
Ni finfine trovis belan domon kaj la georfoj deziras ekloĝi en tiu orfejo, sed ni ankoraŭ ne sukcesis akiri monon por aĉeti matracojn kaj nutraĵojn por povi vere loĝigi ilin tie. Por la luado de tiu domo la ludonanto postulas 120$ monate, aldone kun pagenda garantio de ok monatoj (do 960$). Krome ni bezonus por la infanoj kiuj vivos en ĝi ĉiu-tagan nutradon, litojn, kovrilojn, litotukojn, seĝojn, matracojn, ktp.
Kial ni bezonis novan domon:
A. skribis la 25an de januaro 2023:
„Saluton gekaraj,
Tial ĉiu dimanĉe venadas infanoj al mi por vidi ĉu ni ekhavos E-kurson kaj kiam. Kial rompiĝis la kontrakto? Dum Frédéric venis al Goma, ni pasigis kune kun la infanoj belan tagon en tiu lernejo. Surprizige kaj ĵaluze la lernejestroj konfuzante kredis, ke Frédéric donis al ANF multe da mono dum lia ĉeesto en Goma, pro la simpla fakto ke li estas blankulo. Ni provis klarigi la aferon kaj kompreneble neis la supozojn, sed ili ne kredis nin kaj rekte decidis rompi la kontrakton kun ni.
Klopodante jam surloke mi trovis lignan domon kiun ni povus nun lui. Tro multe kostas la luado de domoj el brikoj.