Vespera programo

Druckversion | Presebla versio

Provizora programplano, ŝanĝoj ankoraŭ povas okazi, pro tio sen garantio!
Sekvajn programerojn ni planas por vi dum la tri vesperoj:

 

ĵaŭdo, 21a de majo 2015

Antaŭprogramo por hamelenanoj kaj frualvojaĝantaj gastoj enkadre de la 92a Germana Esperanto-Kongreso

19a horo: Krimroman-Legado "Morta instruisto, bona instruisto" en la urba biblioteko Hameln (en la germana)

(Traduko en Esperanto sekvos) Spannende Unterhaltung verspricht die Lesung des Krimis „Toter Lehrer, guter Lehrer“ am 21. Mai 2015 in der Stadtbücherei Hameln in der Pfortmühle. In dem Kriminalroman geht es um die rätselhafte Mordserie im Umfeld eines Hannoverschen Gymnasiums. Ein 18-jähriger Schüler wird ermordet in seiner Wohnung aufgefunden, sein Tod gleicht einer Hinrichtung. Das Opfer hatte Kontakte zu Drogendealern und Einbrechern aus dem Hannoverschen Rotlichtmilieu. Außerdem hatte der intelligente und wortgewandte Schüler einen psychologischen Kriegszug gegen einen seiner Lehrer geführt und diesen über Monate im Unterricht gedemütigt. Eine wichtige Rolle im zunehmend eskalierenden Handlungsverlauf spielt die Plansprache Esperanto. Dr. Mark Seifert, Psychiater mit kriminalistischem Spürsinn, lässt sich zunehmend in die Geschehnisse verwickeln. Er ahnt nicht, in welch tödliche Gefahr er sich dadurch begibt …

Autor und Vorleser des Krimis ist der Psychiater Dr. Thorsten Sueße, der in seinem beruflichen Alltag regelmäßig mit der Polizei Hannover zusammenarbeitet und diese Insider-Kenntnisse realitätsnah in seine Kriminalromane einbaut. Sueße hat außerdem langjährige schauspielerische Vorerfahrung, die er nutzt, um seine Lesungen stimmlich sehr abwechslungsreich und mitreißend zu gestalten.
Die Krimi-Lesung beginnt um 19 Uhr, Eintritt 5 €. Veranstaltungsort ist die Stadtbücherei in der Pfortmühle, Sudetenstr. 1, 31785 Hameln. Kartenvorbestellung ist möglich unter Tel. 05152-6322

vendredo, 22a de majo 2015

19a horo: Solena malfermo de la kongreso

  • Oficiala malfermo de la kongreso kaj salutvorto de la GEA-prezidanto, Sebastian Kirf
  • Salutvorto de la ĉefurbestro de Hameleno, Claudio Griese
  • Salutvorto de la subdistriktestro de Hameln-Pyrmont, Tjark Bartels
  • Muziko: ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke)
  • ...
  • ...
  • ...
  •  
  •  
  •  
  •  

 

20a horo 15: "Minĥausen - la vera kazo" 

Christoph Frank prezentas kun sia pupteatro la historion de la mensoga barono Minĥausen, kiu vivis en la urbo Bodenwerder, ne malproksime al Hameleno.

vertiĝodona malkaŝiga rakonto
(teatraĵo kun aktoro kaj figurteatro) en Esperanto

Enhavo:
Barono de Münchhausen (1720-1797) estis amuza babilanto kaj histori-rakontanto.

Liaj nekredeblaj aventuroj en la du militoj kontraŭ la turkoj famigis lin mondvaste kaj faris lin brila persono en ĉiu societo. Sed ĉu tio estas la tuta vero pri la mensog-barono?

Ĉu li ne fariĝis mem trompita de la plej granda blufo, kiam li, 70-jara, kredis la flataĵojn de la juna, ĉarma Bernhardine de Brünn? Pro la geedzaj kvereloj okazos proceso.

Por juĝisto Kazo kaj ĉiuj proces-partoprenantoj komenciĝas ludo inter vero kaj mensogo...

Pli da informoj sur la paĝo http://xn--zauberbhne-geb.de/index_programo.html .

 

poste: drinkejo (prizorgata de Martin Sawitzki kaj Helmut Klünder), gufujo (prizorgata de Christine Brücker, kun la Bona-Nokto-Rakonto de Nicky Janssen), ...

 

sabato, 23a de majo 2015

19a horo: Movada Foiro

Societoj, grupoj kaj iniciatoj, kiuj uzas Esperanton, prezentas sin. 
Interesatoj bonvolu mendi tablon ĉe la kongresa oficejo, partopreno senpaga.

