Esperanto en Hamburgo

Druckversion | Presebla versio

 

 

 

Nia programo (malsupre) kaj la Gramatika Semajnfino 2026  

 

La Gramatika Semajnfino 2026 (GS 2026) okazos


de vendredo, 2.10. fruvespere ĝis dimanĉo, 4.10. fruposttagmeze en Hamburgo. Ĝin denove organizas "Esperanto Hamburgo r.a."

 

GS 2026 okazos en "Kulturladen St. Georg", Alexanderstraße 16, 20099 Hamburg (adreso: https://www.esperanto.de/de/hamburg )


Fariĝis bela tradicio, ke ni ĉe elstara instruisto, en agrabla kaj amika etoso, firmigas niajn gramatikajn kapablojn en la Internacia Lingvo. Ĉi-jare ni ĝojas, ke Mauricio Giacometto (Rico) kondukos nin ludeme tra gramatikaj klifoj, tiel ke lernado fariĝu amuza kaj inspira. Vespere ne mankos amuzo kaj distraĵoj – interalie sceneja legado kun kantoj el teatraĵo de Ralph Glomp kaj muziko de "Dan Bone".

Kosto por aliĝo ĝis la 31-a de aŭgusto 2026 (post tio la prezo altiĝos je 5 €): 25 €.
Membroj de Esperanto Hamburg e.V. ĝuos reduktitan prezon de nur 15 €.

 

La aliĝo validas kun samtempa antaúpago al nia konto
"Esperanto Hamburg" 
2006 7165 00  ĉe la GLS-Bank Bochum kun la mencio "GS 2026" kaj via nomo.

 

La kotizo inkludas la programon kaj trinkaĵoj kiel kafo, akvo.

Sed ne restadon, tranoktadon.Ni laúeble iros kune manĝi. Pri hoteloj por tranoktado ni povas koncili. 

 

Vi povas aliĝi retpoŝte: info[ at ]esperanto-hamburg.de  kun via nomo, adreso

 


Nia programo

Preskau ĉiuĵaúde je la 19a horo ni renkontiĝas por ĝui varian programon, alterne en la „Kulturladen St. Georg“ (adreso: https://www.esperanto.de/de/hamburg ) aú rete per "zoom". Ĝis kvindek tagoj jare vi povas partopreni. Proponoj je temoj, prelegoj kaj kontribuoj estas bonvenaj. Scivolema? Rigardu nian programon – kaj vizitu nin.