Ekskursoj

Druckversion | Presebla versio

Ekskursoj

Ekskursoj

La ekskursoj okazos en la dimanĉa posttagmezo.
La ekskursoj A2 kaj A3 uzas publikajn trafikilojn (UAT). Se vi ne bezonas bileton, ĉar vi ekzemple jam havas KONUS-karton, vi ŝparas 5 €..

 

 

A1  – La malnova urbocentro piede

gargojlojNi ne bezonos publikan trafikilon por komune esplori la malnovan urbokernon. Ni pasos la katedralon kaj la urbodomon, la universitaton kun la moderna universitata biblioteko. Ni vidos la urbopordegojn kaj la metiistan kvartalon ĉirkaŭ Gerberau (tanista strato). Kompreneble ni povos admiri la specialajn pavimajn emblemojn kaj intence fali en unu el la multaj „beĥle“ por certigi la revenon al Freiburg (aŭ edz/in/iĝon kun ĉarma Freiburg'ano – estas diversaj tradicioj pri la efikoj de „beĥle“ ;-)

Daŭro: ĉ. 2,5 horoj

Prezo: 10 €

 


 

A2 – Energikvartalo Vauban

Post la foriro de la francaj soldatoj la nova urbokvartalo Vauban konstruiĝis sur la granda arealo de la iama franca kazerno Vauban. Ĉiuj domoj tie konstruitaj havas tre efikan energiuzon, multaj estas pasivdomoj (kiuj bezonas nur malmultan aŭ eĉ neniom da hejtado), aliaj estas eĉ energiplusaj domoj (kiuj produktas pli da energio ol ili mem konsumas).

Ni alveturos per tramo kaj piede vagados tra la kvartalo malkovrante, kiel la energiŝpariloj funkcias. Reveturado per tramo.

Daŭro: ĉ. 3 horoj

Prezo: 10 € (inkl. UAT-bileto)

 


 

A3 – Per telfero al monto Schauinsland

Freiburg estas la plej alta grandurbo en Germanio, ĉar sur la urba teritorio troviĝas Schauinsland (1.284 m alta). Kun belega panoramo, en tre klaraj tagoj ĝis la Alpoj. Per tramo kaj buso ni atingos la suban stacion de la telfero, dum 20 minutoj ŝvebos supren. Ni promenos al la montopinto (kiu ŝatos, grimpos la turon) kaj ĝuos la panoramon. Ripozemuloj povos resti kaj trankvile sunbaniĝi. Ideala malstreĉiĝo por stresitaj samtempuloj. Revojaĝo per samaj trafikiloj.

Daŭro: ĉ. 3,5 horoj (aŭ pli, laŭguste)

Prezo: 20 € (inkl. telfero kaj UAT)

 

 


 

B1 – Lingekopf – Kaysersberg

Malpli konata ol Hartmannswillerkopf estas la Collet du Linge (germane Lingekopf), tamen simile pribatalita kaj „homvora“: dum tri monatoj 17.000 junaj soldatoj perdis sian vivon tie. La batalkampo mezuras nur 300 x 600 m kaj kun granda intenso montras la okazintaĵojn, la apuda memorigejo helpas per pliaj klarigoj. La ĉirkaŭa pejzaĝo aspektas tre milda kaj meditiga. 

Sur la vojo returne ni haltos en Kaysersberg, urbeto fondita de imperiestro Frederiko la 2a (tre interesa homo!) kaj naskiĝloko de Albert Schweitzer, konata humanisto kaj ĝangalkuracisto, pacnobelpremiito de 1952.

Daŭro: ĉ. 5,5 horoj

Prezo: 30 € (inkl. memorigejo)

 


 

B2 – Kolmaro kaj muzeo Unterlinden

KolmaroLa perlo de Alzaco estas Kolmaro kun siaj sennombraj trabfakaj domoj, la tanistaj domoj kaj la kvartalo „Eta Venecio“. Kulmino certe estas la Muzeo Unterlinden (post plurjara rekonstruado ĵus remalfermita) kun la mondfama altaro de Matthias Grünewald.

Busveturado, vizito de la muzeo kaj de la urbo, reveturado.

Daŭro: ĉ. 5 horoj

Prezo: 30 € (inkl. muzeo Unterlinden)

 

 


 

B3 – Breisach kaj Neuf-Brisach

BreisachAmbaŭ estas fortikaĵoj de Vauban: Tiu militarkitekto de Ludoviko la 14-a planis kaj konstruis Neuf-Brisach. Hodiaŭ la urbeto, kiu el la spaco aspektas kvazaŭ „stelokekso“, fariĝis UNESCO-heredaĵo. Breisach aliflanke situas sur monto kaj tiel estas jam „natura fortikaĵo“. Vauban pliampleksigis kaj plifortigis ĝin per alkonstruo de Vauban-tipaj defendinstalaĵoj. Ironio de la historio: baldaŭ post tiu fortigo la tekniko de kanona pafado tiom pli fortiĝis, ke la tuta kirasado montriĝis vana.

Post alveturado per buso, ni vizitos ambaŭ urbetojn kaj observos la hodiaŭan vivon tie. Reveturado per buso. Daŭro de la vizito en ĉiu urbeto po ĉ. unu horo.

Daŭro: ĉ. 4 horoj

Kostoj: 20 €

 

 


 

C1 – Bicikla promenado tra Freiburg

Ni luos biciklojn ĉe la stacidomo kaj ĝuos la biciklan promenadon tra diversaj kvartaloj. Piknika paŭzo ĉe la urba bieno Mundenhof, kie vi povas vidi ĉ. 50 diversajn bestojn (porkoj, azenoj, pavoj, sed ankaŭ gnomoj (science: surikatoj), strutoj aŭ javanaj makakoj . Se vi ne volas alporti proprajn piknikaĵojn la granda restoracio servas kafon, glaciaĵon aŭ spicajn frandaĵojn.

Ne-sportista rapideco! Maksimume 15 kunbiciklantoj.

Bicikla vojo: 15 – 20 km

Daŭro: ĉ. 4,5 horoj

Kostoj: 20 € (inkl. pruntbiciklo 7-rapiduma)

 

 

Vi certe scivolas pri la novaĵoj:
ĉe fejsbuko trovu Deutscher Esperanto-Kongress
aŭ iru rekte al la
 
Tie vi trovas la plej aktualan programon.