KER-ekzamenoj en BET
Kadre de la Tutmonda Ekzamentago 2026 de UEA ankaŭ en RIGA okazos KER-ekzamenoj la 11-an de julio, fine de BET.
La trapaseblaj niveloj estas B1, B2 kaj C1. La ekzamenformo estas nur SKRIBA.
Por tiuj, kiuj ŝatus trapasi ankaŭ la parolan parton, estos ebloj ekzameniĝi:
– en la sekva tago, la 12an de julio rete, en la propra hejmo, aŭ
– papere ekzameniĝi la 7an de aŭgusto dum UK.
En Riga la ekzameno komenciĝos je la 10a horo, en la fino de BET.
La tempodaŭro de la testoj en la diversaj niveloj estos la sekva:
B1: 10.00 – 12.00
B2: 10.00 – 13.00
C1: 10.00 – 14.15 (inklude paŭzon meze)
Interesiĝantoj plenigu la aliĝilon ĝis la 1-a de junio:
► https://edukado.net/alighilo?id=2026TU-LARI
La ekzamenkotizoj legeblas ĉi tie: ► https://edukado.net/ekzamenoj/ker/kotizoj.
Post la aliĝo UEA sendos fakturon kun la paginstrukcioj. Valoras aliĝi kiel eble plej fure, ĉar edukado.net jam en aprilo okazigos senpagajn preparkursojn por la aliĝintoj. Ankaŭ dum BET estos eblo partopreni prepar-programon. Se vi volas provi ekzamen-specimenojn, vi povas mendi kaj solvi senpagajn testojn en la reto. Legu la informojn ĉi tie:
► https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj.
Pliaj informoj pri la KER_ekzamenoj estas en la paĝoj: ► https://edukado.net/ekzamenoj/ker.
Kun demandoj pri la niveloj, ekzamenenhavo kaj preparkursoj kontaktu:
Katalin Kovats ĉe KER-ekzamenoj
edukado.net.