Rapide necesas domo

Druckversion | Presebla versio
Augustin skribis la 25an de januaro 2023:
 
„Saluton gekaraj,
elkoran dankon pro via zorgemo! Antaŭ tagoj vi legis pri la forpaso de unu el niaj prizorgataj georfoj kaj vi kompatis kaj kondolencis. Ni raportadis ankaŭ pri la mankanta sumo por kovri la pagojn de la lernejaj kotizoj por la unua trimestro. Dank’ al viaj helpoj nun mankas nur ankoraŭ 860$.  Post tio ni tuj ekbezonos la lernejajn kotizojn por la dua trimestro. Tio entute postulos 7320$ kiujn ni bezonos ĝis aprilo. Ni tre kore antaŭdankas pro via helpemo.
Krome, por via informo, jam dum semajnoj ni bedaŭrinde ne instruas Esperanton nek rekontiĝas kun niaj prizorgataj georfoj,ĉar rompiĝis la kontrakto kun la luita lernejo.
 
Tial ĉiu dimanĉe venadas infanoj al mi por vidi ĉu ni ekhavos E-kurson kaj kiam. Kial rompiĝis la kontrakto? Dum Frédéric venis al Goma, ni pasigis kune kun la infanoj  belan tagon en tiu lernejo. Surprizige kaj ĵaluze la lernejestroj konfuzante kredis, ke Frédéric donis al ANF multe da mono dum lia ĉeesto en Goma, pro la simpla fakto ke li estas blankulo. Ni provis klarigi la aferon kaj kompreneble neis la supozojn, sed ili ne kredis nin kaj rekte decidis rompi la kontrakton kun ni.
 
 
Aldone pluraj de niaj georfoj alfrontas problemojn en siaj gastfamiloj. Pro tio ni ANF-anoj planas ĉi-jare (2023) eklui domon kiu iĝos orfejo, kie povos loĝi la georfoj alfrontintaj problemojn. Samtempe ANF profitos uzi tiun domon kiel sidejon por instrui Esperanton kaj realigi projektojn.
 
Klopodante jam surloke mi trovis lignan domon kiun ni povus nun lui. Tro multe kostas la luado de domoj el brikoj.
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Por la luado de tiu domo la ludonanto postulas 120$ monate, aldone kun pagenda garantio de ok monatoj (do 960$). Notindas ke, se ni sukcesos lui tiun domon, la infanoj kiuj vivos en ĝi bezonos ĉiu-tagan nutradon, litojn, kovrilojn, litotukojn, seĝojn, matracojn, ktp.
 
 
 
Gekaraj, estas ambicia sed urĝa projekto.
Ĉu iuj el vi povus helpi financi ĝin?“