125 jaroj Esperanto en Munkeno

Druckversion | Presebla versio

je la 3a de Januaro 1891 jena letero estis skribita al la redaktoro de "La Esperantisto" (tie paĝo 12):

Tre estimata Sinjoro!
Per tio ĉi mi Vin sciigas,  ke hodiaŭ  vespere 3 sinjoroj de nia urbo,  kunvenintaĵ en la loĝejo de l' sinjoro subskribita sub No.2,  fondis klubon esperantistan, la unuan en tiu ĉi urbo.La societano No.4 ne povis alesti kaŭze de aliasocieta farado.La kvar societanoj esperas, ke baldaŭ la nombro de la membroj estos multe grandigita. La  societanoj  alprenis la nomon "Societo  Esperantista  Münĥen" kaj komencos senpage instrui publike,  korespondi kun  aliaj kaj ali landaj Esperantistoj, simple diri:vastigadi la lingvon internacian kun fortoj unuigitaj. Ĉar la nombro de la societanoj hodiaŭ estas nur tre malgranda,  ili ne povas fari jam grandajn paŝojn,  tial ili tre multe Vin dankos,  se Vi, tre estimata Sinjoro,  povas alsendi al ili kolekton da verkoj esperantistaj ĝis nun elirintaj - por fondi kluban libraron. Esperante,  ke Vi baldaŭ al ni faros la honoron skribi al ni,  la subskribitaj Esperantistoj Vin salutas!
Ludwig Meier (ekskapitano, verkisto) / Franz Müller / Ludwig Kahn / Herman Ermold

Pro tio la hodiaŭa asocio "Esperanto-Klubo Munkeno" festos tiun jubileon dum la vendreda vespero (13.5.2016). Nepre anoncu vian ĉeeston en la aliĝformularo!!

Esperanto