiĝo al la cetera Esperanto-movado. Tamen, post la 21-a de septembro, kiam Valerio Ari perforte elĵetis lin el la sidejo, Dieter Rooke ne kuraĝis kandidati por la prezidanteco.

La priskriboj pri la ekzakta okazaĵo varias, sed ankaŭ Valerio Ari mem diras, ke li uzis fizikan forton por elĵeti Rooke. Laŭ Rooke mem, Valerio Ari pugnobatis kaj poste piedbatis lin, por malhelpi ke li plu parolu kun unu el la laborantoj de KCE, Marek Bamberski. La diskuto temis pri salajroj kaj laborpermesoj.

Post la retiriĝo de Rooke, la Civitaj korifeoj, senprobleme kaj sen alternativaj kandidatoj, dum la eksterordinara ĝenerala asembleo de KCE la 9-an de novembro reokupis ĉiujn gvidajn postenojn. Estis akceptita ankaŭ statutomodifo kaj aparta rezolucio kontraŭ Svisa Esperanto-Societo kaj ĝiaj gvidantoj, por plene ekskludi ilin el ajna influo en KCE.

La eksterordinara ĝenerala asembleo krome akceptis apartan rezolucion pri deloĝigo de Dieter Rooke kaj lia edzino Jun Liu el la luita apartamento en KCE, interalie ĉar ili "disvastigas kalumniojn" pri KCE.

La konflikto tamen ne finiĝis per tio: nun la Civito en sia retejo anoncas, ke la 13-an de decembro okazos kunsido de la Civita kortumo por pritrakti la konduton de Dieter Rooke. Laŭ la akuzo, li kulpis pri "klopodo de korupto", proponante "rimarkindan monsumon" al Marek Bamberski.

Responde al demando de Libera Folio, Dieter Rooke rakontas, ke li efektive proponis pagi al Bamberski mil svisajn frankojn (810 eŭrojn), sed ke neniel temis pri provo subaĉeti lin.

– Tio estis la ŝuldo de KCE al li, kiam li laboris sub tarifo pli ol cent horojn en junio. Pri la laboroj en KCE decidis sole G. Silfer, sen konsulti la komitaton.

Libera Folio kontaktis ankaŭ Marek Bamberski. Laŭ li, la diskuto pasis iom alimaniere:

– Dieter Rooke diris al mi: "Mi pagos al vi CHF 1.000 el mia poŝo se vi ne faros tiun laboron. Se vi rifuzas, mi iros al la polico denunci vin kaj vi pagos kelkcent frankojn da monpuno". Post du tagoj li revenis kaj vorte atakis min: "Vi daŭre estas ĉi tie?!! Vi ne traktas min serioze. Vi estos denuncita…"

La versio de Bamberski laŭ Dieter Rooke "ne estas tute malvera".

– Bamberski skribis tion, kion li rememoris el nia dialogo. Fakte mi poste denuncis la aferon ĉe la polico, laŭ konsilo de la svisa sindikato Unia.

La kunsido de la Civita kortumo laŭ la reta anonco okazos ne en KCE, sed en la Esperanto-Domo en Andaluzio. Laŭ la sama anonco, fizike ĉeestos du kortumanoj, dum tria partoprenos rete. La tri ordinaraj membroj de la kortumo estas Bertil Nilsson (kunvokanto), Kep Enderby kaj Andrés Martín.

La kortumo supozeble decidos pri ekskomuniko de Dieter Rooke el la Civita komuneco. Valerio Ari mem ĉeestos la kunsidon fizike – la tempo kaj loko evidente estis elektitaj por ebligi tion. La akuzato havas la rajton sekvi la proceduron rete, sed Dieter Rooke ne povos tion fari, eĉ se li volus.

– La 13-an de decembro mi ne povos partopreni la ”aŭdiencon”, ĉar mi kantos en la opero Karmen kun ĥoro Interkant en Le Mans. Marek Bamberski jam revenis al Pollando, kaj la akuzon mi ne legis ĝis nun, kvankam mi petis ĝin de konsulo Marie-France Condé-Rey.

Libera Folio turnis sin al Bertil Nilsson por pli detalaj indikoj pri la akuzo. Li tamen ne volis diri ion pri la temo, por ke ne aperu duboj pri lia senpartieco.
Categories: Esperantujo

TEJO volas pli vaste difini membrecon

Libera Folio - Thu, 2013-11-07 08:20

Libera Folio: Kio laŭ vi estas la ĉefa novaĵo en la laborplano, se elekti unu punkton?

Łukasz Żebrowski: — Ne eblas difini en la laborplano unu enhavan ĉefan novaĵon, ĉar tiaj estas en ĉiuj niaj laborkampoj. Ja ni strebas al ekvilibra evoluo de la organizo en ĉiuj ĝiaj flankoj. Tial la ĉefa novaĵo povas esti la maniero en kiu ĝi kreiĝis kaj kiel estos prezentata ĝia realigo. Ĝis nun kutime estis tiel, ke en IJK oni elektadis novan estraron, tiu verkis por si iun ĝeneralan laborplanon, kiu estis ene de kelkaj monatoj aprobata de la komitato (foje kun iuj ŝanĝetoj).

— Ĉi-foje ni komencis jam kelkajn monatojn pli frue. Ni starigis vastan kampanjon de konsultado, kiun partoprenis komitatanoj de TEJO, Landaj Sekcioj, individuaj membroj, komisiitoj kaj estraranoj. La reagoj estis sufiĉe multnombraj por ke ni eksciu, kion oni volas, ke TEJO realigu. Surbaze de tiuj kontribuoj, mi pretigis proponon de la dokumento, kiu denove estis konsultata kaj je la fino aprobita de la Komitato, antaŭ ol elekti la novan estraron.

— La nova maniero sisteme kaj regule prezenti realigon de la laborplano estas rete konsultebla, “vivanta” versio de la dokumento. Temas pri google-dokumenta kopio de la laborplano publike alirebla. Respondecaj estraranoj kaj komisiitoj en komentoj almenaŭ unufoje monate aldonos aktualigojn pri la realigataj laborplaneroj. Tio do estos aldona informkanalo pri rezultoj de nia laboro, ĉar ĝis nun dumjare ni nur dise informis pri diversaj projektoj. Tutecan bildon pri la laboro de TEJO, do ankaŭ pri tiuj ne tro videblaj realigendaĵoj, kutime ĝis nun oni ricevadis nur unufoje jare forme de jarraporto. La nova maniero do plifaciligos al aktivemuloj ĝustatempe ekscii kaj aliĝi al la projektoj.

Kiel vi mem skribas en via blogo, la laborplano estas tre ampleksa, kaj krome ĝi estas verkita en sufiĉe burokrata lingvaĵo. Ĉu vi opinias, ke la formo de la dokumento estas la ĝusta por alparoli la junajn membrojn de TEJO? Aŭ ĉu la plano estas celita al alia publiko?

— Ĝi jes estas sufiĉe ampleksa, multe pli ampleksa ol estis antaŭaj TEJO-laborplanoj. Tio estas rezulto ĝuste de la nova maniero krei ĝin. Alvenis pluraj proponoj, do konsekvence el ili kreiĝis ambicia, sed laŭ mi realigebla laborplano. Tio bedaŭrinde okazis koste de ĝia facil-legebleco. Estas ja multe malpli facile konatiĝi kun 14-paĝa dokumento ol kun 3-5-paĝa, kiel estis antaŭe. Aliflanke pozitivas, ke en tia pli vasta kaj pli konkreta laborplano junaj aktivuloj povos pli facile trovi por si taŭgan lokon.

