Claudio Griese, ĉefurbestro de la urbo Hameln

Druckversion | Presebla versio

Traduko al Esperanto laŭ la germana originalo

Hameleno, 31a de marto 2015

Salutvorto de la urbo Hameleno

Preskaŭ du miliardoj da homoj povas kompreni unu la alian per la angla, multe pli ol unu miliardo parolas la ĉinan. Kompare kun tio nur tre malmultaj homoj regas Esperanton. Ankaŭ se la probableco, povi komuniki kun iu ajn fremda persono en Esperanto, estas malalta - la internaciaj ligoj de ĝia parolantaro permesas trovi Esperanto-kontaktojn mondvaste en pli ol cent landoj.

Multaj homoj lernas lingvojn, ĉar ili bezonas ilin profesie aŭ ĉar ili pli detale interesiĝas pri la lingvo de sia feria lando. Eble ankaŭ, ĉar ili tiel volas riĉigi sin de alia kulturo.

Mi pensas, ke homoj lernas Esperanton ne nur, ĉar ili scias, ke ili mondvaste trovas Esperanto-parolantojn danke al bonaj kontaktoj kaj reciproka solidareco. Multe pli motivigas ilin ĝis hodiaŭ la vizio: Komuna lingvo ligas la unuopajn kulturojn kaj mondopartojn. Jam hodiaŭ la jarcentojn aĝa idealo de komuna internacia lingvo zorgas por pli da samŝanceco kaj komprenemo almenaŭ inter la homoj, kiuj estis lernintaj Esperanton. Kaj eble ankaŭ iomete kontribuas al la paco inter la popoloj.

La 92a Germana Esperanto-Kongreso staras sub la moto "Legendo kaj Lingvo allogas". Mi tre ĝojas pri tio, ke vi venis en nian "legende" belan Ratkaptistan urbon por interŝanĝi kaj diskuti unu kun la alia. Vi certe lasos vin inspiriĝi de la aparta etoso de Hameleno.

Mia aparta danko koncernas la hamelenan Esperanto-grupon "La Ratkaptista Bando", kiu efektivigas la kongreson. Mi deziras al ĉiuj partoprenantoj ekscitajn aranĝojn, stimulajn renkontojn kaj varioplenajn travivaĵojn ĉe ni en la Vezermontara regiono.

Kun plej bonaj salutojn

 

Claudio Griese

 
Esperanto