Dua Bulteno

Druckversion | Presebla versio

Dua Bulteno

„Esperanto – tutmonde ligita“
 
Trilanda Esperanto-Kongreso en Zweibrücken/Palatinato, 18-a ĝis 21-a de majo 2018
 
Dua bulteno
 
Ni ĝojas ke al la kongreso jam aliĝis ĝis komenco de marto ĉirkaŭ 150 partoprenantoj. Samtempe ni pardonpetas ke pro la transiro de la IT-sistemo de Germana Esperanto-Asocio al nova prizorganto la aliro al nia elektronika aliĝilo dum certa tempo estis interrompita, kaj ankaŭ la retadreso de GEA kelkajn tagojn ne estis atingebla. Aldone al la unua bulteno ni havas jenajn informojn:
 
Laborprogramo de la kongreso
Dum la alvena tago posttagmeze kaj vespere estos okazo por la kongresanoj interkonatiĝi en malstreĉa atmosfero. En la Reinhard-Selten-aŭlo estos disponeblaj manĝaĵo (necesas antaŭmendi, vidu sube) kaj trinkaĵoj. Libroservoj kaj informstandoj donos eblecon aĉeti literaturon kaj konatiĝi kun novaj evoluoj en la Esperanto-mondo.
 
La oficiala malfermo okazos la 19-an de majo ek de la 9:00 h en la ĉefa prelegejo de la altlernejo. La enkondukan prelegon pri la kongresa temo “Esperanto – tutmonde ligita” faros Chuck Smith, kiu konatiĝis pro sia partopreno en la Esperanto-versio de Vikipedio, la interreta lingvokurso Duolingo kaj la reta servo Amikumu. Sekvos prelego de la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, la Irlanda diplomato Seán O’Riain, pri la nuntempa stato de nia eŭropa agado kaj la kunlaboro kun la EU-komisiono.
 
La posttagmezoj de la 19-a kaj 20-a de majo kaj la antaŭtagmezo de la 21-a estos je dispono por laborkunsidoj kaj kursoj. Paralele okazos la jam anoncitaj ekskursoj al Zweibrücken kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Laŭ nuna stato okazos kunsidoj i.a. pri la jenaj temoj: gazetara kaj publikrilata laboro, subteno por multlingvismo, Unikodo, tradukoj en Esperanton, Esperanto en la Eŭropa Unio. En la kadro de la kongreso renkontiĝos i.a. la reprezentantoj de landaj ligoj kaj fakaj organizoj, Esperanto-instruistoj kaj verduloj. Krome estos ebleco diskuti kun la estraro de GEA, la redaktoroj de “Esperanto aktuell” kaj la filio en Herzberg. La 19-an de majo posttagmeze okazos ekumena diservo.
 
La antaŭtagmezo de la 20-a de majo estas rezervita por la jarĉefkunvenoj de GEA kaj UFE. La 19-an de majo vespere okazos podia diskutado kaj reta elsendo pri la temo “Esperanto kaj interreto” gvidata de kern.punkto. Sekvos palatinata/sarlanda regiona vespero. Dum la internacia vespero la 20-an de majo muzikos i.a. Fabrice Morandeau kaj Pierre Bouvier: ili prezentos kantojn de Jacques Brel en Esperanto.
 
Fumado strikte malpermesita en la kongresejo!
Nia kongreso okazos en la instalaĵoj de altlernejo. Ĉar temas pri sekureca areo, necesos strikte priatenti la regulojn de la domo. Fumado estas strikte malpermesita, same ĉio alia, kio povas krei fumon (ekz-e kandeloj). En ĉiuj ejoj estas instalitaj ege sensivaj fumo-detektiloj, kiuj aŭtomate alarmas la fajrobrigadan centron kaj sekvigas la aktivigon de pluraj fajroestingaj taĉmentoj. Kosto de tia operacio: 2.000 Eŭroj.
 
