Esperanto en EU

Druckversion | Presebla versio

Esperanto en Eŭropa Unio

La estonteco-konferenco de EU 2021-22

Kadre de la "Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo" la Eŭropa Unio diskutas ekde majo 2021 ĝis proksimume aprilo 2022 sian pluan disvolviĝon. En unua fazo, civitanoj havas la eblecon publikigi siajn proponojn kaj subteni la proponojn de aliaj. Ekde septembro okazos civitanaj forumoj pri diversaj temoj, poste membroj de la EU-parlamento kaj de landaj parlamentoj diskutos pri estontaj agadoj kune kun reprezentantoj de la EU-Komisiono kaj la registaroj de la membroŝtatoj.

Esperanto en Eŭropa Unio

Kelkaj proponoj traktas la internacian lingvon Esperanto kaj ĝian uzon por Eŭropo el diversaj vidpunktoj, inkluzive de: Edukado, demokratio, valoroj kaj rajtoj.
 
Universala Esperanto-Asocio, Eŭropa Esperanto-Unio, Germana Esperanto-Asocio, la asocio EsperantoLand kaj multaj aliaj asocioj petas subtenon por ĉi tiuj proponoj; kelkaj estas prezentitaj ĉi-sube.
 
Ludoviko Zamenhof donis al ni la mirindan lingvon Esperanto, kiun parolas homoj en pli ol cent landoj - ni nun profitu la okazon por reklami Esperanton publike kaj subteni ĝian pozicion en la Eŭropa Unio.

Ĉiu voĉo gravas!

La sukceso de nia kampanjo kaj la efiko de la subtenaj voĉoj ne nur mezuriĝas per tio, ĉu niaj proponoj estas akceptitaj de la kunvenoj de la EU-konferenco; eble la ŝancoj por tio estas iom etaj.
 
Tamen por la progreso kaj reputacio de Esperanto estas tre necese, ke ni estu reprezentataj ĉe tia konferenco kun niaj proponoj kaj ke ni trovu ankaŭ akcepteblan nombron da subtenantoj. Homoj interesataj pri Eŭropo kaj internacia kunlaboro rigardas ĉi tiujn paĝojn, foje ankaŭ ĵurnalistoj, reprezentantoj de politikaj partioj kaj la civitanoj, kiuj partoprenos la civitanajn konferencojn. Eble ni ankaŭ povos interesi iun aŭ alian pri Esperanto - des pli bone tio funkcios, ju pli alte en la listo de sugestoj ni troveblas.
 
Ĝis nun tri el la Esperanto-proponoj sukcesis rikolti inter 200 kaj 400 voĉojn. Eĉ se tio ne sonas multe - la propono kun plej multaj voĉoj entute havis nur ĉirkaŭ 530 voĉojn komence de septembro. Ni do havas bonajn ŝancojn fariĝi videblaj ene de EU kun ne tro multa penado. Ĉiuj estas do petataj subteni la Esperanto-sugestojn kaj peti subtenon ĉe amikoj kaj konatoj.
 

Pacienco necesas por la registriĝo

 
Bedaŭrinde la registra procezo en la retejo de Eŭropa Unio estas sufiĉe komplika; krome la respondo de la paĝoj ofte daŭras longe. Ni petas vian paciencon kaj persistemon; eble havas sencon provi denove la sekvan tagon, se eble rande de la tago (ĝi ofte funkcias pli bone frumatene kaj malfrue vespere).
 
Se vi sukcese registriĝis, la resto estas sufiĉe facila: Vi povas subteni tiom da sugestoj kiom vi volas (sed vi devas ensaluti mallonge ĉe ĉiu nova vizito). Ni petas subtenon de almenaŭ unu esperanta propono de ĉiu el la sekvaj kvar temaroj.
 

Valoroj kaj rajtoj, demokratio, edukado, pliaj ideoj

En la temaro "valoroj kaj rajtoj", la propono
 
For objective, evidence-based information about Esperanto! Equal rights for Esperanto speakers!
(Por objektiva, evidenta informo pri Esperanto! Egalaj rajtoj por Esperanto-parolantoj!)
https://futureu.europa.eu/processes/ValuesRights/f/12/proposals/41119
postulas adekvatajn kaj objektivajn informojn pri Esperanto.
 
Bedaŭrinde la Eŭropa Komisiono pasintece ofte faris malĝustajn kaj eĉ kalumniajn asertojn pri Esperanto, kaj Esperanto kiel planlingvo estis eksplicite ekskludita de iuj ofertoj. La praktiko de la Komisiono malobservas la Ĉarton de Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio, https://www.europarl.europa.eu/charter/pdf/text_de.pdf , precipe la artikolojn 20 - 22. Ni postulas fini ĉi tiun agmanieron kaj publikigi honestajn informojn.
 