20a horo 15: koncerto de Kaŝi

Kaŝi (veranome Carsten Schnathorst) estas blinda germana muzikisto kaj Esperantisto. Li venas de Osnabrück kaj loĝas en Hamburgo. Tie li ludas ĉe la bando The living Music Box. Carsten kantas kaj ludas pianon. Lia kantaro enhavas proprajn kantojn kaj bone konatajn el la tuta mondo.

Dum la internacia vespero de la SES 2013 en Martin ekaperis nova talento. Kaŝi prezentis sian unuan mem verkitan Esperanto-kanton. Dum la SES 2014 en Nitra li jam unuafoje koncertis dum tuta vespero en Esperantujo. Li mojosigis la korojn de la publiko per sia mikso de propraj esperantaj kantoj, internacia furora muziko kaj aliaj konataj Esperanto-kanzonoj kaj pere de sia markanta voĉo.

 

ĉ. 21a horo 30: koncerto de JoMo

JoMo (kun plena nomo: Jean-Marc Leclercq) estas franca kantisto kaj Esperantisto. Li venas de Liono kaj nun loĝas en Tuluzo. Antaŭe li estis kantisto en la grupo Les Rosemary’s Babies (La Rozmariaj Beboj). Li montras rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto.

Li surpiedigis sian propran tiaman grupon, La Rozmariaj Beboj, kiu ekfamiĝis komence de la 1990-aj jaroj en la franca alternativa rok-medio. La bando turneis en diversaj landoj (el kiuj Ĉinio), produkis du albumojn, kaj eĉ koncertis sur la prestiĝa pariza scenejo Olympia. Post disiĝo de la Beboj, JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis KD-on ĉe Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness. Poste kaj sole, li surbendigis tutan esperantan albumon titolitan „JoMo friponas!“, kiu aperis fine de 2001. Sekva disko, „jOmO slavumas“, aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj. Baldaŭ aperos nova disko, kiu titoliĝos „JoMo okcitanas“. Li daŭre koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn.

 

poste: drinkejo (prizorgata de Martin Sawitzki kaj Helmut Klünder), gufujo (prizorgata de Christine Brücker, kun la Bona-Nokto-Rakonto de Nicky Janssen), ...

 

dimanĉo, 24a de majo 2015

20a horo: publika koncerto de Asorti (en la kulturcentro Sumpfblume)

Edgaras Piščikas (Sepa) naskiĝis en 1984. Kun sia familia bando „Asorti“ li prezentis sin en pli ol 20 landoj. Li kunlaboris kun artistoj el Usono, Aŭstrio, Latvio, Japanio. La bando havas repertuaron de 500 kantoj en la angla, rusa, litova kaj Esperanto. La muzikgrupo "Sepa kaj Asorti" fondiĝis en la jaro 1992, ĝeneralaj stiloj estas country, blues, folk, rock.

La bando prezentiĝis esperante dum Muzo 92, 93, Litovio, Turisma Foiro en Pollando 1993, Internacia konferenco, Belorusio, Eŭropa kongreso Hungario 94, IF 94 en Germanio, turneo tra Belgio 1995, IF 95 en Germanio, PSI 95 en Germanio, UK 95 en Finnlando, PSI 96 en Germanio, PSI 98 en Germanio, Sveda Kongreso 2000, Turneo tra Finnlando 2002, BET 2003, Aŭtunaj tagoj Finnlando 2004, UK en Litovio 2005, 100jara Jubileo de Esperanto en Germanio 2006, UK en Japanio 2007, Ĵurnalista Kongreso en Litovio 2008, Turneo en Israelo 2009, UK en Pollando 2009, IJK en  Italio 2010, PSI en Germanio 2010, BET 2010 en Litovio, SES en Slovakio 2011, Itala Kongreso 2011, JES en Pollando 2011, ankaŭ Svisio, Danio, Aŭstrio, Francio, Norvegio, Britio, Irlando 2012 kaj UK en Islando 2013, ludis koncertojn en Italio 2013, Francio, Pollando, Germanio, Hispanio 2014.
Ili eldonis kasedojn „Se povus mi“ 1994, „Ni denove renkontiĝos“ 1995, „Edgar+Asorti“ 1995, diskojn „Lernejaj amikoj“ 2005, „Kantu kune“ 2007, „Verda Hejmo“ 2009, „Espero“ 2013.

 

poste: drinkejo (prizorgata de Martin Sawitzki kaj Helmut Klünder), gufujo (prizorgata de Christine Brücker, kun la Bona-Nokto-Rakonto de Nicky Janssen), ...

 
Esperanto