— Krome, pro ĝia strukturo, tre facilas tralegi ĝin rapide, tial mi instigas, ke ĉiu al kies manoj trafos la dokumento klopodu trovi tiujn partojn kiuj plej interesas ŝin aŭ lin kaj tiujn legi pli profunde. El tio jam estas sufiĉe facila vojo por kontaktiĝi kun koncerna estrarano aŭ komisiito kaj ekkunlabori. Plie estas ankaŭ ebleco por tiuj, kiuj ne tiom facile scias kion ili ŝatus fari. Eblas simple mesaĝi al nia homrimeda fako ĉe hr@tejo.org kaj tie ricevi helpon pri tio, kiel oni povas aktiviĝi en TEJO.

— Aldonendas ankaŭ, ke estas sufiĉe granda grupo de homoj, kiuj jam aktivas en TEJO aŭ almenaŭ serioze interesiĝas pri ĝi. Tiuj legos la laborplanon eĉ se ĝi estos tiom longa. Mi jam ricevis plurajn signalojn pri tio, ĉefe de homoj, kiuj komunikis kun mi ankaŭ en la fazo de konsultado de la laborplano. Nature tiuj plej aktivaj kaj aktivemaj tre interesiĝas pri la dokumento, kiun ili kunkreis.

Sub III.2 Administrado kaj membroj/Membrosistemo de TEJO estas dirite: ”Kunlabore kun UEA pristudi reformon de la membreco-sistemo, aparte konsiderante la situacion en la kampo de eksteraj rilatoj.” Kiel tio rilatas al eksteraj rilatoj? Kaj kiu estas la membronombro de TEJO nun?

— Estas klare rimarkeble, ke la nuna membrosistemo de TEJO/UEA estis konstruita en alia epoko kaj ne plu taŭgas al la nuna tempo. Hodiaŭ ne plu vere gravas kiom da homoj plenigis la formulareton kaj pagis la kotizon por iu organizo (en TEJO tiuj nombroj estas triciferaj, se temas pri homoj kiuj faris tion individue kaj kvarciferaj, pri tiuj kiuj faris tion pere de Landaj Sekcioj).

[Noto de la redakcio: en la fino de 2012 TEJO havis 371 individuajn kaj 1612 aligitajn membrojn, laŭ gazetara komuniko de UEA.]

— Nun oni starigas tute aliajn demandojn, laŭ kiuj eblas mezuri la signifecon de la organizo siamedie. Unue: kiom da homoj aktivas en la organizo? Tiuj estas la homoj, kiuj kreas laborefikojn de la organizo, do koni ilin estas aparte grave. De tio ja dependas kion oni povas fari.

— Dua, plej grava demando estas: al kiom da homoj trafas la agado de la organizo? Tiel oni povas mezuri kian influon havas la organizo. Ekzemple nek simplaj abonantoj de Kontakto, nek uzantoj de Pasporta Servo estas iel ajn spegulitaj en statistikoj de TEJO, sed ja estas agadrezultoj de TEJO, kiujn ili uzas. Necesas do scii la nombron de la homoj, kiujn atingas la agado de TEJO, por reale mezuri efikojn de nia agado.

— Fine, tria demando estas kiagrade la nombroj ricevitaj de la unuaj du demandoj estas reprezentaj por la celgrupo de la organizo. Tio montras ĉu la organizo estas signifa en sia medio aŭ ne. La nuna membrosistemo de TEJO/UEA ne respondas tiujn demandojn, sed respondas aliajn malnovajn demandojn, kiujn oni ne plu bezonas starigi. Tial ĝi postulas ŝanĝojn.

Rilate la juran statuson de TEJO oni mencias postulojn de EU. Kiel tiu konsidero kongruas kun la tutmondeco de TEJO, elstarigita komence de la plano? Ĉu efektive la membraro de TEJO ĉefe konsistas el EU-landanoj?

— Tio neniel rilatas al la membraro de TEJO, kiu ja estas tutmonda, sed al la jura statuso de TEJO, kiu formale estas organizo registrita en Nederlando. Ni devas konformi al la leĝoj de Nederlando kaj de Eŭropa Unio, kio rekte influas nian povon ricevi eŭropajn (sed ne nur EU-ajn) subvenciojn. Nun la problemo ŝajnas esti portempe solvita, sed proksimiĝas nova financa perspektivo de Eŭropa Unio por la jaroj 2014-2020, kaj do ni devos pristudi la postulojn de la novaj programoj kaj certiĝi, ke nia jura statuso ebligas al ni partoprenon en la programoj.

Same, rilate al EU, TEJO planas organizi seminarion kun "alia(j) junulara(j) organizo(j) kiu(j) favoras al la Eŭropa integriĝo por priparoli kun ili la lingvopolitikan flankon de tiu procedo." Ĉu TEJO kiel politike neŭtrala organizo povas oficiale favori eŭropan integriĝon?

— TEJO, kiel verŝajne la tuta Esperanto-movado, favoras ne nur al la Eŭropa integriĝo, sed al tutmonda integriĝo. Tamen oni ne povas kompreni eŭropan integriĝon ekskluzive, kiel plivastigon de Eŭropa Unio kaj simile, sed kiel integriĝon en senco de plifaciligo de internacia komunikado, pliintensigo de kulturaj interŝanĝoj ktp. Tia eŭropa kaj tutmonda integriĝo estas klare kongrua kun la celoj de TEJO.

— La seminario kun junularaj organizoj favoraj al Eŭropa integriĝo celos komprenigi ĉe ili la lingvan problemon, kiun ni havas en la kontinento, kaj konsciigi pri la laŭ ni plej taŭga solvo por internacia komunikado. Tio ja ankaŭ klare kongruas kun celoj de TEJO kaj de la Esperanto-movado.
Categories: Esperantujo

Lena Karpunina lasis la juĝadon al la legantoj

Libera Folio - Tue, 2013-11-05 13:55

En la jaro 2000 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo la novelaro ”La bato” de Lena Karpunina. Tiam ŝia nomo jam de kelkaj jaroj estis konata al legantaj esperantistoj dank’ al kelkaj premioj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj ŝia novelaro vekis plian atenton. Multaj legantoj tre aprezis ŝian aperon en la Esperanta beletro, spertante ke ŝi estas speco de aŭtoro kiu ĝis nun ne svarmas inter niaj verkistoj. Sendube ni do estas multaj, kiuj nun tre ĝojas, kiam aperas dua novelaro de ŝia mano.

Kio do estas aparta pri la verkoj de Lena Karpunina? Ŝi apartenas al ĉefa fluo de la moderna novelarto. ”Moderna” tamen ĉi tie ne signifas tre nova. Eble la fonto de tiu fluo – ĉiuokaze unu grava fonto – estis Anton Ĉeĥov. Tamen ne temas pri tradicio specife rusa. Laŭ la sinuoj de tiu fluo ni trovas nomojn kiel James Joyce kaj Ernest Hemingway, Gabriel García Márquez kaj Haruki Murakami. La ĉefa trajto de ĉi tiu speco de novelo estas, ke ĝi prezentas homojn, agojn kaj situaciojn kvazaŭ atestante, sen juĝi pri ili. La eventualan juĝadon ĝi lasas al ni, la legantoj.

Tamen necesas diri tre klare, ke en la kazo de Karpunina la noveloj igas nin tre indulgaj juĝantoj. Ŝi nenion klarigas, nenion motivas aŭ ekskuzas, sed ŝi prezentas la homojn kaj iliajn interrilatojn en tia maniero, ke ne facilas kondamni ilin. Tio ne signifas, ke aperas nur bonuloj. Eĉ male – en ŝiaj noveloj homoj ofte vivas en malfacilaj kondiĉoj kaj faras agojn terurajn, eĉ fiajn. Sed ŝi iel sukcesas scenigi ilin tiel, ke ni metas nin mem en iliajn lokojn. Kaj jen nia emo je riproĉo kaj kondamno ŝrumpas.

