Kotizoj
La kotizoj
Por la komuna kongreso de GEA kaj PEA la kotizoj kovras la tempon de vendredo (29-a de majo) vespere ĝis lundo (1-a de junio) tagmeze. Por la kongreso de IFEF, kiu daŭros la duoblan tempon, validas propra kotizotabelo kaj aparta aliĝadreso (vd. sube).
La kotizoj aplikas la saman distingon inter A-landanoj kaj B-landanoj* kiel la Universalaj Kongresoj de UEA:
- A-landoj: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B
- B-andoj: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio, Korea Resp.), Afriko kaj Latina Ameriko
Membroj de la organizantaj asocioj ricevas konsiderindan rabaton; la sama rabato ankaŭ validas por kongresanoj ne loĝantaj en Pollando aŭ Germanio.
Ordinaraj partoprenantoj pagas kotizojn laŭ kategorio I. Akompanantoj, handikapuloj, senenspezuloj kaj gejunuloj ĝis 25-jaraj pagas reduktitan kotizon (kategorio II).
Ĉiuj kotizoj estas indikitaj en eŭroj. Vi trovas maldekstre la kotizojn por kategorio I kaj dekstre la kotizojn por kategorio II.
Ĉeesta kongreso
Aliĝo ĝis 31 decembro 2019 |
A-landanoj: 90 / 60 € B-landanoj: 65 / 45 € |
Aliĝo ĝis 31 marto 2020 |
A-landanoj: 100 / 75 € B-landanoj: 75 /60 € |
Aliĝo poste aŭ surloke |
A-landanoj: 120 / 90 € B-landanoj: 90 / 65 € |
Unutaga bileto (aĉetebla nur surloke) |
A-landanoj: 35 / 25 € B-landanoj: 30 / 20 € |
Rabato (ne por tagaj biletoj): A-landanoj loĝantaj ekster Germanio aŭ ordinaraj membroj de GEA/GEJ B-landanoj loĝantaj ekster Pollando aŭ ordinaraj membroj de PEA/PE |
-30 € -20 € |
Kotizojn por ekskursoj ni komunikos en la 2a informilo.
Reta kongreso
Teilnahme kostenlos