Taga programo

Druckversion | Presebla versio

Grava atentigo pri prelegoj kaj fakaj kunsidoj:

Anoncu tiujn ĝis plej malfrue la 15a de aprilo 2015 !

Se vi volas prelegi dum la kongreso aŭ inviti al faka kunsido, nepre anoncu tion plejeble tuj. Fino por avizi tion estas la 15a de aprilo 2015. Post tio ni ne plu povas garantii, ke ankoraŭ estos spaco en la taga programo.

Provizora programplano, ŝanĝoj ankoraŭ povas okazi, pro tio sen garantio!
Sekvajn programerojn ni planas por vi dum la unuopaj tagoj:

 

Libroservoj

D-ro Wolfgang Schwanzer, D-ro Petr Chrdle kaj Stano Marček disponigas siajn libroservojn por vi dum ĉiuj tagoj kaj volonte konsilas vin dum la elektado. 

ĉambro: ankoraŭ estos konatigita
tempoj: ankoraŭ estos konatigitaj

 

jam anoncitaj prelegoj kaj fakgrupaj kunvenoj

  • La ĉef-Ratkaptisto mem raportas pri la legendo, ĝia interpretado kaj la hodiaŭa disvastiĝo kaj kultura evoluo (Michael Boyer)
  • Vivo kaj verkoj de Christian Andersen (Stano Marček)
  • Vivo kaj verkoj de la fratoj Grimm (Stano Marček)
  • Vivo kaj verkoj de Přemysl Pitter (Petr Chrdle)
  • Kial fabeloj origine ne estis faritaj por infanoj (Nicky Janssen)
  • Platditŝ-kurso (platgermana, en la germana, Ingrid Stoffregen)
  • Asocia konsilantara renkontiĝo (landaj ligoj, Wolfgang Bohr)
  • EMAS-jarĉefkunveno (Esperanto Malsupra Saksio, Thomas Heberlein)
  • La arkivo de GEA (Sibylle Bauer)
  • VDEL-jarĉefkunveno (Zsófia Kóródy)
  • KELI-membrokunveno (Hedwig Fischer)
  • GEFA-membrorenkontiĝo (Guido Brandenburg)
  • AVE-kunveno (Manfred Westermayer)
  • verkoj de Raymond Schwartz (Stano Marček)
  • Korea naturkuracmetodo de Lee Seung Yun (Andrea Bertrandt)
  • ... (Elisabeth Schwarzer)
  • Trejnado "Gazetara laboro por Esperanto" (Louis von Wunsch-Rolshoven)
  • Prelego kaj diskuto "Kial Esperanto ne disvastiĝis pli multe" (Louis von Wunsch-Rolshoven)
  • Librokruciga kesto (Julia Noe)
  • Kunlaborigaj projektoj en Interreto - fascinaj ebloj por esperantistoj (Henryk Wentzel)
  • Pasporta Servo (Christine Brücker)
  • Prelego kaj diskuto pri la unikaj Esperanto-servoj en Herzberg - la Esperanto-urbo (Peter Zilvar)
  • Pri la aktuala Verda Politiko & Verduloj kaj Esperanto (Manfred Westermayer)
  • 111 jaroj Esperanto en Berlin kaj Brandenburg - jubilea ekspozicio kaj jubilea libro (Fritz Wollenberg)
  • Rumanio - legendoj kaj lingvoj (Franz-Georg Rössler)
  • Ekspozicio: portretaj desegnaĵoj (Helga Plötner)
  • ... (Oliver Walz)
  • Lerni vortojn per la smartfono - kiel uzi la aplikon Unlockyourbrain (Heinz W. Sprick)
  • Invito al la 93a Germana Esperanto-Kongreso en Muniko 2016 (Uli Ender)
  • ...
  • ...
  • ...

 

vendredo, 22a de majo 2015 (alvena tago)

13a horo: gazetara konferenco en la Elisabeth-Selbert-lernejo

14a horo: akceptejo malfermiĝas

ekde la 15a horo: antaŭprogramo por frualvenantoj

16a 30 horo: akcepto ĉe la ĉefurbestro de la urbo Hameleno 

(aliĝo necesa, nur por invititaj gastoj, ĉar limigita nombro de partoprenantoj

 

posttagmeze oferto de: kafo, kuko, malvarmaj trinkaĵoj

vespera programo

 

sabato, 23a de majo 2015 (labora tago)

matene ĝis vespere: ludtabloj de la asocio motiva Spielzeit e.V.

En la korto de la Elisabeth-Selbert-lernejo Walter Remme de la asocio motiva Spielzeit e.V. starigas tendon kaj diversajn ludtablojn. motiva Spielzeit e.V. volas motivigi al ludado kaj prezentas ludpedagogiajn ofertojn por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. „Simple ludi“ estas la koncepto. En la senco de la invito „Simple ludu foje (denove)!“ Kaj „simple ludi“ en la senco de ludoj kun simplaj (naturaj) materialoj, simplaj reguloj. Ĉe la Soma-kubo kaj ankaŭ aliaj ludoj motiva Spielzeit e.V. uzas Esperanto-vortojn en la ludreguloj.

9a horo: prelegoj, diskutoj, fakaj kunvenoj

10a horo: festprelego

11a horo 15: prelegoj, diskutoj, fakaj kunvenoj

12a horo 15: komuna foto

12a horo 30: komuna tagmanĝo

 

13a horo 30: prelegoj, diskutoj, fakaj kunvenoj

14a horo 30: prelegoj, diskutoj, fakaj kunvenoj

15a horo 30: aliĝo al la jarĉefkunveno

16a horo: jarĉefkunveno de la Germana Esperanto-Asocio

 

antaŭtagmeze kaj posttagmeze oferto de: kafo, kuko, malvarmaj trinkaĵoj

vespera programo

 

dimanĉo, 24a de majo 2015 (ekskursa tago)

9a horo: prelegoj, diskutoj, fakaj kunvenoj

10a horo 30: partopreno dum la multlingva ekumena pentekosta diservo subĉiele sur la "geedziĝdoma" teraso en la centro de la malnova urbo

11a horo 30: ŝanĝkonstrupaŭzo, teksto de la Ratkaptista legendo estas deklamata en diversaj lingvoj (ankaŭ en Esperanto) 

12a horo: Ratkaptista teatraĵo sur la "geedziĝdoma" teraso

13a horo: komuna tagmanĝo

14a horo 30: ekskursoj

 

antaŭtagmeze oferto de: kafo, malvarmaj trinkaĵoj

vespera programo

 

lundo, 25a de majo 2015 (adiaŭa tago)

9a horo: prelegoj, diskutoj, fakaj kunvenoj

10a - 11a: ekumena diservo kun sankta manĝo en la Münster-preĝejo en Esperanto 

kun Corinna Schwaiger kaj Albrecht Kronenberger, orgeno: Franz-Georg Rössler

10a horo: prelegoj, diskutoj, fakaj kunvenoj

11a horo: prelegoj, diskutoj, fakaj kunvenoj

12a horo: komuna tagmanĝo

13a horo: solena fermo de la kongreso

Muziko: Franz-Georg Rössler kaj Rita Rössler-Buckel

14a horo 15: ekskurso

 

antaŭtagmeze oferto de: kafo, malvarmaj trinkaĵoj

Esperanto