92a Germana Esperanto Kongreso en Hameleno (Hameln), 22a-25a de majo 2015

Druckversion | Presebla versio

logotipo de la Esperanto-kongresoPatrono: Stephan Weil, ĉefministro de Malsupra Saksio

Koran bonvenon ĉe la 92a Germana Esperanto-Kongreso de la
22a - 25a de majo 2015 en Hameleno! (Hameln)

„Karulo, kie do estas la infanoj?“

En la jaro 1284 je tago de Johano kaj Paŭlo buntvestita viro delogis 130 hamelenajn infanojn el la urbo. Ili malaperis en monto kaj neniam plu estis reviditaj.

Ankoraŭ hodiaŭ tiu mistera legendo tiras vizitantojn el la tuta mondo al Hameleno. En la jaro 2015 je la Pentekosta semajnfino ni klopodas allogi almenaŭ 130 Esperanto-parolantojn en la urbon. La sentimulojn atendas diversaj programeroj pri la temo fabeloj, rakontoj kaj legendoj. „Legendo kaj lingvo allogas“ estas nia kongresmoto. Sed ne nur la Ratkaptisto malsekurigis la Vezermontaran landon, ankaŭ la barono von Münchhausen ĉi tie disvastigis siajn mensograkontojn kaj la fratoj Grimm lasis al si rakonti pri Dornrozinjo kaj Cindrulino.

Nia kongresejo situas en la malnova urboparto en la ombro de la respektinda Münster-preĝejo. Ni ja estos en la mezo: meze en la urbo kaj meze en la hamelena (kultur)vivo. Ni kompletigos la tradicie multlingvan pentekostan diservon kaj la liberaeran Ratkaptistan teatraĵon per Esperanto. En la kulturcentro okazos publika Esperanto-koncerto de la grupo „Asorti“ el Litovujo.

Ĉi tiuj paĝoj estas ankoraŭ daŭre aktualigataj. Bonvolu rigardi ilin fojfoje denove por vidi novajn detalojn pri la programo.

La kongresejo estas la Elisabeth-Selbert-lernejo ĉe la starejo "Münsterkirchhof 6". Ĝi situas rekte rande de la malnova urbocentro de Hameleno, rekte najbare de la Münster-preĝejo.

Filmo pri Hameleno kaj la Vezera Montaro: 

Rigardu la filmon pri Hameleno kaj la Vezera Montaro kaj akiru unuan impreson de Hameleno kaj ties ĉirkaŭaĵo. Bonvole dume enŝaltu en la suba lineo la subtitolojn kaj legu la tekston en Esperanto. Jen vi trovas la filmon: http://www.hameln.de/tourismus/sehenswuerdigkeiten/filme/sagenhaftes-hameln-esperanto.htm

Sur la paĝo http://www.hameln.de/tourismus/index.htm vi trovas mallongajn informojn pri Hameleno en diversaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto. Ankaŭ malgrandan mapon pri la malnova urbocentro vi vidas tie.

 

Grava atentigo pri tranoktado:

Bonvolu nepre antaŭmendi vian ĉambron en Hameleno ĝustatempe! 
Pro alia granda evento (piedpilka turniro por junuloj), kiu ĉiun jaron okazas dum pentekosto en Hameleno, la ofertoj de ĉambroj povus esti limigitaj kaj elĉerpitaj. 

La turistinformejo Hameleno rezervis por ni kontingenton de ĉambroj ĝis la 27a de februaro 2015. La ĉambroj nun denove estas libere lueblaj. Bonvolu turni vin rekte al la turistinformejo Hameln. Altelefonu ĝin per la telefonnumeroj +49 5151 / 9578-24 aŭ +49 5151 / 9578-25 aŭ vizitu la retpaĝon http://www.hameln.de/tourismus/hotels-gaststaetten/index.htm .

Jen vi trovas pliajn eblecojn mendi ĉambron: Tranoktado

Grava atentigo pri la komuna tagmanĝo kaj pri la ekskursoj:

Antaŭmendo ĝis plej malfrue la 30a de aprilo 2015 !

Ĉar ni devas antaŭmendi tagmanĝojn kaj ekskursojn pro organizaj aferoj, antaŭmendo ĝis plej malfrue la 30a de aprilo 2015 estas nepre necesa. Post tiu dato ni nur povas ebligi partoprenon dum la komuna tagmanĝo aŭ al ekskurso, se ankoraŭ lokoj estus liberaj. Bonvolu demandi nin. 

Grava atentigo pri prelegoj kaj fakaj kunsidoj:

Anoncu tiujn ĝis plej malfrue la 15a de aprilo 2015 !

Se vi volas prelegi dum la kongreso aŭ inviti al faka kunsido, nepre anoncu tion plejeble tuj. Fino por avizi tion estas la 15a de aprilo 2015. Post tio ni ne plu povas garantii, ke ankoraŭ estos spaco en la taga programo.

Aliĝu ĉi tie!

Esperanto