Ŝi do estas humanisma verkisto. Oni tamen notu, ke faŭkas abismo inter ŝia humanismo kaj tiu de ekzemple Julio Baghy, eble la plej konata humanisto de nia Esperanta beletro. ”Paĉjo” Baghy serĉis novan homon, pli homan, aŭ almenaŭ novajn kondiĉojn, kiuj povus naski tian pli homan homon. Do, li estis verkisto idealisma kaj moralisma. La aktualaj, realaj homoj kaj iliaj interrilatoj ne kontentigis lin. Ankaŭ ĉe Karpunina la homoj ofte vivas kaj agas ne kontentige. Sed ŝia arto konsistas en tio, ke ili tamen sukcesas konservi sian homecon. Eĉ en la plej malhomaj kondiĉoj, ŝiaj figuroj restas homoj.

En la tekstoj de Lena Karpunina oni trovas ĉefe rakontadon, agojn, okazaĵojn, scenojn, dialogojn. Priskriboj pri lokoj aŭ personoj kutime estas mallongaj, efikaj, kaj aperas nur kie ili ludas rolon en la rakonto. Analizoj kaj konkludoj aperas neniam. Tiujn ŝi lasas al ni fari.

Granda parto de la Esperanta beletro estas lingve eksperimenta. Kelkaj legantoj tion aprezas, aliaj tediĝas. Tiu eksperimentado ofte efikas iomete kiel la flirtado de ruĝa tuko fare de matadoro – ĝi turnas nian atenton flanken kaj igas nin maltrafi la celon. Eble prave, se la celo – do la enhavo de tiuj verkoj – ne valoras la penon.

Nenion tian oni trovas ĉe Lena Karpunina. Ŝia stilo kaj lingvaĵo neniam estas eksperimenta. Ĝi estas glata, senerara, foje eĉ eleganta, sed antaŭ ĉio taŭga kaj efika portanto de la rakonto. Do ankaŭ tie ŝi aperas kiel ano de ĉefa fluo de la prozo, tio estas se ni levas la rigardon for de la verda ranaro kaj konsideras la mondan literaturon.

En ”La bato” la plej multaj noveloj okazis en (aŭ almenaŭ ekiris el) Duŝanbe, la ĉefurbo de Taĝikio, kie la aŭtoro pasigis sian infanaĝon kaj junaĝon. Nun, en la nova novelaro, ni plejparte forlasas tiun lokon kaj ekiras disen en la mondon, al Moskvo, Siberio, Pollando, Germanio kaj eĉ Egiptio.

La plej multaj noveloj de Lena Karpunina estas rakontataj en mi-formo. Tamen temas pri pluraj diversaj mioj. En ĉi tiu volumo troviĝas kelkaj mallongaj rakontoj el Gulagaj punlaborejoj. Ili evidente ne baziĝas sur propraj spertoj de la aŭtoro. Sed ŝia voĉo tie, en plej kruelaj kondiĉoj, restas sama kiel en la aliaj noveloj, kie ŝi eble pli aŭ malpli utiligis spertojn el sia propra vivo. Ankaŭ en la Siberia frostego, inter armitaj gardistoj, ŝi atestas, lasante al ni la taskon juĝi.

Kiel mi jam diris, Lena Karpunina estas plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj. Ses el la ĉi-volumaj noveloj alportis premiojn kaj honorajn menciojn en la jaroj 2001-2006.

Sten Johansson

Categories: Esperantujo

Forpasis Lena Karpunina

Libera Folio - Mon, 2013-11-04 18:55

Lena (Jelena) Karpunina naskiĝis en 1963 en Rusio kaj kreskis en Duŝanbeo, la ĉefurbo de Taĝikio. Tie ŝi diplomiĝis en teknika universitato kaj poste laboris kiel inĝeniero. De 1993 jaroj ŝi loĝis en Germanio kun sia edzo Gerd Bussing.

Esperanton ŝi lernis en 1988, kaj komence de la 1990-aj jaroj ŝi ekverkis en Esperanto. Kiel fono por ŝiaj rakontoj ofte servis ŝia junaĝo en Duŝanbeo.

Multaj ŝiaj noveloj estis premiitaj en la Belartaj konkursoj de UEA. Libroforme aperis du novelaroj: La Bato en 2001 (dua eldono 2006) kaj Neokazinta Amo en 2007. En 2010 ŝi estis elektita al la Akademio de Esperanto.
Categories: Esperantujo

Monda blogaro nun ankaŭ en Esperanto

Libera Folio - Wed, 2013-10-30 08:35

Global Voices estas internacia reto de blogantoj, tradukantoj kaj civitanaj ĵurnalistoj, kiuj raportas pri la evoluoj en la blogosfero diversloke en la mondo. Laŭ sia manifesto, Global Voices celas ”kune por alporti al vi la informadojn de civitanoj el la tuta mondo, kun emfazo sur voĉoj kiuj ordinare ne aŭdigas en internaciaj gravaj gazetaroj”. (Citita laŭ la Esperanta traduko.)

La anglalingva reto estis fondita en 2004, kaj en 2007 al ĝi estis aldonita la projekto Lingua, kiu celas disvastigi la enhavon de Global Voices en aliaj lingvoj, helpe de volontulaj tradukistoj.

La malajzia Esperanto-aktivulo Adam Eng en aprilo 2013 kontaktis Global Voices por informiĝi pri la ebleco starigi Esperantan version de la retejo. La respondeculo de la projekto Lingua, Paula Góes, responde klarigis, ke ŝi tre ĝojus pri tia evoluo, sed ke eĉ se estas facile starigi retejon, ĝia konstanta funkciigado postulas multe da aktiva laboro.

– Ĉar la Esperanto-komunumo konsistas el tiaj pasiaj homoj, mi certas ke tio ne estos problemo. Mi konsilas al vi paroli kun aliaj homoj kaj informiĝi pri iliaj interesiĝo kaj subteno. Se vi havos teamon kiu aliĝos, ni povos pluiri.

Pasis kelkaj monatoj, kaj fine malgranda teamo estis kolektita. Krom Adam Eng ĝin eniris la nikaragva aktivulo Uriel Gúrdian kaj Hirotaka Masaaki el Japanio. Laŭ Adam Eng estas kelkaj pliaj aliĝintoj, kiuj tamen ankoraŭ ne aktiviĝis kaj ne videblas en la retejo.

La ĝenerala lingva nivelo de la kontribuaĵoj en la retejo ankoraŭ estas sufiĉe varia, kaj la enhavo ne ŝajnas plene sekvi la gvidliniojn de Global Voices, laŭ kiuj la alilingvaj retejoj principe nur traduku tekstojn el la grandlingvaj versioj de Global Voices. Sed Adam Eng esperas, ke la gvidlinioj povas ŝanĝiĝi:

– Laŭ tio kion diris Paula, fine de la jaro la teamo de Global Voices havos diskuton pri la projekto Lingua. Ĝi eble ne plu uzos nur artikolojn el la angla, sed la kontribuantoj el ĉiuj lingvoj povos skribi novan artikolon aŭ komenton en siaj lingvoj, kaj la angla fako tradukos tion al la angla. Vi povas vidi mian artikolon pri indiĝenaj popoloj, kiu ne aperis en la angla paĝo.

Ankoraŭ mankas lingva revizianto por la esperantlingvaj tekstoj, sed laŭ Adam Eng la kontribuantoj helpas unu la alian por plibonigi la lingvan nivelon.

Libera Folio kontaktis Paula Góes por ricevi pliajn informojn pri la projekto. Ŝi estas impresita de la interesiĝo, kiun allogis la estiĝo de la Esperanta sekcio.

– La retejo en Esperanto aĝas eĉ ne du semajnojn! Mi estas sufiĉe surprizita pro tio, ke ni ricevas tiom da atento. Nia sperto kun aliaj retejoj estas, ke kutime daŭras kelkajn monatojn antaŭ ol iu entute rimarkas ilin. Ni eĉ ne anoncis la Esperanto-version interne, ĉar ni volas ke la retejo estu pli stabila, antaŭ ol publikigi ĝin. Mi estas vere surprizita!

Paula Góes rakontas, ke ŝi mem delonge esperis, ke Global Voices povos havi sekcion ankaŭ en Esperanto, sed ke la iniciato devis veni de la Esperanto-komunumo.

