Esperanto en Münster

Druckversion / Printebla versio

Esperanto-Vereinigung Münster – Esperanto-Societo Münster

 

RenkontiĝejoLingvo vivas de sia apliko. Tial ni regule renkontiĝas, raportas pri niaj vojaĝoj, klarigas teknikajn interrilatojn, migras tra la historio, prezentas artistojn, diskutas aktualajn temojn – ĉion en Esperanto.

 

Nia venonta aranĝo:

 

Longa vojo al Freudenstadt

Necesis ŝanĝo en nia programo. La antaŭviditan vojaĝraporton pri la Transsiberia Fervojo anstataŭigos priskribo pri malpli longa kaj ne transkontinenta linio kiu por la planintoj kaj konstruintoj tamen signifis grandan defion: la fervoja linio de Rastatt al Freudenstadt tra la Murg-valo en Nigra Arbaro.

La malfacila tereno same kiel provinca politiko bremsis la projekton. 60 jarojn konstruita, nur 17 jarojn senĝene funkciinta, detruita enmilite, rekonstruita dum kvin jaroj, la Germana Fervojo en la jaro 2000 estus fininta la funkcion, se ne regiona entrepreno estus vidinta sian ŝancon kaj per modernigo kaj nova funkcia koncepto estus kaŭzinta renesancon.

Rakontos Guido Brandenburg

merkredon, 15-an de Novembro2017,
18.00 h en nia renkontiĝejo

 

Atentigo:

La nova stacidomo estas finkonstruita kaj enaŭgurita!
Nun la vojoskizo denove estas ĝusta.

 

Esperanto