Ekskursoj

Druckversion | Presebla versio

Ekskursoj

 

Busekskurso  al  la romantika urbo Blieskastel,  dimanĉo, la 20an de majo 13.30 – ĉk.  17.30 h
Ekskursgvidanto: Oliver Walz, Zweibrücken
De Dupontoj ni startas al  duonhora veturado tra Einöd kaj Webenheim al Blieskastel. Tie ek de la "Paradoplaco", la centro de la baroka urbo kun entute 154 individuaj monumentoj kie jam okazis en la epoko de la" Grafoj von der Leyen" bazaroj, komenciĝas nia rondirado tra la romantika "Malnova Urbo" . Pasante la "Domon de la Civitano," la antaŭa "Reĝa Bavara Distriktjuĝejo" kaj la "Blieskasteler Hof" ni venas al la naskiĝloko de "Kardinalo Wendel" kaj poste al la "Fonto de Herkulo", la plej malnova fonto de la urbo. Poste ni pluiros pasante la "Malnovan Foiron" kun ĝia "Fonto de Napoleono"ankaŭ konata kiel "Puto de Serpentoj" al la tielnomata "Hinnereck" kun la malnova "Pastra Strateto", la bazo de setlado de la mezepoka urbo Blieskastel, la plej malnova parto de la urbo.
Nun ni alvenas al la "Schlossbergstraße" kun ĝiaj kortegaj domoj kiuj devenas el la tempoperiodo inter 1770 kaj 1777. Ni daŭrigos nun  irante al la supro, kie ni baldaŭ ekvidas la  iam kiel monaĥejan preĝejon de la "Franciskana Ordeno" konstruita  " Kastela Preĝejo", kiu estas sendube la baroka grandiozaĵo de Blieskastel. La vizito de tiu ĉi preĝejo estas devo! 
 
Poste valoras rigardado de la iam tre vasta kastelo de la "Grafoj von der Leyen", unu el la plej rimarkindaj relikvoj de germana arkitekturo de la deksepa jarcento en Sarlando. 
Ankaŭ la "Oranĝerio kun la belega baroka ĝardeno vere estas ĝuo por la okuloj.
Tute proksime ni vizitas la monaĥejon de pilgrimado kun la kapelo de la "Sankta Kruco" kaj la belan monaĥejan ĝardenon dediĉita al Francisko de Asizo. La kompleksa  monaĥejo estas ligita al granda parko kun skulptaĵoj de la fama skulptisto Karlo Riemann.
 
Nun ni daŭre  supreniras kaj atingas tra la "Gollenstein-Straße" la strateton "Alter Hangarten".
Kie ni kaptas la ŝancon viziti la "Becker-Meisberger-Instituton (BMI)" kiu estis inaŭgurata en la 5a de majo 2012 en la ĉeesto de multaj honoraj gastoj. La festprelegon  faris Prof. D-ro Reinhard Selten, la konata nobelpremiito. La BMI disponas pri granda Esperanto-biblioteko kaj konsiderinda arkivo.
Regule tie okazas filmvesperoj, prelegoj, konferencoj kaj seminarioj pri interkultura kompetenco.
La prizorgado de doktoriĝantoj estas administrata  de la "Scienca  Konsilantaro" sub la gvido de Prof. D-ro Markus Groß.
 
Espereble la vetero estas bona, ĉar tiam je la fino de nia ekskurso ni vizitas ankoraŭ la faman ekkonilon de Blieskastel, la5000 jaraĝan limŝtonon "Gollenstein" kiu estas  unu el la plej malnovaj kulturaj monumentoj en Germanio kaj ĝi ankaŭ estas  kun ĝia alteco de sep metroj  la plej granda menhiro de Centra Eŭropo. Oni verŝajne iam uzis ĝin por pagana kulto kaj ofero.
 
 
La „GOLLENSTEIN“ en Blieskastel
 
 
Ekskurso al la najbara urbo Pirmasens sabate la 19-a de majo de 13.30 - proksimume 17.30
Ekskursgvidanto: Martin Thorenz, Pirmasens
Nur ĉirkaŭ 25 km for de Zweibrücken, ĉe la okcidenta rando de la"Palatinata Arbaro", kuŝas la malgranda urbo Pirmasens, kiu estis konata en sia ekonomia florepoko kiel la "germana ŝuo-ĉefurbo". Kvankam ne tiom da ŝuoj estas produktitaj en Pirmasens hodiaŭ kiel ili estis, la urbo daŭre estas grava loko por la internacia ŝufabrikado. Krom la plej malnova fabriko de ŝuoj en Germanio (Peter Kaiser) troviĝas en Pirmasens, la centroj de iuj aliaj konataj ŝumarkoj,ekzemple tiaj: "Kennel & Schmenger", "Semler", "KangaROOS" aŭ "Bugatti" por nomi nur kelkajn.
 