– Ni kreas novan lingvoversion nur, kiam parolantoj de la lingvo turnas sin al ni, petante tion. En mia unua retletero mi ĉiam demandas la petanton, ĉu ŝi aŭ li mem volus iĝi redaktoro kaj kunmeti teamon. Pri Esperanto, mi ricevis proksimume kvin retleterojn ene de semajno, mi respondis al ĉiuj, nenio revenis, ĝis fine Uriel skribis kaj akceptis iĝi la redaktoro.

Libera Folio: Ĉu povos aperi originalaj tekstoj en la esperantlingva retejo?

– Kiam temas pri originala enhavo, ni permesas mallongajn afiŝojn kun novaĵoj ligitaj al la lingvo de la retejo, ĉi-kaze Esperanto.

Libera Folio: Ĉu estas planoj por traduko en la alia direkto: el Esperanto ekzemple al la angla?

– Por ke tio okazu, ni unue devus produkti bonan enhavon en Esperanto, kiu estu signifa por internacia publiko, kaj havi volontulajn tradukantojn el Esperanto al la angla. Plej unue ni bezonas fortajn redaktorojn por la retejo. Ĝi aĝas nur du semajnojn.
Categories: Esperantujo

Nova redaktoro promesas aliĝi al UEA

Libera Folio - Thu, 2013-10-17 08:40

Libera Folio: Kial la revuo de UEA laŭ vi devus ŝanĝiĝi, kaj kia ĝi ĝenerale devus esti?

Fabricio Valle: — La revuo de UEA devas ŝanĝiĝi ĉar la mondo eterne fluas kaj ĉiam ŝanĝiĝemas. Mia kunredaktoro estas Heraklito, antaŭsokrata filozofo, kiu flustras al mi en la orelon: ne estas eble eniri la saman riveron duan fojon. Kial la revuo Esperanto devas resti senŝanĝa? Pli konkrete kaj malpli filozofieme: Esperanto devas ŝanĝiĝi ĉar fronte al la novaj defioj de la movado, ĝi devas roli pli funde kiel ĉefmotoro subtenanta la konkretigon de la strategia plano de UEA. Esperanto ja estas la oficiala organo de UEA, ĉu ne? Aldone, kiel revuo de la plej granda kaj forta organizo en Esperantujo ĝi devas ankaŭ ligiĝi ĝiskolofone kun la aspiroj de la esperantistoj, sendepende, ĉu temas pri individua membro de UEA aŭ ne.

— Pri la ĝenerala aspekto, bolas ideoj en la kaldrono. Ni atendu ke la fajro estingiĝu. Certe ŝanĝoj okazos, sed mi ne volas diri multon pri tio nun. Vi atendu januaron.

Kiuj eroj bezonas pli da atento ol ĝis nun?

— Mi ĝisfunde atentos pri tio, kion volas la legantaro, ĉar ĝi estas la ĉefa kliento de la revuo. Same mi atentos pri la dinamika mondo ĉirkaŭanta nin kaj pri ĉiuj favoraĵoj fontantaj el ĝi por nia afero kaj fine mi atentos pri la necesaĵoj de la organizo, kiu pagos mian salajron. Kion signifos ĉi tio en la praktiko? Eblas respondi nur en la praktiko, do bonvolu atendi.

Kion vi nepre volas konservi?

— La altan lingvan nivelon, la tradicion, sed nun kombinita kun moderneco kaj certe ion plian de la kompetenta 10-jara laboro de Stano. Aliflanke, la revuo Esperanto nepre estu pli konceptohava kaj mi, kiel la redaktoro, devas lerte iri rekte en la kernon kaj pritrakti kompetente la tranĉajn eĝojn, kiel volas la prezidanto de UEA. Mi diskutas kun li niajn viziojn kaj baldaŭ ni havos la bildon de la nova Esperanto. La rezulto kontentigos ĉiujn, mi garantias; aŭ pli realisme, preskaŭ ĉiujn.

Kian rolon laŭ vi havu papera revuo en la nuna elektronika epoko?

— Mi opinias ke ankoraŭ longe pretervivos paperaj revuoj. Kaze de Esperanto, dum paperaj revuoj estas ankoraŭ gravaj, ĝi rolu ĉefe kiel edukilo por nova fazo en la historio de Esperanto.

— Tiu nova historia fazo estas pli kompleksa ol la antaŭa, ĉar nun temas ne nur pri diskonigado kaj instruado de Esperanto, sed pri plenplena aplikado de la lingvo al konkreta mondo, ĉu kun profitaj celoj kadre de la esperantista ekonomio, ĉu kun neprofitaj celoj ĉe aferoj diversaj en la tria sektoro. Ni bezonos centralizitan forumon de malsamaj opinioj, kiuj helpu la movadon situi avangarde en la nuna mondo. Rolos ankaŭ demandoj: Kien ni iru? Kiel ni iru? Kiuj faru kion? Kiujn paŝojn fari unue? Kiuj iniciatoj bone sukcesis kaj kiujn taskojn ĉiu asocio tra la mondo prioritatigu? Kompreneble, ne nur tio: per Esperanto ni festu, ni informu, ni amuziĝu, ni kunligu, ni movadu kaj jes ja, pli da fantazio, produktiva fantazio, estos utila. Certe ja manko de fantazio, komprenata kiel senrezista alkutimiĝo al asocia rutino kaj alkroĉiĝo al movadaj dogmoj estas la kaŭzo de stagno. Stagno de la tradicia movada organizaro, ja ne de la marŝado de Esperanto en la historio, komprenu ĉi tiel la aferon. Multe da bonegaj iniciatoj okazas preter la tradiciaj roluloj, ĝuste pro tio, ke nun nia kara lingvo eniras novan historian fazon.

— Alia grava aspekto estas, ke tra la reto multe da bonaj aferoj perdiĝas. Mi atentos pri la interreta vigla vivo kaj invitos tieajn homojn kaj faktojn kaj interesaĵojn defili sur la paĝoj de Esperanto, post polurado, kompletigo, aldono, kunligo. La paĝoj de Esperanto estos trateksitaj de multaj virtualaĵoj, la plej bonaj. Kaj jen fina gravega aspekto: Esperanto estas papera revuo, sed kiu retejo havas plej grandan prestiĝon?

Kiel la nova revuo integriĝu kun la planata retejo? Kiu havu ĉefan respondecon pri la retejo? Kiel funkciu la interrilato inter la redaktoro de la revuo kaj la respondeculo pri la reteja enhavo?

— Mi ankoraŭ ne konas la detalojn de tiu planata retejo kaj eĉ ne scias, ĉu ene de la retejo estos virtuala versio de la revuo Esperanto, sed principe, mi opinias ke estas pli saĝe havi plurajn retejojn, sendependajn, ĉiu en sia propra domajno, ol havi gigantan retejon, gastigantan ĉion. Ĉi-kuntekste, sendepende de la decidoj de UEA, kiu devas respondeci pri la enhavo de nur la virtuala versio de Esperanto, krom mi? Pri la teknikaj aspektoj kaj ĝenerala mastrumado, aktivu retejestro, kiu tre facile interrilatiĝos kun mi, ĉar mi havas ĝisfundajn konojn pri kaj funkciado kaj konstruado de retejoj.

— Tio tamen ankoraŭ ne eniris mian tagordon. Kial mi dediĉu tempon al tio, kio ankoraŭ estas nur plano? Mi havas pli ol centjaran paperan revuon por novece kultivi, kaj tio jam tre konkrete tuŝas mian vivon.

Ĉu la revuo sub via redaktado havos lokon ankaŭ por kritikaj vidpunktoj kaj kritika diskuto pri la gvidado kaj strategio de UEA? Kia vi ĝenerale vidas la rolon de interna kritiko en asocia organo, kia estas UEA?

