Via propra reta kunveno

Druckversion | Presebla versio

Kiel pozitiva kromefiko de la koronvirusa pandemio retaj kunvenoj fariĝis popularaj. Ili malfermas tute novajn perspektivojn: komforte partopreni renkontiĝojn ie ajn en la mondo sen forlasi la propran hejmon. Nun ankaŭ Germana Esperanto-Asocio disponas pri propra Zoom-abono. Zoom estas sistemo kiu ebligas retajn kunvenojn kun – en nia kazo – ĝis 100 partoprenantoj kaj sen tempa limigo.

Ni senpage disponigas tiun sistemon (kaj teknikan subtenon) ankaŭ al niaj landaj ligoj, lokaj grupoj kaj renkontiĝoj por ke ili povu facile aranĝi proprajn retajn kunvenojn. Nia teknika kunordiganto estas Heinz Sprick el Hameln. Li volonte helpos al vi instali vian propran Zoom-kanalon kaj teknike subtenos vin. Kontaktu lin per

gea.zoomatesperanto.de
telefono: 0800-3363636-5128 (ene de Germanio)