Ĉi tiu propono tre gravas, ĉar ofte oni kredas je la asertoj de la EU-Komisiono; multaj homoj do akceptas ĉi tiujn malverajn rakontojn pri Esperanto (ekzemple pri la supozata neekzisto de la internacia Esperanto-kulturo, kiu nun estas pli ol cent jarojn aĝa).
 
(Multaj proponoj estas publikigitaj en la angla; aŭtomata traduko haveblas sur la EU-paĝoj.)
 
 
En la temaro "demokratio", la propono
 
Better language skills – better democracy. English and Esperanto!
(Pli bonaj lingvokonoj - pli bona demokratio. La angla kaj Esperanto!)
 
atentigas pri la tre malsame distribuitaj lingvokonoj pri la angla en la Eŭropa Unio: En Nederlando, Danio kaj Svedio proksimume 86 ĝis 90% de la loĝantaro parolas la anglan (laŭ la enketo Eurobarometer 386, 2012). En naŭ EU-landoj, aliflanke, nur 20 ĝis 34% de la civitanoj parolas la anglan sufiĉe por povi konversacii: Portugalio, Hispanio, Italio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Rumanio, Bulgario.
https://jakubmarian.com/map-of-the-percentage-of-people-speaking-english...
Do se nur la angla estas uzata en multaj lokoj en EU kaj se la debatoj estas ĉefe faritaj en la angla, tiam aperas tio, kion en la akademia literaturo oni kelkfoje konsideras "lingva senrajtigo" (linguistic disenfranchisement). Oni do tiam ne plu povas paroli pri demokratio kun egalaj rajtoj por ĉiuj civitanoj de EU.
 
Parte, la malsame distribuita regado de la angla probable ŝuldiĝas al la kelkfoje sufiĉe granda "lingva distanco", la tempo necesa por lerni la anglan: hispanoj, poloj aŭ hungaroj bezonas multe pli da tempo por lerni la anglan ol nederlandanoj aŭ svedoj. Kun Esperanto, ĉi tiu diferenco estas multe pli malgranda, kio igas la lingvomondon multe pli justa.

En la temaro "edukado" la propono

 
The EU needs improved language learning
(EU bezonas pli bonan lingvolernadon)
https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/23893
 
argumentas por instrui lernejanojn unue pri Esperanto antaŭ ol instrui aliajn lingvojn kiel la anglan. La relative rapida sukceso kun Esperanto tiam zorgas, ke la lernejanoj lernas duan fremdan lingvon pli rapide, kiel montriĝis en pluraj landoj kadre de projekto de EU.
 
Ĉi tiun proponon aparte subtenas Eŭropa Esperanto-Unio kaj la Komisiono pri Eŭropo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estas laŭ la voĉdonoj ŝajne la plej sukcesa poresperanta propono kaj atingis la unuan lokon en la temaro "Edukado".

Jen germana propono kun la sama enhavo (sed ne laŭlitere tradukita):
Sprachenvielfalt in der EU: Reichtum oder Problem? Das Ziel: Fremdsprachen besser und schneller lernen.
https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/91312

Ankaŭ en la temaro "Edukado" la propono

A lesson about Esperanto for the schoolchildren of the European Union
(Lerneja leciono pri Esperanto por la lernantoj en Eŭropa Unio)
https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/39238

sugestas, ke ĉiuj lernantoj en EU ricevu almenaŭ unu lecionon pri Esperanto.

La projekto “Lerneja Leciono pri Esperanto” estas subtenata interalie de la internacia instruista asocio ILEI kaj de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

En la temaro "Pliaj ideoj"
nuntempe ĉe la pinto troviĝas du Esperanto-proponoj. La sugesto

Esperanto, a common and neutral language, designed to be easy to learn. A new tool for a more united European Union
(Esperanto, komuna kaj neŭtrala lingvo, facile lernebla. Nova ilo por pli unuiĝinta Eŭropa Unio)

https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/5399

ĝenerale rekomendas la instruadon de Esperanto en lernejoj en EU.

La propono

Official recognition of Esperanto as one of the languages of EU citizens
(Oficiala agnosko de Esperanto kiel unu el la lingvoj de EU-civitanoj)
https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/17955

instigas al Eŭropa Unio agnoski la lingvan realecon de Esperanto kaj rekoni Esperanton kiel unu el la lingvoj de EU-civitanoj. Ĝis nun Esperanto bedaŭrinde ofte mankas kiam oni prezentas la lingvan situacion en EU.

 
 
Grandan dankon al ĉiuj, kiuj jam subtenis la diversajn Esperanto-proponojn en la Estonteco-Konferenco de EU! Estos tre bone, se multaj pliaj Esperanto-parolantoj subtenos ĉi tiun kampanjon.

Eble vi povos instigi ankaŭ familianojn, amikojn kaj konatojn subteni la proponojn. Antaŭdankon!

______________________________________________
 

La esperantlingva UEA-vikipaĝo Konferenco pri la estonteco de Eŭropo enhavas pliajn utilajn informojn pri la kampanjo.