Tag- kaj verspermanĝoj
Por kongresanoj estos disponeblaj tagmanĝoj kaj vespermanĝoj ekde la 12:00h kaj ekde la 18:00h en la Reinhard-Selten-aŭlo de la altlernejo. Necesas ĝustatempe antaŭmendi kaj antaŭpagi la manĝojn, por ke la organizanta firmao povu respektive disponi. Ĉar sur la teritorio de la altlernejo ne ekzistas alia manĝebleco, ni rekomendas ĉi tiun oferton kaj petas – se ne jam okazis kaj vi deziras partopreni – pri baldaŭa mendo. Trinkaĵoj estos riceveblaj surloke. La prezo po tagmanĝo estas 15,00 Eŭroj, po vespermanĝo 12,00 Eŭroj. Ĉiuj manĝoj (ankaŭ vegetaraj) estas servataj sur bufedo.
 
Ekskursprogramo
Planitaj estas kiel indikite urbogvidadoj kaj ekskursoj al Pirmasens (19-a de majo), Blieskastel (20-a de majo) kaj Bitche/Francio (21-a de majo). La planitaj urbogvidadoj efektiviĝos kun minimumo 12 partoprenantoj, laŭ interkonsento ankaŭ eblas parta partopreno. La ekskurso al la ranĉo de Anja estas aparte interesa oferto por bestamantoj kaj infanoj. La rekta kontakto kun la ĉevaloj tie kaj multaj informoj de Anja (kiu ankaŭ kunlaboras en la Esperanto-hotelo) igas ĝin neforgeseblan travivaĵon. Por la aŭtobusaj ekskursoj necesas minimuma nombro de 20 partoprenantoj. Se anonciĝos malpli, ni klopodos oferti alternativojn, ekz-e per privataj aŭtomobiloj.
 
Alvojaĝo al la kongreso kaj tranokteblecoj
Alvojaĝo per aŭtomobilo estas plej facila. La altlernejo estas facile atingebla kaj disponas pri multaj senpagaj parkumejoj.
Alvojaĝo trajne: normale veturu ĝis la ĉefstacio de Homburg/Saar, de tie trajne al la ĉefstacio de Zweibrücken (20 minutoj) aŭ aŭtobuse (ĉ. 30 minutoj) al la urbocentro. Laŭ interkonsento kun la LKK eblas ankaŭ individua transporto de la ĉefstacio Zweibrücken.
Aviadile flugu al Saarbrücken-Ensheim kaj daŭrigu de tie per la aviadeja buso al Homburg/Saar,tie daŭrigu al Zweibrücken.
Hotelaj ofertoj: se vi havas problemon trovi hotelon, bonvolu rekte kontakti la LKK en Zweibrücken (telefono: +49 151 2509 6448).
 
Amasloĝejo en la sporthalo “Hauptschule Nord”
Ankaŭ por ĉi tiu kongreso ni sukcesis denove aranĝi malmultekostan tranokteblecon en la urba sportejo “Hauptschule Nord”. De tie la altlernejo estas relative facile atingebla. Je distanco de du minutoj troviĝas granda butikuma centro kun vendejoj, tajlanda restoracio kaj kafejo. La prezo po persono estas 30,00 Eŭroj por tri tranoktoj. Ĉeestos sperta respondeculino. La sporthalo estos disponebla de la 18-a de majo je la 15:00h ĝis la 21-a de majo je la 13:00h. Bonvolu ĝustatempe sekurigi al vi lokon kaj kunportu matracojn, kovraĵojn, kusenojn, dormsakojn ktp.
 
 
Kontaktebleco por demandoj kaj problemoj: LKK Zweibrücken, telefono +49 6332 981190 aŭ +49 151 2509 6448. Retpoŝto: 95aGEKatesperanto-reto.eu
En kazo de bezono: telefono de la kongresa kuracistino: +49 157 7146 8833
 
Por aliĝoj daŭre validas la retpaĝo www.esperanto.de/gek2018 kaj la adreso Deutscher Esperanto-Bund e.V., Geschäftsstelle (Sibylle Bauer), Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, telefono +49 30 5106 2935, retadreso sibylle.baueratesperanto.de
Esperanto