Transponta Kongreso 2020

Druckversion | Presebla versio

emblemoFoto ponto

 

 

 

 

 

 

 

 

(c) Ralf Roletschek

 

 

La elekton de Frankfurt apud Odro kaj Słubice kiel kongresa(j)n loko(j)n esence influis la eksterordinara situo de la duŝtata urbo kaj la modelaj klopodoj de ambaŭ urbopartoj pri vivantaj translimaj interrilatoj.
Aldoniĝas la decido de Germana Esperanto-Asocio (GEA) de la Pola Esperanto-Asocio (PEA) kaj de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) internaciigi la kongreson kaj kumuli la rimedojn de la partoprenantaj organizaĵoj.
Komune aranĝi, komune kunveni, komune festi, komune labori signifas ankaŭ komune propagandi por nia komuna lingvo – des pli efike en kompare malgranda komunumo.

La kongresa temo estas „najbaroj“, sufiĉe vasta por prilumi ĉiujn ajn aspektojn de translimaj projektoj.

La kongreso ne estos por ĉiuj partoprenontoj samlonga. Dum la germana kaj la pola renkontiĝoj estas semajnfinaj aranĝoj IFEF kunvenas por unu semajno. Praktike ĉiuj komencos samtempe, la germana kaj la pola asocioj fermos la siajn post la semajnfino kaj la fervojistoj restos kompletan semajnon.