Ekskursoj

Druckversion | Presebla versio

Grava atentigo pri la ekskursoj:

Antaŭmendo ĝis plej malfrue la 30a de aprilo 2015 !

Ĉar ni devas antaŭmendi tagmanĝojn kaj ekskursojn pro organizaj aferoj, antaŭmendo ĝis plej malfrue la 30a de aprilo 2015 estas nepre necesa. Post tiu dato ni nur povas ebligi partoprenon dum la komuna tagmanĝo aŭ al ekskurso, se ankoraŭ lokoj estus liberaj. Bonvolu demandi nin. 

La ekskursoj A1 - A6 ĉiuj okazos dimanĉon posttagmeze kaj kostas po 12 eŭroj. Vi povas elekti inter:

A1. Malnova urbocentro de Hameleno kaj Ratkaptista teatraĵo
Pere de faksperta ĉiĉeronado ni esploros la malnovan urbocentron de Hameleno kaj la konstruaĵojn de la Vezerrenesanco. Ni vidos la strateton, tra kiu forirante la infanoj malaperis, lernos multon pri la eventoplena pasinteco de Hameleno kaj finfine rigardos la mekanikan Ratkaptistan teatraĵon en la muzeo.

A2. Vitroblovejo kaj muzeo kun la Ratkaptista teatraĵo
Ni vizitos la esplormetiejon en la historia pulvoturo kaj ekscios, kiamaniere la arbarvitrofaristoj produktis vitron en la 17a/18a jarcento. En la muzeo ni ekscios iom pri la urba historio, la fonoj de la Ratkaptista legendo kaj poste rigardos la mekanikan Ratkaptistan teatraĵon. Tiu ekskurso estas precipe rekomendita por personoj, kiuj havas problemojn piediri aŭ ne ŝatas longan piediradon!

A3. Kastelo Hämelschenburg
Per buso ni atingos la akvokastelon Hämelschenburg, unu el la plej konataj konstruaĵoj de la Vezerrenesanca konstrustilo. La kavalirfamilio von Klencke posedas la kastelon ekde 1437 kaj ankoraŭ hodiaŭ enloĝas ĝin. Sed parton de la kastelo ni rajtos viziti kaj tiamaniere multe lernos pri la estinteco de la familio. Sur la kasteltereno krome troviĝas lignoludilfarejo, sapokuiristino kaj kafejo.

A4. Bad Pyrmont
Ni buse veturos al Bad Pyrmont kaj vizitos la haladzan kavernon, la sola loko en Eŭropo, kie surfaciĝas karbondioksido nature tra rokaj fendoj. Poste ni malstreĉiĝos kiel imperiestro Friedrich la II-a: Ni trinkos kuracakvon kaj promenos tra la ĉefan aleon por atingi la ravan kuracparkon kun la plej granda, liberaera palmĝardeno norde de la Alpoj.

A5. Monaĥinejo Fischbeck
Per buso ni atingos Fischbeck kaj vizitos la monaĥinejon kun romana preĝejo fondita en 955. Ni promenos tra la klostro kaj rigardos la faman murtapiŝon kaj la monaĥejan ĝardenon. En la „Café am Stift“ estas ebleco por trinki kafon. Cetere, la monaĥinejo Fischbeck serĉas ankoraŭ novajn damojn.

Bedaŭrinde ekskurso A5 ne povas okazi. La monaĥinejo je tiu ĉi tago ne ofertas ĉiĉeronadon, ĉar enkadre de festeno la novaj monaĥinoj estas enkondukitaj en siajn oficojn. 

A6. Kaverno „Schillat-Höhle“
Esploru la plej nordan stalaktitan kavernon en Germanio! Buse ni iros al Langenfeld, rigardos per 3D-projekciaĵo la belecon de la Vezermontara naturo el gufa perspektivo kaj subteriĝos al la praepoko per vitra lifto. La kulmino estas la 3D-projekciaĵo, kiu montras la najbaran, severe protektatan „Gigantmontkavernon“. Poste ni eble havos iom da tempo por manĝi manfaritan kukon de la kamparvirinoj sur la rokteraso kun vido al la ŝtonrompejo.

05.05.2015: Bedaŭrinde ekskurso A6 ne povas okazi, ĉar ni ne atingis la minimuman kvanton da aliĝintoj

 

La ekskurso B1 okazos je la fino de la kongreso lundon posttagmeze kaj kostas 10 eŭrojn. 

B1. Privata VW-Käfer("skarabo")-aŭtomuzeo en Hessisch Oldendorf

La partoprenantojn atendas ne ĉiutaga ekskurso, enrigardo en la privatan muzeon kun la plej granda kaj plej ekskluziva kolekto siaspeca: Traugott kaj Christian Grundmann, patro kaj filo, ambaŭ tegmentistomajstroj, ekde jardekoj kolektas VW-"skarabojn", Porsche kaj specialajn karoseriojn. Kaj jam kelkfoje ili organizis la plej grandan internacian VW-aŭtoveteranan renkontiĝon en Hessisch Oldendorf.

Ne nur teknikamantoj povas ĝui la ĉiĉeronadon, ankaŭ tiuj, kiuj kutime ne tiom interesiĝas pri aŭtoj, interese aŭskultas la ekscitajn rakontojn, kiamaniere oni malkovris kaj trovis la aŭtojn. De Libio kaj Litovio ĝis Usono etendiĝas la trovejoj. Tial ne nur videblas origina "skarabo" el la Herbie-filmoj, ankaŭ la aŭtoj de "Schimanski" Götz George kaj Gregory Peck estas propraĵoj de la familio Grundmann nun.

Kaj unu aŭto, pri kiu oni pensis, ke ĝi ne plu ekzistas, estas ilia plej nova akiraĵo: VW-"skarabo" el la konstrujaro 1938, la dua plej malnova konata aŭto de tiu ĉi tipo en la mondo. Dum jardekoj fruajn aŭtojn de tiu ĉi tipo oni konsideras malaperintaj. Kiam aliaj en 2009 ankoraŭ diskutis pri la trovaĵo en la reto, Christian Grundman jam flugis al Litovio, kie staris la aŭto. Li akiris ĝin ne kontraŭ mono, sed devis fordoni por ĝi unuklasan "skarabon" el sia propra kolekto. Kaj pro tio ni nun povas admiri la bone restaŭritan aŭton kun la ĉasia numero 6 en la VW-skarabo-muzeo en Hessisch Oldendorf.

Esperanto