— Mi estas sufiĉe hardita veterana esperantisto, kaj pro tio mi plene konscias ke en Esperantujo svarmas idiosinkrazioj plej vaste diversaj. Nia komunumo estas tre bunta, vervoplena kaj kun ardaj batalantoj ĉiam pretaj defendi siajn vidpunktojn. Ĉiuspecajn homojn ni trovas sur la padoj de nia Esperantujo: tiujn, kiuj scias nur kritiki – sed ankaŭ tiuj estas utilaj –; tiujn, kiuj krom kritiki ankaŭ kunlaboras; tiujn, kiuj preferas labori laŭ la tradicia maniero kaj neniel ajn volas aŭdi pri aŭdacaj planoj; tiujn, kiuj sin prezentas kiel reformistoj de la movado; tiujn, kiuj ŝatas aŭ ne ŝatas la strategion de UEA, kaj tiel ĝis la lasta batalanto.

— Dua aspekto estas, ke mi tralegis la strategian planon de UEA kaj vidis, ke multaj el miaj propraj ideoj kaj mia vizio estas tie reprezentataj, kaj ĝuste pro tio mi decidis kandidatiĝi. Do, mi mem estos entuziasma kunlaboranto de UEA, tute laborpreta, kaj ne nur kiel redaktoro. Kio finfine responde al via demando? Miaopinie interna kritiko estas bona afero. Pruvas tion la fakto ke UEA tre pozitive reagis la la lastjaraj kritikoj, per strategia laborplano. Kiuj pretas, el la kritikantoj, nun kunpreni la torĉon? Temas ne pri defio, sed pri sincera invito al kunlaboro de novbakita UEA-laboristo.

— Resume, mi pretas proponi spacon al kritikantoj, se mi vidos ke tio kontribuos por la sukceso de UEA. Se temas pri kritiko senbaza, kiu efikos kontraŭ UEA, kial publikigi ion tian? Ĉu estas memkomprenebla afero por la esperantistoj, ke mi devas esti sufiĉe saĝa redaktoro por bone utiligi la paĝojn de Esperanto publikigante kritikojn, kiuj rolu nur konstrue? Certe la UEA-estraro apogos la ideon, ke kritikoj ne nepre estas malbonaĵoj. Eĉ se temas pri nur kritikoj, sen konkreta kunlaboro, ĉar multaj esperantistoj estas tro okupitaj por preni rekte la torĉon, sed havas sufiĉan konon kaj sperton por konbribui per saĝaj kritikoj kaj profesiaj konsiloj. Tamen, kritikoj kiel nur amataj ĉevaletoj ne havos ŝancon, ĉar dum kritiki estas facile, fari estas tre malfacile, ĉu ne? Certe vi komprenas kion mi volas diri per tio.

Kiom aĝa vi estas, kaj kiu estas via ĉefa profesio?

— Mi estas tre juna homo, nur 57-jara. Kvankam mi lernis filozofion (sed ne diplomiĝis) kaj financan administradon, mi preferis ĉiam labori memstare kaj sendenpende, ĉu kiel komerca peranto, ĉu kiel vendisto de enciklopedioj (de la fama entrepreno Brita Enciklopedio, kiam vendi enciklopediojn surpaperajn estis tre bona profesia okupo por vendistoj), de asekuroj. Ankaŭ mi provis per propra entrepreno du fojojn: Zamenhof Editores (eldonejo) kaj Nova Mondo (distribuanto de kosmetikaĵoj). Plej laste, post Nova Mondo, kun sukceso mi fariĝis profesia makleristo de nemoveblaĵoj, novaj, en Braziljo. Nur tiam eblis al mi vojaĝi du fojojn al eksterlando, al Nederlando por la UK kaj al Rusio por la Rusia Kongreso en 2010. En la fino de 2011 mi decidis rezigni pri tiu kariero, por ĉefe okupiĝi pri io kadre de la esperantista ekonomio: profesia instruado de Esperanto, internacia komerco, arto-maklerado aŭ io alia. Sed ĉio estas ankoraŭ iom nebula.

Ĉu vi nun plentempe redaktos la revuon?

— Redakti la revuon estos mia ĉefa okupo, en la senco ke plenumi bone la taskon estas ja mia devo, senkonsidere de la necesa tempo por tio. Tamen, ĉar la salajro estas malalta, mi certe devos elturniĝi en la libera tempo. Por ekzemplo, mi baldaŭ startos kampanjon por varbi gelernantojn por mia agado kiel profesia Esperanto-instruisto, kaj per Google Adwords kaj per papera varbilo, kiun mi hodiaŭ presigos je 5.000 ekzempleroj kaj mem distribuos en la ĉirkaŭaĵoj de la metroostacioj en mia urbo (SanPaŭlo). Mi ankaŭ estas peranto de ĉina entrepreno, kiu fabrikas risortajn matracojn kaj volas enkonduki ilin en Brazilon.

Vi redaktis la brazilan landan revuon dum relative mallonga tempo. Kial vi forlasis la taskon tiel rapide?

— En la komenco de 2001 miaj ideoj pri la movado, kio ĝi devas esti, kion novan ni devas enkonduki, kial Esperanto ne kaptas la atenton de la ordinaraj homoj kaj tiel plu, jam estis radikale ŝanĝitaj, surbaze de miaj propraj spertoj kaj pripensado. En aprilo mi estis elektita prezidanto de Esperanto-Asocio de Braziljo, kaj en julio prezidanto de la Federacia Konsilantaro de Brazila Esperanto-Ligo, kiu konsistas el prezidantoj de ĉiuj ŝtataj (en Brazilo oni nomas ŝtatojn kio en aliaj landoj oni nomas provincojn) organizoj aliĝintaj al BEL. Kaj do mi planis entrepreni viglan diskutadon por reformi la brazilan movadon kaj venis en mian kapon, ke por tio estus necesa sendependeco. Alivorte, mi pensis ke mi ne havus sendependecon, estante samtempe oficisto salajrata de BEL kaj prezidanto de ĝia Federacia Konsilantaro. Do, mi demisiis, kaj nun tre klare mi vidas, ke mi faris grandan mispaŝon, ĉar mi perdis la tribunon por argumenti pli vaste ol en nur diskutlisto de la Konsilantaro.

Vi loĝas sur alia kontinento ol kie troviĝas la Centra Oficejo de UEA. Kiel ofte vi havos eblon renkontiĝi kun estraranoj kaj oficistoj de UEA?

— En mia laboro kiel redaktoro de Esperanto plej gravos renkontiĝo de ideoj, kaj tio estas tre facila afero nuntempe. Miaj ideoj renkontiĝas preskaŭ ĉiutage kun la ideoj de Mark Fettes, per retletero kaj eĉ per skajpo. Kun la ideoj de la aliaj estraranoj kaj oficistoj de la Centra Oficejo ili ankoraŭ ne renkontiĝas ofte. Tamen, tre plaĉos al mi reveni en Roterdamon, kie mi estis okaze de la UK en 2008 kaj gustumis la plej diversajn bierojn. Mi vere revas reveni tien por iomete malstreĉe ĝui la vivon kaj gustumi denove la roterdamajn bierojn. Ĉu vi scias, ĉu la UEA-estraranoj ŝatas bieron? Jen bona motivo por renkontiĝi kun ili vid-al-vide.

Kion vi volas aldone diri?

— Por fari grandajn aferojn, oni ne nur devas revi, sed ankaŭ plani, ne nur kredi, sed ankaŭ agi, ne nur kritiki, sed ankaŭ pagi la UEA-kotizon por 2014. Nia plej prestiĝa organizo povas kaj devas pli sukcese plenumi sian gravan rolon por nia afero, sed ĝi bezonas monon, monon kaj monon. Kaj ne forgesu, karegaj legantoj de Libera Foiro, ke oni aliĝas al UEA ne nur por ricevi revuon, sed por partropreni, kunlabori, kunfari. Mi en la lastaj 10 jaroj aŭ eĉ pli, ne aliĝis al UEA, ĉefe pro neglektemo pri la devoj de konscia esperantisto, sed ankaŭ foje pro manko de mono. Sed Osmo Buller povas jam de nun meti en la buĝeton tiun etan plian enspezon, nome, mian kotizon por 2014.

