Kien post la kongreso? | Wohin nach dem Kongress?

Druckversion | Presebla versio

EU-Amikec-feriumado kun gastoj el Nowy Sącz/PL

en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo
06. – 15.06.2022
(Eble semajnfine kun eta delegacio el nia ĝemelurbo Góra)
 
(Programversio, stato: 09.04.2022)
 
Kontakto: esperanto-zentrumatweb.de
 
Lingvaj kursetoj matene resp. vespere en la hoteloj kaj survoje (Esperanto, iom germana)
 
 
06.06.2022 (Pentekosta lundo) Alventago vespere en Herzberg-Sieber
Vespermanĝo survoje eble en aŭtoŝosea restoracio
Eble malfruhora bonvenigo far Esperanto-Centro Herzberg en la hoteloj
 
 
07.06.2022 (mardo) Migradtago, konatiĝo kun la feriovilaĝo Sieber
11 h Rondirado en Herzberg-Sieber kun gvidado, promenado
12 h Ekmigrado - kun gvidado kaj informoj - de Sieber al Montkabano „Granda Bulbo“ (Großer
Knollen). Tie komuna tagmanĝo, vizito de la panorama turo, kantado
Poste tie komuna kafumado
Vespere bonvenigas vin la blovorkestro Sieber, eble en la bierĝardeno de hotelo „Zum Pass“
kun komuna bufedo/rostadfesto
 
 
08.06.2022 (merkredo)Esplortago en Herzberg – la Esperanto-urbo kaj en la Welf-kastelo
 9 h – 11 h Esperanto-lecionoj
11:30 h Rondirado tra la Esperanto-urbo Herzberg de la Esperanto-Centro
           Ebleco ril. gvidado per „audioguide“ (aŭdgvidiloj) en Esperanto kaj vizito
           de interesa Esperanto-fakekspozicio en la kastela muzeo
13 h Bonvenigfesto kun Esperanto-gastoj en la Esperanto-ĝardeno, gulaŝa tagmanĝo
16 h Komuna kafumado
17 h Kurseto por komuna tambura muziko
19 h Vespermanĝbufedo (kun muziko)
 
 
09.06.2022 (ĵaŭdo) Oficiala bonvenigo kaj inaŭguro de la Eŭropa Amikec-Paliso en Herzberg
10 h Oficiala akcepto en la Kavalira Salonode la Welf-Kastelo en Herzberg
          far nia urbestro s-ro Christopher Wagner
11 h Publika inaŭguro de la Eŭropa Amikec-Paliso en Herzberg kun la urbestro,   
         ĵurnalistoj, gastoj el Nowy Sacz  kaj de la Esperanto-Centro Herzberg, ktp.
13 h Ekveturo al la faktraba urbo Osterode am Harz
         Komuna tagmanĝo laŭ antaŭmendoj
14:30 h Gvidado tra la historia urbocentro kaj en la muzeo
16 h Komuna kafumado kaj poste vizito al la norvegstila lignopreĝejo „Stabskirche“ en
Hahnenklee-Bockswiese
eble vizito al la mineja muzeo en la universitata urbo Clausthal-Zellerfeld
aŭ vizito de la plej granda herboparko de la mondo en Altenau
19 h Komuna vespermanĝa bufedo kaj filmvespero
10.06.2022 (vendredo) Granda ekskursotago al la fama universitata urbo Göttingen
  9 h – 11 h Esperanto-lecionoj
11:30 h Ekskurso kaj esplorado de la universitata urbo Göttingen, kun gvidado
Tagmanĝo: elekteblecoj de la restoracioj, eble kafumado en la historia kafejo Cron & Lanz
Universitata biblioteko, historia urbodomo, ktp., vizito de la historia botanika ĝardeno
Vespermanĝa pikniko
 
 
11.06.22 (sabato)Interesaj interkonatiĝoj kun diversaj lokaj kulturasocioj kaj la Esperanto-Centro
  9 h – 11 h Esperanto-lecionoj
11:30 h Komuna Boule-ludado kun nia amika asocio Futurateliero,
              poste vaflobakado far Jues-laga helpasocio
 
15 h Inaŭguro de Esperanto-benko kune kun la loka Harz-klubo
18 h Varma vespermanĝbufedo en la Esperanto-ĝardeno
 
 
12.06.2022 (dimanĉo) Posttagmeza ekskurso al la iama Imperiestra urbo Goslar
10 h Diservo en la katolika preĝejo Sankta Jozefo (kun pola pastro)
Matene internaj E-kunsidoj, ekz. de Fondaĵo Esperanto-Urbo Herzberg
12:30 h Grupfoto kun Esperanto-gastoj ĉe la Zamenhof-placo
13 h Veturo per buso al Osterode, antaŭmendita tagmanĝo tie
14:30 h Veturo al la iama imperiestra urbo Goslar, kun gvidado, kelkaj haltoj ĉe interesaj lokoj
19 h Komuna bufeda vespermanĝo en Restoracio Freiheiter Hof
Amuza Vespero: gaja muzikprezentado, dancado en la festsalono
 
 
13.06.2022 (lundo) Vizitinda historia urbo Duderstadt kun la plej malnova germana urbodomo
  9 h – 11 h Esperanto-lecionoj
11:30 h Veturo al la fama historia urbo Duderstadt kun urbogvidado, rondiro en proksima parko,
Tagmanĝo en tiea restoracio
Libera promenado, butikumado
Poste mallonga halto ĉe Rhume-fonto (unu el la plej grandaj fontoj en Eŭropo)
Vespermanĝo
 
 
14.06.22 (mardo) Ekskurso al la proksima kuracurbo Bad Lauterberg
           9 h – 11 h Esperanto-lecionoj
11:30 h Ekskurso al Bad Lauterberg, urbogvidado
Tie: elektebla tagmanĝo, promenado, butikumado
 
16 h Komuna kafumado ĉe la proksima kastel-ruino Scharzfels,
         inaŭguro de dulingva informtabulo
Komuna vespermanĝo en restoracio „Freiheiter Hof“
Adiaŭa festo, muzikvespero
 
 
15.06.22 (merkredo) Matene: Ekveturo per buso al la hejmlanda urbo