Kongresejo

Druckversion | Presebla versio

En ĉi-tiu paĝo vi trovas informojn pri:

Kongresejo
 - Tranokti en la akademio
 - Alveturo
 - Adreso kaj mapo

Amasloĝejo

Hoteloj

Mapo interaktiva ĉe Guglo

 

La kongresejo

por la 94-a Germana Esperanto-Kongreso 
en Freiburg im Breisgau

Nia kongresejo estas la Katolika Akademio Freiburg. Ĝi situas rande de la urbocentro, ĉe la piedo de monto Schlossberg, kun la urba ĝardeno sur la alia flanko de la strato.

La plej proksima bushaltejo (200 m) situas ĵus trans la urba gardeno: buso 27 ligas rekte al la centra stacio. Alia proksima haltejo estas la tramhaltejo "Siegesdenkmal", de kie tramo kvar veturas rekte al la stacio. Pieda vojo al la stacio (1,7 km) daŭras proksimume 25 minutojn.

En la akademio troviĝas la salonoj por prelegoj, kunsidoj kaj libroservo. Infanprizorgado kaj junulara KEKSO-programo okazos en la najbara domo.

En la pentekosta dimanĉo ni ne proponas tradician diservon, sed komunan, interreligian meditadon „Ĉu paco inter religioj eblas?”  ki konscie volas transiri la limojn de ekumeno. Bela loko por tio estas la kapelo de la Katolika Akademio.

 

 

 

 

Tranokti en la kongresejo

La akademio disponas pri 40 litoj, kiuj ĝis la 20-a de marto ekskluzive kaj poste prioritate estas donataj al malbone marŝantaj kongresanoj laŭvice de la aliĝoj. La ĉambroj estas unulitaj (65 € por persono kaj nokto), paro-ĉambroj kun unu granda lito (53 € ppn) aŭ dulita ĉambro (2 apartaj litoj, 53 € ppn).

 

 

 

 

 

Alveturi

Por via alveno ni emfaze konsilas publikan transporton, ĉar:
senkostaj parklokoj estas ekstreme raraj. Proksimas sed kostegas du parkdomoj (Schlossberggarage kaj Tiefgarage Karlsbau, potaga tarifo: 20-25 €).

Krome: en Freiburg validas la reguloj de Umweltzone (zono de malalta imisiono de fajnaj polveroj), tio signifas ke ĉiuj aŭtoj bezonas verdan plakedon, alie ili ne rajtas veturi aŭ parki en la verda zono. Germanoj kutime jam havas tian plakedon por sia aŭto, eksterlandanoj kutime ne. Eblas aĉeti tian plakedon interrete ekzemple sur paĝo de urbo Freiburg. Ĝi kostas 5 € validas sen tempa limo.

Kiu tamen devas aŭ volas veni peraŭte pripensu ĉu ne oportunas lasi la aŭton en unu el la diversaj senkostaj parkejoj PARK&RIDE, kiuj troviĝas apud la finhaltejoj de la tramlinioj.

 

Adreso kaj mapo

 

Kongresadreso

Katholische Akademie Freiburg 
Wintererstr. 1 - 79104 Freiburg 
Tel. 0761/319180 - Fax 0761/31918-111
www.katholische-akademie-freiburg.de
Koordinatoj: 47.997634,7.859128 (47°59'51.5"N 7°51'32.9"E)

Mapo

 

 

 

Amasloĝejo

La lerneja gimnastikejo disponas pri necesejoj kaj lavejoj. En la halo haveblas la tipaj matoj, do ne necesas kunporti propran matraceton. Oni ne rajtas enpaŝi kun stratŝuoj, do pantofloj bonvenas. Kunportu dormosakon. Kostoj: 20 € por 1-3 noktoj egale.

La situo estas indikita en la mapo (n-ro 2). Piedirado al la kongresejo: cirkaŭ 13 minutoj.

 

 

 

 

 

Hoteloj

Ekzistas amaso da hoteloj, gastĉambroj, pensioj, feriloĝejoj ... en Freiburg. Kaj multege da portaloj, kiuj peras iun por vi taŭgan tranoktadon. Ĉi-suba listo estas nek kompleta, nek aparta rekomendo. Simple provu mem.

Krome: la hoteloj donas al siaj gastoj "KONUS-karton", per kiu vi senkoste povas uzi ĉiujn busojn, tramojn, trajnojn de la regiono.

Listo de portaloj

La urbo mem kunlaboras kun ĉi tiu.

booking.com
deutsche-pensionen.de
bedandbreakfast.de
tripadvisor.de
.......

Kiu malŝatas elektronikaĵojn ...

La turistinformejo respondas telefone aŭ skribe.

Tourist Information am Rathausplatz, Tel. 0761/ 3881 - 880, Fax 0761/ 3881 - 14 98, touristik (bei) fwtm (punkt) de

 
 

Karte

https://goo.gl/maps/2WYjxr34uZL2

 
Vi certe scivolas pri la novaĵoj:
ĉe fejsbuko trovu Deutscher Esperanto-Kongress
aŭ iru rekte al la
 
Tie vi trovas la plej aktualan programon.