Categories: Esperantujo

Fabricio Valle redaktos revuon Esperanto

Libera Folio - Wed, 2013-10-16 07:20

— Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro, komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. — Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero.

Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankaŭ fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.

La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de Brazila Esperantisto, kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave.

Ankaŭ por la revuo Esperanto Valle antaŭvidas proksiman kunlaboron kun talentuloj sur diversaj kampoj, cele al revuo kiu laŭ li "transformiĝos en aktivan engaĝilon, en instrugazeton por trejnado de volontuloj, en heroldon de la plej bonaj iniciatoj de la movadaj organizoj tra la mondo, en gvidilon por veteranaj kaj komencantaj E-gvidantoj, en inspiron por la esperantoj."

Gazetara komuniko de UEA

Categories: Esperantujo

Civita ribelo finita per pugnobatoj

Libera Folio - Sun, 2013-10-13 12:40

Dieter Rooke estas la vicprezidanto de Kultura Centro Esperantista, kaj lia edzino Liu Jun estas ĝia sekretario. Ekde septembro 2012 ili loĝis en la trietaĝa domo de KCE en la svisa urbo La-Chaux-de-Fonds, kie rezidas ankaŭ la prezidanto de KCE, la ĉefa korifeo de la Esperanta Civito, Valerio Ari (Giorgio Silfer).

Jam kelkajn monatojn post la enloĝiĝo de Dieter Rooke kaj Liu Jun la interrilatoj kun Valerio Ari tamen streĉiĝis. En aprilo la konflikto akriĝis, kiam Valerio Ari provis forpeli Dieter Rooke kaj Liu Jun el la kvinmembra komitato, la decida organo de KCE.

En aŭgusto oni eksciis, ke la 9-an de novembro okazos eksterordinara ĝenerala asembleo de KCE. Dieter Rooke en intervjuo al Libera Folio anoncis, ke li esperas ŝanĝon de prezidanto kaj distanciĝon de KCE de la Esperanta Civito.

– La celo estas ŝanĝo de la komitato, kaj ŝanĝo de prezidanto. La prezidanto ne nur prezidas la asocion, sed ankaŭ regos la Centron kaj administros ĝin. Nova komitato kun nova prezidanto povus malaliĝi el la Pakto. Povus okazi pozitiva ŝanĝo – malfermo al la neŭtrala movado, klarigis Dieter Rooke tiam.

Tamen la 9-an de oktobro, kiam pasis la limdato por kandidatiĝoj, la Esperanta Civito en sia retejo informis, ke por la tri decidaj postenoj estas nur tri kandidatoj. Kiel prezidanto restos Valerio Ari mem, kaj la postenojn de vicprezidanto kaj sekretario ricevos personoj subtenataj de Valerio Ari. Dieter Rooke kaj Liu Jun laŭ la komuniko ne rekandidatis, kaj sekve aŭtomate estos forigitaj el la komitato.

Libera Folio kontaktis Dieter Rooke por ekscii, kial li rezignis pri sia strebado ŝanĝi la direkton de KCE. Laŭ Rooke, li simple ne kuraĝis kandidati, post kiam Valerio Ari fizike atakis lin. Tio laŭ li okazis matene la 21-an de septembro, tri semajnojn post la apero de lia intervjuo en Libera Folio.

Dum tiuj tri semajnoj Valerio Ari laŭ Rooke tute ne parolis kun li, kvankam ili loĝas en la sama domo. En tiu sabata mateno Dieter Rooke parolis kun unu el la laborantoj de KCE, Marek Bamberski, kiu laŭ li devus peti laborpermeson kaj poste ricevi oficialan salajron por sia laboro, anstataŭ esti "ekspluatata" de KCE.

Tiun interparolon laŭ Rooke verŝajne aŭdis Valerio Ari, kiu preterpasis.

— Li ekfurioziĝis kaj minacis min, ĉar laŭ lia opinio mi ne rajtas paroli kun laboristo. Ĉar mi ne foriris, li laŭte kriis al mi "fiulo", kaj mi respondis per "diablo". Li minacis min per la vortoj "Vi ploros!". Finfine li ruĝiĝis kaj batis min per unu pugno sur mian ŝultron, per alia sur la bruston. Per ambaŭ manoj li forpuŝis min al la direkto de la ekstera pordo, kaj donis al mi unu fortan piedfrapon sur mian postaĵon. En tiu momento mi ekvidis sur lia vizaĝo mortominacon. Li elbalbutis vortojn en la itala lingvo. Rapide mi forkuris kaj sukcesis malfermi la pordon kaj klakfermi ĝin post mi.

Post la okazaĵo Rooke deziras nur laŭeble rapide trovi alian loĝlokon, kaj timante plian perforton tute ne kuraĝis konkuri kun Valerio Ari pri la prezida posteno en KCE, li rakontas. Rooke jam havis kontaktojn kun la svisa polico pri la perforta incidento.

Aliaj personoj, kun kiuj Libera Folio kontaktis, pritaksas la rakonton de Rooke fidinda, kvankam ili mem ne ĉeestis la incidenton. Dum la sama sabato en KCE okazis studaranĝo, dum kiu Valerio Ari laŭ ĉeestinto kondutis nekutime kaj sakris itale.

En la retejo de la Esperanta Civito poste aperis la versio de Valerio Ari pri la sama incidento. Tiu versio ne mencias perforton kontraŭ Dieter Rooke, sed asertas, ke Rooke klopodis subaĉeti Marek Bamberski, proponante al li "rimarkindan monsumon por ke li ne plenumu taskon promesitan al KCE kadre de la domflegado".

Dieter Rooke ne komprenas la akuzon, kaj asertas, ke la diskuto temis nur pri tio, ke Bamberski laŭ li estas ekspluatata kaj devas ricevi normalan, oficialan salajron por sia laboro.

Libera Folio telefonis al Valerio Ari por demandi, ĉu efektive li batis Dieter Rooke. Jen la rezulto:

Unua voko

Valerio Ari: Ha lo?

Libera Folio: Sinjoro Silfer?

Jes, kiu parolas?

Parolas Kalle Kniivilä de Libera Folio, mi volas demandi ĉu estas vere ke vi batis sinjoron Rooke... Ha lo? Ha lo? Ĉu vi aŭdas min?

[nenio aŭdeblas]

Dua voko

Ha lo?

Saluton, parolas Kalle Kniivilä de Libera Folio. Ĉu vi fermis la parolilon?

Kalle Kniivilä de Libera Folio? Ha, mi aŭdis...

Jes, do mi volis demandi, ĉu estas vere ke vi batis sinjoron Rooke?

Ĉu estas vere ke...? Mi aŭdas vin treege malbone.

Ĉu estas vere, ke vi batis sinjoron Rooke?

[Valerio Ari rompas la ligon.]

Tria voko

Voĉo en la germana: – La numero momente ne estas atingebla...

Categories: Esperantujo

Pli ol esperantisto – fundamentisto!

Libera Folio - Sat, 2013-10-12 16:25

H. A. de Hoog: Du malsanoj en Esperanto: kia-ismo, tiom-kiom-ismo. Eric Carlén 1954. E-libro eldonita de INKO 2001.

Esperanta gramatiko estas amuza! Tial mi volas partopreni en la gramatikaj diskursoj - kiu scias, eble eĉ en la Akademio. Sed estus maloportune esti kaptita en la malĝusta partio en la lingva disputo inter kiom-istoj kaj kiel-istoj. La lastaj estas la fundamentistoj, kiuj gajnis la pliforton per Du malsanoj en 1954, do mi devos lerni paroli kiel ili. Feliĉe la libro en mia mano estas la ĝusta instruilo – eĉ resanigilo – ĉar ĝi donas praktikajn regulojn por eviti la gramatikajn malsanojn.

