Komuna tagmanĝo

Druckversion | Presebla versio

Ni ĝojas, ke ni povas oferti al la kongrespartoprenantoj komunan tagmanĝon.

Elektebla estas varianto kun viando, resp. fiŝo kaj vegetarana alternativo. Sur la aliĝilo vi povas fari krucon por tio, kion vi deziras je ĉiu tago.

Liveranto de la manĝaĵo estas la PARTYVOGEL Catering GmbH http://www.partyvogel.de/ .

La manĝaĵo estas mendebla nur post antaŭmendo. La prezo de 10,00 eŭroj po tagmanĝo (inkluzive deserto kaj trinkaĵo (limonado aŭ minerala akvo) 0,2 l) estas jam antaŭe pagenda kune kun la aliĝkotizo kaj aliaj servoj.

Grava atentigo pri la komuna tagmanĝo:

Antaŭmendo ĝis plej malfrue la 30a de aprilo 2015 !

Ĉar ni devas antaŭmendi tagmanĝojn kaj ekskursojn pro organizaj aferoj, antaŭmendo ĝis plej malfrue la 30a de aprilo 2015 estas nepre necesa. Post tiu dato ni nur povas ebligi partoprenon dum la komuna tagmanĝo aŭ al ekskurso, se ankoraŭ lokoj estus liberaj. Bonvolu demandi nin. 

Tagmanĝo sabaton, la 23an de majo 2015:

Varmaj komponantoj:

A1 (vegetara):
Legoma lasanjo, gratenita
kun sezonaj legomoj kaj parmezankremo

B1 (fiŝo): 
Salma lasanjo, gratenita
kun tranĉaĵoj de sovaĝa salmo, stufitaj tomatoj,
folispinaco en anetkremo, gratenita kun tri specoj de fromaĝo

aldone por ambaŭ variantoj porcio de salato:

Diversaj tipoj de laktuko kun ĝardenaj kaj sovaĝaj herboj
en citrona-jogurta saŭco

Deserto el la bufedo:

Ruĝa griaĵo laŭ Silta maniero kun vanilkremo

-  1 senalkohola trinkaĵo 0,2 l (Coca Cola, Fanta aŭ minerala akvo)

Tagmanĝo Pentekostan dimanĉon, la 24an de majo 2015:

Varmaj komponantoj:

A2 (vegetara):
Itala kukurbo plenigita kun tomataĵo kaj ŝafa fromaĝo
sur ratatujaj legomoj

B2 (viando):
Itala porkfileo kun fromaĝo
kuŝigita sur itala kukurbo-tomato-kuseno
kun bazilikremo, gratenita per mozarelo

aldone por ambaŭ variantoj:

Parizaj terpomoj - rostitaj terpometoj
kun rozkoloraj agarikoj, italaj kukurboj, ĉeriztomatoj
kaj freŝa rosmareno

Deserto el la bufedo:

Pudingo „Panna Cotta“ kun freŝaj arbaraj beroj

- 1 senalkohola trinkaĵo 0,2 l (Coca Cola, Fanta aŭ minerala akvo)

Tagmanĝo Pentekostan lundon, la 25an de majo 2015:

Varmaj komponantoj:

A3 (vegetara):
Legoma kareo "Bombay"
kun sukerpizaj guŝoj, flavaj kaj ruĝaj paprikoj,
fingraj karotetoj, italaj kukurbetoj kaj melongenoj
en kokos-karea kremo

B3 (viando):

Kokaĵa kareo "Bombay"
kun sukerpizaj guŝoj, flavaj paprikoj,
fingraj karotetoj en kokos-karea kremo
kun frititaj legomĉipsoj

aldone por ambaŭ variantoj:

Sovaĝa kaj Balia rizo kun butero

Deserto el la bufedo:

Kokosa ŝaŭmaĵo kun karameligita ananaso

- 1 senalkohola trinkaĵo 0,2 l (Coca Cola, Fanta aŭ minerala akvo)

Bonan apetiton!

(indiko: fotoj estas prenitaj el la paĝo de Party-Vogel , sed ili ne bildigas la ofertitajn menuojn.) 

Esperanto