Ĝis la jaro 1763 Pirmasens estis nur malgranda vilaĝo en la Palatinata Arbaro kun ĉaskasteleto. Landgrafo Ludwig IX. de Heslando-Darmstadt finkonstruis la vilaĝon al  garnizona urbo kaj metis la duan plej grandan ekzercejon de Eŭropo, kie li marŝigis siajn grenadistojn. Kvankam hodiaŭ du trionoj de la placo estas apartigitaj kaj konstruitaj fare de vojoj, ankaŭ la restinta cetera triono donas imagon pri la antaŭa grandeco de la placo. La nova urbodomo situas sur la placo ĉirkaŭita de arkadoj kaj la semajna bazaro okazas tie tri fojojn semajne.
 
En la piedira zono troviĝas verŝajne la plej impresa vidindaĵo de la urbo. Fronte al la Malnova Urbodomo kun ĝiaj regionhistoria kaj ŝua muzeoj leviĝas de la "Schlossplatz" la grandega kasteloŝtono kun la kastela puto. Tamen la reala kastelo perdiĝis. Post la morto de la Landgrafo, ĝi ruiniĝis kaj estis uzata fare de la urbanoj kiel ŝtonminejo. En ĝia loko troviĝas hodiaŭ la katolika Pirminius-preĝejo, kiu estas dediĉita al la reala fondinto de la setlejo, la "Sankta Pirminius".
 
La nova kultura centro de la urbo Pirmasens estas la "Forum Alte Post". Ĉi tie en la komplete restaŭrita " Reĝa Bavara Poŝtoficejo"okazas ŝanĝiĝantaj artaj ekspozicioj,seminarioj, koncertoj kaj aliaj kulturaj okazaĵoj. Krom tio ekzistas ankaŭ permanenta ekspozicio de verkoj de la fama pentristo de Pirmasens, Heinrich Bürckel kaj ankaŭ  la Hugo-Ball-Kabineto, kiu estas dediĉita al la kunfondinto de "Dada".
 
Ekde dek jaroj, en la iama plej granda ŝufabriko de Pirmasens " Rheinberger", troviĝas la unua scienca centro de Rejnlando-Palatinato. Ĉi tiu interaga muzeo "Dynamikum" ofertas pli ol 160 eksponaĵojn por tuŝi kaj elprovadi. La impona konstruaĵo el la epoko de fondiĝo estis amoplene restaŭrigita kaj hodiaŭ ĝi ofertas sufiĉe da spaco por pluraj kompanioj, kuracistoj, gazeteldonejoj
 kaj informcentro por turistoj.. En la rekta najbareco de "Dinamikum"troviĝas verŝajne la plej bela de ĉiuj parkoj de Pirmasens.
 
La Strecktal Parko estis konstruita en la jaroj 1998/2001 sur la sanigita areo de la antaŭa tanejo Gefratoj Fahr AG. Origine planita kiel ĉefa loko por la "Hortikultura Ekspozicio" 2000 en Rejnlando-Palatinato, ĝi fariĝis varioplena, multfunkcia pejzaĝa parko, kiu invitas malstreĉiĝi, piediri, ludi ktp.kaj ĝi estas proksima al la urbocentro. La centro de la parko estas la" Poissy Ĝardeno" kun ĝiaj riĉaj arbustaj plantadoj, nomita laŭ la franca ĝemela urbo Poissy. Aliaj pejzaĝaj karakterizaĵoj kiel lageto proksime al naturo, herbejo de fruktarboj kun antikvaj fruktospecoj, malgranda akvofalo kaj riveretoj riĉigas la parkon. Por la libera tempo  kaj fizika sano,  Kneipp-akvobaseno,  marscenejo, aventura kaj akva ludejo kaj diversaj instalaĵoj por tendencaj sportspecoj kaj sketado estas disponeblaj. Ekde 2015, la parko estas la komencpunkto por la Pirmasens-Bitsch-biciklovojo. Kiel parto de projekto financita de la EU, pluraj eksteraj eksponaĵoj de la "Dynamikum" estis kreitaj kiel eksperimentaj stacioj kaj instalita, diskgolfovojo kun 15 stacioj kaj aldone ankoraŭ geoĝardeno kaj tereno por pliaĝuloj. Pirmasens kun du superaj migradaj vojoj ankaŭ estas bonega ekirbazo por ekskursoj tra la Palatinata Arbaro kun ĝiaj eksterordinaraj sabloŝtonaj formadoj. 
 
Duontaga ekskurso al BITCHE (FR) lunde la 21-a de majo de 13.30 - proksimume 17.30
Ekskursgvidanto: Brian Moon, Luksemburgo
Je trideko da kilometroj de Zweibrücken, Bitche estas nun la plej proksima franca urbo, sed mezepoke ĝi apartenis al la sama teritorio, la lando de la grafoj de Zweibrücken-Bitche. Inter verdaj montetoj elstaras sur kruta altaĵo ĝia citadelo, kiun decide plifortigis fine de la 17ª jarcento la franca inĝeniero-arĥitekto Vauban. Ni promenos tra tiuj fortikaĵoj kaj la suba urbeto, kaj vizitos la muzeon de la citadelo.
Esperanto