Sed atentu, teorion tamen ne eblas eviti. Por iĝi vera fundamentisto, endas kompreni ke la kiel-komparo (“tiel bona kiel”) estas pli logika ĉar la kompara kiel estas prepozicio, samkiel en la nederlanda, kiu estis la gepatra lingvo de la aŭtoro, Hendrik Arie de Hoog. Por kontroli la verecon de lia argumento eblas anstataŭigi kiel-prepozicion per la vorto 'estante':

Kiel infano mi loĝis en Amsterdamo.

= Estante infano mi loĝis en Amsterdamo.

Prave, kaj sammaniere kiel prepozicias en ĉiuj komparoj:

Ŝia vizaĝo estis pala kiel littuko.

= Ŝia vizaĝo estis pala estante littuko.

Sed kion tio signifas? Ni lasu la sinjorojn A kaj B demonstri.

A: Kia estis via geedziĝa nokto?

B: Ne tiel bona. La vizaĝo de mia edzino estis pala kiel littuko.

A: Ĉu vi uzis ŝian vizaĝon kiel littukon?

B: Jes.

A: Mi kredas, ke la vizaĝo de mia edzino estus ruĝa kiel littuko. Kaj ŝi batus min!

Ni vidas, ke la idiomaĵo pala kiel littuko samlogikas kun ruĝa kiel littuko. Depende de la edzino.

* * *

"Ĉu fulmo iam trakuris arbaron? Certe ne! La esprimo kiel fulmo estas grad-esprima.” - de Hoog

Sekve mi devas ekkompreni ke la kiel-prepozicio estas grad-esprima. Tio evidentiĝas en Zamenhofa ekzemplo:

La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo.

= La sciigo trakuris la arbaron estante fulmo.

Ne temas nur pri maniera metaforo, sed la sciigo efektive estis fulmo kaj la trakuro okazis ĝiagrade. Por tio ni devas imagi horizontale kurintan fulmon. Se ĝi ekzemple trakuris la tutan arbaron, eblas diri ke ĝi kuris 100-procente tra ĝi.

La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo.

= La sciigo trakuris la arbaron 100-procente.

Sed ĉu oni ne povus tiukaze ankaŭ diri La sciigo trakuris la arbaron kiom fulmo? Certe ne ĉar, laŭ de Hoog, la tabelvorto kiom estas “tro drasta, tro sentebla, tro manifesta, tro evidenta, tro sintruda por uzi ĝin en prepozicia funkcio.”

Verdire tion mi ne komprenas kiel fulmo, sed ne indas mencii tion al ĉiuj. Se mi iam “sidos” en la Akademio, prefere mi nur silentu kaj seriozmiene kapjesu dum aliaj diskutas tiun punkton.

* * *

"La kompletigo de elipsaj frazoj neniel devas efiki al la gramatika strukturo nek al la senco!" - de Hoog

Fine, veraj fundamentistoj ne daŭrigas siajn frazojn post kiel-komparoj. Ili ekzemple ne dirus La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo kuras ĉar tiukaze aspektus kvazaŭ kiel tamen ne estus prepozicio sed konjunkcio, kaj tiukaze ŝajnus ke de Hoog malpravis kaj fundamentistoj jam dum sesdek jaroj vagis senvoje en la Zamenhofa arbaro.

Mi tamen iom scivolemas pri la frazo: La leporo estas same saĝa kiel la vulpo estas ruza. Ĉu mi en la eventuala kunsido de la Akademio kuraĝus tiel min esprimi?

De Hoog gvidas: “Atentu bone: - - ĉia kompletigo estas nenecesa, eĉ malpermesita”.

Bone mi atentas kaj rimarkas ke de Hoog ne estis nur pioniro de fundamentisma gramatiko. Ni pensu pri la frazo Zorro veturas per trajno kaj ĉevalo. Ne temas pri elipsa aŭ mallongigita frazo:

Zorro veturas per trajno kaj (Zorro veturas per) ĉevalo.

Danke al de Hoog nun ĉiuj vidas ke kaj devas esti prepozicio! Tial ĝi verŝajne havas iom similan signifon al kun. La vera signifo de la frazo estas:

Zorro veturas per trajno kun ĉevalo.

* * *

"Ĉu en la praktiko la Esperantistoj povus atingi tian nivelon de sagaca inteligenteco?" - de Hoog

Nun mi havas teorian bazon sufiĉan por gramatikisto. Sed lingvo ne estas nura malseka teoriaĵo, ho ne! Estas tempo por lerni la praktikon. Tio estas facila ĉar uzante la regulojn de Du malsanoj ne eblas erari eĉ se oni tute ne havas logikon. Aŭ kiel Hoog konsolas: “faru la provon, kaj vi rimarkos kiel nature kaj senpene vi baldaŭ lernos uzi ilin.”

Por demonstri mi uzu sagon (-->) de la hereza frazo al la gramatike prava frazo. Ekzemple:

Tia filo kia patro!

--> Tia filo kiel patro!

Ĉu demandojn? Ne? Bone, ni komencu.

A: Kia estis via vojaĝo al Belgio?

B: Nekredebla! Mi trinkis bieron kian neniam antaŭe.

--> Nekredebla! Mi trinkis bieron kiel neniam antaŭe.

Post la korekto laŭ Du malsanoj la kaŭzo de la nekredebleco evidentiĝas: B trinkis bieron – ĉu ne: elbarele kaj subtable.

* * *

Ni daŭrigu per familiaj trajtoj.

A: Homoj ofte forgesas aŭskulti sed tio neniam okazas al mia patrino.

B: Kial?

A: Ŝi ne havas orelojn kiajn aliaj.

--> Ŝi ne havas orelojn kiel aliaj.

La patrino neniam forgesas aŭskulti, ne nur por tio ke ŝi diferencas, sed eĉ ĉar ŝi tute ne havas orelojn kaj aŭskultado kompreneble ne estas postulata al ŝi.

Oni evitas kia-ismon facile se oni uzas kiel-prepozicion anstataŭ diversaj kiaj. Sed post “la sama” oni tamen uzu kiun, kiu enkondukas subfrazon. Ekzemple en nova domego:

A: Saluton! Ĉu ankaŭ vi loĝos en ĉi tiu domo?

B: Jes! Ni aĉetis la saman apartamenton kian vi aĉetis.

--> Jes! Ni aĉetis la saman apartamenton kiun vi aĉetis.

Por klarigo: fundamentistoj estas pli societemaj. Ili preferas loĝi kune en unu apartamento por la prezo de du.

"La tiom-kiom-ismo estas rekta peko kontraŭ la Zamenhofa uzado; tiu uzado estas neniel ne konsekvenca kaj kaprica” - de Hoog

Tiom pri kia-ismo. Eviti la eĉ pli pekan malsanon, tiom-kiom-ismon, estas iel pli komplike. Se mi ne kalkulis malĝuste, de Hoog donas 12 regulojn pri ĝi. Eble mi legu ilin en la aviadilo kaj nun simple reviziu kelkajn evidentajn herezaĵojn. Ekzemple en trinkejo:

A: Mi ĵus trovis novan virinon.

B: Ĉu jam? Kial?

A: Ĉar la unua estis tiom postulanta.

--> Ĉar la unua estis tiel postulanta.

Ju pli multaj, des pli amuze estos en la fundamentisma apartamento, ĉar baldaŭ sinjoro A prezentos sian noktan trovaĵon al la unua virino. Kiel oni postulas, tiel oni havos!

* * *

Antaŭ tio oni aĉetis meblojn en brokantejo:

A: Mi pensis aĉeti ĉi tiun sofon.

B: Hu! Mi ne aĉetus sofon kiu aspektas same uzita kiom la lito.

--> Mi ne aĉetus sofon kiu aspektas same uzita kiel la lito.

Kompreneble se la sofo aspektas uzita same al la lito, oni ne kafumu sur ĝi sed prefere lasu ĝin en la vendejo.

