Positionen

Druckversion | Presebla versio

La Germana Esperanto-Asocio estas partipolitike neŭtrala, sed tamen havas opiniojn, precipe pri lingvopolitiko, kiujn ni prezentas ĉi tie.

Sunmontaj gvidlinioj por Eŭropa lingvopolitiko

Ĝenerala lingvopolitiko

  1. Ni subtenas la multlingvecon.
  2. Ni alcelas edukon, precipe de infanoj kaj junuloj, al respekto de ĉiuj lingvoj.
  3. Ni subtenas iniciatojn por interkultura komunikado en Eŭropa kadro.
  4. Ni estas por lingvopolitiko, kiu ne kondukas al flankenŝovo de lingvoj.
  5. Ni kontraŭas lingvan diskriminaciadon.
  6. Ni instigas al EU-vasta interŝtata dialogo pri lingvopolitiko.
  7. Ni atentigas pri la konflikto inter la rekomendoj de EU rilate lingvojn kaj ties realigado en la membroŝtatoj.

Esperanto en la Eŭropa Unio

  1. Ni atendas racie pravigitan sintenon pri Esperanto, precipe ankaŭ de fakuloj kaj politikistoj.
  2. Nuntempe ni ne vidas senperan juran eblon, igi Esperanton unu el la oficialaj lingvoj de EU.
  3. Ni kredas, ke Esperanto povas subteni la ekiĝon de Eŭropa identeco.
  4. Ni subtenas la ideon, kanti la Eŭropan himnon en Esperanto.
  5. La elprovo de Esperanto kiel laborlingvo en certaj organoj kaj instancoj de EU estas dezirinda.
  6. La uzo de Esperanto kiel relajsa lingvo en la Eŭropa Parlamento havus avantaĝojn.

Esperanto-instruado

  1. Ni rekomendas Esperanton kiel propedeŭtikan instrumenton por subteni la lernadon de fremdaj lingvoj.
    La lernado de Esperanto plibonigas, kaj la akiron de pliaj lingvoj, kaj pli profundan enrigardon en la ĝeneralan funkcion de lingvo, ankaŭ de la propra gepatra lingvo.
  2. Ni rekomendas al la Eŭropaj civitanoj, lerni Esperanton kiel unu el la du lingvoj, kies akiron rekomendas la Eŭropa Komisiono.
    La propedeŭtika efiko de Esperanto povas tiam ebligi al la civitanoj la realan akiron de du aŭ pliaj fremdaj lingvoj.
  3. Ni rekomendas, peri bazajn sciojn pri Esperanto en la lernejoj.
  4. Ni rekomendas la enkondukon de Esperanto-instruado kiel fakultativan oferton en lernejoj.
  5. Ni rekomendas Esperanto-instruadon en universitatoj, ekzemple kadre de la Ĝeneralaj Studoj.
  6. Ni rekomendas, trakti interlingvikon kaj Esperanton kiel studobjektojn en universitatoj.

Aprobita de la membrokunveno de Germana Esperanto-Asocio je la 12a de junio 2011

Ampleksa komentario en la germana estas tradukata al Esperanto - ĉiu helpo bonvenas.