Stephan Weil, ĉefministro de Malsupra Saksio

Druckversion | Presebla versio

Traduko al Esperanto laŭ la germana originalo:

Skriba salutvorto de la

Ĉefministro de Malsupra Saksio Stephan Weil

por la

92a Germana Esperanto-Kongreso

de la 22a - 25a de majo en Hameleno

 
Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj,

 

Bonvenon en Malsupra Saksio, bonvenon en la legendomistera Hameleno!

Willkommen in Niedersachsen, willkommen im sagenumwobenen Hameln!

 

Mi tre ĝojas ke vi elektis por la 92a Germana Esperanto-Kongreso kiel kongresurbon unu el la plej belaj urboj de Malsupra Saksio kaj la Vezerrenesanco.
 
Ĉiu konas la mezepokan legendon de la Ratkaptisto de Hameleno, kiu ankaŭ fondas la internacian konatecon de la urbo.
 
Iam la Ratkaptisto komisiita de la urbo per sia flutludado allogis ĉiujn musojn kaj ratojn ekster la urbon kaj en la Vezeron. Kiam la civitanoj ne volis pagi lin por tio, li revenis kaj per sia flutludado delogis la infanojn sekvi lin en monton. La infanoj malaperis por ĉiam.
 
Hodiaŭ Hameleno allogas - ankaŭ pro tiu ĉi legendo - mem milojn de tagaj turistoj en la urbon, Ĉi tie ili spertas kulturon kaj historion paŝo post paŝo. Ankaŭ vi estu entuziasmigita de la modelmaniere sanigitaj kaj restaŭritaj sabloŝtonaj kaj trabfakaj konstruaĵoj de la malnova urbocentro kaj sekvu la spuron de la Ratkaptisto.
 
Vi prenis por via kongreso la moton „Legendo kaj lingvo allogas“. Krom la turismaj ofertoj de Hameleno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo via planlingvo Esperanto kondukas vin en tiun ĉi urbon.
 
La Esperanto-movado celas flegi komunan lingvon, kiu konstruas pontojn por komunikado inter la homoj de ĉiuj kulturoj kaj mondpartoj. Via organizaĵo kredas je la efiko de lingvo kaj komunikado por la interkompreniĝo de la homoj trans spacajn limojn. Per tio vi grave kontribuas al la sekurigo de pacema estonteco.
 
Mi deziras al via viglan interŝanĝon kaj liberan tempon por ĝui la belecojn de tiu ĉi regiono.
 
 
Hanovro, en januaro 2015

Stephan Weil

Ĉefministro de Malsupra Saksio

Esperanto