* * *

Post entuziasma Esperantokurso oni konstatos:

A: La instruistino laŭdis la lernantojn kiuj faris tiom ĝuste antaŭ ŝia tablo.

Tio tamen estas malĝusta. La fundamentisma formo estas:

--> La instruistino laŭdis la lernantojn kiuj faris tiel ĝuste antaŭ ŝia tablo.

Kion ekzakte signifas 'tiel', mi ne scias, sed certe lernantoj havas bonan imagipovon.

* * *

Sed atentu ke tieloj kelkfoje aspektas kiel postkonsekvencoj de la unua ago.

A: Niaj ventroj jam doloras; tiom amuzan vesperon ni havas!

Devus esti:

--> Niaj ventroj jam doloras; tiel amuzan vesperon ni havas!

Feliĉe la libera vortordo nuligas ĉian miskompreneblon. Jen samo en alia vortordo:

--> Niaj ventroj jam doloras; tiel ni havas amuzan vesperon!

Aj!

Kompreneble la ekzemploj sonas strange por tiom-kiom-istoj, kiuj trouzis la emfazan vorton tiom kaj kies oreloj ne alkutimiĝis al la lingvo de Zamenhof. Tiom ja uzeblas, sed nur se oni volas tre forte esprimi la kielon. Uzu ĝin nur en komparoj, ne kiel A:

A: Kiel vi fartas?

B: Pardonu, mi ne aŭdis.

A: Kiom vi fartas?

* * *

Unu plia el la senfinaj avantaĝoj de la Zamenhofa lingvo estas, ke eblas samtempe respondi al du kiel-demandoj. Tio ŝparas tempon.

A: Kiel ni povus kapti, kaj kiom certe ni kaptos fiŝojn hodiaŭ?

--> Kiel ni povus kapti, kaj kiel certe ni kaptos fiŝojn hodiaŭ?

B: Per fiŝkaptilo.

* * *

"Ĉu tial ne estus eble ke la tuta esperantistaro sekvu la Zamenhofan ekzemplon pri la koncernaj korelativoj? Ni havas nian Akademion." - de Hoog

Do, mi lernis la lingvon Zamenhofan. Nun mi estas pli ol Esperantisto: fundamentisto. Estas tempo telefoni al la Akademio por svati min.

A: Akademio, bonan tagon.

M: Bonan tagon. Mi estas fundamentisto, pli ol Esperantisto.

A: Mi ne diras tion.

M: Ĉu vi ne estas fundamentisto?

A: Mi ja estas, sed mi ne diras ke mi estas pli ol Esperantisto. Mi estas Esperantisto, tio sufiĉas.

M: Sed se vi estas Esperantisto kaj fundamentisto, vi estas pli ol Esperantisto.

A: Ĝi ne signifas tion.

M: Ĉu ne signifas, ĉar estas du istoj? Du estas pli ol unu.

A: Tiuj tamen estas diferencaj. Ne eblas adicii.

M: Ĉu vi celas diri, ke fundamentistoj ne estas Esperantistoj?

A: Ne, ne. Fundamentistoj ja estas Esperantistoj.

M: Sed ĉiuj Esperantistoj ne estas fundamentistoj?

A: Ne. [Ekĝemas.]

M: Sed kial?

A: Nu, ili ne sufiĉe lernis pri la lingvo de Zamenhof.

M: Tamen fundamentistoj lernis. Do ili estas pli ol Esperantistoj.

A: Nu... mi ŝatus pensi tiel. Sed tio ne estas la oficiala sinteno de la Akademio. Tamen, ĉu vi havis demandon?

M: Mi volus diskuti kaj vi.

A: Nun mi ne komprenas vin.

M: Mi estas fundamentisto kaj mi ne kompletigas frazojn kiel aliaj... ne aliaj faras.

A: A ha, temas pri la kompletigo de frazoj post kiel. Vidu, nuntempe vi rajtas kompletigi viajn frazojn, ĉar kiel en tiu kazo estas partikulo.

M: Vere? Ĉu la argumentoj de de Hoog ne plu validas?

A: Ja validas, sed kiel estas partikulo.

M: Sed kion tio signifas?

A: Tio estas bone klarigita en Plena Analiza Gramatiko. Vi certe ne havas ĝin...

M: Mi trovos ĝin en la Interreto. Ĝis baldaŭ!

Estas ligo al elektronika versio de Plena Analiza Gramatiko (Kalocsay & Waringhien, 1985) en Esperanta diskutforumo. Membro “JuM” alŝutis ĝin por ĉiuj – domaĝe al “Mevo”, Akademiano.

“Mevo” klarigas sian ĉagreniĝon: “Mi iom antaŭtimas, ke de nun ĉiu retumulo, elŝutinta PAGon, komencos vaste kaj dise prezenti ĝiajn paragrafojn sen bone kompreni, pri kio ili temas. Do, se 'la popolamasoj' vaste ekuzos tiun libron, kiu fakte destinitas 'por lingvaj elituloj', la efiko povas esti mala, ol tiu, kiun oni esperis.”

Mi ne povus pli konsenti! Esperanta gramatiko estas destinita por ni, fundamentistoj, kiuj predikas La Fundamenton kiel pastroj predikis la latinlingvan Biblion al la popolamasoj – avertante pri “pekoj” kontraŭ Zamenhof! Ni estas la lingvaj elituloj! Kaj baldaŭ mi, sam-akademiano, sidos dum la kunsidoj apud “Mevo”, jam-akademiano.

Do mi elŝutas PAG-on. Laŭ ĝi la vorto kiel en la frazo pala kiel neĝo estas prepozicio, sed tion mi jam sciis. La aŭtoroj skribas plue: “Por pasiaj kompletigemuloj oni povas prezenti ankaŭ tian solvon de la problemo, kiu ebligas la kompletigon. Nome oni povas rigardi kiel kompara partikulo.”

Sed kio estas partikulo? PAG skribas nur ke partikulo ne estas adverbo. Mi konsultu PIV. Laŭ ĝi: “partikul/o Morfemo ne necesa en la frazsintakso, sed laŭsence elektebla - - ekz. ne, nur, ja, la”.

Nun mi komprenas! Eblas ellasi la komparan kiel sen rompi la frazon. Mi retelefonu al la Akademio.

A: Akademio, bonan tagon.

M: Estas mi!

A: Aĥ, vi. Denove. Kion vi volas nun? Mi ĵus estis kontrolonta ke miaj vortaroj estas en alfabeta ordo.

M: Mi parolas vi.

A: Kion??

M: Mi parolas vi. Mi pensas vi. Mi estas same scianta vi. Mi estas ti-i-i-om resanigita! Ĉu mi nun povas esti Akademiano? ...Ha lo?

Tut tut tut tut tut tut...

Ĉu mi ne sufiĉe emfazis la tiom-on? Ho Zamenhof se oni kredis ke mi estas tiom-kiom-isto!

Ne-Zamenhofa morno

Sed ĉu de Hoog vere ne prifajfis pri la Zamenhofa lingvo? En 1978 aperis lia libro, La senpera verbigo de adjektivoj, en kiu li argumentas ke verboj kiel beli estas Zamenhofaj, malgraŭ la fakto ke Zamenhof ne uzis ilin. Male, en Du malsanoj, li argumentas ke komparoj per tiom-kiom estas ne-Zamenhofaj, malgraŭ la fakto ke Zamenhof ja uzis ilin.

En la cirkonstancoj estas alloge suspekti ke de Hoog simple ŝatis kiel kaj belas sed, kontraste, malŝatis tiom. Kun vortoj de la aŭtoro: “Tio ne estas afero de gusto! La fonetika valoro de -om estas multe pli peza ol tiu de -el [. I]u teksto kun multaj kiel-oj restas flua kaj facile elparolebla, dum la sama teksto kun kiom-oj sonas peze, 'morne.'”

Patrik Austin

Categories: Esperantujo

Pages

Subscribe to Esperanto en Germanio aggregator - Esperantujo