94a Germana Esperanto-Kongreso 2017

Druckversion | Presebla versio

Ne maltrafu renkontiĝon kun pli ol 150 novaj kaj malnovaj amikoj!!

Haveblas ankoraŭ lastaj ĉambroj en la kongresejo!

 

Invito al la 
94-a Germana Esperanto-Kongreso

en Freiburg
2·a – 5·a de junio 2017

Freiburg jam en la jaro de la germana reunuiĝo 1990 gastigis la Germanan Esperanto-Kongreson. Tiam ni eltrovis, ke nia Esperanto-grupo post Nurembergo kaj Munkeno estas la tria plej aĝa grupo de Germanio (kaj la plej aĝa en Baden-Virtembergo). Bedaŭrinde nia fondiĝo okazis en maltaŭga jaro, nome 1891, ĉar en tiu jaro jam fondiĝis la Munkena grupo - kvar monatojn antaŭ ni, ho ve! Ĉar tiel ni neniam havos ŝancon inviti al GEK en la jaro de nia jubileo. 

Des pli kore ni invitas vin ĉiujn al nia jubile-um-a kongreso. Bonvenon.

 

Paco kaj milito kaj la komunikado – „Ni estas la bonaj”

Ĉi-tiu kongresa temo estas defio.

Hodiaŭ, 100 jarojn post la Unua mondmilito, ĝi fariĝis pli aktuala kaj pli prema ol ni povus deziri. Pasis 25 jaroj post la kolapso de la sovetia imperio, kaj milito en Eŭropo re-fariĝis imagebla. Tion ni traktu serioze sen - tamen - neglekti la esperplenajn aspektojn. La ĉefan prelegon kontribuos Jomo Ipfelkofer, pacaktivisto el Augsburg.

 

 

Je la 17-a de aprilo estos la 100-jariĝo de la mortotago de Ludoviko Lazaro Zamenhof. En solena kunsido kun Eŭropa Esperanto-Unio EEU ni volas honormemorigi lin.  

Krome estos pliaj interesaj prelegoj. Okazos membrokunvenoj de diversaj fakasocioj, en ĉi-tiu retejo kompreneble unuavice menciiĝu BAVELO, plie AGEI, AVE, EDE, GEFA, KELI .... Aldone allogas multfaceta ekskursa programo kaj kulturprogramo kun muziko de la kataluna tradici-muzika grupo Kaj Tiel Plu kaj regestile kantanta Jonny M.

Por ke ankaŭ gepatroj de junegaj infanoj povu partopreni GEK-on, ni dum la ĉefaj programeroj proponas infanprizorgadon por etuloj de 2 ĝis 12.

Ni aparte ĝojas, ke Germana Esperanto-Junularo GEJ invitis al samtempa kaj samloka "Kreema Esperanto-KurSO", do al KEKSO en Freiburg. Junuloj povas rekte aliĝi en la paĝaro de GEJ.

 

 

 

Nia kongresejo estas la Katolika Akademio, kiu havas belajn salonojn kaj estas bone atingebla en la urbocentro. Bedaŭrinde ĝi ne disponas pri sufiĉe multaj litoj, kiujn ni rezervas unuavice por handikapuloj. Tiel la plimulto de la partoprenantoj devos zorgi mem pri alia tranoktebleco. Aliflanke ni sukcesis, havigi gimnastikejon kiel amasloĝejon por ĉiuj, kiuj ne tro estimas komforton, se ili povas ekstreme malmultekoste tranokti.

Do vi vidas, ke certe valoras veni al Freiburg! Ni ĝoje atendas vian viziton!

Bonvenon en Frajburgo.

 

 

Aliĝo eblas retposxte, telefone kaj rete!

 

Vi certe scivolas pri la novaĵoj:
ĉe fejsbuko trovu Deutscher Esperanto-Kongress
aŭ iru rekte al la
 
Tie vi trovas la plej aktualan programon.